Выбрать главу

Tiam la gigantoj faris homon ĉe Grjottunagardar el argilo, kaj es­ tis li naŭ trimejlojn alta kaj tri trimejlojn larĝa sub la brakoj; sed ili ne povis trovi koron tiom grandan, kiel konvenus por li, ĝis ili pre­ nis tian el iu ĉevalino, sed tiu ne pruviĝis firma, kiam Toro venis. Hrungnir havis tiun koron, kiu estas fama, el malmola ŝtono kaj kun tri anguloj, laŭ kiu estis poste farita tiu simbolo nomita 'koro de Hrungnir'. Lia kapo estis ankaŭ el ŝtono . Lia ŝildo estis ankaŭ el ŝtono, larĝa kaj dika, kaj tenis li la ŝildon antaŭ si, kie li staris sur Grjottunagardar kaj atendis la alvenon de Toro, sed kiel armilon li havis sian honon kaj kuŝis ĝi sur lia ŝultro, kaj estis lia aspekto ne plezuriga por rigardi. Unuflanke de li staris la argil-giganto, kiu estis nomita Mokkurkalfi*, kaj estis li tre timanta . Estas dirite, ke li ellasis pison, kiam li ekvidis Toron

Toro iris al la duelo kaj akompanis lin Tjalfi* . Tiam Tjalfi alkuris tien, kie staras Hrungnir, kaj parolis al li: «Vi staras negardeme, giganto, tenante la ŝildon antaŭ vi, sed Toro jam ekvidis vin, kaj vojaĝas li subtere laŭ malsupra vojo kaj surprizos vin de sube.» Tiam Hrungnir ĵetis la ŝildon sub siajn piedojn kaj staris sur ĝi, sed kaptis la honon per ambaŭ manoj. Tuj poste li vidis fulmojn kaj aŭdis grandajn tondrojn; li tiam vidis Toron alproksimiĝi en Aza furiozo, li iris per terura rapido kaj svingis la martelon kaj ĝin ĵetis el granda distanco kontraŭ Hrungnir. Hrungnir svingis la honon per ambaŭ manoj kaj ĵetis ĝin kontraŭen kaj trafis ĝi la martelon en plena flugo, kaj rompiĝis la hono en du partojn; falis unu sur la teron, kaj el ĝi originas ĉiuj hon-rokoj. La alia parto trafis la ka- pon de Toro tiom forte, ke li falis surteren Sed la martelo Mjollnir trafis la kapon de Hrungnir en la mezo kaj frakasis la kapon en multajn pecojn, kaj falis li antaŭen sur Toron, tiel ke lia piedo kuŝis sur la kolo de Toro . Sed Tjalfi frapis kontraŭ Mokkurkalfi kaj falis li sen multa gloro

Tiam Tjalfi alpaŝis al Toro kaj volis levi la piedon de Hrungnir de sur lia korpo, sed neniel kapablis ĝin levi. Tiam alvenis ĉiuj Azoj, kiam ili eksciis pri tio, ke Toro estas falinta, kaj volis levi la piedon, sed sen rezulto. Tiam alvenis Magni*, filo de Toro kaj Jarnsaksa*, li tiam havis la aĝon de tri noktoj . Li deĵetis la piedon de Hrungnir de sur Toro kaj diris: «Tio estas malbela hontaĵo, patro, ke mi venis tiom malfrue. Mi kredas, ke ĉi tiun giganton mi estus mortfrapinta per mia pugno, se mi estus lin trovinta. » Tiam Toro ekstaris kaj varme bonvenigis sian filon kaj diris, ke li ja kreskos por fariĝi po- tenca persono. «Kaj volas mi,» li diris, «doni al vi la ĉevalon Gull- faxi.» Tiam parolis Odino kaj diris, ke Toro faris malĝuste, donante tiun bonan ĉevalon al filino de gigantino, sed ne al sia patro.

8. Prí la sorcístíno Groa

Toro iris hejmen al Trudvangar* kaj staris la hono en lia kapo . Tiam alvenis sorĉistino nomita Groa*, edzino de Aurvandil* la brava. Si ĉantis super li siajn sorĉkantojn por provi forigi la honon. Sed kiam Toro sentis tion kaj jam ekhavis la esperon, ke la hono elfiksiĝos, tiam li volis tuj rekompenci al Groa la kuracon kaj ŝin ĝojigi, kaj diris al ŝi la novaĵon, ke revenante el la nordo, el Gigantolando, li transvadis la riveron Elivogar*, portante Aurvandil en sia kesto sur la dorso, kaj estas pri tio la pruvo, ke unu el liaj piedfingroj elstaris el la kesto kaj estis ĝi frostiĝinta, tiel ke Toro ĝin forrompis kaj ĵetis supren sur la ĉielon kaj faris el ĝi tiun stelon kiu nomiĝas Aurvandilsta* Toro ankaŭ diris al ŝi, ke ne pasos longa tempo, ĝis kiam Aurvandil venos hejmen Sed Groa tiam fariĝis tiel ĝoja, ke ŝi forgesis ĉiujn sorĉaĵojn, kaj ne malfiksiĝis pli la hono kaj staras ĝi ankoraŭ en la kapo de Toro. Kaj estas tial avertite kontraŭ tio ĵeti honon trans plankon, ĉar tiam ekmoviĝas la hono en la kapo de Toro

Pri tio verkis poemon Tjodolf de Hvinir, nomitan Haustlong*."

9. Vojago de Toro al Geírrodargardar

Tiam diris ^.gir: "Aŭdacon havis Hrungnir kaj grandan forton. Sed ĉu Toro plenumis iun faron de grandiozo en siaj okupoj kontraŭ la gigantoj?"

Tiam Bragi respondis: "Ja indas pri tio rakonti, kiam Toro iris al Geirrodargardar* Tiam li ne havis kun si la martelon Mjollnir nek la zonon de potencigo, nek la gantojn de fero, kaj kaŭzis tion Loki, - li iris kun li -, ĉar tiel okazis, kiam Loki iufoje flugis por sin distri, portante la formon de falko, pruntitan al li de Frigg, ke li flu- gis pro scivolemo al Geirrodargardar kaj tie vidis grandan halon, sidiĝis sur fenestron kaj enrigardis Sed Geirrod* ekvidis lin kaj sendis iun por kapti la birdon kaj ĝin porti al li . Sed la sendito tre malfacile povis grimpi sur la muron de la halo, tiom alta ĝi estis; tio plaĉis al Loki, ke tiu tiel pene grimpis kaj decidis, ke li forflugu nur tiam, kiam la sendito estos grimpinta ĝis la fenestro Sed kiam la homo volis lin kapti, li levis la flugilojn kaj volis tiam forpuŝi sin per la piedoj, sed tiam la piedoj estis fiksitaj sur la muro Tiam Loki estis kaptita kaj portita al Geirrod la giganto. Sed kiam ĉi tiu rigardis en liajn okulojn, li suspektis, ke tiu estas homo kaj petis lin respondi, sed Loki restis silenta Tiam Geirrod enŝlosis lin en keston kaj malpermesis doni al li manĝon dum tri monatoj Tiam Geirrod elprenis lin el la kesto kaj petis lin paroli, kaj tiam Loki di­ ris al li, kiu li estas, kaj por liberigi sin li faris tiun ĵuron al Geirrod, ke li zorgu pri tio, ke Toro alvenu al Geirrodargardar kaj tiam ne havu kun si la martelon nek la zonon de potencigo.

Toro venis por tranoktiĝo al tiu gigantino, kiu nomiĝis Grid*; ŝi estis la patrino de Vidar la silenta*. Si diris al Toro la veron pri Geir­ rod, ke li estas giganto ruza kaj malfacile traktebla. Si pruntis al li plifortigan zonon kaj ferajn gantojn, kiujn ŝi posedis, kaj ankaŭ sian bastonon, kiu nomiĝis Gridarvol*.

Tiam Toro venis al tiu rivero, kiu nomiĝas Vim*, la plej granda el riveroj. Tiam li streĉe fiksis la zonon de potencigo ĉirkaŭ sin kaj subtenis sin per la bastono Gridarvol dum la travado, sed Loki sin kroĉis al lia zono. Kaj kiam Toro atingis la mezon de la riverfluo, tiam la rivero tiom ŝvelis, ke ĝi prifluis liajn ŝultrojn . Tiam Toro eldiris ĉi tiun strofon:

Ne pli kresku, Vim, ĉar mi volas vadi al la loko de la giganto; sciu, ke se vi kreskos, kreskos ankaŭ mia Az-potenco ĝis la alto de la ĉielo.

Tiam Toro vidis pli supre en iu interrokejo, ke Gjalp*, filino de Geir- rod, tie staris diskrure super la rivero, kaj faris ŝi la ŝvelkreskon. Tiam Toro prenis grandan ŝtonon el la rivero kaj ĵetis kontraŭ ŝi kaj diris: «Riveron oni ŝtopas ĉe la fonto!» Ne maltrafis li tion, kion li celis. Kaj en tiu momento li atingis la transan bordon kaj povis ek- preni sorpan arbeton tie kreskantan kaj tiel sukcesis eltiri sin el la rivero . El tio devenas la diraĵo, ke la sorpo estas la savo de Toro .