Выбрать главу

Okazas, ke tiaj homoj (inkluzive min) alprenas tonon aŭtoritatan, kvazaŭ ili havus ian ĉielan komision deklari, kio estas ĝusta kaj kio malĝusta. Sed ne lasu tiun maskon influi vin. Estas konata tekniko, cetere ofte nekonscia kaj purintenca, de vendistoj kaj politikistoj: por trudi ion, oni parolu, kvazaŭ oni havus kompetentecon, potencon, kaj scius pli bone ol la aliaj. Tia pretendata aŭtoritato impresas. Sed same kiel, «por ke lingvo estu internacia, ne sufiĉas nomi ĝin tia», same pri lingvaj punktoj, por havi la povon decidi por la aliaj, ne sufiĉas tiun arogi al si. Nur la sumo de la spontanaj decidoj de tiuj, kiujn Zamenhof nomis la amasoj, fakte difinas la lingvon.

Bedaŭrinde, la afero estas pli kompleksa ol la ĉi-supraj linioj povus pensigi. Homoj ja estas ege imitemaj. Ili bezonas modelojn. La kolektivo do serĉas, ĉe tiu aŭ tiu ĉi, ekzemplojn de bona lingvo. Tial okazas subtila ludo reciprok-influa: la kolektivo serĉas modelojn ĉe verkistoj aŭ belparolantoj, sed akceptas imiti nur tiujn, kiuj uzas la lingvon konforme al ĝia sento pri ĝi. Por esti akceptitaj, aŭtoroj kaj paroladistoj do devas mem senti, kian lingvon la kolektivo preferas, kaj kapabli uzi ĝin. Se ili ne respektas la lingvosenton de la kolektivo, ili restas surborde. Ili ne trovas lokon en la fluo de la ĝenerala evoluo. Malmultaj verkistoj tion komprenis, bedaŭrinde. La plimulto uzas lingvon, kiu ne respondas al la deziroj de la lingvanaro. Rezulte, ties sopiro, apenaŭ konscia, esprimata nur malofte, sed profunda kaj vera, plu vibras senresponde.

Riĉas la reala lingvo

Tipa ekzemplo pri la «reala lingvo» estas la verko de Tibor Sekelj Mondo de Travivaĵoj (Pizo: Edistudio, 1981). Tiuj viglaj raportetoj pri plej interesaj spertoj de nia fama mondesploranto uzas tute normalan lingvon, la lingvon, kiun oni ĉie aŭdas, kiam oni travojaĝas la planedon esperantiste.

Nu, jes ja, certe, la ĵusa diraĵo ne estas centprocente valida; enestas en tiu libro kelkaj formoj, kiuj ne apartenas al la ordinara lingvo. Ekzemple Sekelj jen kaj jen uzas la vortojn ascendi, ‘supreniri’, kaj descendi, ‘malsupreniri’. Estus pedante tion riproĉi al li. Fakte mi danku lin, ĉar tiu «makuleto» – laŭ mia plej subjektiva takso – liveras al mi pretekston por ilustri miajn ideojn pri la bona lingvo. Efektive oni ofte kritikis, kiel tro pezajn, la du tradiciajn manierojn esprimi la koncernajn sinmovojn. Prave. La unua reago estis serĉi pli oportunajn radikojn ekster la lingvo; tiel enkondukiĝis la du cititaj neologismoj. Sed la «reala lingvo», manifestante sian riĉecon, trovis alian solvon, laŭ mi pli bonan.

Dum la skiferioj organizitaj en Svislando de Kultura Centro Esperantista, la neceso konstante paroli pri irado supren kaj malsupren – kiu ja estas la esenco de skiado – kondukis al la spontana apero de du sinonimoj al la klasikaj supreniri kaj malsupreniri, nome alsupri kaj alvali. Tiuj vortoj estas interesaj el tri vidpunktoj: unue, ili nature ekestis, ne pro iu serĉado, sed dum interparolo (alivorte, ilin naskis parola esperanto); due, ili ne estas pli longaj ol ascendi kaj descendi; trie, ili estas tute konformaj al la vortfaraj reguloj de la lingvo.

Tamen, dum alsupri perfekte taŭgas kiel anstataŭanto de la neologisma ascendi, alvali eblas nur en difinitaj geografiaj regionoj, kaj ne sinonimas kun la neologisma descendi. Negrave! Vivanta lingvo solvas mem siajn problemojn. Same spontane kiel alsupri foje naskiĝis desupri. Se konsideri, ke, kiam vi iras malsupren, vi deiras de iu relativa supro por direkti vin al pli malsupra loko, tiu vorto estas senriproĉa.

Miaopinie, tiuj naturaj formiĝoj montras, kiel nun evoluas la lingvo. Ne plu en kabinetoj de homoj kun skribilo enmane, sed dum ide-interŝanĝoj en la mil cirkonstancoj, en kiuj la lingvo hodiaŭ uziĝas. De pli ol dudek jaroj mi registras tiel ŝprucantajn esprimojn. Ili definitive mortbatas la opinion, ke la normala esperanto estas malriĉa. Jen kelkaj ekzemploj. Provu laŭvorte traduki ilin vialingven, kaj tuj evidentiĝos, kian riĉecon esperanto havas.

Mi ne estas tre orema (t.e. ‘ema aĉeti oraĵojn’, Sarĝah, Unuiĝintaj Arabaj Emirujoj, 86.07.17, polino, dum halto de la al-pekina aviadilo, antaŭ budo juvelvenda)

Kelkaj italoj estis politike ajnistaj (Pekino, Ĉinio, 86.07.28, italo)

Imagi, ke la homaro subite malstultiĝos (Tokio, Japanio, 86.08.05, usonano)

Bona profesoro ne profesoras (Tokio, Japanio, 86.08.05, japano)

Oni nun pli simple frazas (Tokio, Japanio, 86.08.07, ĉino)

Ĉu li oĉjas? (Poitiers, Francio, 87.05.02, franco, pri iu, kiu kondutas onkle al infano)

La fenomeno de denaskismo (Poitiers, Francio, 87.05.02, italo parolanta pri la denaskaj esperantistoj)

Katolikece aŭ pli ĝuste katolikige skizita kultura idealo (Locarno, Svislando, 87.05.17, polo)

Levu la manon, kiuj protestas … Nun levu la manon, kiuj malprotestas (Oslo, Norvegio, 87.05.23, norvego)

De ĉi tiu stacio la diversaj tramlinioj disbrakas (Oslo, Norvegio, 87.05.25, norvego)

Ili utilis por eldomigi fumon (samloke, samdate, norvego)

Nia proksimiĝo al ĝi [esperanto] estas tro pria, ne sufiĉe pera (Santala, Finnlando, 87.07.13, finnlingva finno) [Komparu kun La funkcio de interlingvo estas esti intera (Vieno, 87.10.30, germano)]

Ili vivas kun pratimo al ĉio fremda (samloke, samdate, finnlingva (?) finnlandano)

Tiu lingvisteco, kiun li havas (samloke, samdate, bulgarino) [Komparu: li fidis tro sian lingvistecon (Tokio, Japanio, 86.08.06, japano)]

Vi ne estas tre muzeema, ĉu? (Hanko, Finnlando, 87.07.18, svedlingva finnlandanino)

La ĉielo bluegas (samloke, samdate, la sama)

Okazis socia distavoliĝo (Tallinn, Estonio, Sovetunio, 87.07.20, estono)

Vortelekti vere estas vortkompari (Zagreb, Jugoslavio, 87.08.03, nederlandano)

Ĉu vi konsentas, ke ni eku? (Zagreb, Jugoslavio, 87.08.04, kroato, gvidonta urbviziton)

Karaj alprelegotoj! (Zagreb, Jugoslavio, 87.08.04, aŭstro)

Ili buŝplenas pri homrajtoj (Zagreb, Jugoslavio, 87.08.05, nederlandano)

Estas senutile longvorte elstarigi la diferencojn (Vieno, Aŭstrio, 87.10.28, aŭstro)

Esperantoj, tio estas antoj, kiuj esperas … (Vieno, Aŭstrio, 87.10.29, usonano)

Jam dekas [‘jam estas la deka horo’] (samloke, samdate, germano)

Ili estas transkulturigeblaj (samloke, 87.10.30, kroato)