12. Prí Fafnír, Regín kaj Sígurd
"Kio estas plue dirinda pri la oro?"
"Hreidmar tiam prenis la oron kiel kompenson pro la perdo de sia filo, sed Fafnir kaj Regin petis parton da ĝi kiel kompenson pro sia frato. Hreidmar ne volis doni al ili eĉ unu unceron de la oro. Kaj estis tio la decido de la fratoj, ke ili mortigis sian patron por akiri la oron. Tiam Regin petis, ke Fafnir dividu la oron je duonoj inter ili Fafnir respondis, ke li apenaŭ povas atendi, ke li dividu la oron kun sia frato post mortigo de la propra patro por ekhavi la oron, kaj trudpetis al Regin, ke li forlasu la bienon, alie li iros la saman vojon kiel Hreidmar. Fafnir estis tiam jam preninta kaskon, kiu posedis Hreidmar, kaj metinta ĝin sur sian kapon - ĝi estis nomita 'kasko de teruro'*, kaj ĉiuj estaĵoj ĝin timis je ekvido - kaj ankaŭ glavon, kiu nomiĝis Hrotti* Regin havis tiun glavon, kiu nomiĝis Refil* Li tiam fuĝis for. Sed Fafnir iris sur la altebenaĵon Gnitaheid* kaj faris tie por si restadejon kaj ŝanĝis sian formon al tiu de serpento kaj sin kuŝigis sur la oron
Regin iris al Hjalprek*, reĝo de Tjod*, kaj fariĝis lia forĝisto . Tie li prenis sur sin la edukadon de Sigurd*, kiu estis filo de Sigmund, filo de Volsung*, kaj de Hjordis*, filino de Eylimi*. Sigurd estis la plej eminenta el ĉiuj milit-reĝoj laŭ familio kaj forto kaj braveco. Regin diris al li, kie Fafnir kuŝas sur la oro, kaj instigis lin konkeri por si la trezoron. Tiam Regin forĝis tiun glavon, kiu nomiĝas Gram*; ĝi estis tiom akra, ke kiam Sigurd enmetis ĝin en kuran- tan akvon, ĝi tratranĉis tufon de lano, kiu drivis kun la fluo sur la eĝon de la glavo . Post tio Sigurd fendis la amboson de Regin ĝis la soklo per la glavo . Post tio Sigurd kaj Regin iris sur Gnitaheid. Sigurd elfosis kavon trans la vojon, kiun kutime iris Fafnir, kaj tie ensidiĝis . Sed kiam Fafnir rampis al la lago kaj estis transiranta la kavon, tiam Sigurd penetrigis la glavon tra li kaj kaŭzis tio lian morton Tiam alvenis Regin kaj diris, ke li mortigis lian fraton kaj proponis al li, ke kiel kompenson li prenu la koron de Fafnir kaj ĝin rostu super fajro . Sed Regin etendis sin sur la teron kaj trinkis la sangon de Fafnir kaj kuŝigis sin por dormi . Sed kiam Sigurd estis rostanta la koron kaj volis trovi, ĉu jam estas plenrostite kaj palpis per la fingro, kiom malmola ĝi ankoraŭ estas, kaj kiam la bolanta suko elfluis el la koro sur la fingron, tiam ĝi brulis kaj metis li la fingron en sian buŝon . Sed kiam la korsango venis sur la langon, tiam li ekkomprenis parolon de birdoj kaj komprenis tion, kion la paseroj diris, kiuj sidis sur la arboj. Tiam diris unu:
Tie sidas Sigurd ŝprucita de sango, la koron de Fafnir li rostas super fajro; saĝa mi opinius la ringo-donanton, se li manĝus la brilantan koron .
Alia diris:
Tie kuŝas Regin, planante misfaron, volas trompi la knabon, kiu lin plenfidas, en sia kolero
kunmetas misajn vortojn, intencas misfaranto venĝi la fraton .
Tiam Sigurd paŝis al Regin kaj lin mortigis . Post tio li iris al sia ĉevalo, kiu nomiĝis Grani*, kaj rajdis ĝis li venis al la restadejo de Fafnir, prenis tiam la oron kaj kunligis en pakaĵojn kaj metis ilin sur la dorson de Grani kaj poste surdorsiĝis mem kaj rajdis sian vojon .
Nun estas tio rakontita, kial oro estas nomita 'restadejo de Faf nir' aŭ 'loĝejo de Fafnir' aŭ 'metalo de Gnitaheid' aŭ 'ŝarĝaĵo de Grani'
13. Prí Sí0urd kaj la Gjukungoj
Sigurd rajdis ĝis li trovis domon sur iu monto . Tie dormis virino kaj havis kaskon sur la kapo kaj portis kirason . Li eltiris la glavon kaj detranĉis de ŝi la kirason. Tiam ŝi vekiĝis kaj nomis sin Hild*, ŝi estas ankaŭ nomita Brynhild* kaj estis valkirio . Sigurd rajdis de tie kaj venis al reĝo nomita Gjuki*. Lia edzino nomiĝis Grimhild*, iliaj infanoj estis Gunnar, Hogni, Gudrun, Gudny* Gotorm* estis lia adoptita filo . Tie Sigurd restis dum longa tempo . Li ekhavis Gu- drun, filinon de Gjuki, kiel edzinon. Gunnar kaj Hogni faris ĵurojn de frateco al Sigurd. Poste Sigurd kaj la filoj de Gjuki iris al Atli Budlason* por peti por Gunnar la manon de lia fratino, Brynhild Si vivis sur la monto Hindafjjall kaj ĉirkaŭis ŝian halon flagranta fajro, kaj estis ŝi ĵurinta edziniĝi nur al tiu homo, kiu kuraĝos trans- rajdi la fajron. Tiam ili rajdis, Sigurd kaj la Gjukungoj* - ili estas ankaŭ nomitaj Niflungoj* - sur la monton, kaj rajdu Gunnar trans la fajron. Li havis ĉevalon, kiu nomiĝis Goti*, sed tiu ĉevalo ne kuraĝis salti en la fajron. Tiam ili interŝanĝis siajn formojn*, Si- gurd kaj Gunnar, kaj ankaŭ nomojn, ĉar Grani ne volis sin movi sub alia homo ol Sigurd. Tiam Sigurd saltis sur la dorson de Grani kaj trarajdis la flagrantajn flamojn. En tiu vespero li celebris sian edziĝon kun Brynhild. Sed kiam ili kunlitiĝis li elingigis la glavon Gram kaj ĝin metis inter ili Sed en la mateno, kiam li ekstaris kaj sin vestis, tiam li donacis al Brynhild kiel geedzigan simbolon* la oran ringon, kiun Loki estis preninta de Andvari, sed akceptis de ŝi alian ringon kiel memoraĵon. Tiam Sigurd saltis sur sian ĉevalon kaj rajdis al siaj kompanoj . Li kaj Gunnar interŝanĝis denove siajn formojn kaj reiris al Gjuki kun Brynhild. Sigurd ekhavis du infa nojn kun Gudrun, Sigmund* kaj Svanhild*.
14. La mortígo de Sígurçd
Estis iufoje, ke Brynhild kaj Gudrun iris al bordo de rivero por lavi siajn harojn*. Kiam ili venis al la rivero, Brynhild vadis for de la bordo en la riveron kaj diris, ke ŝi ne volas lavi siajn harojn en la akvo, kiu fluas elde la haroj de Gudrun, ĉar ŝi havas edzon pli kuraĝan ol tiu de Gudrun . Tiam Gudrun envadis post ŝi en la rive ron kaj diris, ke ŝi ja povas lavi siajn harojn pli supre en la rivero, ĉar ŝi havas kiel edzon, kiun nek Gunnar nek iu alia en la mondo egalas je braveco, ĉar li mortigis Fafnir kaj Regin kaj proprigis al si iliajn trezorojn. Tiam Brynhild respondis: «Pli granda bravaĵo estis tiu, ke Gunnar transrajdis la fajron, sed Sigurd ne kuraĝis . » Tiam Gudrun ekridis kaj diris: «Cu vi kredas, ke estis Gunnar, kiu transrajdis la fajron? Mi kredas kontraŭe, ke tiu kuŝis en via lito, kiu donacis al mi ĉi tiun ringon, sed la ora ringo, kiun vi portas sur via mano kaj vi posedas kiel geedzigan simbolon, ĝi estas nomita 'donaco de Andvari', kaj ne estas mia opinio, ke Gunnar ĝin depor- tis el Gnitaheid » Tiam Brynhild eksilentis kaj iris hejmen
Post tio Brynhild provokis Gunnar kaj Hogni, ke ili mortigu Si gurd . Sed pro tio, ke ili faris ĵurojn de reciproka lojalo al Sigurd, ili provokis sian fraton Gotorm, ke li mortigu Sigurd Li trapikis per glavo Sigurd dormantan. Sed kiam li sentis la vundon, li ĵetis la gla von Gram post lin kaj ĝi distranĉis la homon en la mezo. Tie mortis Sigurd, kaj samtempe ili mortigis lian filon trivintran, kiu nomiĝis Sigmund . Post tio Brynhild trapikis sin per glavo, kaj estis ŝi bruli- gita kun Sigurd. Sed Gunnar kaj Hogni prenis por si la trezoron de Fafnir kaj la 'donacon de Andvari' kaj plue regis siajn landojn.
15. La mortigo de la GjuUungoj Uaj la vengo de Gudrun
Reĝo Atli Budlason*, la frato de Brynhild, tiam ekhavis Gudrun kiel edzinon, kies edzo estis Sigurd, kaj ili ekhavis infanojn. Reĝo Atli invitis al si Gunnar kaj Hogni, kaj akceptis ili la inviton Sed antaŭ ol ili iris de sia hejmo, ili kaŝis la trezoron de Fafnir en la ri- vero Rejno, kaj estas tiu oro neniam poste trovita . Sed reĝo Atli ha vis ĉe si armitajn homojn je ilia alveno kaj batalis kontraŭ Gunnar kaj Hogni, kaj estis ili kaptitaj. Atli eltranĉigis la koron de Hogni viva, kaj kaŭzis tio lian morton. Li ĵetigis Gunnar en truon de ser- pentoj, sed al li estis donita harpo en sekreto kaj frapis li la harpon per la piedfingroj, ĉar liaj manoj estis ligitaj, kaj tiel li dormigis ĉiujn serpentojn krom unu, kiu mordis lin ĉe la subo de lia brust- osto kaj enboris sian kapon en la brustokavon kaj fikspendis de sur la hepato ĝis li mortis