Выбрать главу

Pasiginte ĉe la maljunulino jam unu nokton, la gladistino subite demandis al ŝi:

— Ĉu oni almenaŭ sanktoleis vin, patrino Bontemps? La kamparanino faris «ne» per la kapo, kaj la Rapet, kiu estis bigotino, leviĝis viglece.

— Sinjoro Dio, kiel estas eble! Mi iras serĉi la pastron.

Kaj ŝi ekkuregis al la paroĥejo tiel rapide ke la kamparanidoj, vidante ŝin trotadi tiamaniere, kredis ke okazis malfeliĉo.

La pastro tuj venis en sia surpliso malantaŭ la akolito, kiu tintigis sonorileton por anonci la preterpason de Dio en la brulanta kaj trankvila kamparo. Viroj, kiuj laboris en la malproksimo, demetis siajn grandajn ĉapelojn kaj restis senmovaj, atendante ĝis la blanka vesto malaperos malantaŭ farmdomo; la virinoj, kiuj kolektis de l' tero la garbojn, rektigis sin por fari krucosignon; nigraj kokinoj forkuris timegante kaj balanciĝante sur la piedoj, laŭlonge de fosaĵo ĝis la truo kiun ili bone konis, kaj en kiun ili subite malaperis; ĉevalido, ligita en herbejo ektimis vidante la surplison kaj hufbatante ekkuris en rondo ĉe l' ekstremo de sia ŝnuro.

La akolito en ruĝa jupo iris rapide; kaj la pastro, kun la kapo klinita sur unu ŝultro kaj surhavanta la kvadratan kufon, sekvis lin murmurante preĝojn; kaj la Rapet venis malantaŭe tute klinite, faldite kvazaŭ por surgenuiĝi dum la marŝado kaj kun interplektitaj manoj, kiel en la preĝejo.

Honoré, de malproksime, vidis ilin pasi. Li demandis:

— Kien li do iras, nia pastro?

Lia servisto, pli subtila, respondis:

— Li portas la bonan Dion al via patrino kompreneble!

La kamparano ne ekmiris.

— Efektive, povas esti!

Kaj li daŭrigis sian laboron.

Patrino Bontemps konfesis, estis absolvata kaj komuniiĝis; kaj la pastro foriris, lasante solaj la du virinojn en la sufoka pajlodomo.

Tiam la Rapet komencis observi la mortantinon, demandante al si mem, ĉu tiel ankoraŭ longe daŭros.

Fariĝis krepusko; la aero pli freŝa eniris en pli fortaj blovoj, igis saltetadi sur la muro epinalan bildon, fiksitan per du pingloj; la malgrandaj kurtenoj de l' fenestro, iam blankaj sed nun flaviĝintaj kaj kovritaj de muŝaj makuloj, ŝajnis ekflugi, ekribeli kaj voli forkuri same kiel la animo de l' maljunulino.

Ŝi, senmova, kun la okuloj malfermitaj, ŝajnis atendi kun indiferento la tiel proksiman sed malfruiĝantan morton. Ŝia spiro mallonga iomete siblis en ŝia premata gorĝo. Ĝi estis baldaŭ haltonta, kaj surtere post mallonga tempo estis forpasonta virino, kiun neniu kompatos.

Ĉe la noktiĝo, Honoré revenis. Alproksimiĝinte al la lito, li vidis sian patrinon ankoraŭ vivantan kaj li demandis:

— Ĉu pli bone nun? same kiel li iam kutimis fari kiam ŝi estis malsaneta.

Kaj li elirigis la Rapet rekomendante al ŝi:

— Morgaŭ matene, nepre je la kvina.

Ŝi respondis:

— Morgaŭ je la kvina.

Ŝi alvenis efektive ĉe la tagiĝo.

Antaŭ ol iri al la kampoj, Honoré manĝis la supon, kiun li mem estis pretiginta. La gardistino demandis:

— Nu, ĉu la patrino forpasis?

Li respondis kun malica sulketo ĉe l' okulanguloj:

— Ŝajnas male ke ŝia farto iom pliboniĝis.

Kaj li eliris.

La Rapet, kaptita de maltrankvilo, proksimiĝis al la agoniantino, kiu restis en la sama stato, anhelanta kaj senmova, kun malfermaj okuloj kaj krispaj manoj sur sia kovrilo.

Kaj la gardistino ekkomprenis ke tiel ankoraŭ povos daŭri du tagojn, kvar tagojn, ok tagojn eble, kaj terurego ekpremis ŝian avarulinan koron dum furioza kolero komencis eksciti ŝin kontraŭ tiu ruzulo, kiu ŝin trompaĉis, kaj kontraŭ tiu virino, kiu ne mortis.

Ŝi tamen komencis labori kaj atendis kun la rigardo fiksita sur la sulketita vizaĝo de la patrino Bontemps.

Honoré revenis por tagmanĝi; li ŝajnis kontenta, preskaŭ rikana, kaj li reiris. Li fakte enportis sian grenon en bonegaj cirkonstancoj.

La Rapet furiozegis; ĉiu pasinta minuto ŝajnis nun al ŝi tempo ŝtelita, mono ŝtelita. Ŝi deziregis, ŝi freneze deziregis kapti la kolon de tiu maljuna azenino, tiu malcedema grizulino, tiu aĉa obstinulino kaj haltigi per nura premeto tiun rapidetan spiron, kiu ŝtelis ŝiajn tempon kaj monon.

Sed ŝi pensis pri la danĝero; nun aliaj ideoj trairis ŝian kapon; ŝi alproksimiĝis al la lito.

Kaj ŝi demandis:

— Ĉu vi jam vidis la Diablon?

Patrino Bontemps murmuris:

— Ne.

Tiam la gardistino ekparolis, rakontis al ŝi historiojn por teruri la senfortan animon de la mortantino.

Kelkajn minutojn antaŭ ol oni mortas, la Diablo, ŝi diris, aperas al ĉiuj agoniantoj. Li portas balailon ĉe la mano, kaldroneton sur la kapo kaj eligas grandajn kriojn. Post kiam oni vidis lin, estas finite, restas nur tre mallonga momento. Kaj ŝi citis ĉiujn personojn, antaŭ kiuj la Diablo aperis dum ŝia ĉeesto tiun jaron. Joséphine Loisel, Eulalie Ratier, Sophie Padagnau, Séraphine Grospied.

Patrino Bontemps fine emociita gestadis, movis la manojn, klopodis turni la kapon por rigardi al la fundo de la ĉambro.

Subite, la Rapet forŝoviĝis de la litpiedo. El la ŝranko ŝi prenis littukon kaj per ĝi sin envolvis; ŝi surkapigis la kaldroneton, kies tri mallongaj kaj kurbaj piedoj elstaris kvazaŭ kornoj; ŝi kaptis balailon per la dekstra mano kaj per la maldekstra sitelon el lado, kiun ŝi rapidmove suprenĵetis por ke ĝi refalu kun bruego.

Frapante la grundon, ĝi faris teruran frakason; tiam, grimpinte sur seĝon, la gardistino levis la kurtenon, kiu pendis ĉe l' ekstremo de la lito kaj ŝi aperis gestadante, eligante akutajn ŝirsonojn en la fundo de l' ferpoto, kiu kaŝis ŝian vizaĝon, kaj minacante per sia balailo, kvazaŭ marioneta diablo, la maljunan finiĝantan kamparaninon.

Skuegita, kun frenezaj okuloj, la mortantino faris superhoman klopodon por leviĝi kaj forkuri; ŝi eĉ eligis el sia kuŝejo siajn ŝultrojn kaj sian bruston; sed tiam ŝi refalis kun longa ĝemo. Estis finite.

Trankvile, la Rapet reordigis ĉiujn objektojn, remetis la balailon en angulon apud la ŝranko, la littukon en ĝin, la kaldroneton super la fajrejon, la sitelon sur la tabulon kaj la seĝon kontraŭ la muron. Post tio, ŝi fermis kun metia lerto la ekstermezurajn okulojn de la mortintino, sur la liton metis teleron, verŝis en ĝin la akvon el la sanktakvujo por trempi la buksan branĉeton najlitan sur la komodo, kaj surgenuiĝinte, komencis fervore eldiri la preĝojn por mortintoj, parkere sekve de sia profesio.

Kiam Honoré revenis post la vesperiĝo, li trovis ŝin preĝantan kaj li tuj kalkulis ke ŝi tamen gajnas dudek troajn soldojn de li, ĉar ŝi pasigis nur tri tagojn kaj unu nokton, kio farus entute kvin frankojn anstataŭ ses, kiujn li nun ŝuldis al ŝi.