Выбрать главу

"Vi certe estis helpoplena amiko, kaj ni multege dankas vin pro via helpo. Ami eble restus akrido se vi ne helpus min, kaj mi povas komenti ke ne estas tre plaĉe esti akrido."

"Sen vi, amiko Orko," diris la Birdotimigilo, "mi timas ke mi ne venkus Reĝon Kru-el."

"Ne," akordis Trot, "vi estus jam nur amaso da cindroj."

"Kaj eble mi estus plu perdiĝinta," aldonis Buton-Brilo. "Mi multe dankas, S-ro Orko."

"Ho, ne dankindas," respondis la Orko. "Amikoj devas kunhelpi unu la alian, sciu, alie ili ne estus amikoj. Sed nun mi devas foriri de vi kaj forflugi al mia propra lando, kie estos surprizfesto por mia onklo, kaj mi promesis partopreni."

"Ve," diris la Birdotimigilo, bedaŭroplene. "Estas tre misfortune."

"Kial?" demandis la Orko.

"Mi esperis ke vi konsentos porti nin trans tiujn montojn en la Landon Oz. Amia tasko ĉi tie estas nun finita kaj mi volas reiri al la Smeralda Urbo."

"Kiel vi antaŭe transiris la montojnf" demandis la Orko.

"Mi grimpis la klifojn per ŝnurego, kaj transiris la Ĝrandan Abismon per fadeno el araneŝpinaĵo. Kompreneble mi povus reiri sammaniere, sed la veturo estus malfacila — kaj povas esti ke neebla — por Trot kaj Buton-Brilo kaj Kap'tano Vilĉjo. Do mi pensis ke se vi havus sufiĉan tempon vi kaj via popolo portus nin trans la montojn kaj surterigus nin sekuraj aliflanke, en la Lando Oz."

La Orko penseme konsideris la aferon dum kelka tempo. Aposte li diris:

"Mi nepre ne rompu mian promeson ĉeesti en la surprizfesto; sed, diru al mi, ĉu vi povus iri al Oz ĉinoktef"

"Ĉu jam nunf" kriis Trot.

"La nokto estas bela kaj lunluma," diris la Orko, "kaj per mia sperto mi trovis ke ne estas momento tiel favora kiel tuj. Efektive," li klarigis, "la flugo al Orklando estas longa kaj mi kaj ĉi tiuj miaj kuzoj estas iom lacaj pro nia tago da laboro. Sed se vi komencos nun, kaj se kontentigos vin ke ni portos vin trans la montojn kaj lasu vin aliflanke, nur diru tion — kaj ni foriros!"

Kap'tano Vilĉjo kaj Trot rigardis unu la alian demandeme. La knabineto fervoris viziti la faman felandon Oz kaj la maljuna velisto spertis tiom da embarasoj en Omenlando ke volonte li estos ekster ĝi.

"Estas iom malĝentile ke ni ne adiaŭas la novajn

Reĝon kaj Reĝinon," komentis la Birdotimigilo, "sed mi estas certa ke ili tro ĝojas por senti nian foreston, kaj mi certigas al vi ke estos multe pli facile flugi sur la dorsoj de la Orkoj trans tiujn krutajn montojn ol grimpi ilin kiel mi devis."

"Konsentite; ni foriru!" Trot decidis. "Sed, kie estas Buton-Brilo?", Ĝuste tiun gravan momenton Buton-Brilo estis denove perdiĝinta, kaj ili ĉiuj disiris serĉi lin. Li staris apud ili antaŭ nur kelkaj minutoj, sed liaj amikoj devis ekscitite serĉi lin antaŭ ol trovi la knabon sidanta inter la membroj de la bando, batanta la finaĵon de la latuna tamburo per la osto de meleagra kruro kiun li prenis de la tablo en la bankedoĉambro.

"Saluton, Trot," li diris, supren rigardante al la knabineto kiam ŝi trovis lin. "Mi neniam antaŭe havis oportunon bati tamburon per vera bastono. Kaj mi mem manĝis la viandon de la osto."

"Venu rapide. Ani iras al la Lando Oz."

"Ho, kial tiom da rapidof" diris Buton-Brilo; sed ŝi kaptis lian brakon kaj fortrenis lin al la parko, kie atendas la aliaj.

Trot grimpis sur la dorson de sia malnova amiko, la ĉefo de la Orkoj, kaj la aliaj okupis siajn sidejojn sur la dorsoj de liaj tri kuzoj. Tuj kiam ili estis en sia loko kaj kroĉiĝis al la maldikaj koloj de la uloj, la rivoluantaj vostoj komencis kirliri kaj supren leviĝis la kvar monstraj Orkoj kaj forvelis cele la montojn. Ili estis tiom altaj en la aero ke kiam ili transiris la kreston de la plej alta pinto ĝi aspektis multe malsuper ili. Tuj kiam ili estis tute trans la bariero la Orkoj flugis suben kaj surterigis siajn pasaĝerojn.

"Jen ni, sekuraj en la Lando Oz!" kriis la Birdotimigilo ĝojoplene.

"Ho, ĉuf" demandis Trot, ĉirkaŭrigardante scivole.

Ŝi povis vidi la ombrojn de majestaj arboj kaj la skizojn de ondantaj montetoj; sub ŝiaj piedoj estis mola tero, sed alie la pala lumo de la luno montris nenion klare.

"Aspektas tute same kiel ĉiu alia lando," estis la komento de Kap'tano Vilĉjo.

"Sed tia ĝi ne estas," la Birdotimigilo certigis al li. "Vi nun estas inter la limoj de la plej glora felando en la tuta mondo. Ĉi tiu parto de ĝi estas nur angulo de la Kvelula Lando, kaj la plej seninteresa parto de, ĝi. Ĝi ne estas dense loĝata, ĉi tie, mi agnoskas, sed —»

Lin interrompis subita zumo kaj kirliĝo de la aero dum la kvar Orkoj flugis en la ĉielon.

"Bonan nokton!" kriis la akraj voĉoj de la strangaj uloj, kaj kvankam Trot kriis "Bonan nokton!" laŭeble laŭte, la knabino estis preskaŭ preta plori ĉar la Orkoj ne atendis por esti dece dankataj pro sia multa komplezado al ŝi kaj al Kap'tano Vilĉjo.

Sed la Orkoj estis for, kaj dankoj pro bonaj agaoj ne multe utilas krom por pruvi onian ĝentilecon.

"Nu, amikoj," diris la Birdotimigilo, "ni ne restu ĉi tie en la kampoj dum la tuta nokto, do ni trovu plaĉan dormolokon. Ja ne multe gravas al mi, ĉar mi neniam dormas; sed mi scias ke al vianduloj plaĉas fermi la okulojn kaj kuŝi trankvile dum la senlumaj horoj."

"Mi ja estas laca," agnoskis Trot, oscedante dum ŝi sekvis la pajlulon laŭ nelarĝa pado, "do, se vi ne trovos oportunan domon, Kap'tano Vilĉjo kaj mi dormos sub la arboj, aŭ eĉ sur ĉi tiu mola herbaro."

Sed domo ne estis tre malproksima, kvankam kiam la Birdotimigilo ektrovis ĝin tute ne estis lumo en ĝi. Kap'tano Vilĉjo frapis sur la pordon plurfoje, kaj ĉar ne estis respondo la Birdotimigilo aŭdace levis la riglilon kaj eniris, sekvate de la aliaj. Kaj tuj kiam ili eniris mola lumo plenigis la ĉambron. Trot ne povis vidi el kie ĝi venas, ĉar tute nenia lampo estis videbla, sed ŝi ne malŝparis multan tempon pri tiu problemo, ĉar precize en la centro de la ĉambro staris tablo pretigita por tri personoj, kun multaj bonaj manĝaĵoj sur si kaj pluraj el la manĝaĵoj estis varmegaj.

La knabineto kaj Buton-Brilo ambaŭ faris krietojn de plezuro, sed ili serĉis vane ian fornelon aŭ kamenon, aŭ personon kiu kuiris por ili tiun bongustegan festenon.

"Estas felando," murmuris la knabo, ĵetante sian ĉapon en angulon kaj sidiĝante ĉe la tablo. "Ĉi tiu manĝo odoras preskaŭ tiel bone kiel tiu meleagra kruro kiun mi manĝis en Omenlando. Bonvolu transdoni la kukpanetojn, Kap'tano Vilĉjo."

Trot opiniis ke estas strange ke neniuj aliaj homoj ol ili mem estas en la domo, sed sur la muro kontraŭ la pordo estis ora kadro kiu enhavis grandliteran vorton:

"BONVENON."

Do ŝi ne plu hezitis manĝi la manĝaĵojn tiel mistere preparitajn por ili.

"Sed estas lokoj nur por tri!" ŝi kriis.

"Tio tute sufiĉas," diris la Birdotimigilo. "Mi neniam manĝas, ĉar mi jam estas plenplena, kaj mi preferas mian netan puran pajlon al manĝaĵoj."

Trot kaj la velisto estis malsataj kaj multe manĝis, ĉar ne post sia foriro el sia hejmo ili gustumis tiel bonajn manĝaĵojn. Estis surprize ke Buton-Brilo povis manĝi tiel baldaŭ post sia festeno en Omenlando, sed la knabo ĉiam manĝis kiam ajn estis oportuno. "Se mi ne manĝas nun," li diris, "kiam venontfoje mi malsatos mi bedaŭros ne esti manĝinta."