Li komencis konstrui la fortikaĵon en la unua tago de la vintro, sed dum la noktoj li altirigis ŝtonojn per la ĉevalo. Sed tio multe mi- rigis la Azojn, kiom grandajn rokojn tiu ĉevalo kapablis tiri, kaj du- oble pli grandajn farojn plenumis la ĉevalo ol ĝia mastro. Sed ĉe ilia kontrakto estis firmaj atestoj kaj multaj ĵuroj, ĉar gigantoj ne trovas tion sekura esti kun la Azoj sen garantioj, en kazo ke Toro revenus hejmen, sed tiam li estis irinta al la oriento por disbati gigantojn
Sed en la pasado de la vintro la konstruado rapide progresis, kaj estis la muroj tiom altaj kaj fortikaj, ke ili ne estis atakeblaj. Kiam tri tagoj restis ĝis la somero, la konstruaĵo estis finita preskaŭ ĝis la mura pordego. Tiam la Azoj kunvenis por interkonsiliĝi kaj demandis unu la alian, kiu estis respondeca pri la decido fordoni Freyja por edziniĝo en Gigantolandon, kaj difekti la aeron kaj la ĉielon, prenante de tie la sunon kaj la lunon por doni al la gigantoj. Kaj fariĝis ĉe ili komuna konsento pri tio, ke devas esti respondeca pri tiu decido tiu, kiu ĉion malbonan kaŭzas, Loki Laufeyjarson, kaj deklaris, ke li meritu mizeran morton, se li ne trovos planon por malhelpi al la konstruisto plenumi la kontrakton, kaj minacis lin ataki. Sed li timis kaj ĵuris, ke li tiel aranĝos, ke la konstruisto perdos la pagon, kiom ajn multe tio al li kostos .
Kaj en tiu sama vespero, kiam la konstruisto veturis por altiri ŝtonojn kun la ĉevalo Svadilfari, tiam kuris el iu arbaro ĉevalino kaj henis laŭte. Sed kiam Svadilfari rekonis, kia ĉevalo tiu estas, li freneziĝis kaj disŝiris la kondukajn ŝnurojn kaj kuris al la ĉevalino, sed ŝi forkuris en la arbaron kaj la konstruisto post ili por rekapti la ĉevalon. Sed la du ĉevaloj kuris dum la tuta nokto kaj maldaŭris la konstruado dum tiu nokto. Kaj poste, en la tago, ne progresis la konstruado kiel estis antaŭe. Kaj kiam la konstruisto konstatis, ke la laboro ne estos finita, lin kaptis «furiozo de giganto*». Sed kiam la Azoj tiel vidis plencerte, ke estas monto-giganto tien veninta, ili ne plu respektis la ĵurojn kaj alvokis Toron, kaj alvenis li sam- momente, kaj tuj levis alten la martelon Mjollnir, kaj tiel pagis la salajron, kaj nek la sunon kaj la lunon, sed rifuzis al li pluan loĝon en Gigantolando, disrompante per unu frapo lian kapon kaj tiel lin sendis tute malsupren ĝis sub Niflhel*
Sed Loki havis tian aferon kun Svadilfari, ke iom poste li naskis ĉevalidon, ĝi estis griza kaj havis ok piedojn kaj estas tiu ĉevalo la plej bona inter dioj kaj homoj. Estas tiel dirite en Voluspa:
Tiam ĉiuj dioj havis konferencon, dioj plej sanktaj, kaj pri tio diskutis, kiu la ĉielon infektis per trompoj kaj donis al gigantoj la edzinon de Od*.
Sanktaj promesoj, votaj ĵuroj, vortoj plej solenaj estis rompitaj, Toro kolera frapon liveris, li malofte sidas kiam tiel okazas."
43. La sípo Skídbladnír
Tiam diris Gangleri: "Kio estas dirinda pri Skidbladnir*, se ĝi es tas la plej bona inter ŝipoj? Cu neniu alia ŝipo estas same bona kaj same granda?"
La Alta diris: "Skidbladnir estas la plej bona inter ŝipoj kaj la plej inĝenie konstruita, sed la plej granda ŝipo estas Naglfar*, ĝin posedas la filoj de Muspell . Iuj gnomoj, filoj de Ivaldi*, konstruis Skidbladnir kaj donacis al Freyr la ŝipon. Gi estas tiom granda, ke ĉiuj Azoj povas preni tie lokon kun siaj armiloj kaj batalaj ekipaĵoj, kaj havas ĝi favoran venton tuj je hiso de la velo, kiu ajn estas la celo. Sed kiam ĝi ne estas uzata sur la maro, ĝi estas kunfaldebla kiel tuko kaj portebla en la poŝo, ĉar ĝi estas farita el tre multaj partoj kaj kunmetita kun granda arto."
44. Toro komencas sían vojagon al Utgardo-Lokí
Tiam diris Gangleri: "Bona ŝipo estas Skidbladnir, kaj multa magio devis esti uzata por fari ion tian. Cu Toro neniam tie estis, ke lin frontis tia potenco, kiu lin superis per forto kaj magio?"
Tiam diris la Alta: "Mi supozas, ke ne estas multaj, kiuj pri tio povas rakonti, sed tamen li ofte trovis sin en penstreĉa situacio. Sed eĉ se iu afero estis tiom forta aŭ pro magio tiom potenca, ke Toro ne sukcesis ĝin superi, estas tamen nenia neceso tion mencii, ĉar multaj pruvoj atestas la superan potencon de Toro, kiun ĉiuj devas rekoni."
Tiam diris Gangleri: "Ŝajnas al mi, ke mi nun faris tian deman- don, kiun neniu kapablas respondi."
Tiam diris TEgale-Alta: "Ni ja aŭdis dirojn pri iuj eventoj, kiujn al ni ŝajnas nekredeblaj, eĉ se veraj. Sed sidas tiu proksime, kiu povas pri tio diri al vi rakonton veran, kaj povas vi tion fidi, ke li, kiu neniam mensogis, tion ne faros nun por la unua fojo."
Tiam diris Gangleri: "Ci tie mi staros kaj aŭskultos, ĉu iu solvo de tiu afero estos farita . Sed se ne tiel estos, mi deklaros vin venkitaj, ĉar tiam vi ne kapablis fari respondon al miaj demandoj."
Tiam parolis la Tria: "Estas tio nun klara, ke li volas ekscii pri tiuj eventoj, kvankam ni trovas tion ne agrabla por rakonti .
Estas la komenco de tiu ĉi afero, ke Oku-Toro ekiris iun tagon kun siaj kaproj kaj ĉaro kaj iris kun li tiu Azo, kiu estas nomita Loki . Je vespero ili venis al iu bienulo kaj tie ekhavis tranoktejon . Sed en la vespero Toro prenis ambaŭ siajn kaprojn kaj ilin buĉis; post tio ili estis senfeligitaj kaj metitaj en kuirpoton Sed kiam es- tis kuirite, Toro sidiĝis por vespermanĝo, li kaj lia kompano . Toro invitis la bienulon kaj lian edzinon kaj iliajn infanojn por manĝi kun li . La filo de la bienulo nomiĝis Tjalfi* kaj Roskva* la filino . Toro metis la felojn de la kaproj ĉe la alia flanko de la fajro kaj instrukciis al la bienulo kaj liaj domanoj, ke ili ĵetu la ostojn sur la felojn. Tjalfi, la filo de la bienulo, prenis la femuro-oston de la kapro kaj ĝin fendis per sia tranĉilo kaj rompis por akiri la medo- lon . Toro pasigis tie la nokton . Sed frutempe antaŭ tagiĝo li ekstaris kaj sin vestis, prenis la martelon Mjollnir kaj ĝin levis kaj benis la felojn de la kaproj. Ekstaris tiam la kaproj, kaj estis unu el ili lama je malantaŭa piedo Toro tion rimarkis kaj deklaris, ke la bienulo aŭ liaj domanoj ne traktis la ostojn de la kapro propramaniere, kaj konstatis, ke la femuro-osto estas rompita Ne estas necese plilon- gigi pri tio la parolon, ĉiuj povas imagi, kiom terurita estis la bienu- lo, kiam li vidis Toron sinkigi siajn brovojn sur siajn okulojn, sed kio videblis de la okuloj, tio sufiĉis por ke li pensu, ke li falos pro la nura rigardo Toro premis la tenilon de la martelo tiom forte, ke blankiĝis liaj artikoj. La bienulo faris tion, kio estis atendebla, kaj ĉiuj liaj domanoj, ke ili kriis fervore, petis lian indulgon, proponis kompensi per ĉio, kion ili posedas. Sed kiam Toro konstatis ilian timon, forpasis lia kolero, kaj li trankviliĝis kaj konsentis akcepti la infanojn, Tjalfi kaj Roskva, kiel kompenson, kaj fariĝis ili tiel servantoj de Toro kaj akompanis lin ĉiam poste.
45. Interrílatoj de Toro kaj Skrymír
Toro lasis tie la kaprojn kaj komencis sian vojaĝon orienten al la Gigantolando kaj iris tute ĝis la maro, kaj tiam transiris la profun- dan maron Sed kiam li atingis firman teron, li iris sur la bordon kaj kun li Loki kaj Tjalfi kaj Roskva. Kiam ili jam iradis kelkan tempon, ili renkontis grandan arbaron, kiun ili trairis dum la tuta tago ĝis noktiĝo . Tjalfi estis la plej rapidkura inter homoj, li portis la tornistron de Toro, sed malmulto sin proponis por provizoj en tiu regiono
Kiam mallumiĝis, ili serĉis lokon por tranokti kaj trafis iun do- mon tre grandan. Estis pordo ĉe la fino same larĝa kiel la domo, tie ili trovis por si lokon por la nokto. Sed en la mezo de la nokto oka- zis granda tertremo, skuiĝis la grundo sub ili kaj la domo vibregis. Tiam Toro sin levis kaj vokis siajn kompanojn kaj ili palpesploris kaj trovis flankan ejon je la dekstro en la mezo de la domo kaj tien eniris. Toro prenis pozicion ĉe la enirejo, sed la ceteraj estis pli interne malantaŭ li kaj tre timis . Sed Toro tenpremis la tenilon de la martelo kaj havis la firman intencon sin defendi Tiam ili aŭdis grandan subbruon kaj gruntadon