D. Ĉu vi tiam forlasis la Teron definitive?
R. Mi lasas sur ĝi multajn karajn estulojn, por ke mi povu apartiĝi definitive. Al ĝi do mi venos en Spirito, ĉar mi estas komisiita por misio apud miaj infanoj. Vi sufiĉe scias, ke neniu obstaklo malhelpas venon sur la Teron, resume viziton de la Spiritoj loĝantaj en superaj mondoj.
D. Ĉu via nuna situacio povus iamaniere mal- pliigi aŭ malfortigi viajn rilatojn kun tiuj, kiujn vi lasis ĉi tie?
R. Ne, mia amiko, ĉar amo proksimigas la animoj n. Estu certa, ke sur la Tero vi povos esti pli proksimaj al tiuj, kiuj atingis la perfektecon, ol al tiuj, kiuj, pro sia malsupereco kaj egoismo, vagas ĉirkaŭ la tera sfero.
Karitato kaj amo estas la du motoroj je potenca altiro, kiu firmigas kaj daŭrigas la unuiĝon de la animoj, malgraŭ la distancoj kaj lokoj.
Distanco ekzistas nur por materiaj korpoj, neniam por la Spiritoj.
D. Kian ideon vi faras nun pri miaj verkoj, pri Spiritismo?
R. Sajnas al mi, ke vi estas misiulo kaj ke via ŝarĝo estas peza, sed mi ankaŭ antaŭvidas la celon de via misio, kaj mi scias, ke vi ĝin atingos. Mi helpos vin laŭ mia povo, per miaj spiritaj konsiloj, por ke vi povu venki la malfacilaĵojn al vi aperontaj, fine kuraĝigante vin entrepreni taskojn, kiuj koncernas la akceladon de la renoviganta movado, sur kiu baziĝas Spiritismo, dum vi restos tie.
Demeure, via amiko, ligita al la Spirito de Vero, al vi estos ankoraŭ pli utila, ĉar li estas pli saĝa kaj modera ol mi. Mi scias, ke la helpo de la bonaj Spiritoj vin fortikigas kaj subtenas en via laboro, kaj mi ankaŭ certigas al vi mian kunlaboron ĉiam kaj ĉie.
D. Ĉu el kelkaj el viaj vortoj oni povas konkludi, ke vi ne donos tre aktivan personan helpon por la disvastigado de Spiritismo?
R. Vi eraras. Estas fakto, ke mi vidas tiel multajn aliajn Spiritojn pli kapablajn ol mi por pritrakti tiun aferon, certe tiel gravan, ke ia nevenkebla timo malebligas min respondi al vi laŭ via deziro. Probable tiel okazos, kaj mi forte kuraĝiĝos, se mi pli bone konos tiujn Spiritojn. Nur antaŭ kvar tagoj mi forlasis la Teron kaj sekve mi ankoraŭ troviĝas sub la miriga influo de ĉio min ĉirkaŭanta. Ĉu vi ne komprenas min? Mi ne kapablas esprimi la novajn sensacojn, kiujn min spertas. Mi ĉiel penadas eviti la sorĉon, kiun al mia estaĵo kaŭzas la mirindaĵoj de ĝi admirataj. Kion mi povas fari, tio estas nur adori kaj danki Dion pro liaj faroj. Sed tiu impreso neniiĝos kaj la Spiritoj al mi certigas, ke baldaŭ mi estos kutimiĝinta al ĉiuj tiaj grandiozaĵoj, tiel ke mi povos pritrakti kun spirita klarvideco ĉiujn aferojn, kiuj kon- cernas la renovigon de la Tero. Al tiu cirkonstanco vi ankoraŭ devas aldoni tiun, ke mi havas konsolotan familion.
Adiaŭ kaj ĝis baldaŭ, kara majstro. Via bona amikino vin amas kaj ĉiam amos, pro tio, ke nur al vi ŝi ŝuldas la solan eternan kaj veran konsolon, kiun ŝi havis sur la Tero."
Vidvino Foulon
III
La sekvanta komunikaĵo estis destinita al ŝiaj infanoj la 9an de Februaro:
"Miaj tre amataj infanoj:
Dio forkondukis min de via ĉeesto, sed la rekompenco, kiun Li bonvolis doni al mi estas multe pli granda ol la malmulto, kiun mi faris sur la Tero.
Submetiĝu, karaj infanoj, al la voloj de la Ĉiopova, kaj prenu de ĉio, kion Li permesis al vi ricevi, la forton por elporti la provojn de la vivo. Havu en la koro la firman kredon, kiu tiel multe faciligis al mi la transiron al ĉi tiu mondo.
Same kiel Li faris jam al mi sur la Tero, post mia morto Dio etendis sur min la mantelon de sia senfina favorkoreco.
Vi devas danki Lin pro la favoro, kiun Li amasigas al vi. Benu Lin, miaj infanoj, benu Lin ĉiam, ĉiumomente. Neniam forgesu tion, kio estis al vi rekomendita, nek la vojon irotan. Meditu pri la uzado de la tempo, kiun Dio al vi difinis sur la Tero. Tie vi estos feliĉaj, miaj karaj infanoj, feliĉaj unuj ĉe aliaj, kondiĉe ke regu ĉe vi unuiĝo. Feliĉaj ankoraŭ ĉe viaj idoj, se vi ilin edukos laŭ la puraj principoj, kiujn Dio permesis malkaŝi al vi. Vi certe ne povas vidi min; sed konvenas, ke vi sciu, ke la ligiloj tie povas vidi min; sed konvenas, ke vi sciu, ke la ligiloj tie nin katenintaj ne dispeciĝis per la morto de la korpo, ĉar ne la envolvaĵo, sed la Spirito nin unuigis. Kaj al mi estas ja eble, pro boneco de la Ĉiopova, gvidi vin, kuraĝigi vin, por ree nin kunigi, kiam por vi finiĝos tiu laboro.
Karaj infanoj, ame kulturu tiun subliman kredon. Al vi, kiuj ĝin posedas, belaj tagoj venos. Tion oni jam diris al vi, sed mi ne estis dotita per la povo vidi tiujn tagojn tie sur la Tero. En la alto do mi taksos la belajn tempojn promesitajn de la Dio de boneco, de justeco kaj favorkoreco. Ne ploru, miaj infanoj. Ĉi tiuj komunikaĵoj povu firmigi vin en la fido, en la amo al Dio, tiu Dio, kiu tiom da bonfaroj malavaris al ni; kiu tiel ofte helpis vian patrinon. Preĝu ĉiam, ĉar la preĝo konsolas. Kon- formiĝu al la ordonoj de mi tiel arde obeitaj, kiam mi estis enkarniĝinta, kiel vi.
Mi revenos, miaj infanoj, sed estas necese konsoli la filinon, kiu tiom multe bezonas min nun. Adiaŭ, ĝis baldaŭ. Tion al vi mi petegas por vi: kredu al la dia boneco. Via por ĉiam."
Vidvino Foulon
RIMARKO. Ĉiu klarmensa kaj serioza homo facile pren- os el ĉi tiuj komunikaĵoj la instruojn el ili elstariĝantajn. Ni nur turnas lian atenton sur la du jenajn punktojn: Unue, sur la elmontritan eblecon, laŭ ĉi tiu ekzemplo, ne plu bezoni enkarniĝi sur la Tero kaj transiri en superan mondon, ne restante apartigitaj de la amataj estuloj, kiujn ni postlasas ĉi tie. Tiel tiuj, timantaj la reenkarniĝon pro la surteraj mizeroj, povas ĝin eviti, laborante por sia progreso. Kaj tiel agos tiu, kiu ne volos vegeti en la malsuperaj sferoj, kiel eble plej multe sin klerigante, laborante kaj progresante.
La dua punkto estas la konfirmo de la fakto, ke ni estas malpli disigitaj en la morto ol en la vivo, je la estuloj, kiuj estis al ni karaj en ĉi tiu lasta.
Retenita de malsano kaj de la aĝo en malgranda urbo, en la Sudo, S-ino Foulon konservis apud si nur etan parton de sia familio. La plejparto el ŝiaj infanoj kaj geamikoj estis disigitaj kaj malproksimaj, kaj materiaj obstakloj mal- permesis, ke ŝi vidu ilin tiom da fojoj, kiom ŝi deziros. De kelkaj la distanco malfaciligis la korespondadon mem. Apenaŭ elkarniĝinta, S-ino Foulon rapide kuras apuden de ĉiu, senlace trakuras distancojn tiel rapide, kiel elektro, ilin vidas kaj ĉeestas iliajn intimajn kunsidojn, ili protektas kaj povas uzante la mediumecon ĉiumomente sin distri kun ili, kvazaŭ ŝi estus vivanta sur la Tero.
Mirigas nin, ke antaŭ tiel konsola perspektivo ankoraŭ ekzistas iu, kiu preferas la ideon de eterna apartiĝo!
Rusa kuracisto
M. P..., el Moskvo, estis kuracisto eminenta, tiel pro sia saĝo, kiel ankaŭ pro siaj moralaj kvalitoj. Ne havinte kun li rilatojn eĉ nerektajn, tiu, kiu lin elvokis, konis lin nur tradicie. La originala komunikaĵo estis ricevita en rusa lingvo.
— D. (Post la elvoko.) Ĉu vi ĉeestas? — R. Jes. En la tago de mia morto mi sekvis vin per mia ĉeesto, kaj vi rezistis al la provoj, kiujn mi faris, por ke vi skribu. La vortoj, kiujn vi diris pri mi, ebligis al mi vin rekoni, kaj el tio venas mia deziro rilati kun vi, por via bono.
D. Se vi estis bona, kial vi tiel suferis? — R. Ĉar plaĉis al Dio igi min duoble senti per tiu rimedo la prezon de mia liberiĝo, samtempe dezirante, ke mi kiel eble plej multe progresu sur la Tero.
D. Ĉu la ideo de morto terurigis vin? — R. Mi tre fidis Dion, por ke tio ne okazu.
D. Ĉu la disiĝo estis dolora? — R. Ne. Tio, kion vi nomas lastaj momentoj, neniom estas dolora. Mi sentis nur rapidan skuon, kaj tuj sentis min feliĉa, tute malembarasita el la mizera skeleto.
D. Kaj kio okazis poste? — R. Mi havis la plezuron vidi alproksimiĝi sennombrajn amikojn, ĉefe tiujn, kiujn mi helpis, kaj ili ĉiuj bonvenigis min.
D. En kiuj regionoj vi loĝas? Ĉu sur ia planedo? — R. Ĉio, kio ne estas planedo, konsistigas tion, kion vi nomas Spaco, kaj en ĉi tiu mi ja loĝas. Sed la homo ne povas kalkuli, eĉ fari ideon pri la nombro da gradoj de tiu vastaĵo. Kiel senfina estas la serio da gradoj de tiu ŝtuparo de Jakob, kiu iras de la Tero ĝis la Ĉielo, t.e. de dolora reenkarniĝo en malsupera mondo, kiel via, ĝis la kompleta puriĝo de la animo! Al la loko, kie mi nun troviĝas, oni ne alvenas, krom post grandega serio da provoj, aŭ, alivorte, da reenkarniĝoj.