Выбрать главу

Ekzemple, foje mi diskutis kun Mark Fettes, la nuna redaktisto de Esperanto, okaze de kunveno, ĉe kiu ni kune prezentis UEAn, kaj li diris al mi: «tio estus malpozitiva reago» (Ĝenevo, 88.02.06). Mi bedaŭrinde ne scias, ĉu li konscie elektis tiun formon, aŭ ĉu simple la vorto enmensiĝis al li pli rapide ol negativa.

La esprimon nek tro, nek maltro mi registris tiel ofte, ke ĝi eble jam ŝabloniĝas. Plurfoje, mi notis malkiel en la senco ‘kontraŭe al’, ‘diference de’. Jen kelkaj pliaj ekzemploj:

Ili riproĉas, ke la lingvo estas malnatura (Pekino, Ĉinio, 86.07.29, ĉino; miaopinie, tiu ĉino trovis la ĝustan esperantigon de la koncepto, kiun ni kutime vortigas per artefarita, kio elvokas ion tute alian)

Tio estas tro malpoezia (Locarno, Svislando, 87.05.16, itallingva sviso)

Mi estas malpesimisma (Santala, Finnlando, 87.07.14, ĉiliano, kiu poste klarigis, ke li ne estis certa, ĉu la radiko optimism ekzistas)

Kiam okazos la malinaŭguro? (Santala, Finnlando, 87.07.18, brito)

Oni hodiaŭ malfestas la sovetiigon de Estonio (Tallinn, Estonio, Sovetio, 87.07.20, estono)

La ekspozicio estos malinaŭgurata dimanĉon (Zagreb, Jugoslavio, 87.08.04, kroato)

Mi venas por lerni, ne por mallerni (Zagreb, Jugoslavio, 87.08.05, aŭstralianino, laŭdevene pollanda judino)

Temas pri malfermita, t.e. aperta personeco (Zagreb, Jugoslavio, 87.08.04, kroato; interesa ekzemplo: ĝi montras, ke la unua vorto atinganta la menson estas la derivaĵo, la neologismo alvenas nur poste)

Ni malsekvu la sagojn (por reveni laŭ vojo, kiun ni trovis sekvante la sagojn direktomontrajn; Vieno, Aŭstrio, 87.10.28, germano)

Li estas malfaka kuracisto (t.e. ĝeneralmedicinisto; Ĝenevo, Svislando, 88.11.07, germanlingva sviso)

La reala lingvo uziĝas ankaŭ en korespondado. Por persono, kiu lingviste interesiĝas pri tiu aspekto de ĝi, publikigitaj leteroj de legantoj estas plej interesa fonto de observoj. La ĉi-supra teksto jam estis tajpita, kiam mi legis la numeron de julio-aŭgusto 1988 de Esperanto. En ĝi, sur sama kolumno, aperas du interesaj mal-aĵoj:

En pluraj aliaj kazoj, mi intence uzas verbojn malpive (t.e. ‘kontraŭe al tio, kion PIV rekomendas’; Aldo de’ Giorgi, Esperanto, julio-aŭgusto 1988, p. 137)

Urĝe bezonata estas (…) gramatiko de la lingvo, kiu malkomplikos la enhavon de PAG (Audrey Childs-Mee, samloke).

La kontrasto inter la malŝato al tiu prefikso ĉe kelkaj esperantistoj kun literatura pretendo unuflanke, kaj, aliflanke ĝia ofteco en la spontana lingvo, ĉefe parola, sed ankaŭ letera, vere mirigas min. Mi tute ne scias, kiel klarigi la menciitan malŝaton. Ĉu tiuj aŭtoroj hontas pri la ekzisto de mal- kun tiu senco? Temas ĝenerale pri homoj el latinidaj lingvoj aŭ kun alta estimo al la latina; eble ĝenas ilin, ke mal- en tiu lingvofamilio laŭdevene signifas ‘malbona’ (dum en la slava, ĝi signifas ‘eta’ aŭ ‘malmulta’: en la rusa, сильный signifas ‘forta’, малосильный ‘malforta’, t.e. ‘malmultforta’, ‘malgrandforta’).

Aŭ ĉu ĝenas la sono? Ĉu ĝi estas tro aŭdebla? Verŝajne intence Zamenhof elektis prefikson speciale klarsonan, ĉar li opiniis grava tuj distingi ion disde ties malo. Ĉu ĝenas la ofteco? Min tio ne ĝenas, sed miajn kriteriojn difinis vivo malsama ol tiu de la homoj, kiujn mal- agacas. Ĉu ĝenas ia dubsenceco? Estas vere, ke vortoj kiel malmanĝi povas egale signifi ‘vomi’ aŭ ‘feki’, kaj ke kelkaj aliaj, kiel maltima, ne estas tute certe kompreneblaj komence. Sed tio rilatas al ege malgranda nombro da radikoj.

Ĉu ili riproĉas tendencon konfuzi la mal-vorton kun ĝia kontraŭo? Se jes, ili timas nerealan danĝeron. En pli ol dudek jaroj da atenta aŭskultado kaj da registrado de parola esperanto mi neniam spertis unu miskomprenon ŝulditan al mal-. Mi ĉeestis erarojn, ekzemple malfermi anstataŭ fermi, sed ne miskomprenojn. Similaj eraroj aperas same ofte en ĉiuj lingvoj: vortoj, kiuj rekte kontrastas unu la alian, lokiĝas najbare en nia menso kaj ni facile diras la kontraŭon de tio, kion ni celas. Ĉar la kunteksto komprenigas la penson, la plimulto el tiuj okazoj restas neperceptataj. Nur esploranto pri lingvo rimarkas ilin. En Psikopatologio de la ĉiutaga vivo, Sigmund Freud, inter multaj ekzemploj de fuŝ-agoj, citas prezidanton, kiu (germane) diras: «mi fermas la kunsidon», anstataŭ «mi malfermas» ĝin; estas do klare, ke tute ne temas pri fenomeno ligita al la lingvo.

Kial ferm kaj malferm?

Koncerne la vortojn fermi kaj malfermi multaj kritikas, ke Zamenhof elektis ferm kiel bazan radikon, de kiu oni derivas la vorton malfermi. Kial li tion faris? Rapida kontrolo montras, ke ferm ne estas pli ofta. Sed malprave, miaopinie, oni vidas en tiu elekto eraron.

Zamenhof havis eksterordinaran psikolingvikan intuicion, kiun li plej ofte sekvis, tute saĝe. Nu, ŝajnas, ke por nia menso, la baza koncepto estas stato. Ago, kiu ŝanĝas tiun staton, estas io malpli fundamenta.

Komodo ŝajnas pli normala kun la tirkestoj fermitaj. En librovendejo aŭ biblioteko, la granda plimulto el la libroj estas fermitaj. En vinbutiko, la boteloj estas ŝtopitaj. En dormoĉambro, lito estas kovrita (aŭ, en kelkaj landoj, volvita). Ie, funde de nia nekonscia menso, ni rigardas fermitecon la normala stato. La alia normala stato estas, ke troviĝu nenio fermebla: baze, diras nia menso, aŭ ne troviĝas pordo (nur libera pasejo), aŭ ĝi estas fermita. Malfermi estas ago, kiu likvidiĝas en eta momento, kaj do ne havas same densan ekziston kiel la longa, daŭra, konstanta stato de fermiteco. Se, revenante el ferioj, vi vidas de malproksime, ke viaj pordo kaj fenestroj estas malfermitaj, via tuja reago estas, ke io estas ne en ordo. Similajn faktojn nia menso nekonscie registras ekde la plej juna infaneco. Tial por ĝi, ‘malfermi’ rompas ion en la normala stato de aferoj, kaj estas do derivita koncepto.

Verŝajne pro tiu universala maniero koncepti, la plimulto el la lingvoj rigardas la fermitan kaj similajn statojn plej bazaj, tiel ke fermo esprimiĝas per simpla radiko, dum la vortojn por la ideoj proksimaj al malfermado oni derivas el la baza ‘ferm’-verbo helpe de afikso. En aviadilo, la stevardino diras angle: «Fasten your seat belts» (‘fermu viajn sekurzonojn’), kaj la vorto uzata por signi malfermon estas unfasten. En la franca, oni diras verrouiller / déverrouiller (‘rigli’ / ‘malrigli’), boucher / déboucher (‘ŝtopi’ / ‘malŝtopi’); couvrir / découvrir (‘kovri’ / ‘malkovri’); voiler / dévoiler (‘vuali’ / ‘malvuali’); lier / délier (‘ligi’ / ‘malligi’); nouer / dénouer (‘nodi’ / ‘malnodi’); visser / dévisser (‘ŝraŭbi’ / ‘malŝraŭbi’); ktp. La origina vorto ĉiufoje indikas fermon, t.e. malebligon de rekta percepto aŭ de libera ago, kaj malfermo esprimiĝas derive.