Выбрать главу

Ili atingis la kabanon antaŭ ol fariĝi tre malsekaj, kvankam la pluvo nun faladis en formo de grandaj gutoj. La tegmento de la kabano protektis ilin kaj dum ili staris rigardante la pluvadon io enzumis kaj cirkladis ĉirkaŭ la kapon de Pesim. Tuj la Observanto komencis forbati ĝin per siaj manoj, kriante:

"Burdo! Burdo! La plej stranga burdo kian iam mi vidis!"

Kap'tano Vilĉjo kaj Trot ambaŭ rigardis ĝin kaj la knabineto surprizite diris:

"Jadi! Estas eta Orketo!"

"Tio ĝi estas, tute certe," kriis Kap'tano Vilĉjo.

Efektive ĝi ne estis multe pli granda ol granda burdo, kaj kiam ĝi flugis al Trot ŝi permesis ke ĝi haltu sur ŝia ŝultro.

"Jes, ja estas mi," diris tre malgranda voĉo en ŝian orelon; "tamen malgraŭ tio, mi estas en ega embaraso."

"Kio, ĉu vi do estas nia Orkof" demandis la knabino, miroplene.

"Ne, mi estas mia Orko. Sed mi estas la sola Orko kiun vi konas," respondis la uleto.

"Kio okazis al vif" demandis la velisto, metante sian kapon apud la ŝultron de Trot por pli bone aŭdi la respondon. Ankaŭ Pesim apudmetis sian kapon, kaj la Orko diris:

"Memoru ke kiam mi foriris de vi mi komencis flugi trans la arbojn, kaj tuj kiam mi atingis ĉi tiun flankon de la arbaro mi vidis arbuston kovritan de la plej bongustegaspektaj fruktoj kiajn vi povus imagi. La fruktoj estis proksimume grosgrandaj kaj estis bele lavendokoloraj. Do mi alflugis kaj plukis beron per mia beko kaj manĝis ĝin. Tuj mi komencis malgrandiĝi. Ami povis senti min ŝrumpi, eble forŝrumpi, kaj tio ege timigis min, do mi flugis sur la teron por pripensi kio okazas. Apost kelkaj sekundoj mi atingis la dimension kiun vi nun vidas; sed tia mi restis, mi fariĝis ne pli malgranda, estas vere, sed ankaŭ ne pli granda. Ĉerte estas terura aflikto! Kiam mi ne plu estis tiom konfuzita pro la ŝoko, mi komencis serĉi vin. Ane estas facile trovi vojon kiam oni estas tiel malgranda, sed bonfortune mi vidis vin ĉi tie en ĉi tiu kabano kaj tuj venis al vi."

Kap'tano Vilĉjo kaj Trot multege miris pro tiu historio kaj sentis malfeliĉon por la povra Orko, sed la vireto Pesim ŝajne opiniis ĝin bona ŝerco. Li komencis ridi kiam li aŭdis la historion kaj ridis ĝis preskaŭsufokiĝo, post tio li kuŝiĝis sur la teron kaj ruliĝis kaj denove ridadis, dum larmoj de amuziĝo fluis sur liaj sulkoplenaj vangoj.

"Ho ve! Ho ve!" li fine anhelis, sidiĝante kaj viŝante siajn okulojn. "Estas troe! Estas preskaŭ tro gajige!"

"Mi trovas nenion amuzan," komentis Trot indigne.

"Vi trovus se vi havus samajn spertojn kiel mi," diris Pesim, stariĝante kaj iom post iom rehavante sian solenan malkontentan mienon. "Tutsamo okazis al mi."

"Ho, ĉuf Kaj kiel vi do troviĝis sur ĉi tiu insulof" demandis la knabino.

"Mi ne troviĝis; la najbaroj alvenigis min," respondis la vireto, sulkante sian frunton pro la memoro. "Ili diris ke mi estas kverelema kaj kulpigema kaj ili akuzis min ĉar mi diris al ili ĉion misan aŭ ĉiam malĝustan, kaj ĉar mi diris al ili kia ĉio devus esti. Do ili venigis min ĉi tien kaj lasis min tute sola, dirante ke se mi kverelos kun mi mem, neniu alia fariĝos malfeliĉa. Absurde, ĉu ne?”

"Ŝajnas al mi," diris Kap'tano Vilĉjo, "ke tiuj najbaroj ĝuste agis."

"Nu," pludiris Pesim, "trovinte min Reĝo de ĉi tiu insulo mi devis vivi per la fruktoj, kaj mi trovis multajn fruktojn kreskantajn ĉi tie kiujn antaŭe mi neniam vidis. Ami gustumis plurajn kaj trovis ilin bongustaj kaj nutraj. Sed unu tagon mi manĝis lavendan beron — same kiel la Orko — kaj tuj mi fariĝis tiel malgranda ke mi estis apenaŭ kvin centimetrojn alta. La kondiĉo estis tre malagrabla kaj, samkiel la Orko, mi multe ektimis. Ami ne povis facile marŝi, nek multe marŝi, ĉar ĉiu terbulo antaŭ mi aspektis monto, ĉiu folio de herbo arbo kaj ĉiu sablero rokego. Aplurajn tagojn mi ĉirkaŭstumbladis plene de timo. Foje arbobufo preskaŭ glutis min, kaj kiam mi kuris el sub la protektantaj arbustoj la mevoj kaj kormoranoj alflugis por beki min. Fine mi decidis manĝi plian beron kaj tute nuliĝi, ĉar la vivo, por ulo tiel malgranda kiel mi tiam, fariĝis teda koŝmaro.

"Fine mi trovis malgrandan arbon sur kiu, mi supozis, kreskas la samaj fruktoj kian mi mangis. La bero estis malhele purpura anstataŭ hele lavenda, sed alie ĝi estis tute simila. Ĉar mi ne povis grimpi la arbon, mi devis atendi sub ĝi ĝis akra venteto estiĝis kaj skuis la branĉojn tiel ke bero ekfalis. Tuj mi prenis ĝin kaj lastafoje rigardinte la mondon — laŭ mia tiama supozo — mi tuj manĝis la beron. Apost tio, surprize al mi, mi komencis regrandiĝi, ĝis mi reatingis mian antaŭan altecon, kaj tia mi restas. Ane necesas diri ke mi neniam denove manĝis la lavendajn fruktojn, nek manĝas ilin iuj bestoj aŭ birdoj loĝantaj sur ĉi tiu insulo."

Ĉiuj tri fervore aŭskultadis tiun mirigan historion, kaj kiam ĝi finiĝis la Orko kriis:

"Ĉu vi do kredas ke la malhele purpura bero estas la antidoto por la lavendaf"

"Mi estas tute certa," respondis Pesim.

"Do gvidu min al la arbo tuj!" petegis la Orko, "ĉar ĉi tiu eta formo kiun mi havas nun vere timigas min.”

Pesim zorge ekzamenis la Orkon.

"Vi jam estas sufiĉe hida," diris li. "Se vi estus pli granda eble vi estus danĝera."

"Ho, ne," Trot certigis lin; "la Orko estas nia bona amiko. Bonvolu gvidi nin al la arbo."

Pesim konsentis, kvankam iom kontraŭvole. Li gvidis ilin dekstren, laŭ la orienta flanko de la insulo, kaj post kelkaj minutoj kondukis ilin al la rando de la arbaro kiu frontis la bordon de la oceano. Tie staris malgranda arbo sur kiu kreskas beroj malhele purpurkoloraj. La fruktoj aspektis tre allogaj kaj Kap'tano Vilĉjo etendis manon kaj elektis beron kiu aspektis precipe dika kaj matura.

La Orko ĝis tiam restis staranta sur ŝultro de Trot sed nun ĝi flugis al la tero. Estis tiel malfacile por Kap'tano Vilĉjo surgenuiĝi, pro la ligna kruro, ke la knabineto prenis de li la beron kaj tenis ĝin proksima al la kapo de la Orko.

"Ĝi estas tro granda por eniri mian buŝon," diris la uleto, rigardante la frukton flanke.

"Vi devos plurfoje mordi ĝin, mi supozas," diris Trot; kaj tion faris la Orko. Li bekis la molan maturan frukton kaj manĝis ĝin tre rapide, ĉar ĝi tre bone gustis.

Eĉ antaŭ ol li finmanĝis la beron ili povis vidi la Orkon kreski. Apost malmultaj minutoj li reatingis sian naturan dimension kaj fiere paŝadis antaŭ ili, tute ĝojoplene pro sia transformiĝo.

"Nu, nu! Kia vi taksas min nunf" li demandis fiere.

"Vi estas tre maldika kaj rimarkinde hida," deklaris Pesim.

"Vi malbone taksas Orkojn," estis la respondo. "Ĉiu povas vidi ke mi estas multe pli bela ol tiuj aĉuloj kiujn oni nomas birdoj, kiuj estas nur lanugo kaj plumoj."

"El iliaj plumoj eblas fari molajn litojn," asertis Pasim.

"Kaj mia haŭto bone servus kiel tamburaĵo," kolere respondis la Orko. "Malgraŭ tio, senpluma birdo aŭ senhaŭta Orko neniel valorus al si mem, do ne necesas fanfaroni pri nia utileco post la morto. Sed, nur por la argumento, amiko Pesim, mi volas scii: kiel utilus vi se vi ne vivusf"

"Ne atentu tion," diris Kap'tano Vilĉjo. "Li malmulte utilas eĉ nun."

"Mi estas la Reĝo de ĉi tiu Insulo, mi diru tion, kaj vi trudis vin al mia tereno," deklaris la vireto, sulkigante la frunton je ili. "Se al vi mi ne plaĉas — kaj mi estas certa ke tiel estas, ĉar mi plaĉas al neniu alia — kial vi ne foriras kaj lasas min solaf"

"Nu, la Orko kapablas flugi, sed ne ni," klarigis Trot responde. "Ni neniel volas resti ĉi tie, sed mi ne scias kiel ni povus foriri."