Выбрать главу

"Ni povas eltrovi tion," ŝi obstinis.

Anstataŭ respondi Kap'tano Vilĉjo komencis serĉi en siaj poŝoj. Li baldaŭ eltiris malgrandan pakaĵon da fiŝhokoj kaj longan ŝnuron. Trot rigardis lin kunligi ilin. Apost tio li rampis iomete supren laŭ la deklivo kaj renversis grandan rokon. Du aŭ tri malgrandaj kraboj komencis forkuri sur la sablo kaj la maljuna velisto kaptis ilin kaj metis unu sur sian hokon kaj la aliajn en sian poŝon. Areveninte al la lageto li svingis la hokon super sian ŝultron kaj ĉirkaŭ sian kapon kaj ĵetis ĝin en preskaŭ la centron de la akvo, kie li lasis ĝin sinki iom post iom, plene etendante la ŝnuron. Kiam li atingis ĝian finon li komencis retiri ĝin, ĝis la kraba logaĵo flosis sur la surfaco.

Trot rigardis lin ĵeti la ŝnuron duan fojon, kaj tria.

Ŝi decidis ke aŭ ne estas fiŝoj en la lageto aŭ ili ne volas mordi la krablogaĵon. Sed Kap'tano Vilĉjo estis sperta fiŝkaptisto kaj ne facile perdis esperon. Kiam la krabo eskapis li metis alian sur la hokon. Kiam la kraboj plene mankis li rampis sur la rokoj kaj trovis pli.

Dume Trot laciĝis rigardante lin kaj kuŝiĝis sur la sablo kie ŝi profunde endormiĝis. Dum la sekvaj du horoj ŝiaj vestoj plene sekiĝis, ankaŭ tiuj de la maljuna velisto. Ili ambaŭ tiom kutimis al salakvo ke ne estis risko ke ili malvarmumos*.

Fine la knabineton vekis plaŭdo apud ŝi kaj muĝeto pro kontento de Kap'tano Vilĉjo. Ŝi malfermis siajn okulojn kaj trovis ke la Kap'tano surterigis arĝent-skvaman fiŝon pezan je ĉirkaŭ kilogramo. Tio multe plifeliĉigis ŝin, kaj ŝi rapidis kunkolekti amason da marherboj, dum Kap'tano Vilĉjo distranĉis la fiŝon per sia poŝtranĉilo kaj pretigis ĝin por kuiriĝo.

Jam dum la pasinteco ili kuiris fiŝon per marherboj. Kap'tano Vilĉjo volvis sian fiŝon per iom da marherboj kaj trempis ĝin en la akvon por malsekigi ĝin iomete. Apost tio li flamigis alumeton kaj fajrigis la amason kiun faris Trot, kiu rapide brulis kaj fariĝis ardanta bedo da cindroj. Ili kuŝigis la volvitan fiŝon sur la cindrojn, kovris ĝin per pli da marherboj, kaj lasis ke tio ekardu kaj brulu ĝis cindreco. Anutrinte la fajron per marherboj dum kelka tempo, la velisto fine decidis ke la manĝo estas preta, do li disŝutis la cindrojn kaj eltiris la fiŝerojn, ankoraŭ volvitajn per siaj fumantaj kovraĵoj. Kiam tiuj kovraĵoj estis forprenitaj, ili trovis la fiŝon plene kuirita kaj kaj Trot kaj Kap'tano Vilĉjo senhezite manĝis ĝin. Ĝi iom gustis marherbe kaj estus pli bongusta per iom da surŝutita salo.

La milda brilo kiu ĝis nun lumigis la kavernon komencis paliĝi, sed estis multegaj marherboj en la loko, do manĝinte sian fiŝon ili pluvivigis la fajron dum kelka tempo donante al ĝi manplenon da fuelo fojfoje.

El interna poŝo la velisto eltiris flasketon el iomete disbatita metalo kaj malŝraŭbinte la kovrilon li donis ĝin al Trot. Ŝi nur unufoje glutis la akvon, kvankam ŝi volis pli, kaj ŝi rimarkis ke Kap'tano Vilĉjo nur malsekigas siajn lipojn per ĝi.

"S'pozu," diris ŝi, gapante la ardantan marherban fajron kaj parolante malrapide, "ke ni povos kapti sufiĉe da fiŝoj; kion pri la trinkakvo, Kap'tanof"

Li moviĝis maltrankvile sed ne respondis. Ili ambaŭ pensis pri la obskura truo, sed kvankam Trot malmulte timis ĝin la maljunulo ne povis subpremi sian maldeziron eniri la lokon. Tamen li sciis ke Trot pravas. Aresti en la kaverno, kie ili nun estas, nur rezultigus malrapidan sed certan morton.

Noktis sur la surfaco de la tero, do la knabineto fariĝis dormema kaj baldaŭ ekdormis. Apost kelka tempo la maljuna velisto dormadis sur la sablaro apud ŝi. Estis tre kvieta kaj nenio ĝenis ilin dum pluraj horoj. Kiam fine ili vekiĝis la kaverno denove estis lumoplena.

Ili dividis unu biskviton kaj komencis mordmanĝi ĝin kiel sian matenmanĝon kiam ilin alarmetis subita plaŭdo en la lageto. Arigardante tiudirekten ili vidis veni el la akvo la plej kuriozan estaĵon kiun iu el ili ĝis tiam vidis. Ĝi ne estas fiŝo, decidis Trot, nek estas ĝi besto. Ĝi tamen havis flugilojn, kaj strangaj flugiloj ili estis: ilia formo estis kia renversita hakujo kaj kovrita per dika haŭto anstataŭ plumoj. Ĝi havis kvar krurojn — tre similajn al la kruroj de cikonio, nur duoble pli da ili — kaj ĝia kapo havis formon tre similan al tiu de papago, kun beko kiu kurbiĝis malsupren antaŭe kaj supren ĉe la randoj, kaj estis duone beko kaj duone buŝo. Sed nomi ĝin birdo estus neeble, ĉar ĝi tute ne havis plumojn escepte de kresto el ondecaj plumoj skarlataj sur la plejsupro de sia kapo. La stranga estaĵo nepre pezis tiom kiom Kap'tano Vilĉjo, kaj dum ĝi baraktis eliri el la akvo sur la sablan plaĝon ĝi estis tiel granda kaj malkutima ke kaj Trot kaj ŝia kompano gapis ĝin mirante — mirante kaj ankaŭ iom timante.

Ĉapitro 3

La Orko

La okuloj rigardantaj ilin, dum la besto staris gutante antaŭ ili, estis brilaj kaj mildesprimaj, kaj tiu stranga aldonaĵo al ilia grupo tute ne provis ataki ilin kaj aspektis tiom surprizita pro la kunveno kiel ili mem. "Mi demandas al mi," flustris Trot, "kio ĝi estas." "Kiu, mif" krietis la besto per akra alttona voĉo. "Nu, mi estas Orko."

"Ho!" diris la knabino. "Sed kio estas Orkof" "Mi," li ripetis, iom fiere, dum li skuis la akvon de siaj kuriozaj flugiloj; "kaj se iam Orko ĝojis esti ekster la akvo kaj denove sur seka tero, estu plene certa ke mi estas tiu precipa, individua Orko!"

"Ĉu vi longe estis en la akvof" demandis Kap'tano Vilĉjo, kiu opiniis ke la ĝentileco postulas ke li indiku interesiĝon pri la stranga besto.

"Nu, tiu lasta enakviĝo daŭris eble dek minutojn, mi kredas, ke laŭ mi por komforto tio estas naŭ minutoj kaj sesdek sekundoj tro multe," estis la respondo. "Sed la pasintan nokton mi renkontis problemegojn, mi certigas al vi. La kirlakvo kaptis min kaj —»

"Ho, ĉu ankaŭ vi estis en la kirlakvof" demandis Trot fervore.

Li rigardetis ŝin iom riproĉe.

"Mi kredas ke mi menciadis tiun fakton, junulino, kiam via deziro paroli interrompis min," diris la Orko. "Kutime mi ne estas malatenta kiam mi agas, sed tiu kirlakvo estis tiom aktiva hieraŭ ke mi decidis trovi kian ruzon ĝi plenumas. Do mi flugis iomete tro proksimen al ĝi kaj la suĉpuŝo de la aero tiris min en la profundojn de la oceano. La akvo kaj mi estas naturaj malamikoj, kaj ĝi certe konkerus min ĉifoje se grupo da belaj marvirinoj ne venus helpi min kaj tirus min for de la kirliĝanta akvo kaj longen en kavernon, kie ili dizertis min."

"Nu, preskaŭ tutsamo okazis al ni," kriis Trot. "Ĉu via kaverno estis kia ĉi tiuf"

"Mi ankoraŭ ne ekzamenis ĉi tiun," respondis la Orko; "sed se ili efektive estas similaj, mi tremas pro nia fato, ĉar la alia estis karcera, tute sen elirejo escepte de tra la akvo. Ami restis tie dum la tuta nokto, tamen, kaj ĉimatene mi plonĝis en la lageton kiel eble plej profunden kaj post tio mi naĝis laŭeble plej forte kaj malproksimen. La rokoj skrapis mian dorson fojfoje, kaj mi apenaŭ eskapis de kaptiĝo fare de hida marmonstro; sed post kelka tempo mi alsurfaciĝis por povi spiri, kaj trovis min ĉi tie. Jen la tuta historio, kaj ĉar mi vidas ke vi havas manĝaĵon mi petegas ke vi donu al mi iom da ĝi. Tutvere, mi duone mortas pro malsato."

Dirinte tion la Orko ekkaŭris apud ili. Tre kontraŭvole Kap'tano Vilĉjo tiris alian biskviton el sia poŝo kaj etendis ĝin. La Orko tuj kaptis ĝin per unu el siaj antaŭaj pinĉiloj kaj komencis mordmanĝi la biskviton tre simile al papago.