Выбрать главу

Mi tezas, ke … (samloke, samdate, aŭstro)

akvoinĝenieraj artikoloj … akvoaferaj artikoloj (samloke, samdate, hungaro)

Li similas Orson Welles – Jes, eĉ voĉe (samloke, samdate, sloveno)

La rendevuon li nuligis. Mi uzis la ekdisponeblan horon por … (Laŭzano, Svislando, 88.10.13, franclingva sviso)

Milojn da similaj esprimoj mi kolektis. Dekoj povas ŝpruci en nur unu horo, kaj ofte, la koncernatoj ilin eĉ ne rimarkas. Se ni farus slipon por ĉiu el tiuj spontanaj formaĵoj, kaj verkus el ili vortaron de parola esperanto, ni atingus nivelon de riĉeco, kiu kompareblus kun la plej dikaj vortaroj nacilingvaj. La memdifinitaj literaturfakuloj, kiuj malestimas nian vortprovizon, havas antaŭjuĝon. Postjuĝo nur povas agnoskigi la krestimulan naturon de la lingvo kaj veki miron pri ĝia tuja kompreneblo interkultura.

Esploro de la publikigaĵoj montras similan fekundecon ĉe la skriba (neliteratura) lingvo:

Ni sentabuigu la historion de la Movado (Ulrich Lins, Esperanto, novembro 1975, p. 186)

La maro, kiu gamas tiujn nuancojn de bluo kaj verdo (Simo Milojević, Esperanto, decembro 1986, p. 202)

La angla perbuĝete fabrikis la konsenton, dum la franca perprestiĝis ĝin (Probal Daŝgupto, Esperanto, julio 1987, p. 142; temas pri la maniero akceptigi sin kiel internacie uzata lingvo)

Eble formalismo, burokratismo, senrimedismo, samgrupismo fermas horizontale la universalecon de UEA (Jayme Pereira, citita de Mark Fettes, Esperanto, julio-aŭgusto 1988, p. 121)

En interetna lingvo produkte uzebla sistemo de fidindaj, konsekvencaj gramatikaj reguloj efikas «demokrate», t.e. samŝancige, por la anoj de tre malsamaj gepatraj lingvoj (Klaus Schubert, Esperanto, julio-aŭgusto 1988, p. 134)

Ne necesas pli multigi la ekzemplojn. La leganto certe proprasperte scias, kiel riĉa la ordinara lingvo estas en la formo, en kiu ĝi nature prezentiĝas ĉe uzado. Jes, ankaŭ el vidpunkto de esprimpovo, esperanto estas bona lingvo.

La du cerbaj duonsferoj

Eble nun utilus enkonduki la koncepton pri spirito de lingvo. Probleme estas, ke difini ĝin montriĝas neeble. Temas ja pri io, kion necesas aliri per la dekstra cerba duonsfero. Ne, ne, ne forkuru, kara leganto! Ne timu! Estas pli simple, ol la vortoj kredigas. Mi tuj klarigos.

Mi ne parolos pri la plej besta, primitiva parto de nia psiko – la krudaj emocioj: timo, ekdeziro, atakemo, k.s. – kies enkorpa sidejo kuŝas ĉe la bazo de nia cerbo. Sed mi iom klarigu pri la supra cerbo, kiu estas la organo de nia psiko homa. Laŭ diversaj esploroj aperas, ke ties du simetriaj duonsferoj havas malsamajn funkciojn, kiuj, ĉe dekstramanulo, povas resumiĝi jene.

La maldekstra duonsfero (kiu regas la dekstron de la korpo) zorgas pri rigoro: analiza intelekto, organizo, deduktado, volo, racio, logiko, objektiva registrado de faktoj, ktp. Laŭ mia persona teorio ĝi radikas en timo: por sin protekti, oni provas kompreni kaj scii, kaj disciplinas sin. Homo ege disvolvis tiun intelekton por transvivi en mondo plej danĝera.

La dekstra duonsfero (kiu regas la maldekstron de la korpo) funkcias en tute alia kampo: ĝi estas la cerbo de revo, de kreemo, de beloĝuo – kaj sekve de la nerigora, neteknika parto de arto – de sentado, de fantazio, de inspiro, de intuicio, de etos-percepto, de la neraciaj elementoj de homa funkciado je nivelo pli malpli alta (je primitiva nivelo agas la cerbobazo kaj la zono rande de ĝi). Laŭ mia persona teorio, la agado de tiu duonsfero radikas en fido. Necesas ja fidi, por lasi la bildojn sekvi unu la alian en nia imago, por permesi al la neraciaj procezoj de intuicio konigi ion al ni, por senti niajn sentojn. Se mankas baza sekureco, tiuj funkcioj ne eblas, kaj ni uzas la alian duonsferon, la faktan, racian, deduktan, disciplinan, por trovi kun certeco la spurojn, kiuj kondukos nin sekurloken.

Fakte ne gravus, por nia temo, se la nunaj ideoj pri la du cerbaj duonsferoj ne estus tute ĝustaj anatomie. Gravas nur la konstatebla fakto, ke nia psiko, en sia plej homa parto, funkcias laŭ du tute malsamaj manieroj. Vera psika ekvilibro postulas bone kunordigitan funkciadon de ambaŭ, sed ĉe multaj homoj aŭ kulturoj, unu superregas.

Tial okazas teruraj miskomprenoj: por unuj, la aliaj agas plej strange, kaj reciproke. En multaj landoj aŭ landogrupoj, norduloj identigas sin kun la maldekstra cerbo kaj atribuas la kontraŭan rolon al suduloj: norde oni estas racia, disciplinita, organizita, kaj taksas sudulojn fantaziemaj, anarkiaj sentemuloj, pli pretaj arti kaj gaji ol fari ion seriozan. Kaj suduloj mokas la rigidecon de la nordanaro, al kiu, laŭ ili, malĝojige mankas imago, samkiel kapablo senti kaj senbare esprimi sin. (Ion similan vi trovos ĉe religioj: komparu protestantojn kun katolikoj, konfuceanojn kun dao-anoj: grupoj portas supren valorojn, kiuj spegulas jen unu flankon de la cerbo, jen alian.)

Miaopinie, ke esperanto estas tiagrade bona lingvo, tio grandparte ŝuldiĝas al la fakto, ke Zamenhof havis neordinare bonan kunordigon de siaj du duoncerboj. La rolo de la dekstra duonsfero evidentiĝas tuj, kiam oni esploras la lingvon. La maldekstra cerbo ja funkcias sisteme, metode, rigore. Se ĝi ĉefrolus en la ellaborado de esperanto, al la latinaj pacem, lucem, vocem respondus same simetria serio nialingve, kiel ni trovas en la itala (pace, luce, voce), aŭ en la hispana kaj portugala (paz, luz, voz). Sed en esperanto ni havas paco, lumo, voĉo. Al la latina -tio respondus ĉiufoje sama silabo, dum fakte conditio, situatio kaj lectio respektive naskis kondiĉo, situacio kaj leciono (komparu kun la itala: condizione, situazione, lezione aŭ la hispana condición, situación, lección). Io ŝanca, io «laŭ la momenta emo», karakterizas multajn aspektojn de la zamenhofa verko. Tio estas tipa pri la funkciado de la dekstra duoncerbo, kiu pli atentas fantazion ol sistemecon. Sed tio en esperanto tute ne ĝenas, ĉar la taŭga interveno de la maldekstra parto efike prizorgis, ke la lingvo laŭcele funkciu.

Pro tiu bona kunordigo de la du cerbaj duonsferoj en Zamenhof, libereco kaj rigoro, kiel antaŭe dirite, mirinde harmonias en nia lingvo. Pro ĝi la aspekto «beleco» ricevis same grandan atenton kiel la aspekto «logiko». Kaj ankaŭ pro ĝi, kvankam mi ne rigardas la lingvouzon de D-ro Esperanto deviga aŭ normokrea, mi havas al li plej altan estimon. Liaj komentoj, liaj konsideroj nepre estas atentindaj, ĉar li estis, lingve, ege saĝa.

La spirito de la lingvo

La ĉi-supron mi enmetis, ĉar mi ne scias, kiamaniere sentigi al vi, kio estas la spirito de lingvo. Tiu nepovo mia fontas ĝuste el tio, ke temas pri lingva aspekto rilata al la dekstra cerbo kaj sekve ne alirebla per la rigoraj metodoj de la alia duonsfero, kiuj ebligas analizon. Temas pri io nedifinebla, kio rilatas kun la identeco de lingvo. Aliro per ekzemploj plej taŭgos ĉi-okaze.

Se mi diras li trovis trafan vortigon por elturni sin, mi uzas frazon, kiun la plimulto sentas pli tipe esperanta, ol li elektis vortojn, kiuj estis efikaj, por ke li povu savi sin el la ĝena situacio. Simile, tiuepoke li vigle sportis impresas pli esperante ol en tiu epoko li praktikis sporton kun vigleco. Fakte, ankaŭ la esprimo, kiun mi ĵus spontane uzis, impresas pli esperante, verŝajne estos konsiderata de multaj kiel pli kontentige esperanta ol estus la vortoj donas impreson de pli esperanta frazo.