Выбрать главу

La tri inferaj juĝistoj tion volis, pro la jena motivo: la hipokrituloj ne kontentiĝas per tio, ke ili estas malicaj, kiel la ceteraj maliculoj, sed ili volas esti rigardataj, kiel bonaj kaj kontribuas, per sia falsa virto, al la nekredemo kaj korupto de la vero. La dioj, de ili mokataj kaj malestimataj antaŭ la homo, plezure uzas sian tutan potencon por venĝi tiujn insultojn.

Proksime de tiuj troviĝas aliaj homoj ordinare rigardataj kiel senkulpaj, sed senkompate persekutataj de la dioj: ili estas la maldankuloj, la mensoguloj, la flatantoj, laŭdantaj la malvirton, la malicaj kritikantoj, penantaj makuli la plej puran virton; fine tiuj, kiuj, senpripense juĝante la aferojn sen profunda kono pri ili, pro tio mem malutilas la reputacion de la senkulpaj.

Vidante la tri juĝistojn kondamnantaj viron, Te- lemaho kuraĝis demandi ilin pri liaj krimoj. La kondamn- ito, prenante la parolon, tuj ekkriis: Mi neniam faris iun ajn malbonon; mia tuta plezuro estis la praktiko de bono; mi ĉiam estis bonkora, justa, liberala kaj kompa- tema; pri kio do oni povas min riproĉi?

Tiam Minoo diris al li: Oni tute ne akuzas vin rilate al la homoj, sed ĉu vi ne ŝuldis malpli al ĉi tiuj ol al la dioj? Kia do estas tiu justeco, pri kiu vi fieras? Al la homoj, kiuj estas nenio, vi neniam neglektis iun ajn devon; vi vere estis virta, sed vi atribuis tiun virton nur al vi mem, forgesante la diojn, kiuj donis ĝin al vi; vi tiele agis nur pro tio, ĉar vi volis ĝui la frukton de via virto, enfermite en vi mem: vi estis via propra dio. Sed la dioj, kiuj ĉion faris por si mem, ne povas rezigni siajn rajtojn; ĉar vi volis aparteni al vi mem, ne al ili, tial ili transdonos vin al vi mem, forgesante vin tiel, same kiel vi forgesis ilin. Se vi povas, serĉu nun konsolon en via propra koro. Jen vi nun estas por ĉiam apartigita de la homoj, al kiuj vi volis plaĉi; jen vi estas sola kun vi mem, vi, kiu estis via propra idolo: sciu, ke ne estas vera virto sen respekto kaj amo al la dioj, al kiuj oni ĉion ŝuldas. Via hipokrita virto, kiu dum longa tempo ekblind- igis la naivulojn, estas konfuzota. Ĉar la homoj juĝas la malvirton kaj la virton nur per tio, kio al ili plaĉas aŭ ĝenas, ili estas blindaj rilate bonon kaj malbonon. Ĉi tie ia dia lumo neniigas iliajn artifikajn juĝojn, jen kondamnante tion, kion ili admiras, jen pravigante tion, kion ili kondamnas.

Ĉe tiuj vortoj, la filozofo, kvazaŭ vundita de fulmo, apenaŭ povis subteni sin. La plezuro, kiun li iam sentadis, revidante siajn moderecon, kuraĝon, bonkorajn inklinojn, nun ŝanĝiĝis en malesperon. La vido je la malamika koro de la dioj estigas en li turmentojn; li vidas, kaj ne povas ne vidi sin mem; li vidas la vantaĵojn de la antaŭjuĝoj de homoj, kiujn li penadis flati ĉe ĉiuj iliaj agoj. Efektiv- iĝas ia radikala revolucio en lia tuta interno, kvazaŭ volviĝis ĉiuj liaj internaĵoj; li sentas sin ŝanĝita; li ne trovas apogon en la koro; la konscienco, kies atesto estis tiel agrabla al li, ribelas kontraŭ li, amare kulpigante lian malsaĝiĝon, lian iluzion pri ĉiuj liaj virtoj, kiuj ne havis, kiel principon kaj celon, la kulton al Dio, kaj jen li estas nun konfuzita, konsternita, katenita de honto, de rimorso, de malespero. La Furioj ne turmentas lin, kaj al ili sufiĉas, ke ili transdonis lin al li mem, por ke li suferu en sia koro la venĝon de la malŝatataj dioj.

Sercante mallumon, li ne povas trovi gin, car malopor- tuna lumo lin sekvas cie; el ĉiuj flankoj la penetrantaj radikoj de la vero venĝas la veron, kiun li ne volis sekvi. Ĉio, kion li amis, fariĝas abomena, kiel fonto de liaj senfinaj malbonoj. Li murmuras al si mem: Ho malŝaĝulo! Mi eĉ ne konis la diojn, nek la homojn, nek min mem, ĉar mi neniam amis la veran kaj unikan bonon; ĉiuj miaj paŝoj estis frenezaj; mia saĝo estis nenio alia ol frenezo; mia virto nenio pli ol senkompata, blinda fiero: - mi estis do mia idolo!

Fine Telemaho rekonis la reĝojn kondamnitajn pro misuzo de aŭtoritato. Unuflanke, venĝema Furio prezentis al ili spegulon, kiu reflektis iliajn monstrajn malvirtojn: nepovante deturni la rigardon, ili tie vidis la vantemon krudan kaj avidan je ridindaj flatoj: la kruelecon al tiuj, kiujn ili devus feliĉigi; la timon kontraŭ la vero, la nesentemon antaŭ la virtoj; la preferon al la kovarduloj kaj flatemuloj, la mankon de realigo, la inertecon, la mallaboremon; la senliman malkonfidon; la ekscesajn pompon kaj riĉecon nutritajn per la popola malfeliĉo; la ambicion pri vanaj gloroj koste de la civitana sango; fine la kruelecon, kiu ĉiutage serĉas novajn plezurojn en la larmoj kaj malespero de tiom da malfeliĉuloj. Tiuj reĝoj ofte revidis sin en tiu spegulo, trovante sin pli monstraj kaj teruraj ol la propra Himero venkobatita de Belerofono, ol la Hidro el Lerno, mortigita de Herkuleso, kaj ol Cerbero, kiu el siaj tri faŭkoj vomadis ian nigran, venenan sangon kapablan pestigi ĉiaspecajn mortemulojn vivantajn sur la Tero.

Duaflanke, alia Furio insulte ripetis al ili ĉiujn flatojn, kiujn la flatemuloj faris al ili dum la vivo, kaj ŝi ankoraŭ montris al ili alian spegulon, kie ili vidis sin tiaj, kiaj la flatemo ilin pentris. El la antitezo de la bildoj ilin konsternis ja la turmento de la memamo. Estas notin- de, ke la plej malicaj el la reĝoj estas tiuj, kiuj ricevis la plej multajn kaj plej brilajn flatojn dum sia vivo, pro tio, ke la maliculoj estas pli timataj ol la bonuloj kaj postulas tute senhonte la malnoblajn flatojn de siatempaj poetoj kaj oratoroj.

En la profundo de tiuj mallumoj, kie ili suferas nur ofendojn kaj mokojn, oni aŭdas iliajn agoniajn ĝemojn. En ilia ĉirkaŭaĵo, ĉio ilin forpelas, kontraŭdiras kaj konfuzas, kontraŭe al tio, kion ili atendis dum la vivo, mokante la homojn, en la konvinko, ke ĉio fariĝas por servi al ili. En la Tartaro, iuj sklavoj, al kies kapricoj ili estis submetitaj, igas ilin siavice provi la plej kruelan sklavecon; dolore humiligitaj, al ili estas nenia espero modifi aŭ mildigi la sklavecon. Simile al amboso sub la martelado de la Ciklopoj, kiam instigitaj de Vulkano ĉe la inkandeskaj fornegoj en la monto Etno, tiel ili restas, sub la batoj de tiuj sklavoj ŝanĝitaj en turmentistojn.

Tie Telemaho vidis palajn vizaĝojn teruregajn kaj konsternitajn. Malluma estas la malĝojo, kiu konsumas tiujn krimulojn teruritajn de si mem, ne povantajn liberiĝi de ĝi, tiel same, kiel al ili ne estas eble liberiĝi de sia propra naturo: al iliaj kulpoj estas nenia puno ol tiuj kulpoj mem; tiuj kulpoj senĉese vidigas en sia plena grandego, aperante al ili sub la formo de teruraj fantomoj ilin persekutantaj. Penante liberiĝi de tiu persekuto, ili serĉas morton pli potencan ol tiu, kiu ilin apartigis de la korpo. Senesperaj, ili elvokas ian morton kapablan estin- gi ilian konsciencon: ili petas, ke la abismoj absorbu ilin, por ke ili liberiĝu de la venĝaj fulmoj de la vero ilin turmentanta, sed ili fordonas sin plu al la venĝo, kiu senĉese falas sur ilin, guto post guto. La vero, kiun ili timas vidi, fariĝas ia turmento; ili tamen ĝin vidas, kaj ili havas okulojn nur por vidi ĝin leviĝi kontraŭ ilin, ilin vundante, dispecigante kaj fulme forŝirante de ili mem, detruante nenion el ilia eksteraĵo, penetrante en la plejprofundo de ilia internaĵo.

Inter la estuloj, kiuj hirtigis al li la harojn, Telemaho vidis plurajn kaj antikvajn reĝojn el Lidio, punitaj, ĉar al laboro ili preferis la ĝuojn de ia inerta vivo, kiam la laboro devas esti la konsolo de la popoloj kaj tiel neapart- igebla por la reĝeco.

Tiuj reĝoj recipokre bedaŭris la blindecon. Unu al alia, kiu sur la Tero estis lia filo, diris: Ĉu mi ne rekomendis plurfoje al vi dum la vivo kaj ankoraŭ antaŭ la morto, ke vi riparu la malbonojn okazintajn pro mia neglekto? — Ha! Kompatinda patro! — diris la filo — estis ja vi, kiu perdigis min! Via ekzemplo inspiris al mi pompon, orgojlon, voluptamon kaj kruelecon kontraŭ la homoj! Vidante vin regi kun tiom da malzorgo, ĉirkaŭita de malŝatindaj flatemuloj, mi alkutimiĝis ŝati flaton kaj plezurojn.