Выбрать главу

Elvoko. — R. Ĉi tie mi estas preta respondi

al vi.

— Estante tiel juna, kiam vi estis enkarniĝinta, de kie venadis al vi la altaj ideoj pri la estonta vivo, kiujn vi esprimadis en ĉi tiu mondo? — R. De mallonga tempo, kiun mi devis pasigi sur via planedo kaj de mia antaŭa enkarniĝo. Mi estis mediumino, kiam mi forlasis la Teron, kaj ankaŭ kiam mi revenis inter vin; antaŭdes- tinita, mi sentis kaj vidis tion, kion mi diradis.

— Kiel oni klarigu, ke iu infano en via aĝo ne aŭdigis eĉ unu plorĝemon dum kvar jaroj da suferado? — R. Ĉar tiu fizika sufero estis venkita de pli granda povo — tiu de mia gvidanto, senĉese videbla apud mi. Li samtempe min kvietigis kaj scipovis inspiri al mi ian persistemon superan al miaj suferoj.

— Kiel vi ekrimarkis la decidan momenton de via morto? — R. Sub la influo de mia gardanĝelo, kiu neniam trompis min.

— Vi petis al via patro, ke li rezignaciu, ĉar vi venos viziti lin. Kiel oni komprenu do, ke, animita de tiel bonaj sentoj por viaj gepatroj, vi poste venus ĝeni ilin per bruado, en ilia domo? — R. Sendube mi havas ja ian provon, aŭ plibone ian mision por plenumi. Ĉu vi kredas, ke mi venus vidi miajn gepatrojn tute sencele? Tiuj onidir- oj, tiuj luktoj devenintaj de mia ĉeesto estas ia avizo. En tio mi estas bone helpata de aliaj Spiritoj, kies agitemo havas sian pravon de ekzisto, same kiel mia aperado al mia fratineto havas sian pravon de ekzisto... Dank' al ni, multaj konvinkiĝoj ekburĝonos. Miaj gepatroj devis suferi ian provon. Tre frue ĝi pasos, sed nur post kiam ĝi konvinkos amason da personoj.

— Nu, ĉu ne estas vi mem, persone, la aŭtorino de tiuj agitadoj? — R. Mi estas helpata de aliaj Spiritoj servantaj miajn gepatrojn en la provado al ili rezervita.

— Kiel do oni komprenu, ke nur via fratineto vin rekonis, se vi ne estas la sola aŭtorino de tiaj manifest- iĝoj? — R. Fakto estas, ke ŝi vidis nur min. Nun ŝi disponas je duobla vidado, kaj mi ankoraŭ devos plurfoje konsoli ŝin per mia ĉeesto.

— Kiu estis la kaŭzo de viaj turmentaj suferoj en tiel frua aĝo? — R. Antaŭaj eraroj, kulpelpago. En la antaŭa ekzistado mi misuzis la sanon kaj la brilan situacion, kiun mi okupis. Jen kial Dio diris al mi: "Vi ĝuis tro multe kaj senbride; vi do suferos proporcie al via ĝuado; vi estis orgojla, tial vi estos humila; ĉar vi estis fiera pri via beleco, estas necese, ke vi ĝin perdu, penante akiri karitemon kaj bonkorecon." Mi kondutis laŭ la dia volo, kaj mia gardanĝelo min helpis.

— Ĉu vi volas, ke ni diru ion al viaj gepatroj? — R. Laŭ peto de iu mediumo, ili jam havis la okazon praktiki karitaton ne preĝi nur per la lipoj, kaj ili agis bone, ĉar estas necese fari tion ankaŭ en la praktiko, per la koro. Helpi la suferantoj estas preĝi; kiu tiel agas, tiu estas spiritisto. Al ĉiuj animoj Dio donis liberan volon, t.e. kapablon progresi, same kiel Li donis al ili ĉiuj la saman aspiron, kaj tial, pli ol oni generale opinias la antaŭtuko tuŝas la broditan togon. Alproksimigu la distancojn per la karitato, donu azilon ĉe vi al la malriĉ- ulo, reanimu lin, ne lin humiligu. Se tiu grava leĝo de la konscienco estus ĉie praktikata, la mondo periode ne vidus tiujn grandajn necesbezonojn, kiuj malhonoras la civilizacion de la popoloj, necesbezonojn, kiujn Dio sendas por ilin puni kaj malfermi al ili la okulojn. Karaj gepatr- oj, preĝu. Amu unu alian, praktiku la leĝon de la Kristo: Ne faru al aliaj tion, kion vi ne volas, ke oni faru al vi. Preĝu al Dio, kiu vin provas, kaj montru, ke via boneco estas sankta kaj senlima, kiel Li mem. Kiel antaŭzorgo por la estonteco, fortigu vin per kuraĝo kaj persistemo, ĉar vi estas vokitaj ankoraŭ suferi. Estas necese fariĝi inda je bona pozicio en pli bona mondo, kie la komprenado de la dia justeco fariĝas puno por malbonaj Spiritoj.

Karaj gepatroj, mi estos ĉiam proksime de vi. Adiaŭ, aŭ prefere, ĝis revido. Havu rezignacion, karitaton, amon al viaj similuloj, kaj unu tagon vi estos feliĉaj.

Clara

"Pli ol oni ĝenerale opinias, la antaŭtuko tuŝas la bro- ditan togon..." Ĉi tiu ĉarma figuro estas aludo al la Spiritoj kiuj en unu aŭ alia ekzistado iras de brilaj al humilegaj kondiĉoj, plurfoje elpagante le misuzon de la kapabloj, kiujn Dio donis al ili.

Tiu justeco estas ja atingebla por ĉiuj.

Profunda estas ankaŭ tiu penso, kiu atribuas la kole- ktivajn malfeliĉegojn al malobeo al la diaj leĝoj, ĉar Dio pun­as tiel la popoloj n, kiel la individuojn. Efektive, per praktiko de karitato, militoj kaj mizeroj nepre estus forigitaj. Nu bone, la praktiko de tiu leĝo kondukas al Spiritismo, kaj kiu scias, ĉu tiu ne estas la kaŭzo, kial ĝi havas tiel mult- ajn kaj tiel terurajn malamikojn? Ĉu la admonoj de tiu filino al la gepatroj eble estas tiuj de ia demono?

Franзoise Vernhes

Blinda de naskiĝo kaj filino de farmisto el la ĉirkaŭ- aĵo de Toulouse. Si mortis en 1855, en la aĝo de 45 jaroj.

Si ofte okupiĝis pri instruado de katekismo al infanoj, preparante ilin por la unua komunio.

Post ŝanĝo de la katekismo, ŝi havis nenian malfacil- econ ĉe la instruado de la nova, ĉar ŝi konis ilin ambaŭ parkere. En ia vintra posttagmezo, revenante de ekskurso en kompanio de iu onklino, ili devis trairi sur kotaj vojoj malhelan arbaron. Estis necesa plej granda singardo, por ke la du virinoj ne enfalis en kavojn. Ĉar ŝia onklino volis konduki ŝin je la mano, ŝi diris: "Ne ĝenu vin pri mi; mi nenion riskas, ĉar mi havas sur la ŝultro ian lumon, kiu gvidas min. Sekvu min; mi vin kondukos" Tiel ili finis la vojiradon sen iu ajn akcidento; la blindulino kondukis la onklinon, kiu havas bonajn okulojn.

Elvoko en Parizo, em Majo 1865:

D. Ĉu vi volas diri al ni, kia estis tiu lumo, kiu vin gvidis en tiu malluma nokto, kaj kiu estis vidata nur de vi? — R. Kiel! Ĉu personoj, kiel vi, en kontinuaj interrilatoj kun Spiritoj, bezonas eksplikon pri tia fakto? Gvidis min ja mia gardanĝelo.

D. Tiu estis ankaŭ nia opinio, sed ni deziris vidi ĝin konfirmata. Sed ĉu vi sciis, en tiu tempo, ke via gardanta anĝelo vin kondukadis? — R. Mi konfesas, ke ne, kvankam mi kredis al ia ĉiela interveno. Mi preĝis multe da tempo, por ke la ĉiela Patro min kompatu... Estas tiel kruela la blindeco... Jes, ĝi estas tre kruela, sed mi ankaŭ rekonas, ke ĝi estas justa.

"Kiuj pekas per la okuloj, tiuj per ili devas esti punitaj; kaj tiel devas okazi rilate al ĉiuj aliaj kapabloj de la homo, lin kondukantaj al misuzo. Ne serĉu do en la sennombraj homaj suferoj alian kaŭzon, kiu ne estu ilia propra kaj natura, nome la kulpelpago.

Ĉi tiu kulpelpago tamen nur estas merita se humile elportata, kaj ĝi povas esti faciligata per preĝo, per altiro de spiritaj influoj, kiuj, protektante la akuzitojn en la homapunmalliberejo, al ili inspiras esperon kaj konsolon.

D. Vi dediĉis vin al la instruado de malriĉaj infanoj; ĉu vi havis malfacilaĵon ĉe la akirado de konoj pri la nova katekismo, kiam oni ŝanĝis ĝin? — R. Ordinare la blinduloj havas aliajn duoblajn sentumojn, por tiel diri. La observado ne estas unu el la pli malgrandaj kapabloj de ilia naturo.

La memorkapablo estas por ili ia ŝranko, kie oni metas bonorde kaj por ĉiam, la instruojn rilatajn al iliaj kapabl­oj kaj inklinoj. Kaj pro tio, ke nenio ekstera povas konfuzi tiun kapablon, ilia elvolviĝo per edukado povas esti rimarkinda. Rilate al mi, mi dankas Dion pro tio, ke Li permesis, ke tia kapablo ebligu al mi plenumi mian mision apud tiuj infanoj, kio estis ankaŭ ia riparado de la malbona ekzemplo, kiun mi donis al ili en antaŭa ekzistado. Por la spiritistoj ĉio estas serioza temo; por certigi tion, sufiĉas, ke ili rigardu ĉirkaŭ si. Miaj lecionoj eble estus pli utilaj al ili, ol se ili lasus sin konduki de la filozofiaj subtilaĵoj de certaj Spiritoj, kiuj sin amuzas per flatado de ilia fiero per frazoj tiel bombastaj, kiel sensencaj.