H
Mundilfari, la nomo rilatas al mund, tempo, kaj fara, iri, la nomo do verŝajne signifas 'kiu iras post aŭ dum difinita tempo', taŭga nomo por la patro de la suno kaj la luno
Mani, isl . Máni [maŭni], la luno personigita.
Sol, isl . Sól [soŭl], la suno personigita. Multaj atestoj ekzistas pri la kulto de la suno en la epoko de la bronzo, rokaj enĉizaĵoj kaj la fama sunĉaro el Trundholm en Danujo el ĉ. 1400 a. Kr., trovita en 1902.
Glen, isl . Glenr, la brilanta, la nomo rilatas al la verbo glóa, brili .
Arvak, isl . Árvakr, 'kiu vekiĝas frumatene', el ár, frue, kaj vaka, maldormi
Alsvinn, isl . Alsvinnr, el Al-, tute, kaj svinnr, energia, rapida; saĝa, la nomo pli probable signifas 'kiu iras tre rapide' ol 'la tre saĝa'.
isarnkol, isl . ísarnkol, el ísarn, fero, kaj kol, malvarmo . La nomo indikas venton malvarman kiel fero, kiun elblovas la balgoj sub la ŝultroj de la ĉevaloj.
Bil, Hjuki, Byrgir, Swg, Simul. Ci tiuj nomoj rilatas al bildo, kiun oni vidas sur la luno . Bil estas verŝajne la sama kiel bil, tempo, kaj povus indiki malkreskantan lunon, Hjuki, isl Hjúki, rilatas al hjúkast, resaniĝi, kaj povus indiki kreskantan lunon. Pri Swg, isl . Sxgr [saj%r], estas necerte, sed ĉi tie ĝi signifas kuvon. Simul, isl . Símul, estas portostango, kiun du portas inter si, eble rilatas al isl . síma, fadeno . - Bil kaj Hjuki ŝajnas indiki ŝanĝiĝojn de la grando de la luno, vidata el la tero, sed Byrgir, Sxg kaj Simul verŝajne rilatas al iuj videblaj formoj sur la luno, "kiel estas videble de la tero", kiel diras Snorri.
Vidfinn, isl . Viâfinnr, el viâr, arbo, ligno, kaj finnr, homo el la raso de sameoj.
12
Skoll, 'trompo, intrigo', el skolla, esti trompema; svingiĝi .
Hati Hrodvitnisson, 'Hati filo de Hrodvitnir', isl . Hati Hróõvit- nisson, Hati signifas 'malamiko, tiu kiu malamas', de hata, mal- ami; Hróâvitnis, gen . de Hróâvitnir, de isl . hróâr, famo, kaj vitnir estas ofte uzata por signifi lupon, de vita, scii, - son, filo .
Jarnvid, 'Fer-arbaro', isl . Járnviâr, el járn, fero, kaj viâr, arbo, arbaro. Ne estas klare, ĉu la arboj estas el fero, aŭ ĉu la nomo nur celas veki minacon, danĝeron . En tiu arbaro vivas lupoj kaj gigan- tinoj, nomitaj Járnvidjur, 'Ferarbarinoj'.
Managarm, isl . Mánagarmr, el máni, luno, kaj garmr, hundo, lupo . - La lupo Hati estas jam menciita, kiu persekutas la lunon kaj fine ĝin glutos, ĉi tie la luno-glutonto estas nomita Managarm, sendube temas pri la sama lupo .
La versaĵoj: la maljuna, la gigantino, kiu nutras la lupojn; gento de Fenrir, la lupoj; Fenrir estas la plej monstra el lupoj (vd. ĉap. 34) . - Tiuj strofoj el Voluspá apartenas el tiu parto de la poemo, kiu priskribas Ragnarok, la Finon de la dioj kaj mondo .
Bifrost, isl. Bifrost, 'la ŝvebanta, tremanta vojo', el bifa, movi, kaj rost, vojo . Tiu ponto estas ankaŭ nomita Asbrú [aŭsbru], 'ponto de la Azoj', el ás, azo, kaj brú, ponto, ĉar la Azoj ĝin transrajdas ĉiutage al konferenco ĉe Urdarbrunn (vd. ĉap. 15) .
urbo, isl . borg, 'fortikaĵo, defendaj muroj kaj konstruaĵoj interne de ili'
Idavoll, isl . Iâavollr. La vorto estas plej probable formita el íâ, laboro, kaj vollr, kampo; laŭ tio la nomo signifas originale 'kampo de komuna laboro (de la dioj)'. Alia signifo povus esti 'la kampo kiu konstante renoviĝas', kp . kun iâulega, ofte, ripete .
Gladsheim, isl. Glaâsheimr, luma (ĝoja) mondo, el glaâr, ĝoja, brilanta, kaj heimr [hejmr], mondo .
Vingolf, vd. klarigon ĉe ĉap. 3 .
epoko de oro, isl gullaldr, el gull, oro, kaj aldr, tempo
gnomoj, isl . dvergar, sing . dvergr. Kredo al estaĵoj kiel elfoj, gi gantoj kaj gnomoj ŝajnas relative sendependa de religio kaj apar- tenas al popolaj kredoj, kiuj pli-malpli pluvivis post la enkonduko de kristanismo ĉe la ĝermanaj popoloj. Tamen la elfoj certe ludis konsiderindan rolon en la antikva norda mitologio, kaj estis eĉ kul- tataj. La gnomoj estis ĝenerale helpemaj estaĵoj, kvankam ankaŭ estas mencioj pri malicaj gnomoj En la mitologiaj rakontoj nenie aperas, ke ili estis malaltstaturaj. Ili estis aparte kapablaj pri man- laboro kaj farado de valoraj objektoj, precipe el oro . La gnomoj havas siajn loĝlokojn en rokoj kaj en la tero
Modsognir, isl . Móôsognir, probable el móôr, kuraĝo; kolero, kaj sognir, kiu elsuĉas (el la verbo sjúga, suĉi); la nomo de tiu gnomo do probable signifas 'kiu ensuĉas por si kuraĝon aŭ koleron'.
Durinn, de dyr, pordo; la nomo do probable signifas 'pordo-gar- disto'
La strofo: Blainn, isl . Bláinn, 'la blua', ĉi tie la giganto Ymir.
Svarinshaug, isl . Svarinshaugr, tombaltaĵo de Svarinn, el Svarinn (persona nomo), kaj haugr, tombaltaĵo
Aurvangar, 'tereno de koto', el aur, koto, kaj vangar, tereno .
Joruvellir, isl . Joruvellir, probable rilata al jorvi, sabla, ŝtonoza altaĵo, kaj vellir, sing . vollr, kampo . La nomo povus do signifi 'sablozaj kampoj'.