Выбрать главу

Kiam Toro venis al Geirrod, li kaj lia kompano estis invititaj unue en kaprejon por ripozo, kaj estis tie unu seĝo por sidi, kaj tie eksidis Toro . Tiam li trovis, ke la ŝeĝo leviĝis sub li tute ĝis la teg- mento Li tiam metis la pinton de la bastono Gridarvol kontraŭ la tegmentajn trabojn kaj forte puŝis kaj tiel mallevis la seĝon, aŭdiĝis tiam forta krako kaj akompanis ĝin kriego . Estis tie sub la seĝo la filinoj de Geirrod, Gjalp kaj Greip*, kaj rompis li la spinojn de ili ambaŭ . Tiam Geirrod ordonis alvoki Toron por iri en la halon por sportaj ludoj. Grandaj fajroj tie brulis laŭlonge de la halo . Sed kiam Toro eniris la halon kaj venis fronte al Geirrod, tiam Geirrod prenis per tenilo ardantan ferpecon kaj ĵetis kontraŭ Toron. Sed Toro ĝin kaptis per la ferglavoj kaj levis la ferpecon por reĵeto, sed Geirrod kuris por ŝirmo malantaŭ feran kolonon . Toro ĵetis la ferpecon kaj flugis ĝi tra la kolonon kaj tra la giganton Geirrod kaj tra la muron en la teron ekstere."

Pri tio verkis poemon Eilif Gudrunarson*, nomita Torsdrapa*.

10. pri la artajoj de la filoj de Ivaldi Uaj la gnomo Sindri

"Kial oro estis nomita 'hararo de Sif'?"

"Loki Laufeyjarson faris tion laŭ la naturo de sia ruzeco, ke li detranĉis la tutan hararon de Sif*. Sed kiam Toro tion rimarkis, li kaptis Loki kaj estus frakasinta ĉiun lian oston, se Loki ne estus ĵurinta akiri tion ĉe la nigraj elfoj, ke ili faru el oro tian hararon por Sif, kiu kresku same kiel naturaj haroj. Post tio Loki iris al tiuj gnomoj, kiuj nomiĝas filoj de Ivaldi*, kaj faris ili la hararon kaj la ŝipon Skidbladnir* kaj la lancon Gungnir*, kiun posedis Odino. Tiam Loki vetis je sia kapo kun tiu gnomo, kiu nomiĝas Brokk*, ĉu lia frato Eitri* povos fari tri objektojn egale bonajn kiel estis tiuj. Sed kiam ili venis al la forĝejo, tiam Eitri metis felon de porko en la fornon kaj petis al Brokk, ke li enblovu la fajron kaj ne paŭzi antaŭ ol li prenos tion el la forno, kiun li enmetis Sed kiam li eliris el la forĝejo, kaj daŭrigis tiam la alia la enblovadon, tiam iu muŝo eksidis sur ties manon kaj ĝin pikis Sed li daŭrigis la enblovadon kiel antaŭe ĝis la forĝisto elprenis la felon el la forno, kaj estis ĝi tiam apro kaj ĝia kresthararo el oro

Tiam Eitri metis oron en la fornon kaj petis al Brokk enblovadi kaj ne ĉesigi la blovadon antaŭ ol li revenos, kaj eliris. Sed tiam venis la muŝo kaj eksidis sur lian kolon kaj pikis duoble pli forte . Sed li daŭrigis la blovadon ĝis la forĝisto elprenis el la forno tiun ringon de oro, kiu nomiĝas Draupnir*.

Tiam li metis feron en la fornon kaj petis al Brokk enblovi kaj diris, ke la forĝo tute malsukcesos, se la blovado ekĉesos. Tiam la muŝo eksidis inter liaj okuloj kaj pikis la brovojn . Sed kiam la san- go gutis sur la okulojn, tiel ke li ne povis vidi, tiam li alkaptis per la mano plej rapide dum la balgo kuntiriĝis kaj forskuis la muŝon. Tiam alvenis la forĝisto kaj diris, ke nun preskaŭ okazis, ke ĉio estis difektita, kio estas en la forno Tiam li elprenis martelon el la forno kaj transdonis ĉiujn objektojn en la manojn de Brokk kaj petis lin porti ilin al Azgardo kaj plenumi la veton.

Sed kiam li kaj Loki prezentis la valorajn objektojn, la Azoj prenis siajn sidlokojn de juĝado, kaj validu la juĝo, kiun eldiros Odino, Toro kaj Freyr. Tiam Loki donis al Odino la lancon Gungnir, sed al Toro la hararon, kiun havu Sif, sed al Freyr li donis la ŝipon Skid- bladnir, kaj priskribis la naturon de ĉiu donaĵo: ke la lanco neniam haltos je alpuŝo, ke la hararo tuj enradikiĝos sur la haŭto, kiam ĝi tuŝos la kapon de Sif, kaj ke Skidbladnir havos tuj favoran venton post hiso de la velo, kien ajn celos la veturo, kaj ke ĝi estas ankaŭ kunfaldebla kiel tuko kaj tenebla en la poŝo, se necese Tiam Brokk prezentis siajn donaĵojn. Li donis al Odino la ringon kaj diris, ke ĉiun naŭan nokton el ĝi gutos ok ringoj egale pezaj kiel ĝi; al Freyr li donis la apron kaj diris, ke ĝi povos transkuri ĉielon kaj maron kaj dum nokto kaj dum tago kaj pli rapide ol ĉiuj ĉevaloj, kaj ne- niam estos tiom nigre en la nokto aŭ en la mondoj de mallumo, ke ne estos tie plene luma, kie li iras; tiom brilas la harkresto Tiam li donis al Toro la martelon kaj diris, ke li povos frapi per ĝi tiom forte, kiom estos bezonate, kion ajn li celas, kaj neniam misfunk- cios la martelo, kaj se li ĵetos ĝin al iu celo, ĝi neniam maltrafos kaj neniam flugos tiom for, ke ĝi ne returnos en lian manon; kaj se li deziros, ĝi povas esti tiel malgranda, ke li povos ĝin porti sub sia mantelo . Sed tiun difekton ĝi havis, ke la malsupra fino de la tenilo estis iom mallonga

Estis la fina decido de la Azoj, ke la martelo estis la plej bona el tiuj altvaloraĵoj, kaj la plej fidinda defendilo kontraŭ la prujno- gigantoj, kaj juĝis ili tiel, ke la gnomo gajnu la veton. Tiam Loki proponis, ke li elaĉetu sian kapon. La gnomo diris, ke ne estas ŝanco por tio. «Do min kaptu!» diris Loki . Sed kiam li volis lin kapti, tiam Loki jam estis multe for. Loki posedis ŝuojn, per kiuj li povis flugi trans ĉielon kaj maron. Tiam la gnomo petis al Toro, ke li kaptu lin, kaj tion li faris . Tiam la gnomo volis dehaki al Loki la kapon, sed Loki diris, ke li posedas la kapon, sed ne la kolon. Tiam la gnomo prenis rimenon kaj tranĉilon kaj volis fari truon tra la lipoj de Loki kaj tiel kunligi la buŝon, sed la tranĉilo ne estis sufiĉe akra. Tiam li diris, ke pli taŭgus por tio la aleno de lia frato, kaj tuj kiam li ĝin menciis, la aleno jam estis tie, kaj ĝi trapenetris la lipojn. Li tiam kunkudris la lipojn kaj elŝiriĝis la rimeno tra la trurandojn. La rimeno, per kiu la buŝo de Loki estis kunkudrita, nomiĝas Vartari*."

H. Prí la tributo de la lutro

"Kio estas la kaŭzo de tio, ke oro estas nomita tributo de la lutro?"

"Estas tiel dirite, ke kiam la Azoj iris por esplori la tutan mondon, Odino kaj Loki kaj H^nir, tiam ili venis al iu rivero kaj iris laŭ la rivero al iu akvofalo, kaj ĉe la akvofalo kuŝis iu lutro kaj estis li kaptinta salmon en la akvofalo kaj manĝis ĝin kun la okuloj duone fermitaj. Tiam Loki prenis ŝtonon kaj ĝin ĵetis kontraŭ la lutron kaj trafis lian kapon . Tiam Loki fiere sin laŭdis pro sia kaptaĵo, dirante, ke li kaptis per unu frapo lutron kaj salmon Ili prenis la salmon kaj la lutron kaj ilin kunportis ĝis ili venis al iu biendomo kaj eniris Sed la bienulo, kiu tie loĝis, estis nomita Hreidmar*. Li estis homo multepova kaj granda sorĉisto. La Azoj petis tie tranoktiĝon kaj diris, ke ili kunportas abundan manĝaĵon, kaj montris al la bienu­ lo sian kaptaĵon. Sed kiam Hreidmar vidis la lutron, li vokis al si siajn filojn, Fafnir* kaj Regin*, kaj diris, ke Lutro*, ilia frato, estas mortigita, kaj ankaŭ tion, kiuj tion faris . Nun patro kaj filoj alpaŝis al la Azoj kaj ilin kaptis kaj ligis, kaj tiam diris, ke la lutro estis filo de Hreidmar. La Azoj proponis pagon por sia liberigo, tiom da oro, kiel Hreidmar mem decidu, kaj atingis ili interkonsenton pri tio, kaj estis ĝi konfirmita per ĵuroj. Tiam la lutro estis senfeligita kaj prenis Hreidmar la felon kaj deklaris, ke ili plenigu la felsakon per ruĝa oro kaj ankaŭ kovru ĝin tute, kaj estu tiuj la kondiĉoj de ilia interkonsento. Tiam Odino sendis Loki en la mondon de la nigraj elfoj, kaj venis li al tiu gnomo, kiu nomiĝis Andvari*. Li estis tiam fiŝo en akvo . Loki kaptis lin per la manoj kaj postulis por lia liberi- go la tutan oron, kiun li konservas en sia groto. Kaj kiam ili iris en la groton, la gnomo alportis la tutan oron, kiun li posedis, kaj estis ĝi granda trezoro. Tiam la gnomo sekrete ekŝovis sub sian brakon unu malgrandan ringon de oro; tion vidis Loki kaj ordonis al li transdoni la ringon La gnomo petis lin ne forpreni de li la ringon, kaj diris, ke li povos produkti por si oron, se li ĝin tenos Loki diris, ke ne restu ĉe li eĉ unu uncero kaj prenis la ringon kaj eliris. Sed la gnomo eldiris, ke tiu ringo kaŭzu detruon al ĉiu, kiu ĝin posedos. Loki diris, ke tio al li plaĉas, kaj ke lia eldiro restu valida kaj ke li transdonos ĝin al tiuj, kiuj akceptos .

Nun li iris for kaj venis al Hreidmar kaj montris la oron al Odino. Sed kiam Odino vidis la ringon, ĝi ŝajnis al li bela kaj deprenis li la ringon el la trezoro, sed transdonis al Hreidmar la oron. Ci tiu plenigis la felsakon ĝis ŝtopiĝo kaj starigis la sakon jam plenigitan. Tiam Odino alpaŝis kaj komencis kovri la sakon per oro, kaj tion fininte li diris al Hreidmar, ke li esploru, ĉu la tuta felseko ne estas jam kovrita. Hreidmar alrigardis kaj atente esploris kaj tiam vidis unu vangharon kaj ordonis al Odino ĝin kovri, alie la interkonsento estu rompita. Tiam Odino elprenis la ringon kaj kovris la vangha- ron kaj diris, ke ili nun, plenuminte la lutro-pagon, meritas sian liberigon. Sed kiam Odino estis preninta sian lancon kaj Loki siajn ŝuojn kaj ne plu devis ion timi, tiam diris Loki, ke tio validu, kion Andvari estis eldirita, ke tiu ringo estos la kaŭzo de ties morto, kiu ĝin posedas. Kaj tio validis ĉiam poste. Kaj nun estas jam rakontite pri tio, kial oro estas nomita 'lutro-pago' aŭ 'eldevigita pago de la Azoj' aŭ 'metalo de malakordo'."