Выбрать главу

Despotismo, fanatikeco, nescio kaj antaŭjuĝoj de la Mezaĝo kaj de la sekvintaj jarcentoj postlasis al la estont- aj generacioj grandegan ŝuldon, kiu ankoraŭ ne estas elpagita.

Multaj malfeliĉoj ŝajnas al ni maljustaj nur pro tio, ke ni vidas nur la nuntempon.

Letil

Ĉi tiu industriulo, kiu loĝis en la najbaraĵoj de Parizo, mortis en Aprilo 1864, en terura maniero. Kaldronego plena de bolanta verniso brulis, kaj en palpebruma daŭro lia korpo estis kovrita per inkandeska materio, kio komprenigis al li, ke li estas perdita. Kvankam en tiu momento estis kun li en la laborejo nur unu juna me- tilernanto, li tamen ankoraŭ kuraĝis iri sian hejmon, en distanco de pli ol 200 metroj.

Kiam oni povis doni al li la unuajn helpojn, liaj karnoj jam dissŝiriĝis, kaj la ostoj de unu parto de lia korpo kaj de la vizaĝo jam fariĝis nudaj. Tiel li vivis dek du horojn en plej teruraj suferoj, konservante tamen, ĝis la lasta momento, sian spiritan viglecon, kaj antaŭzorgante siajn negocojn kun perfekta mensklarecon. Dum tiu kruela agonio li ne aŭdigis eĉ unu ĝemon, eĉ unu plendon, kaj mortis preĝante al Dio. Li estis tre honora viro, de afabla kaj milda karaktero, amata kaj estimata de ĉiuj personoj, kiuj lin konis. Li entuziasme akceptis la spiritismajn ideojn, sed iom supraĵe, kaj tiel, estante mediumo, li spertis plurajn mistifikaĵojn, kiuj tamen neniom skuis lian kredon.

La fido al tio, kion la Spiritoj diradis al li en certaj cirkonstancoj tuŝis la limojn de naiveco.

Elvokite ĉe la Societo de Parizo, la 29an de Aprilo 1864, kelkajn tagojn post sia morto kaj ankoraŭ impresite de la terura okazintaĵo lin mortiginta, li donis la jenan komunikaĵon.

"Profunda malĝojo min ĉagrenas! Ankoraŭ terurigita de mia tragika morto, mi opinias min sub la tranĉiloj de ekzekutisto.

Kiom mi suferis!... ho! kiom mi suferis! Mi estas tremanta, kiel se mi sentus la abomenan odoron de bruligitaj karnoj. Dek du horoj da agonio, kiun ci suferis, ho kulpinta Spirito! Sed li ĝin suferis sen murmuroj, kaj tial li ricevos de Dio pardonon. Ho mia amantino, ne ploru, ĉar baldaŭ tiuj doloroj kvietiĝos. Efektive mi ne suferas, sed tiuokaze la rememoro valoras, kiel realaĵo. Multe min helpas la spiritisma kono, kaj nun mi vidas, ke sen tiu konsola kredo mi restus en la deliro de mia terura morto. Sed iu konsolanta Spirito ne forlasas min, de kiam mi eligis la lastan spiron. Mi ankoraŭ parolis, kaj li jam troviĝis apud mi... Sajnis al mi, ke li estas spegulo de miaj doloroj, kaŭzanta ĉe mi kapturnojn, kiuj igis min vidi fantomojn... Sed ne; tio estis mia gardan- ĝelo, kiu silente kaj mute min konsolis per la koro. Tuj post kiam mi forlasis la Teron, li diris al mi: "Venu, mia infano, vidu denove la tagon." Tiam mi ekspiris pli facile, opiniante min libera de la abomena premsonĝo; mi demandis pri la amata edzino, pri la kuraĝa filo, kiu sin oferis por mi, kaj li diris: "Ili ĉiuj estas sur la Tero, kaj vi, infano, estas inter ni." Mi serĉadis la hejmon, kie, ĉiam akompanata de la anĝelo, mi vidis ĉiujn banataj per larmoj. Malĝojo kaj funebro jam invadis tiun loĝejon iam trankvilan. Mi ne povis elteni la scenon pli longe, kaj tre kortuŝita mi diris al mia gvidanto: Ho, mia bona anĝelo, ni foriru de ĉi tie. Jes, ni foriru — li respondis — kaj ni serĉu ripozon. De tiam ĝis hodiaŭ mi suferas malpli multe, kaj se mi tiam ne vidus nekonsoleblaj miajn edzinon kaj filojn, kaj malĝojaj la amikojn, mi estus preskaŭ feliĉa.

Mia bona gvidanto vidigis al mi la kaŭzon de mia terura morto, kaj mi konfesos ĝin por vin instrui:

Antaŭ ĉirkaŭ du jarcentoj, mi ordonis bruligi knab- inon senkulpan, kiel oni povas esti en ŝia aĝo — 12 ĝis 14-jaraj. Pri kio oni ŝin akuzis? Pri kunkulpeco en konspiro kontraŭ la pastra politiko. Tiam mi estis italo kaj inkvizicia juĝisto; ĉar la ekzekutistoj ne kuraĝis tuŝi la korpon de la kompatinda knabino, mi mem estis la juĝisto kaj la ekzekutisto.

Ho kiom granda ci estas, dia justeco! Submetita al ci, mi promesis al mi mem ne heziti en la tago de la batalo, kaj feliĉe mi havis forton por plenumi la kompromison. Mi ne murmuris, kaj Vi min pardonis, ho Dio! Kiam tamen forviŝiĝos el mia menso la memoron pri la kompatinda senkulpa viktimo? Tiu memoro igas min suferi. Estas necese do, ke ŝi pardonu min.

Ho vi, adeptoj de la nova Doktrino, kiuj ofte diras, ke vi ne povas eviti la malbonon pro la nescio pri la pasinteco! Ho miaj fratoj! prefere benu la Patron, ĉar se tia memoro vin akompanus al la Tero, tie ne plu estus ripozo en viaj koroj. Ofte sieĝitaj de honto kaj konsciencoriproĉo, kiel do vi ja povus ĝui pacon eĉ unu momenton? Tie la forgeso estas favoro, ĉar ĉi tie la memoro estas turmento. Post kelkaj tagoj, kiel kompenson pro la rezignacio, per kiu mi elportis miajn dolorojn, Dio permesos al mi forgeson pri la eraro. Jen la promeso, kiun mia bona anĝelo ĵus faris al mi."

En la lasta enkarniĝo la karaktero de S-ro Letil pruvas, kiom multe perfektiĝis lia Spirito. Lia tiama konduto estus la rezulto de la pento kaj de la bonaj decidoj antaŭe farit- aj, sed tio ne sufiĉis: estis necese kroni tiujn decidojn per granda kulpelpago; estis necese, ke, kiel homo, li elportus la turmenton, kiun li altrudis al alia, kaj ankoraŭ plie: la rezignacio, kiun feliĉe li ne forlasis ĉe tiu terura cirkons- tanco. Certe la spiritisma kono multe kontribuis por subteni lian fidon kaj la kuraĝon naskitan de la espero pri la estont­eco. Konsciiĝinta pri tio, ke la fizikaj doloroj estas provoj kaj kulpelaĉetoj, li sumetiĝis al ili rezignacie, dirante: Dio estas justa; mi do ilin ja meritis.

Ambicia saĝulo

Kvankam ŝi neniam suferis la afliktojn de mizero, S-ino B..., el Bordeaux, dum sia tuta vivo estis martirig- itaj de fizikaj doloroj pro serio da sennombraj pli-malpli gravaj malsanoj, ekde sia aĝo de 5 monatoj. Vivinte 70 jarojn, preskaŭ ĉiujare ŝi frapis ĉe la pordo de la tombo. Tri fojojn venenita de la terapio de ia eksperimenta kaj duba scienco, ĉe studoj faritaj super ŝiaj organismo kaj temperamento, ruinigite ankoraŭ de medikamentoj kaj malsano, tiel ŝi vivis turmentita de neelporteblaj suferoj, kiujn nenio sukcesis kvietigi. Unu ŝia filino, kristana spiritistino kaj mediumino, ĉiam petadis Dion mildigi al ŝi la kruelajn provojn. Sed ŝia gvidanto konsilis ŝin peti nur forton, trankvilecon, rezignacion por elporti la prov­ojn, kaj li donis tiun konsilon kun la jenaj instruoj:

"En tiu vivo ĉio havas sian pravon de ekzisto: ne ekzistas unu el viaj suferoj, kiu ne respondas al la suferoj kaŭzitaj de vi mem; ne ekzistas eĉ unu el viaj ekscesoj, kiu ne havas, kiel rezulton, ian seniĝon; ne ekzistas eĉ unu larmo gutinta el viaj okuloj, kiu ne estas destinata forlavi iun eraron, iun krimon.

Elportu do, pacience kaj rezignacie, la fizikajn kaj moralajn dolorojn, kiel ajn kruelaj ili ŝajnas al vi. Prezentu al vi la laboriston, kiu kun membroj senfortiĝ- intaj de laciĝo laboras plu, ĉar li havas antaŭ si la oran spikon, aliajn fruktojn de sia persistemo. Tiel la sorto de la malfeliĉulo suferanta en ĉi tiu mondo; la aspiro al feliĉeco, kiu devas konsisti en frukto de lia pacienco, faros lin rezistema kontraŭ la nedaŭraj doloroj de la homaro. Jen kio okazas al via patrino. Ĉiu el ŝiaj doloroj akceptita, kiel kulpelpago respondas al la forviŝo de makulo el la pasinteco; kaj ju pli frue forviŝiĝos ĉiuj makuloj, des pli frue ŝi estos feliĉa.

La manko de rezignacio senfruktigas la suferon, kiu tial devas esti rekomencata. Al vi konvenas do kuraĝo kaj rezignacio, kaj kio fariĝas necesa, tio estas peti Dion kaj la bonajn Spiritojn ilin permesi al vi. Iam via patrino estis bona kuracisto vivinta en medio, kie fariĝis facila lia bonstato, kaj kie ne mankis al li favordonoj nek omaĝoj. Ne estante filantropo kaj sekve ne celante fa- ciligon al siaj fratoj, sed estante zorgema pri gloro kaj riĉo, li volis atingi la apogeon de la Scienco por pliigi siajn reputacion kaj klientaron. Kaj por la sukceso de tiu intenco nenia konsidero lin retenis.