Выбрать главу

D. Kio utilis, ke vi ricevis brilan edukadon, se en la lasta enkarniĝo ne estis eble al vi memori la akiritajn konojn?

R. Konsiderante mian postan situacion, tiuj konoj estus superfluaj; tial ili restis en latenta stato, por ke hodiaŭ mi ilin ree renkontu. Sed tiuj konoj ne estis tute neutilaj al mi, pro tio, ke, elvolvante mian intelekton, ili inspiris al mi instinktan preferon al noblaj aferoj kaj malinklinon al malaltaj kaj abomenindaj ekzemploj, kiujn mi havis antaŭ la okuloj. Sen tiu eduko, mi estus nenio alia ol servisto.

D. Ĉu la abnegacio de la servistoj al la mastroj havas, kiel kaŭzon, ilian antaŭajn interrilatojn? — R. Certe, almenaŭ tiu estas la ordinara ekzemplo. Iafoje tiaj servistoj estas membroj de sama familio, aŭ, kiel en mia afero, debitoroj, kiuj penas pagi dankoŝuldon, kiu samtempe kunhelpas, ke ili progresu pro sia sindonemo. Vi ne komprenas ĉiujn efektojn de la simpatio, kiujn la antaŭaj interrilatoj kaŭzas tie, en la mondo. La morto tute ne interrompas tiujn interrilatojn, kiuj povas daŭri jarcentojn kaj jarcentojn.

D. Kial do estas tiel maloftaj hodiaŭ tiuj ekzempl­oj de sindonemo? — R. Akuzu la egoisman kaj fieran konduton de via jarcento, ankoraŭ pligravigita de la nekredemo de la materialismaj ideoj. Nuntempe la vera fido estas anstataŭata de ambicio, de avideco je gajno, malprofite al abnegacio. Instigante la homojn al la vero, Spiritismo revivigos ankaŭ la forgesitajn virtojn.

Nenio pli bona ol ĉi tiu ekzemplo por evidentigi la bon- faro de forgeso rilate al la antaŭaj ekzistadoj.

Se G... scius tion, kion antaŭe diris lia servisto, lia pozicio antaŭ li estus embarasa, kaj G... tiele ne konservus lin, sekve malebligante ian utilan provon por ili ambaŭ.

Antonio B...

Enterigita viva. La egala repuno

Antonio B..., merita verkisto tre estimata de siaj samlandanoj, kaj kiu plenumis kun distingiĝo kaj honest­eco plurajn publikajn oficojn en Lombardio, ĉirkaŭ la jaro 1850, falis ŝajne mortinta pro apopleksia atako.

Kiel kelkfoje okazas en tiaj kazoj, lia morto estis konsiderata reala, kaj por la eraro pli kontribuis la signoj de putriĝo sur lia korpo.

Dek kvin tagojn post lia enterigo, hazarda cirkonstanco determinis lian elterigon, laŭ peto de lia familio. Temis pri medaliono forgesita en la ĉerko. Granda estis do la mirego de la ĉeestantoj, kiam ĉe la malfermo de la ĉerko, oni rimarkis, ke la korpo ŝanĝis sian pozicion, sin turninte surventren kaj — terura afero — ke unu el la manoj estis parte formanĝita de la mortinto mem.

Estis evidente do, ke la malfeliĉa Antonio B... estis enterigita viva, kaj eble li mortis pro afliktiteco kaj sufokiĝo.

Elvokita ĉe la Societo de Parizo, en Aŭgusto 1861, laŭ peto de parencoj, li donis la jenajn eksplikojn:

— Laŭ peto de iu via parenco, ni plezure elvokas vin kaj estos feliĉaj, se vi bonvolos respondi al ni. — R. Jes, mi deziras fari tion.

— Ĉu vi memoras pri la okazetoj de via morto?

R. Ha! certe mi memoras. Sed kial do vi vigligas tiun memoron pri la puno?

— Ĉu vi efektive estis enterigita pro neglekto?

R. Tiel devis okazi, ĉar la ŝajna morto prezentiĝas kun ĉiuj karakteroj de la reala: mi estis preskaŭ sensanga ( \

"Oni devas tamen atribui al neniu okazintaĵon, kiu estis antaŭdestinita por mi, ekde mia naskiĝo"

— Ĉu ĉi tiuj demandoj ĝenas vin? Ĉu estas necese, ke ni metu finon al ĝi? — R. Ne. Vi povas daŭrigi.

— Ĉar vi postlasis reputacion de honesta homo, ni esperis, ke vi estas feliĉa. — R. Mi dankas vin, ĉar mi scias, ke vi propetos pro mi. Mi penos respondi al vi, kaj se mi ne povos, unu el viaj gvidantoj faros ĝin por mi.

— Ĉu vi povas priskribi al ni viajn sentojn en tiu momento? — R. Kia dolora provo senti min enfermita inter kvar tabuloj, paralizita, tute paralizita! Kriegi! Neeble!

Pro manko de aero la voĉo ne havis ehon! Ha! kiel granda estas la torturo de la malfeliĉulo vane penanta spiri en limigita medio! Mi estis kvazaŭ ia kondamnito ĉe enirejo de forno sen varmo. Al neniu mi deziras ian finon kun tiaj torturoj. Ne, mi deziras al neniu tian finon! Ha! kruela puno por kruela kaj turmenta ekzistado! Mi ne scius diri pri kio mi tiam pensadis; apenaŭ revidante la pasintecon, mi malprecize duonvidis la estontecon.

— Vi diris: "kruela puno por kruela kaj turmenta ekzistado..." Kiel oni povas akordigi tiun aserton kun via senmakula reputacio? — R. Kion valoras unu ekzistado antaŭ la eterneco? Certe mi penis esti honesta kaj bona en mia lasta enkarniĝo, sed mi akceptis tiun epilogon antaŭe, t.e. antaŭ ol enkarniĝi. Ha!... Kial demandi min pri tiu dolora pasinteco, kiun konis nur mi kaj miaj bonaj Spiritoj senditaj de la Sinjoro? Sed, ĉar tio estas necesa, mi diros al vi, ke en antaŭa ekzistado mi enterigis iun virinon viva — mian edzinon — en kavon! La egala repuno devis esti aplikata al mi. Okulon pro okulo, denton pro dento.

9. — Ni dankas vin pro tiuj respondoj kaj petas Dion pardoni vian pasintecon, konsiderante la meriton de via lasta enkarniĝo. — R. Mi revenos poste, sed, se nenio lin kontraŭstaros, la Spirito Йraste kompletigos ĉi tiun mian komunikaĵon.

Instruoj de la gvidanto de la mediumo

El tiu komunikaĵo vi povas konkludi, ke ekzistas rilatecon kaj dependecon de viaj vivoj inter si; la turment- iĝoj, la sortoŝanĝoj, la homaj malfacilaĵoj kaj doloroj estas ĉiam sekvoj de antaŭa vivo kulpa aŭ malbone utiligita. Mi tamen devas diri al vi, ke finiĝoj, kiel tiu de Antonio B... estas maloftaj, ĉar, se li finis tiamanie- re ian honestan ekzistadon, estis nur pro tio, ke li mem ĝin petis, por mallongigi sian vagadon, kiel Spirito, kaj atingi pli frue la superajn sferojn. Efektive, post periodo da konfuziĝo kaj morala suferado, propra al la elpago de la abomeninda krimo, ĉi tiu estos pardonita al li, kaj li leviĝos al pli bona mondo, kie lin atendas la viktimo, kiu jam de longe ĝin pardonis al li. Profitu ĉi tiun kruelan ekzemplon, karaj spiritistoj, por ke vi pacience elportu la moralajn kaj fizikajn suferojn kaj ĉiujn etajn surter- ajn mizerojn.

— D. Kian profiton la homaro povas ricevi el tiaj punoj? — R. La krimoj ne ekzistas por evoluigi la homaron, sed por puni la kulpulojn. Fakte la homaro ne povas havi iun ajn intereson al la sufero de unu el siaj membroj. Tiuokaze la puno estis adaptita al la eraro. Kial do ekzistas frenezuloj, idiotoj, paralizuloj?

Kial ĉi tiuj mortas bruligitaj, dum tiuj aliaj suferas la torturojn de longa agonio inter la vivo kaj la morto?

Ha! kredu al mi; respektu la superegan volon kaj ne penu sondi la pravon de la dekretoj de la Providenco! Dio estas justa kaj faras nur bonon.

Йraste

Ĉu ĉi tiu fakto entenas ne ian teruran instruon? La justeco de Dio, iafoje malfrua, ne pro tio ne atingas la kulpulon, kaj ordinare ĝi iras antaŭe. Estas eminente moraliga la scio pri tio, ke, se grandaj kulpuloj finiĝas trankvile, en abundo da surteraj havoj, ne pro tio ĉesos sonori frue aŭ malfrue por ili la horo de kulpelpago. Tiaj punoj estas kompreneblaj ne nur ĉar ili estas pli malpli ĉe la atingo de niaj okuloj, sed ankaŭ pro tio, ke ili estas logikaj. Ni kredas, ĉar la prudento akceptas. Nobla ekzistado ne forigas do la vivoprovojn, kiuj estas elektitaj kaj akceptitaj, kiel kompletigaĵo de kulpelpago — la restaĵo de ŝuldo solvita antaŭ ol ricevi la prezon de la plenumita progreso.

Konsiderante kiom oftaj estis en la pasintaj jarcent- oj, eĉ en la pli altaj kleraj klasoj, la agoj de bar- bareco hodiaŭ abomenindaj; kiom da murdoj faritaj en tiuj tempoj de malestimo al la aliula vivo, kiam la malfortaj estis senskrupule subpremataj de la potenculoj, tiam ni komprenas, ke multaj el niaj samtempuloj nepre devas forviŝi pasintajn makulojn, kaj ni ne miros pri la granda nombro da personoj, kiuj pereas kaŭze de individuaj akcidentoj aŭ de kolektivaj katastrofoj.