Выбрать главу

Tiam diris ^gir: "Sajnas al mi, ke tio estas ja efike kaŝita per runoj."

5. La orígíno de la medo de Suttung

Kaj ^.gir daŭrigis: "Kiel originis tiu arto, kiun vi nomas poezio?"

Bragi respondis: "Tia estis ĝia origino, ke la dioj havis konflikton kun tiu popolo, kiu nomiĝas Vanioj*. Sed ili kunvenis por pac-kon- ferenco kaj tiel simbolis la milit-paŭzon inter si, ke ambaŭ partioj iris al iu kuvo kaj elkraĉis en ĝin sian salivon. Sed je disiĝo la dioj retenis tiun simbolon kaj ne volis, ke ĝi perdiĝu, kaj elkreis el la salivo homon; tiu nomiĝis Kvasir*. Li estis tiom saĝa, ke neniu po­ vis fari al li demandojn, kiujn li ne povis respondi . Li vojaĝis vaste tra la mondo por instrui sciojn al la homoj. Kaj kiam iun tagon li vizitis iujn gnomojn, nomitajn Fjalar* kaj Galar*, tiam ĉi tiuj al- vokis lin por privata diskuto kaj lin mortigis kaj fluigis lian sangon en du kuvojn kaj unu kaldronon; ĝi nomiĝis Odrerir*, sed la kuvoj Son* kaj Bodn*. Ili miksis mielon kun la sango, kaj fariĝis el tio tiu medo, kiu faras tiun, kiu el ĝi trinkas, poeto aŭ klerulo La gnomoj diris al la Azoj, ke Kvasir sufokiĝis en sia propra klereco, ĉar neniu estis sufiĉe instruita por povi fari al li pliajn demandojn.

Tiam tiuj gnomoj invitis al si giganton, kiu nomiĝis Gilling*, kaj lian edzinon. Ili proponis al Gilling, ke li remu sur la maron kun ili. Sed kiam ili remis laŭlonge de la marbordo, la gnomoj remis sur rifon kaj renversis la boaton Gilling ne sciis naĝi kaj dronis, sed la gnomoj rektigis la boaton kaj remis returne al la bordo Ili raportis al lia edzino, kio okazis, kaj ŝi estis multe afliktita kaj laŭte ploris. Tiam Fjalar demandis ŝin, ĉu ŝi trovus konsolon, se ŝi rigardus al la maro, kie li pereis. Si tion volis. Tiam Fjalar parolis al sia frato Galar, ke li iru kaj prenu lokon super la pordo, kiam ŝi eliros kaj faligu muelilan ŝtonon sur ŝian kapon, kaj diris, ke ŝiaj krioj lin tedas, kaj tion li faris. Kiam Suttung*, filo de Gilling, aŭdis pri tio, li ekiris kaj kaptis la gnomojn kaj prenis ilin sur la maron kaj metis ilin sur iun ŝeron, kiu subakviĝis dum la fluso . Ili petis al Suttung indulgi ilian vivon kaj proponis al li la medon multvaloran por kompensi la perdon de la patro, kaj ili repaciĝis laŭ tiu kondiĉo. Sutting portis hejmen la medon kaj ĝin konservis en loko nomita Hnitbjorg*, kaj metis ĝin sub gardadon de Gunnlod*, sia filino .

El tio devenas, ke ni nomas poezion sango de Kvasir aŭ trinkaĵo de gnomoj aŭ enhavo aŭ ia likvaĵo de Odrerir aŭ de Bodn aŭ de Son aŭ vojaĝkosto de gnomoj, ĉar tiu medo havigis al ili vivsavon el la ŝero, aŭ la medo de Suttung, aŭ la medo de Hnitbjorg."

Tiam diris ^gir: "Obskura mi tion trovas, signi poezion per tiaj nomoj. Sed kiel la Azoj havigis al si la medon de Suttung*?"

6. Kíel Odíno akírís la medon

Bragi respondis: "Estas pri tio rakonto, ke Odino ekiris de sia hej- mo kaj alvenis al loko, kie naŭ sklavoj falĉis fojnon. Li demandis, ĉu ili volus, ke li akrigu iliajn falĉilojn. Ili akceptis tion. Li tiam prenis honon* el sub sia zono kaj akrigis la falĉilojn. Sed ili konsi- deris, ke la falĉiloj multe pli bone tranĉas ol antaŭe kaj demandis, ĉu li volus vendi al ili la honon. Sed li tiel decidis la prezon, ke tiu, kiu deziras aĉeti, donu pro ĝi prezon moderan. Ili diris ĉiuj, ke ili deziras aĉeti kaj petis lin vendi. Li tiam ĵetis la honon supren en la aeron. Sed kiam ili ĉiuj provis ĝin kapti, ili sin traktis en tia manie- ro, ke ili tranĉis la kolon unu de la alia per la falĉiloj.

Odino tiam trovis tranoktejon ĉe tiu giganto, kiu nomiĝis Baugi*, frato de Suttung . Baugi diris al li, ke liaj aferoj iras malbone, ke liaj naŭ sklavoj mortis kaj ke li ne havas esperon retrovi por si laboristojn. Sed Odino diris al li, ke lia nomo estas Bolverk*, kaj proponis transpreni la laboron de naŭ homoj, kaj postulis kiel sa- lajron unu trinkaĵon el la medo de Suttung . Baugi diris, ke li ne havas disponon pri la medo, diris, ke Suttung sola volas ĝin havi, sed ke li iros kun Bolverk por provi, ĉu li povos havi da ĝi unu trinkaĵon. Bolverk faris laboron de naŭ homoj dum la somero, sed je komenco de la vintro li postulis de Baugi sian salajron Tiam ili ambaŭ iris al Suttung . Baugi diris al Suttung, sia frato, la kontrak- ton inter li kaj Bolverk. Sed Suttung rekte rifuzis doni eĉ unu guton de la medo. Tiam Bolverk parolis al Baugi, ke ili uzu iujn ruzojn por provi akiri la medon Baugi diris, ke tio estas bona ideo Tiam Bolverk elmetis borilon, nomitan Rati*, kaj diris, ke Baugi traboru la montrokon, se la borilo estos sufiĉe akra. Li tion faris. Tiam Baugi diris, kaj la roko estas traborita. Sed Bolverk enblovis la bortruon, kaj elĵetiĝis tiam la boraĵoj kontraŭ lian vizaĝon. Li tiam vidis, ke Baugi intencas lin trompi, kaj ordonis al li rebori tra la rokon. Baugi boris denove . Sed kiam Bolverk enblovis por la dua fojo, tiam enĵetiĝis la boraĵoj . Tiam Bolverk prenis la formon de serpento kaj enrampis tra la bortruo . Sed Baugi enpuŝis post lin la borilon, sed lin maltrafis . Bolverk venis tien, kie estis Gunnlod kaj kuŝis kun ŝi tri noktojn, kaj tiam ŝi permesis al li trinki el la medo tri trinkaĵojn. En la unua trinkaĵo li eltrinkis la tuton el Odrerir, sed en la dua el Bodn, en la tria el Son, kaj havis tiam la tutan medon. Li tiam surprenis la formon de aglo kaj flugis laŭeble rapide . Sed kiam Sutting vidis la flugon de la aglo, li surprenis la formon de aglo kaj flugis post lin. Sed kiam la Azoj vidis, kie flugas Odino, tiam ili elmetis en la korton siajn kuvojn, sed kiam Odino envenis interne de Azgardo, tiam li elsputis la medon en la kuvojn. Sed tiom preskaŭis, ke Suttung lin kaptu, ke li sendis el si malantaŭen iom de la medo, kaj estis tio neglektita, kaj povis kiu ajn preni el ĝi laŭ sia deziro, kaj nomas ni tion 'porcio de plat-rimistoj'. Sed la medon de Suttung Odino donis al la Azoj kaj al tiuj homoj, kiuj scias fari poezion. Tial ni nomas poezion kaptaĵo de Odino kaj lia trinkaĵo kaj donaco kaj trinkaĵo de la Azoj."

7. Pri la giganto Hrungnir

Bragi rakontis al ^.gir: "Okazis, kiam Toro estis irinta al la Oriento por disbati gigantojn, ke Odino rajdis sur Sleipnir* al Gigantolando kaj venis al tiu giganto, kiu nomiĝis Hrungnir*. Ci tiu demandis, kiu estas tiu persono, kiu portas oran kaskon kaj rajdas trans ĉielon kaj maron, kaj diris, ke li havas ĉevalon mirinde bonan. Odino di- ris, ke li pretas veti je sia propra kapo, ke neniu ĉevalo egale bona troviĝas en Gigantolando . Hrungnir respondis, ke tiu estas ja bona ĉevalo, sed deklaris, ke li posedas ĉevalon multe pli grandpaŝajn, kiu nomiĝas Gullfaxi*. Hrungnir jam ekkoleris kaj saltis sur sian ĉevalon kaj galopis post Odinon kaj volis repagi al li pro liaj bom- bastoj. Odino galopis tiom rapide, ke ĉiam estis unu teraltaĵo inter li kaj Hrungnir. Ci tiu tiom senpense furiozis, ke li neniom atentis pri la vojo ĝis li jam trarajdis la pordegon de Azgardo. Kiam li hal- tis ĉe la pordo de Valhalo, la Azoj invitis lin al bankedo. Li eniris la halon kaj petis, ke ili donu al li trinkaĵon. Tiam estis prenitaj la pokaloj, el kiuj Toro kutimis trinki, kaj li tuj eltrinkis el ĉiu. Sed kiam li ebriiĝis, ne mankis al li grandaj vortoj: li diris, ke li elprenos Valhalon kaj ĝin transportos al Gigantolando, kaj ke li enterigos Azgardon kaj mortigos ĉiujn diojn krom Freyja kaj Sif, kiujn li prenos kun si hejmen. Freyja estis tiam la sola, kiu kuraĝis porti al li trinkaĵojn, kaj li deklaris, ke li ja eltrinkos la tutan bieron de la Azoj. Sed kiam la Azoj tediĝis de lia ŝvelparolo, ili alvokis Toron per lia nomo. Ci tiu tuj eniris la halon kaj svingis la martelon kaj estis tre kolera kaj demandis, kiu respondecas pri tio, ke ruzaj gigantoj estas tie allasitaj por regalo, kaj kiu garantiis al Hrungnir sekurecon en Valhalo, kaj kial Freyja servas al li trinkaĵojn en ban­ kedo de la Azoj. Tiam Hrungnir respondis kaj rigardis al Toro kaj ja ne amikece, ke Odino invitis lin al la bankedo kaj ke li estas sub lia protekto Tiam diris Toro, ke li ja bedaŭros la akcepton de tiu invito antaŭ ol li eskapos for Hrungnir diris, ke tio ne farus multan honoron al Azo-Toro mortigi lin senarmilan, estus por li pli granda pruvo de braveco, se li kuraĝos batali kontraŭ li sur la landlimo ĉe Grjottunagardar*. «Kaj estis tio granda stultaĵo,» li diris, «ke mi lasis hejme mian ŝildon kaj mian honon*. Sed se mi havus ĉi tie miajn armilojn, ni jam nun povus elprovi duelon inter ni, sed ĉar tio ne estas ebla, mi deklaras, ke vi estos kulpiginda je malnoble- co, se vi mortigos min senarmilan. » Toro neniel volis ne elprovi kontraŭ li duelon, kiam ne mankis la defio, kaj des pli, ĉar neniu antaŭe tion proponis al li . Hrungnir tiam foriris laŭ sia vojo kaj galopis plenrapide ĝis li alvenis al Gigantolando, kaj disfamiĝis lia vojaĝo inter la gigantoj, kaj ankaŭ tio, ke rendevuo estis decidita inter li kaj Toro, kaj sentis la gigantoj, ke multe gravos por ili, kiu el tiuj du venkos en la duelo Ili antaŭvidis nenion bonan de Toro, se Hrungnir mortos, ĉar li estis la plej forta inter ili.