Выбрать главу

Niflhel, de Nifl, mallumo; nebulo, kaj hel (vd. supre) .

prujno-gigantoj, isl . hrímpursar, 'primitivaj gigantoj de la frosto', el hrím, prujno (povas ankaŭ signifi fulgon - vd. klarigon ĉe ĉap. 38 - originala signifo estas tavolo, krusto sur io), kaj pursar, sing . purs, giganto . La nomo purs havas negativan signifon, jotunn estas proksimume neŭtrala

4

Voluspa, isl . Voluspá, 'aŭguro de la sibilo', la plej fama el la Edda- poemoj, el la 10-a jarcento; ĝi rakontas pri la origino, evoluo kaj fino de la mondo . La nomo estas kunmetita el volu, gen . de vala, sibilo, aŭguristino, kaj spá [spaŭ], aŭguro, antaŭdiraĵo .

Ginnungagap, la praspaco antaŭ la kreo de la mondo, la granda malpleno . La nomo ne estas plencerte klarigita, Ginnunga- eble ri- latas al gína, vaste malfermi, kaj gin, faŭko; gap, truego, abismo .

Niflheim, isl . Niflheimr, 'la malluma mondo', el nifl, mallumo; ne­ bulo, kaj heimr [hejmr], mondo . Mitologia loko en la nordo, mon­ do de mallumo kaj malvarmo .

Hvergelmir, 'la muĝanta kaldrono', el hver, kaldrono (ĉi tie fonte- go), kaj gelmir, muĝanto .

La rivernomoj. Dekunu riveroj elfluas el fontego Hvergelmir, iliaj nomoj havas signifojn, kiuj ĉiuj rilatas al malvarmo, rapido kaj minaco . La islandaj formoj de la nomoj kaj iliaj proksimumaj sig- nifoj: Svol, isl . Svol, la malvarma, Gunntra, isl . Gunnprá, batalo- ĝojo, Fjorm, isl . Fjorm, la vigle rapida, Fimbultul, isl . Fimbulpul, bruanta kiel ventego, Slid, isl . Slíôr, la danĝera, Hrid, isl . Hríô, malvarma kiel neĝblovo, Sylg, isl . Sylgr, la glutema, Ylg, isl . Ylgr, danĝera kiel lupino, Leift, isl.Leiftr, fulme rapidflua, Gjoll, isl . Gjoll, la bruega.

Pordego de Hel, isl . Helgrindur, la krada pordego de Hel, el Hel (vd. supre), kaj grindur, sing . grind, krado . Tra ĝi iras mortintoj destinitaj por postvivo en la mortoregno de Hel

Muspell, isl . Múspell, la fajro-mondo sude de Ginnungagap. La origino de la nomo estas neklara, Mú- eble rilatas al mundus, mon­ do, en la latina, kaj spell el la verbo spilla, difekti, detrui . En la nordo estas la malvarma kaj malluma Niflheimr, en la sudo estas la varma mondo de fajro, Múspell. Inter tiuj du pramondoj estas Ginnungagap, la vasta malpleno

Surt, isl . Surtr, la ĉefo de la fajro-gigantoj, kies loko estas Múspell; la nomo rilatas la adjektivo svartr, nigra.

5

Elivogar, isl . Élivogar, el él, neĝblovo, kaj vogar, sing . vogr, maro, fjordoj. La vorto estas en pluralo kaj tial verŝajne komuna nomo de la riveroj elnombritaj en ĉap. 4.

Ymir. La nomo estas probable parenca al la sanskrita Yama, kaj la latina geminus, ĝemelo, kaj al pliaj vortoj el la hindeŭropa radiko *iemo-, ĝemelo, duseksa, kio kongruas kun tio, ke Ymir generas idojn kun si mem Alia klarigo estas, ke la nomo devenas de ymja, bleksoni, submuĝi

Aurgelmir, alia nomo de Ymir, el aur, koto, kaj gelmir, muĝanto .

Voluspa la malpli longa, isl . Voluspá in skamma, Edda-poemo evi­ dente konata de Snorri Sturluson, sed kiu nur parte konserviĝis .

La versaĵo: Vidolf, isl . Vidólfr, Vilmeid, isl . Vilmeiôr, Svarthofdi, isl. Svarthofdi, nigrakapulo, estas enigmaj personoj cetere neko- nataj

Vaftrudnir, isl . Vafprúdnir, saĝa giganto, laŭ kiu estas nomita Vafprúdnismál, Vortoj de Vaftrudnir, unu el la Edda-poemoj.

6

Audhumla, isl. Auâhumla, el auô(ur), riĉaĵo, kaj humla, senkorna bovino

prujno-stonoj, ŝtonoj kovritaj de prujno .

Buri, la nomo rilatas al bur, filo, kaj bera, naski idon . La nomo de lia filo Bor havas la saman originon

Bestla, la signifo de la nomo estas neklara, ĝi povus signifi edzinon aŭ tiun, kiu estas envolvita de basto, klarigo iom probabla, se oni konsideras, ke la unuaj homoj, Ask kaj Embla, portas nomojn de arboj (vd. ĉap. 9) .

Boltorn, isl . Bolporn, giganto, patro de Bestla, el bol, malfeliĉo, kaj porn, dorno. La nomo do povus signifi dornon, kiu kaŭzas malfeliĉon, malbonon.

La filoj de Bor: Odino, Vilji kaj Ve. Odino, isl . Óâinn, la ĉefa dio en la pranorda mitologio La nomo havas praĝermanan deve- non, antikva saksa Woden, antikva germana Wuotan, antikva angla Woden, el praĝermana radiko *woâana-, parenca al adj . óâr, fre- neza kaj subst. óâr, poezio. - Vilji signifas volon, Ve, isl. (aŭ Véi) signifas sanktan lokon . - Tiu triopo havas praajn radikojn. La romia historiisto Tacitus en sia verko Germania (de ĉ. 100 p. Kr.), mencias Tvisto kiel mitologian prapatron de la ĝermanoj, lia filo nomiĝis Homo kaj havis tri filojn, kiuj estis la prapatroj de la tri ĝermanaj gentoj: Ingveonoj, Istveonoj kaj Herminonoj. Kleru- loj sugestis ĉi tie interrilatojn. Ciukaze, la rakonto pri la origino de la dioj estas rimarkinda: unuflanke ili devenas el la gento de la prujno-gigantoj kaj sekve de Ymir mem, aliflanke el la senviva naturo, la "ŝtonhomo" Buri, - vivo kaj senvivo kuniĝas kaj formas tutaĵon.