Gunnar kaj Hogni estas nomitaj Niflungoj kaj Gjukungoj, kaj pro tio oro estas nomita 'trezoro aŭ heredaĵo de Niflungoj'.
Mallonge poste Gudrun mortigis siajn du filojn kaj igis fari po- kalojn el iliaj kranioj, ornamitajn per oro kaj arĝento . Tiam estis okazigita funebra festeno post la Niflungoj. Ce tiu festeno Gudrun servigis al reĝo Atli medon en tiuj pokaloj kaj estis ĝi miksita per la sango de la knaboj, sed iliajn korojn ŝi rostigis kaj donigis al la reĝo por manĝi . Sed kiam tio estis farita, ŝi diris tion rekte al la reĝo per multaj malbelaj vortoj Ne mankis tie ebriiga medo, tiel ke preskaŭ ĉiuj endormiĝis tie, kie ili sidis. En tiu nokto ŝi paŝis al la reĝo, kie li dormis, kaj kun ŝi la filo de Hogni, kaj lin atakis kaj mortigis . Post tio ili metis fajron al la palaco kaj brulis tie la homoj, kiuj estis interne
Poste ŝi iris al la maro kaj ensaltis la maron kaj volis sin dronigi . Sed ŝi drivis trans la fjordon kaj trovis sin en tiu lando, kiun regis reĝo Jonakr*. Kaj kiam li vidis ŝin, li prenis ŝin al si kiel edzinon. Ili ekhavis tri filojn, kiuj tiel nomiĝis: Sorli, Hamdir, Erp*. Ili havis harojn korve nigrajn, kiel Gunnar kaj Hogni kaj aliaj Niflungoj. Tie elkreskis ankaŭ Svanhild*, filino de juna Sigurd, ŝi estis la plej bela el virinoj. Pri tio aŭdis reĝo Jormunrek la Potenca*. Li sendis sian filon Randver* por peti ŝian manon en lia nomo. Kaj kiam li venis al Jonakr, Svanhild estis donita al li, kaj alportu li ŝin al Jormunrek. Tiam diris Bikki*, ke estus pli konvene, ke Randver ekhavu Svan- hild kiel edzinon, ĉar li estas juna kaj ili ambaŭ, sed Jormunrek maljuna. Tiu konsilo plaĉis al la junaj homoj. Post tio Bikki diris tion al la reĝo Tiam Jormunrek igis kapti sian filon kaj preni lin al pendigilo Tiam Randver prenis sian akcipitron kaj deŝiris de ĝi la plumojn kaj petis porti ĝin al sia patro . Post tio li estis pendigi- ta. Sed kiam Jormunrek vidis la akcipitron, li ekpensis, ke kiel la akcipitro estas senpluma kaj neflugipova, tiel same estas nun lia regno difektita, ĉar li estas maljuna kaj ne plu havas filon. Kiam Jormunrek rajdis el arbaro post ĉasado kun siaj korteganoj, tiam li vidis, ke reĝino Svanhild sidis kaj lavis siajn harojn. Ili tiam rajdis sur ŝin kaj surtretis ŝin ĝis morto sub la hufoj de siaj ĉevaloj.
Sed kiam Gudrun aŭdis pri tio, ŝi provokis siajn filojn al venĝo de Svanhild. Kiam ili pretigis sin por foriro, ŝi donis al ili kirasojn kaj kaskojn tiom fortajn, ke fero ne povos ilin penetri. Si donis al ili tiun konsilon, ke kiam ili venos al reĝo Jormunrek, ili alpaŝu en la nokto, kiam li dormas, kaj dehaku Sorli kaj Hamdir al li la manojn kaj la piedojn, sed Erp la kapon. Sed kiam ili jam estis survoje, ili demandis al Erp, kian helpon ili havu de li, kiam ili trovos reĝon Jormunrek. Li respondis, ke li helpu al ili tiel, kiel mano helpas al piedo . Ili diris, ke tute ne estas tiel, ke piedo havas subtenon de mano. Ili estis tiom koleraj kontraŭ sia patrino, ĉar ŝi elkondukis ilin kun koleraj vortoj, kaj ili volis fari tion, kio pleje al ŝi malplaĉus, kaj tial mortigis sian fraton Erp, ĉar ŝi amis lin plej multe . Iom poste Sorli faletis je unu piedo dum la paŝado, kaj subtenis sin per la mano. Tiam li diris: «Helpis nun mano piedon. Estus pli bone, se Erp nun vivus!»
Ili venis al reĝo Jormunrekk en la nokto, dum li dormis, kaj de- hakis al li la manojn kaj la piedojn. Tiam li vekiĝis kaj vokis por siaj homoj, petis ili vekiĝi. Tiam diris Hamdir: «Estus nun for la kapo, se Erp vivus!» Tiam ekstaris la korteganoj kaj ilin atakis, sed ne povis ilin superi per armiloj . Tiam Jormunrek vokis, ke ili estu batataj per ŝtonoj, kaj tiel estis farite . Tie falis mortaj Sorli kaj Hamdir. Estis tiam elmortintaj la tuta familio kaj la idoj de Gjuki .
Filino nomita Aslaug* postvivis la junan Sigurd. Si elkreskis ĉe Heimir* en la regiono de Hlymdalir*, kaj devenis de ŝi multnom- braj familiaj branĉoj.
Estas tiel dirite, ke Sigmund, filo de Volsung, estis tiom potenca, ke li trinkis venenon sen ia ajn difektiĝo, sed Sinfjotli*, lia filo, kaj Sigurd havis tiom malmolan haŭton, ke ne difektis ilin veneno tuŝanta ilin nudajn."
16. Prí rego Frodí kaj la muelílo Grottí
"Kial oro estas nomita 'faruno de Frodi*?"
"Por tio estas la rakonto, ke Odino havis filon, kiu nomiĝis Skjold*, de kiu devenas la Skjoldungoj*. Li havis rezidejon kaj regis tie landon, kie nun estas Danujo laŭ nomo, sed estis tiam nomita Got- lando . Skjold havis filon, kiu nomiĝis Fridleif*, kiu regis post li . La filo de Fridleif nomiĝis Frodi*, li transprenis la reĝecon post sia patro en tiu tempo, kiam la imperiestro Aŭgusto establis pacon tra la tuta mondo; tiam Kristo estis naskita. Sed pro tio, ke Frodi estis la plej potenca inter reĝoj en la Nordaj landoj, estis al li atribuita la paco ĉie, kie estis parolata la lingvo dana*, kaj estis ĝi nomita 'Paco de Frodi'. En tiu tempo neniu homo faris malutilon al alia homo, eĉ se li renkontis la mortiginton de sia patro aŭ de sia frato, liberan aŭ ligitan. Tiam ne troviĝis ŝtelistoj aŭ rabistoj, tiel ke ringo de oro kuŝis longtempe sur la altebenaĵo de Jalang*.
Reĝo Frodi akceptis inviton de tiu reĝo en Svedujo, kiu nomiĝis Fjolnir*. Tie li aĉetis du sklavinojn, kiuj nomiĝis Fenja* kaj Menja*. Ili estis grandaj kaj fortaj. En tiu tempo estis trovitaj en Danujo du muelŝtonoj tiom grandaj, ke neniu estis tiom forta, ke li povis ilin turni . Sed tian naturon havis la muelŝtonoj, ke tio mueliĝis en la muelilo, kion tiu deziras, kiu muelas. Tiu muelilo nomiĝis Grotti*. Estis tiu nomita Hengikjopt*, kiu donacis al Frodi la muelilon . Reĝo Frodi igis konduki la sklavinojn al la muelilo kaj ordonis al ili mueli por si oron kaj pacon kaj prosperon . Li ne permesis al ili pli longan ripozon aŭ dormon ol dum kiam silentas kukolo aŭ dum kiam oni elkantas unu poemon Estas dirite, ke ili tiam kantis tiun poemon, kiu estas nomita Grottasong*. Kaj antaŭ ol estis finita la kanto, ili estis elmuelintaj armeon kontraŭ Frodi, tiel ke en tiu nokto alvenis tien tiu vikinga reĝo, kiu nomiĝis Mysing, kaj mortigis li reĝon Frodi kaj kaptis grandan predon . Tiam la Paco de Frodi venis al sia fino
Mysing prenis kun si la muelilon Grotti kaj ankaŭ la sklavinojn Fenja kaj Menja, kaj ordonis al ili mueli salon. En la mezo de la nokto ili demandis, ĉu li ne tediĝis de la salo. Li ordonis al ili mueli plu . Ili tiam muelis ankoraŭ dum mallonga tempo, antaŭ ol la ŝipoj submariĝis, kaj estis postlasita turnakvo en la maro, kie la maro enfluis tra la truo de la muelilo
Tiam la maro fariĝis sala."
17. pri Hrolf KraUi Uaj Vogg
"Kial oro estas nomita 'semoj de Kraki'?"
"Estis en Danujo tiu reĝo, kiu nomiĝis Hrolf Kraki*. Li estis la plej rimarkinda inter antikvaj reĝoj, antaŭ ĉio pro siaj malavareco kaj braveco kaj modesteco. Estas unu ekzemplo pri lia modesteco, multe raportita en rakontoj, ke alvenis en la palacon de Hrolf malgranda knabo kaj malriĉa, kiu nomiĝis Vogg*. Tiam la reĝo estis ankoraŭ juna kaj gracila laŭ staturo. Vogg iris antaŭ la reĝon kaj le- vis al li sian rigardon. Tiam diris la reĝo: «Kion vi volas diri, knabo, tiel min rigardante?» Vogg diris: «Kiam mi estis hejme, mi aŭdis la homojn diri, ke reĝo Hrolf de Hleidra* estas la plej granda homo en la Nordaj landoj. Sed ĉi tie nun sidas sur trono stangeto (kraki), kaj ili nomas tiun reĝo!» La reĝo tiam respondis: «Vi, knabo, donis al mi nomon, kaj estu mi nomita Hrolf Kraki, kaj estas tio kutimo, ke donaco konfirmu donon de nomo . Sed nun mi ne vidas, ke vi havas iun donacon por mi por tia konfirmo, kiun mi povus akcepti Nun donacu al alia tiu, kiu havas » Li tiam prenis oran ringon de sur sia brako kaj donacis al li. Tiam Vogg diris: «Estu vi honorata super ĉiuj reĝoj pro via donaco kaj mi solene ĵuras, ke mi estigos morton al tiu homo, kiu vin mortigos » Tiam la reĝo ekridis kaj diris: «Sufiĉas malmulto por fari al Vogg plezuron.»