Выбрать главу

La sekvan matenon Doroteo diris al Ozma:

"Ĉu ni ne devus iri renkonti la fremdulojn, tiel ke ni povos montri al ili la vojon al la Smeralda Urbo?

Mi certas ke tiu knabineto sentos timidecon en ĉi bela lando, kaj mi scias ke se estus mi mi volus ke iu bonvenigu min."

Ozma ridetis al sia amiketo kaj respondis:

"Vi kaj Betinjo rajtas iri renkonti ilin, se vi deziras, sed mi ne povas foriri de mia palaco ĝuste nun, ĉar mi konferencos kun Joĉjo Kukurbokapo kaj Profesoro

Sancelinsekto pri gravaj aferoj. Vi rajtas preni la

Segĉevalon kaj la Ruĝan Ĉaregon, kaj se vi komencos baldaŭ vi povos renkonti la Birdotimigilon kaj la fremdulojn ĉe la palaco de Ĝlinda."

"Ho, dankon!" kriis Doroteo, kaj ŝi foriris informi Betinjon kaj prepari por la veturo.

Ĉapitro 22

La Akvofalo

La kastelo de Ĝlinda estis longan distancon for de la montoj, sed la Birdotimigilo komencis la veturon gaje, ĉar tempo ne multe gravas en la Lando Oz kaj li antaŭ nelonge spertis tiun veturon kaj konis la vojon. Al Buton-Brilo neniam multe gravis kie li estas aŭ kion li faras; la knabo kontentis esti vivanta kaj havi bonajn kompanojn partoprenantajn en liaj vagadoj. Arilate al Trot kaj Kap'tano Vilĉjo, ili nun trovis sin tiel komfortaj kaj liberaj de danĝero, en ĉi tiu bela felando, kaj ilin tiel superfortis kaj mirigis la aventuroj kiujn ili spertas, ke la veturo al la kastelo de Ĝlinda pli similis plezurveturon ol malfacilaĵon, pro la multaj mirindaĵoj videblaj.

Buton-Brilo jam antaŭe estis en Oz, sed neniam en tiu parto de ĝi, do la Birdotimigilo estis la sola persono kiu konis la padojn kaj povis gvidi ilin. Ili manĝis grandan matenmanĝon, kiun ili trovis jam preparita por ili kaj atendanta ilin sur la tablo kiam ili vekiĝis el sia freŝiga dormo, do ili foriris de la magia domo kontentaj kaj kun koroj pli leĝeraj kaj pli feliĉaj ol ili havis dum multaj antaŭaj tagoj. Dum ili marŝis tra la kampoj la suno brilis hele kaj la venteto portis bongustan odoron, ĉar ĝi kunportis la spiron de milionoj da sovaĝaj floroj.

Je la tagmezo, kiam ili haltis ripozi apud la bordo de bela rivero, Trot didis per longigita spiro kiu estis tre simila al ĝemo:

"Ho ke ni estu kunportantaj kelkajn manĝaĵojn restintajn post nia matenmanĝo, ĉar denove mi malsatiĝas."

Apenaŭ ŝi parolis kiam tablo leviĝis antaŭ ili, kvazaŭ de la tero mem, kaj ĝi estis plenplena de fruktoj kaj nuksoj kaj kuketoj kaj multaj bongustaj manĝaĵoj. La okuloj de la knabineto larĝe malfermiĝis pro tiu montro de magio, kaj Kap'tano Vilĉjo ne certis ke la aĵoj vere troviĝas tie kaj estas manĝeblaj ĝis li prenis ilin per sia mano kaj gustumis ilin. Sed la Birdotimigilo diris ridante: "lu prizorgas vian bonfarton, tute certe, kaj laŭ la aspekto de ĉi tablo mi suspektas ke mia amiko la Sorĉisto priatentas nin. Ami trovis lin faranta similaĵojn jam antaŭ nun, kaj se la Sorĉisto priatentas nin ne necesas maltrankvili pri la estonteco."

"Kiu maltrankvilasf" demandis Buton-Brilo, jam ĉe la tablo kaj fervore manĝanta.

La Birdotimigilo ĉirkaŭrigardis la lokon dum la aliaj festenis, kaj trovinte multajn aferojn nefamiliaraj li kapneis kaj komentis:

"Nepre mi elektis la malĝustan padon, en tiu lasta valo, ĉar survoje al Omenlando mi memoras ke mi ĉirkaŭiris la piedon de ĉi rivero, kie estis granda akvofalo."

"Ĉu la rivero kurbiĝis, post la akvofalof" demandis Kap'tano Vilĉjo.

"Ne, la rivero malaperis. Anur lageto de kirlakvo montris kien foriris la rivero; sed mi supozas ke ĝi estas ie sub la tero, kaj resurfaciĝos en alia parto de la lando."

"Nu," sugestis Trot, finante sian lunĉon, "ĉar ne eblas transiri ĉi tiun riveron, mi supozas ke ni devos trovi tiun akvofalon kaj ĉirkaŭiri ĝin."

"Precize," respondis la Birdotimigilo; do ili baldaŭ rekomencis sian veturon, sekvante la riveron longatempe ĝis la muĝo de la akvofalo sonis en iliaj oreloj. Apost iom pli da tempo ili atingis la akvofalon mem, akvan deklivon malsuprenirantan tre suben, suben en etan lageton kiu laŭaspekte ne havas elirejon. De la supro de la falo, kie ili staris, la bordoj iom post iom fordeklivis, tiel ke la subiro sur tero estis tre facila, kvankam la rivero nur povis glisi trans randon el roko kaj fali rekte en la fundojn.

"Jen," diris la Birdotimigilo, klinante sin super la randon, "ĉi tion nomas niaj Ozanoj la Ĝranda Akvofalo, ĉar certe ĝi estas la plej alta en la tuta lando; sed laŭ mia opinio — Helpu!"

Li perdis sian ekvilibron kaj falis kapantaŭe en la riveron. Ili vidis brileton de pajlo kaj bluaj vestoj, kaj la pentrita vizaĝo rigardanta surprizite supren. La sekvan momenton la Birdotimigilo estis fortrenita trans la akvofalon kaj plonĝis en la suban basenon.

La akcidento okazis tiel subite ke dum momento ili ĉiuj estis tro hororplenaj por paroli aŭ moviĝi.

"Ek! Ni helpu lin, alie li dronos," Trot kriis.

Eĉ dum ŝi parolis ŝi komencis subiri la deklivon al la suba lageto, kaj Kap'tano Vilĉjo sekvis tiel rapide kiel permesis lia ligna kruro. Buton-Brilo venis malpli rapide, vokante al la knabino:

"Li ne povas droni, Trot; li estas Birdotimigilo."

Sed ŝi ne estis certa ke Birdotimigilo ne povas droni kaj ŝi neniam malgrandigis sian rapidon ĝis ŝi staris rande de la lageto, kie la ŝpruco flugis en ŝian vizaĝon. Kap'tano Vilĉjo, spiregante kaj anhelante, havis nur sufiĉan voĉon por demandi, dum li venis al ŝia flanko:

"Ĉu vi vidas lin, Trotf

"Eĉ ne eron de li. Ho, Kap'tano, kio okazis al li, laŭ via s'pozof"

"Mi s'pozas," respondis la velisto, "ke li estas en tiu akvo, pli-malpli for, kaj mi timas ke lia pajlo fariĝos tre akvoplena. Sed rilate al drono, mi akordas kun Buton-Brilo ke ne estas eble."

Malmulte konsolis tiu certigo kaj Trot staris kelkatempe priserĉante per siaj okuloj la bobelantan akvon, esperante ke la Birdotimigilo fine alsurfaciĝos. Baldaŭ ŝi aŭdis Buton-Brilom voki: "Venu ĉi tien, Trot!" kaj ĉirkaŭrigardante ŝi vidis ke la knabo rampis trans la malsekajn rokojn al la rando de la akvofalo kaj laŭaspekte penas rigardi preteren. Apaŝante al li ŝi demandis:

"Kion vi vidasf"

"Kavon," li respondis. "Ni eniru. Eble ni trovos la Birdotimigilon tie."

Ŝi iom dubis pri tio, sed la kavo interesis ŝin, kaj ankaŭ Kap'tanon Vilĉjon. Estis ĝuste sufiĉa spaco ĉe la rando de la deklivakvo por ke ili puŝu sin malantaŭ ĝin, sed post tiu danĝera enirejo ili trovis sufiĉan spacon por marŝi rekte kaj post kelka tempo ili atingis malfermaĵon en la muro roka. Aproksimiĝante al tiu malfermaĵo, ili enrigardis kaj trovis serion de ŝtupoj, tiel ĉizitaj ke ili povis facile subiri en la kavernon.

Trot turnis sin por demandeme rigardi siajn akompanantojn. La falanta akvo tiom bruegis kaj muĝis ke ŝia voĉo ne estis aŭdebla. Kap'tano Vilĉjo kapjesis, sed antaŭ ol li povis eniri la kavon Buton-Brilo jam estis antaŭ li, subgrimpante la ŝtupojn sen eĉ ereto da timo. Do la aliaj sekvis la knabon.

La unuaj ŝtupoj estis malsekaj pro la ŝpruco, kaj glitigaj, sed la ceteraj estis tute sekaj. Aroza lumo ŝajne venis el la interno de la kavo, kaj tio lumigis ilian vojon. Apost la ŝtupoj estis nelonga tunelo, sufiĉe alta por ke ili povu rekte marŝi tra ĝi, kaj post tio ili atingis la kavon mem kaj paŭzis mirante kaj admirante.

Ili staris sur la rando de vasta kaverno, kies muroj kaj kupola tegmento estis kovritaj de sennombraj rubioj, belege ĉizitaj kaj flagrantaj scintilantajn radiojn de unu al la alia. Tio kaŭzis radiantan lumon kiu ebligis vidi la tutan kavernon, kaj la efekto estis tiel eksterordinara ke Trot enspiris kvazaŭ sufoke, kaj staris tute senmove pro mirado.