Выбрать главу

Mi diras ĝin al vi. Antaŭ ĉio estas necese diri, ke la duan fojon mi kulpelpagis per seniĝo je la vidado. En mia antaŭa ekzistado, komence de la lasta jarcento, mi blindiĝis en la aĝo de 30 jaroj, kiel rezulto de ĉiaspecaj ekscesoj, kiuj, difektante mian sanon, malfortikigis al mi la organismon. Gi jam estis puno pro la misuzo de la kapabloj, kiujn la Providenco malavare donis al mi. Sed anstataŭ atribui al mi la originan kaŭzon de tiu malsano, mi preferis akuzi la Providenco, kiun cetere mi malmulte fidis. Mi anatemis Dion, Lin forneis. Lin akuzis, aldonante, ke se Li eble ekzistus, Li devus esti maljusta kaj malbona, pro tio, ke li lasis siajn kreitojn tiom suferi. Mi tamen devus opinii min feliĉa, ne estante devigita almozi pri mia pano, kontraŭe al tio, kio okazis al tiel multaj blinduloj. Sed ne; mi pensadis nur pri mi, pri la seniĝo je plezuroj, kiun oni trudis al mi. Sub la influo de tiaj ideoj, kiujn skeptikeco pli ardigis, mi fariĝis furioza, postulema, resume netolerebla por tiuj, kiuj intime kunvivadis kun mi. Krom tio, la vivo estis por mi io sencela, ĉar mi ne pensis pri la estonteco — ia himero. Post kiam mi vane eluzis la rimedojn de la Scienco kaj mia resaniĝo estis konsiderata neebla, mi decidis anticipi mian morton: mi min mortigis. Kia vekiĝo tiam estis la mia, kiam mi sentis min envolvita en la samaj mallumoj de la vivo! Sed ne tre malfruis la konsciiĝo pri mia situacio, pri mia transiro al la spirita mondo. Mi estis Spirito certe, sed blinda. La transtomba vivo fariĝis realaĵo por mi! Mi penis eviti ĝin, sed vane... Malplenaĵo min ĉirkaŭis. Laŭ onidiro tiu vivo devus esti eterna, kaj, kiel ĝi, ankaŭ mia situacio. Abomena ideo! Mi ne suferadis, sed estas neeble priskribi la spiritajn afliktiĝojn kaj turmentojn spertitajn de mi. Kiom da tempo ili daŭris? Mi ĝin nescias... Sed kiel longa sajnis al mi tiu tempo! Konsumita, laca mi fine povis esplori min mem kaj kompreni la superregadon de ia supera potenco aganta sur min, kaj mi konstatis, ke, se tiu potenco povis min subpremi, ĝi ankaŭ povis min kvietigi. Kaj mi petegis pri kompato. Laŭmezure kiel mi preĝis kaj pliiĝis mia fervoro, iu diradis al mi, ke mia situacio havos limon. Fine fariĝis lumo, kaj grandega estis mia raviteco, kiam mi ekvidis la ĉielan helecon kaj distingis la Spiritojn, kiuj min ĉirkaŭis, ridetantaj, bonvolemaj, kaj ankaŭ tiujn, kiuj brilegaj, svebis en la Spaco. Kiam mi volis iri post ili, nevidebla forto retenis, min. Tiam unu el ili diris al mi: "La Dio, kiun vi forneis, kompatis vin pro via pento kaj permesis al ni doni al vi lumon, sed vi cedis nur per sufero, per laciĝo. Se vi volas de nun partopreni en ĉi tiu feliĉo, kiun oni ĝuas ĉi tie, estas necese, ke vi pruvu la sincerecon de via pento, viajn bonajn intencojn, rekomencante la surterajn provojn en kondiĉoj inklinigantaj vin al la samaj eraroj, ĉar ĉi tiu nova provo estos pli severa ol la lasta." Mi rapide kon­sentis, promesante ne plu erari. Tiel mi revenis al la Tero en la kondiĉoj, kiujn vi scias. Al mi ne estis malfacile fariĝi bona, ĉar mi ne estis malbona pro naturo; mi estis ribelinta kontraŭ Dio, kaj Dio min punis. Mi reenkarniĝis kun denaska fido, motivo, kial mi ne murmuris, sed male mi rezignacie akceptis la duoblan malsanon, ĉar ĝi estas kulpelaĉeto devenanta de la superega justeco. La izoliteco de miaj lastaj jaroj estis neniom senesperiga, ĉar ĝi inspiradis al mi fidon al la estonteco kaj al la kompato de Dio. Plie tiu izoliteco estis profita por mi, ĉar dum la longa silenta nokto mia animo sin levis pli libere al la Sinjoro, duonvidante per la penso la senfinon. Kiam laste finiĝis la ekzilo, la spirita mondo havigis al mi nur bril- egojn, nur neesprimeblajn plezurojn. Rerigardo al la pasinteco igas min trovi relative feliĉa mian nunan situacion, pro kio mi dankas Dion: kiam mi tamen rigardas al la estonteco, mi vidas la grandan distancon, kiu ankoraŭ apartigas min de la kompleta feliĉo. Kvankam mi jam kulpelpagis, mi tamen ankoraŭ devas fari ripar on. La lasta enkarniĝo esti profita nur por mi, kaj tiel mi esperas baldaŭ rekomenci ekzistadon, kiu permesu al mi esti utila al la proksimulo, tiamaniere riparante mian antaŭan senutilecon. Nur tiel mi antaŭeniros sur la bona vojo ĉiam malfermita al la bonvolemaj Spiritoj.

Jen estas mia historio, amikoj; se mia ekzemplo povos nobligi iujn ajn el miaj enkarniĝintaj fratoj, tiel ke ili evitu la malbonan agon, kiun mi faris, tiam mi konsideros komencita la pagon de miaj ŝuldoj "

Joseph

1. Elvoko. — R. Kion do vi volas?

( * -1 Senigita je sanga cirkulado. Senkoloriĝo de la haŭto, pro seniĝo je sango.

[1] Ni prenis ĉi tiun resumon el la pastoralo de Monsinjoro Gousset, kardinalo-ĉefepiskopo en Reims, por la Karesmo de 1864. Per ĝi ni povas do konsideri la anĝelojn, kaj ankaŭ la demo- nojn, kies resumon ni prenis el la sama origino kaj mencias en la sekvanta ĉapitro, kiel lastan esprimon de la eklezia dogmo tiurilate.

() Koncilio de Laterano.