7
Bergelmir, 'kiu muĝas kiel urso', el ber, urso, kaj gelmir, mu- ĝanto farunujo, isl. lúâr. La isl . vorto lúâr aperas kelkfoje en antikvaj tekstoj en la signifo farunujo, t. e . kesto sub la muelŝtonoj, en kiun falis la faruno de la muelata greno. Originala signifo de la vorto es tas verŝajne kavigita trunko. Estas demando, kiel Snorri Sturluson komprenis la vorton ĉi tie, probable la originala signifo plej bone taŭgas, ke Bergelmir uzis kavigitan trunkon kiel boaton. Tamen es tas imageble, ke la farunujoj en Gigantolando estis tiel eksterordi- nare grandaj, ke ili estis uzeblaj kiel boatoj! Alia klarigo koncernas la strofon (el la Edda-poemo Vafprúânismál, Vortoj de Vaftrudnir, isl Vafprúânir), kiun Snorri citas en la teksto. Vaftrudnir, la saĝa giganto, tie respondas demandojn de Odino en la poemo, i.a ke li memoras "kiam la multescia giganto [t.e. Bergelmir] estis metita en farunujon", - ĉu la "farunujo" ĉi tie eble servas kiel ĉerko? La vortoj "estis metita" (isl. var lagiâr) ŝajnas indiki tion Estas rimar- kinde, ke en la strofo ne estas mencio pri la inundo de la sango de Ymir, kiun Snorri priskribas. Kaj kiu estis tiu Bergelmir, kiu es tas destinita por fariĝi prapatro de nova gento de prujno-gigantoj? Kion rimarkindan li plenumis, kiu meritigis al li ludi tiun rolon? Eble Snorri estis influita de rakonto pri la Diluvo en la Malnova Testamento en sia interpreto
8
La nomoj de la gnomoj: Austri, Orientulo, Vestri, Okcidentulo, Sudri, isl. Suâri, Sudulo, Nordri, isl . Norâri, Nordulo . En la pra- norda mitologio la gnomoj nenie estas konsiderataj malgrandstatu- raj, ĉi tie tiuj kvar subtenantoj de la ĉielo estas evidente granduloj. (Vd. pli pri la gnomoj en klarigo ĉe ĉap.14) .
Midgardo, isl . Miâgarâr, el miâ-, mez-, kaj garâr, muro, barilo . Ci tie Midgardo estas fortika muro, kiu ĉirkaŭas la loĝatan teron. La spaco interne de la muro estas ankaŭ nomita Miâgarâr en la Edda-poemoj La malnova signifo de garâr, barilo, do transprenis la signifon de la enhavo interne de la barilo . En la Edda-poemoj Midgardo estas la mondo, kie kaj homoj kaj dioj havas siajn loĝlo- kojn. Azgardo troviĝas ie meze en Midgardo, iuj Azoj havas tamen siajn loĝlokojn sur la firma ĉielo, kiu estas ligita al la tera Azgardo per la ponto Bifrost (vd. klarigon ĉe ĉap. 13) .
9
Ask, isl . Askr, frakseno .
Embla estas malfacile klarigebla. Tri klarigoj estis prezentitaj: 1) ke la nomo devenas el * Embla < *Almilon, parenca al isl . almr, ulmo (kaj tiel ambaŭ nomoj de la unuaj homoj estas ligeblaj al nomoj de arboj); 2) ke ĝi devenas al *Ambilo, kaj tiel ambaŭ nomoj estus ligeblaj al du reĝoj de la Vandaloj, antikva ĝermana gento, Assa kaj Ambro; 3) ke ĝi estas parenca al la greka vorto ámpelos, vito .
Azgardo, isl . Ásgarôr (vd. klarigon ĉe ĉap. 2). Ci tie Azgardo estas lokita en "la mezo de la mondo" kaj do parto de Midgardo. - La loĝlokoj de iuj el la Azoj estas tamen sur ĉielo, kiu estis konceptita kiel firma: Himinbjorg, loĝloko de Heimdall, Noatun, loĝloko de Njord, Breidablik, loĝloko de Baldr. La ponto Bifrost ligas Azgar- don sur tero kun la loĝlokoj de iuj dioj sur la ĉielo.
Trojo. En la Prologo Snorri disvolvas la ideon pri la origino de la pranordaj dioj, ke ili devenis de reĝoj kaj herooj en la antikva Trojo. Tie li rakontas pri la vojaĝo de la reĝo Odino norden kaj lia loĝiĝo en Skandinavio
Hlidskjalf, isl . Hliôskjálf, la trono de Odino aŭ lia halo kun la tro no. Laŭ ĉap. 17 Hlidskjalf estas evidente trono en halo nomita Va- laskjalf. La nomo estas kunmetita el hliô-, pordo, pordotruo, kaj -skjálf [skjaŭlf], verŝajne konstruaĵo kun etaĝaj ŝtupoj, kp . angla shelf, breto. Do verŝajne temas pri ia konstruaĵo kun grandaj truoj tra kiuj Odino povis rigardi super la tutan mondon.
Frigg, edzino de Odino, plena nomo Frigg Fjorgvinsdóttir, t . e . fili no de Fjorgvin. Pri ŝia patro nenio estas sciata. Frigg estis ĉefdiino, nur Freyja havis pli gravan rolon. La nomo devenas el ĝermana * frijjó, 'la amata', rilata al isl . fría, ami . Estas probable, ke Frigg estis originale diino de virinoj ĉe la antikvaj ĝermanoj, diino de familiaj rilatoj kaj eble de amo
Azo-Toro, isl. Asapór, t.e. Toro de la Azoj, t.e. kiu apartenas al la gento de la Azoj. Toro, isl . Pór, estas la plej forta el la Azoj, dio de tondroj kaj fulmoj. Li estas la filo de Odino kaj Jord, isl . Jord, la Tero mem personigita. Baldur estas filo de Odino kaj Frigg, kaj la filon Vali li generis kun Rind, homa princino . Snorri diras, ke ankaŭ Heimdall, Tyr, Bragi, Vidar kaj Hod estas filoj de Odino, sed ne mencias, ĉu Frigg estis ilia patrino.
10
Norfi, isl. Norfi, aŭ Narfi, ĉi tie nomo de giganto (Narf estas ankaŭ nomo de unu filo de Loki). Origine la nomo signifis verŝajne 'la maldika, alpremita', rilata al la verbo njorva, firme ligi, kp . la anglan narrow, mallarĝa.
Nott, isl . Nótt, la nokto personigita .
Naglfari, efektive nomo por glavo, Nagl- probable devenas de nagli, najlo, -fari, de fara, iri, verŝajne la nomo signifas 'kiu iras ornamita aŭ fortigita per najloj'.
Aud, isl . Audr [õjõr], riĉaĵo personigita.
Annar, 'la dua' aŭ 'alia'.
Delling, isl. Dellingr, 'la hela', kp . antikvan anglan deall, hela. Dag, isl . Dagr, la tago personigita.
Hrimfaxi, 'prujnkolharulo', isl . Hrímfaxi, el hrím, prujno, kaj fax, kolharoj de ĉevalo.
Skinfaxi, 'brilkolharulo', el skin, brilo, kaj fax. - Cevaloj havis religian valoron ĉe la antikvaj ĝermanoj, multaj bildoj de ĉevaloj troviĝas enĉizitaj sur rokoj el la epoko de la bronzo.