Gigantolando, isl . Jotunheimar, el jotun(n), giganto, kaj heimar, mondoj Laŭ la mitologio Gigantolando ĝenerale havis lokon en la oriento, oriente de Midgardo (isl . Miôgarôr), la tero loĝata de homoj kaj dioj, kaj estas dividita de ĝi per multaj grandaj rive- roj kaj la terura arbaro Jarnvid, isl . Járnviôur, 'Fer-arbaro'. Kun kreskanta geografia scio pri la oriento, la situo de Gigantolando estis movita al la nordo
giganto, isl . jotunn, plur. jotnar. Gigantoj ludas gravan rolon en la norda mitologio, iliaj loĝlokoj estas en Gigantolando, sed ofte sin trovas en diversaj rilatoj kun la Azoj, kutime tamen malamikaj. La gigantoj estas diversaj, iuj estas stultaj, aliaj saĝaj, kaj la giganti- noj foje estas priskribitaj kiel eksterordinare belaj kaj sekve havas amajn rilatojn kun iuj el la Azoj.
Selund, la dana insulo Sjxlland, la plej granda insulo de Danujo.
Malaren, granda lago en Svedujo, la islanda nomo estas Logu- rinn.
Bragi la antikva, isl . Bragi inn gamli. La plej malnova el la konataj skandinavaj poetoj (skaldoj), en la 9-a jc .
La versaĵo: fumantaj tirbestoj, tiom ŝvitantaj ke la vaporo leviĝan- ta de iliaj korpoj similas fumon; aldono al Danujo, la elfosita tero tirita el Svedujo kaj aldonita al Danujo; astrojn ok sur la frunto, la astroj signifas okulojn, la bovoj estas kvar kaj havas do ok okulojn kune; rabaĵo, la tero forrabita, kiu fariĝis la granda herboriĉa in sulo Selando
2
Azgardo, isl. Asgarôr, la komuna rezidejo de la Azoj, el ás, Azo, kaj garôr, muro, barilo, parenca al girôa, ĉirkaŭbari; ĉi tie garôr transprenas la signifon 'enfermita spaco' (komparu kun Midgardo, Miôgarôr en ĉap. 8) .
Tjodolf de Hvinir, isl . Pjóôólfr úr Hvini. Norvega poeto en la dua parto de la 9-a jc. ĝis la komenco de la 10-a.
Valhalo, isl . Valholl. Kutime klarigita kiel 'palaco de la faligitoj', el valr, homoj faligitaj sur la batalkampo, kaj holl, hal(eg)o; palaco . Homoj, mortigitaj en batalo, iris al Odino, la ĉefdio, en Valhalo.
La versaĵo: Svafnir, isl . Sváfnir [svaŭfnir], unu el la multaj nomoj de Odino, el la verbo svxfa [svaiva], mortigi; dormigi . La strofo en- havas kenning, formon de poetika parafrazo karakteriza de la poe- zio de la antikvaj skaldoj; ĉi tie ŝildoj estas nomitaj tegmentajkov- raĵoj de la halo de Svafnir (t.e. de Valhalo), kiel klarigas la teksto. - La strofo estas citaĵo el poemo titolita Haraldskvxôi, poemo (-kvfôdi, poemo), honore al la norvega reĝo Haraldr la belhara (848-931) lige al la granda batalo de Hafursfjordo (en jaro 868) en Norvegujo, kie la reĝo venkis siajn malamikojn, tiel sekurigante sian regon de tuta Norvegujo .
Gangleri, nomo, kiun reĝo Gylfi surprenas, supozeble 'kiu estas laca post longa irado', de ganga, iri, paŝadi .
La versaĵo "Ciujn pordojn ..." estas la unua strofo de Hávamál [haŭvamaŭl] (Vortoj de la Alta, t.e. Odino), unu el la Edda-poemoj, kiu grandparte konsistas el konsiloj por saĝa vivo .
La Alta, isl . Hár, l'Egale Alta, isl . Jafnhár, la Tria, isl . Priôi (Priâji). La nomoj aperas en ĉap. 20 kiel nomoj de Odino, tiel ke supozeble temas pri Odino tripersone dividita. La triopo ebligas kreon de gradacio en la rakontado
3
Generale pri capitro 3: Tiu kritiko aperis pri tiu ĉi ĉapitro, ke ĝi ne kongruas kun tio, kio sekvas, ĉar la priskribo de Cio-Patro, t . e . Odino, la ĉefa dio en la nordia mitologio, ŝajnas ĉi tie kunmiksita el paganaj kaj kristanismaj ideoj . Cio-Patro estas eterna, sed Odino pereas en Ragnarok, la lasta batalo, kiam pereas la dioj; li estas ĉiopotenca kaj regas ĉiujn aferojn, tiel ke nenio ŝajnas lasita por la ceteraj dioj; malbonaj homoj iras al la submondo de Hei, sed Bal dur la bona tamen tien iras post sia morto . La plej verŝajna klarigo de tiuj malkongruaĵoj estas, ke Snorri Sturluson elektis kunligi la paganismon al siaj ideoj pri evoluo de religioj, nome, ke la paganoj ja estis kapablaj pensi pri la ekzisto de ĉiopova dio; li tamen kon- servas la ligon kun Odino, ĉar li ja intencas priskribi la antikvan mondon de la nordaj dioj
La nomoj de Odino. Odino, isl . Oôinn [oüõin], estis la plej supera el la dioj. Neniu el la Azoj havas tiom da nomoj kiel Odino, pli ol 170, kiuj konserviĝis en la antikvaj fontoj. Ci tie estas 12 nom- britaj, en ĉap. 20 estas multaj aldonitaj. La islandaj formoj de la nomoj ĉi tie nombritaj estas: Cio-Patro, 'patro de ĉio', isl. Alfoôr, el al-, tuta, de ĉio, ĉiuj, kaj foôr, faâir, patro; Herran, Herjan, 'kiu regas armeon', de her, armeo; Nikar, Hnikar, 'kiu movas, instigas al batalo', de hnika, movi; Nikuz (Nikuss), Hnikud, batal-movan- to; Fjolnir, 'kiu havas multajn naturojn', de fjol-, mult-; Oski, de óska, deziri; Omi, de óma, soni; Biflidi, Biflindi, Svidar, Svidrir, originalaj signifoj necertaj; Vidrir de veôr, vetero, vento; Jalg, Jalk, ĉevalo ( Odino havas la plej bonan ĉevalon inter la Azoj).
Gimle, isl. Gimlé, 'ŝirmejo kontraŭ fajro', el gim, fajro kaj lé (hlé), ŝirmejo .
Vingolf, isl . Vingólf, 'agrabla loĝejo', el vin, rilata al vinr, amiko, kaj gólf [goŭlf], ĉambro, domo.
Hel, la regno de la mortintoj, ankaŭ nomo de la reĝino de tiu regno . La nomo rilatas al la verbo hylja, kovri, kaŝi; la regno de Hel estis sub la tero