Выбрать главу

Kruciĝo de plene konsekvencaj serioj

Ni nun revenu al la spirito de esperanto. Se vi konsideras la ĉi-supre prezentitajn ekzemplojn, vi rimarkos, ke ĉiufoje, kiam la spontane naskita nacilingva formo estas neĝusta, apliko de la samaj formadprincipoj kondukas nialingve al tute ĝusta formo. Ni do povas konkludi, ke unu el la aspektoj de la spirito de esperanto – io tipe esperanta – estas la fakto, ke ĝeneraliga asimilado en ĝi regas senbare.

Efektive, en esperanto, la plimulto el la vortoj situas kruce de perfekte konsekvencaj kvazaŭ-senfinaj serioj. Alivorte, ĝeneraliga asimilado okazas ne nur ĉe unu el la elementoj, sed ĉe almenaŭ du. La tabelvortoj estas nur aparta apliko de ĉi tiu principo. Ni prenu ekzemple tute alitipan vorton: ŝafejo. En la menso ĝi situas jene:

ŝafo
ŝafino
ŝafido
ŝafa
hundejoĉevalejobovejoŝafejokolombejoporkejo
ŝafaĵo
ŝafaro
ŝafisto

Ni komparu kun la franca. Eĉ limigante nin je la kvin vortoj centre de la kruco, tuj montriĝas, kiagrade ĉi-kaze la lingvo de Molière baras la vojon al la natura inklino ĝeneraligi asimilitan lingveron:

ovin
étable bergerie pigeonnier
mouton

Ne pli helpas la angla vortsistemo:

ovine
cowshed sheep-fold pigeon house
mutton

Nek vertikale, nek horizontale retroviĝas konsekvenca serio. Tio praktike signifas, ke, en la franca aŭ en la angla, por akiri la vorton kaj por retrovi ĝin laŭbezone, la menso uzas multe pli da nerva energio.

Ŝparo de nerva energio

Kiam mi estis psikologia studento, por konsciigi nin pri la rilato inter nerva elspezo kaj reguleco de la ago-skemoj, la gvidanto de lernogrupo foje proponis jenan eksperimenton. Ni registris per plej preciza tempomezurilo (estis ja en Svislando!) la daŭron necesan por partigi kompleton da ludkartoj en diversaj kondiĉoj. Eĉ se perfekte atenditaj, la rezultoj imponis. Se la instrukcioj estas, ekzemple:

Metu ĉiujn ruĝajn maldekstren, escepte de la bubo; de iu ajn sepo; de la kera deko; de la karoa aso; de la reĝino, egale ĉu ĝi estas kera aŭ karoa, se ĝin antaŭas nigra karto; de la kera reĝo, se ĝi aperas post karto kun valoro inter du kaj ok, alia ol la trefa kvaro; ktp,

la tempo necesa por ricevi la postulatan kartogrupon estas multe pli longa ol se la regularo konsistas el unu frazo:

Metu la ruĝajn maldekstren kaj la nigrajn dekstren.

La pli longa daŭro de la unua tasko spegulas la pli altan kvanton da energio, kiun bezonas la nerva sistemo por ĝin plenumi.

Nu, la plimulto el la naciaj lingvoj enhavas regulojn kompareblajn al la unua serio de instrukcioj. Sekve, la nerva fluo konstante elspezas sian energion ĉe blokoj, baroj, devojigoj kaj stumblejoj ĉiaspecaj. Legante ĉi tion, verŝajne kelkaj el vi pensas: «Li troigas. Mi lernis la anglan, la germanan aŭ tiun aŭ tiun ĉi lingvon, kaj mi parolas ĝin flue. Ne estas tiel terure.» Se tiel estas, mi gratulas vin. Sed eble tute simple vi ne konscias vian sportan nivelon.

Kiam vi uzas esperanton, vi estas kiel homo, kiu kuras rektalinie sur ebena tereno. Kiam vi uzas la alian lingvon (se ne estas unu el la malmultaj kun strukturoj same regulaj, kiel la esperantaj), vi kuras sur tereno kun fortaj deklivoj, jen supren, jen malsupren, sekvante zigzagan vojeton kun harpinglaj turniĝoj, plenan je truoj perfide faligaj, kaj kiun de tempo al tempo rokoj baras, tiel ke ne eblas pluiri sen grimpi transen. Se vi flue parolas, tio signifas, ke vi tiom ekzercis vin, ke vi parkere konas la malfacilajn lokojn kaj, ĉiufoje, la plej efikan manieron ilin venki. Vi similas al atleto, kiu ĉiutage trakuras la ĵus priskribitan terenon. Sed eĉ se via kurrapideco havigas al vi aplaŭdon, tamen restas la fakto, ke, sur tiu tereno, via koro pli rapide batas, vi spiras pli forte kaj brue, vi estos pli laca, ol dum vi kuris senturne kaj senbare sur la ebenejo. Kiom ajn ekzercita vi estas, vi elspezis pli da energio.

Mal-: ĉu beno aŭ malbeno?

Kuri sur malfacila tereno povas esti stimule, se oni tion faras propravole por la plezuro sporti aŭ kun la celo trejni sian korpon. Sed homoj, kiuj deziras (aŭ devas) intergente komuniki, rajtas ne esti sportemaj, aŭ preferi aliajn kampojn por atleti. Al ili esperanto estas destinita. Tial Zamenhof konceptis ĝin tiamaniere, ke komunikado okazu senstreĉe. (Se vi ŝatas streĉi viajn fortojn, ne mankas terenoj por vin trejni: lingvoj kiel la rusa, la franca kaj la araba dissemis stumblejojn abunde.)

Por eviti streĉon, necesas senti sin sekura. Al tiu sekureca sento kontribuas la scio, ke oni ĝuos grandan liberecon en la kombina uzo de la lingvaj elementoj. Pro tio, verŝajne, la prefikso mal- tiom uziĝas en la «reala lingvo».

Efektive, esplorante pri parola esperanto, mi miris pri la ofteco de tiu prefikso. Homoj konstante uzas ĝin, ofte humure. Jen bela ekzemplo de lingva ero, kiun la homoj rapide asimilas kaj emas ĝeneraligi. Kaj tamen, mal- elvokas reziston ĉe relative multaj.

En letero, kiun mi ĵus ricevis, brazila amiko diras, ke oni nepre bezonas la vorton liva por anstataŭi maldekstra. Kiel malsamaj homoj estas! Mi ne pretendas esti normala (se tio signifas ion), sed esperanto estas la sola lingvo, en kiu mi havas neniun problemon pri ‘dekstra’ kaj ‘maldekstra’. Eble vi ne kredos min. Se tiel, demandu miajn edzinon kaj gefilojn, ili konfirmos al vi jenon: kiam mi ŝoforas kaj mia apudulo instrukcias, ke mi iru dekstren aŭ maldekstren, se li konas min, li mane gestas al la ĝusta direkto, ĉar nek en la franca, nek en la angla, nek, verdire, en iu ajn el la aliaj nacilingvoj, kiujn mi iom scias, mi havas ĝustan reflekson. Nur en esperanto mi ne eraras.

Kompreneble, se la granda plimulto el la homoj havas problemon malan al la mia, mi volonte konsentos, ke oni rezignu je maldekstra favore al liva aŭ alia taŭga formo. Mi neniel volus trudi miajn apartaĵojn. Tamen mi esperas, ke oni respektos la starpunkton de tiuj, kiuj diferencas de la plimulto, kaj ke oni memoros la averton de Zamenhof, «kontraŭ forĵetado de malnovaj formoj, antaŭ ol la novaj estos sufiĉe elprovitaj kaj tute definitive kaj sendispute akceptitaj» (vd ĉi-supre, p. 10; ĉi-foje substrekis mi).

Sed, kiel mi jam diris, mi fidas je la saĝeco de la kolektiva, nekonscia maniero solvi lingvajn problemojn. Pro tio min tiagrade interesas la formoj, kiuj spontane ŝprucas ĉe interbabilado. Al tiu, kiu surterene esploras, kiel faras ĉiu serioza lingvisto, baldaŭ evidentiĝas, ke mal- ege oftas en la «reala lingvo». Mi jam citis malstultiĝo kaj malprotestas en la sekcio pri la riĉeco de la parola lingvo, sed mi povus aldoni centojn da aliaj kazoj.