51. Prí Ragnarok
Tiam diris Gangleri: "Kiujn informojn vi povas doni pri Ragnarok? Pri tio mi neniam aŭdis antaŭe."
La Alta diris: "Multaj aferoj kaj gravaj estas pri ĝi dirindaj. Estas tiuj la unuaj, ke venos vintro, nomita Fimbulvetr,* tiam neĝo ama- siĝas el ĉiuj direktoj, estos akra frosto kaj fortaj ventoj. Ne brilas la suno . Tiuj vintroj iros tri kune kaj ne estos somero inter ili . Sed antaŭ ili iros tri aliaj vintroj, kiam grandaj bataloj furiozas tra la tuta mondo, tiam fratoj mortigas unu la alian, kaj neniu indulgos sian patron nek sian filon je mortigo aŭ je la rompo de familiaj ligoj. Estas tiel dirite en Voluspa:
Fratoj batalas kaj sin mortigas, rompas nevoj ligojn parencajn; severas inter homoj, regas malvirtoj, glavoj, hakiloj ŝildojn fendas, epoko de lupoj, epoko de tempestoj antaŭ la falo de la mondo abismen .
Tiam tio okazos, kion oni konsideros granda evento, ke lupo glutos la sunon, kion la homoj konsideros granda malfeliĉo. Tiam alia lupo kaptos la lunon, kaj faros ankaŭ tiu grandan malutilon. La steloj malaperos de sur la ĉielo. Okazos tiam alia evento: la tuta tero tremos kaj la montoj tiom skuiĝos, ke la arboj elradikiĝos, kaj la montoj falos kaj ĉiuj ligaĵoj kaj katenoj rompiĝos kaj disŝiriĝos. Tiam liberiĝos la lupo Fenrir. La oceano leviĝos kaj superfluos sur la landojn, ĉar la Midgardo-Serpento sin turnos per giganta forto kaj atakos la teron. Tiam tio okazos, la Naglfar* malligiĝos, la ŝipo, kiu portas tiun nomon; ĝi estas farita el la ungoj de mortintaj ho- moj, kaj pro tio oni avertas pri tio, ke se homo mortas sen netajlitaj ungoj, tiam tiu homo kontribuas per multa materialo al la konstruo de la ŝipo Naglfar, kiu laŭ deziro de dioj kaj homoj daŭru plej eble longe. En tiu furiozo de la maro ekflosos Naglfar kaj estos preta por ekiro . Giganto nomita Hrym* estos ŝipestro de Naglfar. Sed la lupo Fenrir iros kun gapanta faŭko, kaj atingos la supra makzelo ĝis la ĉielo sed la malsupra tuŝos la teron; ĝi gapus pli vaste se estus por tio sufiĉa spaco. Fajro brulos el ĝiaj okuloj kaj nazotruoj. La Midgardo-Serpento elsputos venenon super aeron kaj maron kaj estos ĝi terura; ĝi antaŭeniros laŭ unu flanko de la Lupo .
En tiu tumulto disfendiĝos la ĉielo kaj elrajdos el tie la filoj de Muspell. Surt* rajdos en la fronto kaj antaŭ kaj post li iros fajro brulanta. Li havos glavon tre bonan, kiu brilos pli lume ol la suno . Sed kiam ili rajdos sur la ponton Bifrost, tiam ĝi rompiĝos, kiel jam estas dirite . La filoj de Muspell avancos sur tiun batalkampon, kiu nomiĝas Vigrid*; tien venos ankaŭ la lupo Fenrir kaj la Midgardo- Serpento; tiam estos venintaj tien Loki kaj Hrym kaj kun li ĉiuj prujno-gigantoj, sed kun Loki iros la tuta popolo de Hel . La filoj de Muspell formos propran batalionon kaj estos ĝi tre brilanta . La batalkampo Vigrid sin etendas cent trimejlojn je ĉiu flanko.
Sed kiam okazos tiuj eventoj, tiam ekstaros Heimdall kaj blovos fortege sian kornon Gjallarhorn kaj vekos ĉiujn diojn kaj ili inter- konsiliĝos en asembleo. Tiam Odino rajdos al la Fonto de Mimir kaj ricevos de li konsilojn por si kaj sia popolo . Tiam tremos la Frakseno Yggdrasill, kaj nenio estos tiam sen timo sur ĉielo kaj tero. La Azoj surprenos siajn armaĵojn kaj ĉiuj Einherjar, kaj avan- cos sur la batalkampo. Odino rajdos en la fronto portanta kaskon el oro kaj belan kirason kaj sian lancon, kiu nomiĝas Gungnir*, li direktos sin kontraŭ la Lupo, sed Toro iros antaŭen je lia flanko, kaj ne povos lin helpi, ĉar li estos plene okupita batalante kontraŭ la Serpento . Freyr batalos kontraŭ Surt, kaj estos tiu batalo tre se vera antaŭ ol Freyr falos; tio kaŭzos lian morton, ke al li mankos la bona glavo, kiun li donis al Skirnir. Tiam jam estos libera la hundo Garm*, kiu estis ligita antaŭ la groto Gnipahellir*; ĝi estas terura monstro . Gi batalos kontraŭ Tyr kaj mortigos ili unu la alian . Toro superos la Serpenton kaj paŝos de tie naŭ paŝojn; tiam li falos morta pro la veneno, kiu la Serpento sputis sur lin. La Lupo glutos Odinon, kaj estos tio la kaŭzo de lia morto. Sed tuj poste Vidar sin turnas antaŭen kaj paŝos per unu piedo sur la malsupran makzelon de la Lupo, sur tiu piedo li portos tiun ŝuon por kiu estis kolek- tata materialo tra ĉiuj tempoj, tiu estas la ledpecoj, kiujn homoj fortranĉas el siaj ŝuoj ĉe la piedfingroj kaj la kalkano. Tial forĵetu tiujn pecojn tiu, kiu volas fari sian kontribuon por asisti la Azojn. Per unu mano li kaptos la supran makzelon de la Lupo kaj disŝiros lian faŭkon, kaj kaŭzos tio ĝian morton. Loki batalos kontraŭ Heim dall, kaj mortigos ili unu la alian . Post tio Surt ĵetas fajron super la teron kaj bruligos la tutan mondon. Estas tiel dirite en Voluspa:
Laŭte blovos Heimdall per korno altlevita, parolos Odino kun la kapo de Mimir; tremos Yggdrasill, frakseno altestara; ĝemos Tarbo antikva, liberiĝos giganto .
Kio ĉe la Azoj? Kio ĉe la elfoj? bruos ĉe gigantoj, Azoj konsiliĝos;
ĝemos gnomoj antaŭ ŝtonpordoj, spertuloj pri rokoj Scias vi jam - aŭ ĉu?
El oriento veturos Hrym kun ŝildo, turniĝos Serpento gigantoforte, ondojn puŝegos, sed agloj ĝojos mortintojn disŝirontaj, Naglfar malligiĝos
Sipo el oriento veturos kun popolo, la filoj de Muspell, sub direkto de Loki Tie gigantoj ĉiuj kun la Lupo, kun ili iras la frato de Byleist*
Surt el la sudo iros kun fajro, suno rebrilos sur glavo nuda; rokoj brufalos, falkuros gigantinoj, homoj mortvojos, fendiĝos ĉielo.
Realiĝos la dua malĝojo de Hlin*, kiam Odino
kontraŭ Lupon ekbatalos, kaj la brila mortiginto de Beli kontraŭ Surt, tie mortfalos la aromo de Frigg*
Ekpaŝos fil' de Odino al batalo kontraŭ Lupo, Vidar sur la vojo kontraŭ beston buĉavidan; al la filo de Hvedrung* li per mano penetrigos glavon tra koron . Tiam patro venĝitos .
Alpaŝos altnobla filo de Hlodyn, mortonta, la Serpenton, certa pri postfamo . Forlasos bravuloj la teron ĉiuj, kiam kolera frapos la gardanto de Midgard*.
Suno nigriĝos, en maron sinkos ter', de sur ĉielo malaperos steloj; furiozos fajro kaj fumo densos supre, altaj flamlangoj prilekos ĉielon.
Kaj estas plie dirite:
Nomiĝas Vigrid kampo de batalego de Surt kaj la altaj dioj . Cent trimejlojn ĝi mezuras je ĉiu flanko; por ili ĝi estas markita."
52. Loglokoj post Ragnarok
Tiam diris Gangleri: "Kio tiam estos, kiam ĉielo kaj tero forbrulis kaj la tuta mondo, kaj estos mortaj ĉiuj dioj kaj ĉiuj Einherjar kaj ĉiuj homoj? Vi diris antaŭe, ke ĉiu homo vivos en iu mondo por ĉiam."
Tiam respondis la Tria: "Multaj estos tiam loĝlokoj, kiuj estas bonaj kaj multaj, kiuj estas malbonaj. La plej bona loko estos Gimle sur la ĉielo. Abundo da bona trinkaĵo por tiuj, kiuj tion ŝatos, estos en tiu halo, kiu nomiĝas Brimir*, ĝi staras sur Okolnir*. Tiu estas ankaŭ bona halo, kiu staras sur la montoj Nidafjoll*, farita el ruĝa oro, ĝi nomiĝas Sindri*. En tiuj ĉi haloj loĝos bonaj homoj kaj virtaj. Sur la bordo Nastrond* estas granda halo kaj malagrabla kaj frontas la pordo kontraŭ la nordo, ĝi estas superteksita el spinoj de serpentoj kiel domo de plektitaj muroj, sed la kapoj de la serpentoj rigardas en la halon kaj sputas venenon, tiel ke laŭlonge de la halo fluas venenaj riveroj, kaj vadas tiujn riverojn rompintoj de ĵuroj kaj murdistoj, kiel estas ĉi tie dirite:
Halon mi konas foran de Tsuno starantan sur Nastrond, norden rigardas pordo, engutas veneno tra truoj supre, serpentaj spinoj ĝin superteksas . Tie travadu fortajn fluojn ĵurrompintoj kaj murdistoj .
Sed en Hvergelmir estas plej malbone:
Tie turmentas Nidhogg korpojn de mortintoj."
53. Vivantoj post Ragnarok
Tiam diris Gangleri: "Cu iuj dioj tiam postvivos, aŭ ĉu estos tiam iu tero aŭ ĉielo?"
La Alta diris: "Eklevos sin la tero el la maro kaj estos tiam verda kaj bela; kreskos tiam greno sur kampoj nesemite. Vidar* kaj Vali* vivos, tiel ke ne detruis ilin la maro nek la fajro de Surt, kaj havos ili sian loĝlokon sur la kampo Idavoll, kie estis Azgardo antaŭe, kaj tien venos tiam la filoj de Toro, Modi* kaj Magni*, kaj havos kun si la martelon Mjollnir. Tiam poste alvenos tien Baldur kaj Hod el la mondo de Hel, kaj sidiĝos ili ĉiuj kune kaj interparolos kaj reme- moros siajn misterojn kaj diskutos la eventojn, kiuj antaŭe okazis, koncerne la Midgard-Serpenton kaj la lupon Fenrir Tiam ili trovos en la herbo la orajn tabulojn, kiujn posedis la Azoj. Estas tiel dirite: