Выбрать главу

Sekve la doktrino pri la absolutaj eternaj punoj kondukas al neado aŭ almenaŭ malfortiĝo de kelkaj atributoj de Dio, estante mem neakordigebla kun la absoluta perfekteco, el kio rezultas la jena dilemo: aŭ Dio estas perfekta, kaj ne estas eternaj punoj, aŭ estas eternaj punoj, kaj Dio ne estas perfekta.

Ankaŭ oni alvokas favore al la dogmo de eternaj punoj la jenan argumenton:

"Estante eterna, la rekompenco donita al la bonuloj devas havi kiel korolarion la eternan punon. Estas juste proporciigi punon al rekompenco."

Refuto: Ĉu Dio kreis la animojn por fari ilin feliĉaj aŭ malfeliĉaj?

Evidente la feliĉo de la homo devas esti la celo de la Kreinto; alie Li ne estus bona. La feliĉon li atingas per sia propra indeco, kiun, akirita, li ne plu perdas. La malo estus lia degenero. Eterna feliĉo estas do konsek- venco de lia senmorteco.

Sed antaŭ ol atingi la perfektecon, la homo devas lukti, batali kontraŭ malbonaj pasioj. Ĉar ĝi ne estis kreita perfekta, sed perfektigebla, por ke ĝi ricevu la meritojn de siaj faroj, la animo povas fari erarojn, kiuj rezultas el ĝia natura malforteco. Kaj se ĝi estus eterne punata pro tiu malforteco, en tiu okazo oni povus demandi, kial Dio ne kreis ĝin pli forta?

La puno estas prefere averto pri la jam farita malbono, kaj ĝi devas celi rekondukon de la animo al bona vojo. Se la puno estus fatala, la deziro pliboniĝi estus superflua; eĉ la celo de la kreado ne estus atinginta, ĉar ekzistus estuloj antaŭdestinitaj por feliĉo aŭ por malfeliĉo. Se iu animo pentas, ĝi povas regeneri, kaj povante regeneri, ĝi povas aspiri al feliĉo.

Ĉu Dio estus justa, se Li rifuzus al ĝi la respektivajn rimedojn?

Se la bono estas superega celo de la Kreado, la feliĉo, kiu estas ĝia premio, devas esti eterna; kaj la puno, kiel rimedo ĝin atingi, devas esti kelkatempa. La plej elementa nocio pri la homa justeco ordonas, ke oni ne punu por eterne tiun, kiu deziras fari bonon.

Unu lasta argumento favore al la eternaj punoj estas ĉi tiu:

"La timo antaŭ la eternaj punoj estas ia brido; nuligita ĉi tiu, la homo, nenion timante, donus sin al ĉiaj ekscesoj"

Refuto: Tiu rezono estus pravigebla se la neeter- neco de la punoj efektive forstrekus ĉian punan sankcion.

La estontaj feliĉo aŭ malfeliĉo estas rigora sekvo de la justeco de Dio, ĉar la identeco de kondiĉoj por bono kaj malbono estus la neado de tiu justeco.

Sed, ne estante eterna, eĉ tial la puno ne ĉesas esti timiga, kaj ju pli granda estas la konvinkiĝo pri ĝi, des pli granda estas la timo.

Ĉi tiu konvinkiĝo siavice estos tiom pli profunda, kiom pli racia estos la fundamento de la puno. Puno, al kiu oni ne kredas, ne povas esti brido, kaj la eterneco de la punoj estas afero, al kiu oni ne kredas.

La kredo al tiu puno, ni tion jam asertis, havis sian utilecon, sian pravon de ekzisto en ia epoko; hodiaŭ ĝi ne nur ĉesas impresi la animoj n, sed eĉ produktas nekredantojn.

Antaŭ ol rekomendi ĝin kiel necesaĵon, estus bone elmontri ĝian realecon. Krom tio, estus necese observi ĝian efikon ĉe tiuj, kiuj ĝin rekomendas kaj klopodas elmontri.

Kaj, malfeliĉe, multaj el tiuj pruvas per faroj, ke ili tute ne timas la eternajn punojn.

Tiamaniere, nekapabla bridi la proprajn kredantojn, kian aŭtoritaton tiu kredo al eternaj punoj povos havi super la nekredantoj?

Materia neebleco de la eternaj punoj

Gis ĉi tie ni batalis per rezono, kontraŭ la dogmo de la eternaj punoj. Nun ni elmontru ĝin en kontraŭdiro al la pozitivaj faktoj de ni observitaj, pruvante ĝian neebleco.

Laŭ tiu dogmo la sorto de la animoj, nepre fiksita post la morto, estas do ia definitiva bremso aplikita al la progreso.

Nu, ĉu la animo progresas aŭ ne? Jen la demando: Se ĝi progresas, la eterneco de la punoj estas neebla.

Ĉu oni povos dubi pri tiu progreso, vidante la grand- egan variecon de moralaj kaj intelektaj kapabloj ekzist- antaj sur la Tero, ekde la sovaĝulo ĝis la civilizita homo, taksante la diferencon, kiun iu popolo prezentas de unu al alia jarcento? Se oni ne akceptas, ke tiu progreso ne apartenas al samaj animoj, oni ne povas ne akcepti, ke Dio kreis animojn en ĉiuj gradoj da progreso, laŭ la tempoj kaj lokoj, favorante unujn kaj destinante aliajn por eterna malsupereco, kio estus neakordigebla kun la justeco, kiu cetere devas esti egala por ĉiuj estuloj.

Estas nekontesteble, ke la animo morale kaj intelekte malprogresinta, kiel tiu de la barbaraj popoloj, ne povas havi la samajn elementojn de feliĉo, la samajn kapablojn por ĝui la brilajn glorojn en la Senfino, kiel la animoj profunde kapablaj. Se tamen tiuj animoj ne progresos, ili en pli favoraj kondiĉoj nur povos ĝui en la eterneco ian feliĉon, por tiel diri, negativan.

Por akordiĝi kun la rigora justeco, ni do venos al la konkludo, ke la plej progresintaj animoj estas tiuj iam malprogresintaj, kiuj poste akiris progreson. Sed ĉi tie ni atingas la gravan demandon pri la plureco de la ekzistadoj, kiel solan kaj racian rimedon por solvi la malfacilaĵon. Ni tamen flanken metu tiun demandon, kaj konsideru la animon el la vidpunkto de unu sola ekzistado.

Ni prezentu al ni dudekjaran junulon, el tiuj, kiujn oni ofte renkontas, malkleran, instinkte malvirtan, skeptikan, junulon, kiu neas sian animon kaj Dion; kiu donas sin al konfuzo; kaj kiu faras ĉiaspecan malbonon.

Poste tiu junulo troviĝas en favora, pli bona medio; li laboras, lernas, sin korektas iom post iom kaj fine far- iĝas kredema kaj kompatema. Jen palpebla ekzemplo de anima progreso dum la vivo, ekzemplo ĉiutage okazanta. Tiu viro mortas en profunda aĝo, kiel sanktulon, kaj memkompreneble fariĝas nedubebla lia savo. Kia estus tamen lia sorto, se akcidento metus finon al lia vivo tridek aŭ kvardek jarojn pli frue? Li troviĝus en kondiĉoj postulataj por kondamno, kaj, se tiu okazus, ĉia progreso fariĝus neebla por li.

Tiel, konforme al la doktrino de la eternaj punoj, ni havus homon savitan nur danke la cirkonstancon, ke li vivis pli longe, cirkonstanco cetere delikata, ĉar iu ajn akcidento povus ĝin hazarde neniigi. Konsiderante, ke lia animo povis progresi en difinita tempo, kial ĝi ne povus progresi plu post la morto, se dum la vivo ia kaŭzo fremda al ĝia volo tion neebligis al ĝi? Kial Dio rifuzus al ĝi rimedojn, ke ĝi regeneriĝu en alia vivo, se en ĉi tiu Li al ĝi ilin jam donis? Tiuokaze la pento venis, kvankam malfrue; sed, se ekde la momento de la morto estus altrudita nenuligebla kondamno, tiu pento estus vana por ĉiam, same kiel detruitaj estus ankaŭ la kapabloj de tiu animo por la progreso, por la bono.

21. La dogmo de la absoluta eterneco de la punoj estas do neakordigebla kun la anima progreso, al kiu ĝi kontraŭmetas nesupereblan baron. Tiuj du principoj sin detruas reciproke, kaj la nepra kondiĉo de la ekzisto de unu estas la neniigo de la dua. Kiu el la du efektive ekzistas? La leĝo de progreso estas evidenta: ĝi ne estas teorio, ĝi estas fakto konfirmita de la eksperimento: ĝi estas dia, nekadukema leĝo de la Naturo. Se do tiu leĝo ekzistas ne akordigebla kun alia, tio estas nur pro tio, ĉar alia ne ekzistas. Se fakte ekzistus la dogmo de la eternaj punoj, Sankta Aŭgusteno, Sankta Paŭlo kaj multaj aliaj neniam estus vidintaj la ĉielon, se ili estus mortintaj antaŭ ol atingi la progreson, kiun la konvertiĝo alportis al ili.

Al ĉi tiu lasta aserto oni respondas, ke la konvertiĝo de tiuj sanktuloj ne rezultas el la anima progreso, sed de la al ili permesita graco, kiu ilin trafis.

Sed tio estas nura vortludo. Se tiuj sanktuloj faris malbonon kaj poste bonon, tio signifas, ke ili pliboniĝis; ili do progresis. Nu, kial Dio estus doninta al ili, kiel specialan favoron, la gracon sin korekti? Jes, kial al ili, kaj ne al aliaj? Ĉiam, ĉiam la doktrino de la privilegioj, neakordigebla kun la justeco de Dio kaj kun lia egala amo por ĉiuj estuloj.

Laŭ la Spiritisma Doktrino, konforme al la vortoj de la Evangelio, al la logiko kaj al la plej rigora justeco, la homo estas frukto de siaj faroj, dum ĉi tiu vivo kaj post la morto, nenion ŝuldante al nepotismo: Dio lin rekompencas pro lia diligenteco kaj punas pro lia neglekto, tiel longe, kiel li en ĝi persistos..