Lofar, nomo de gnomo, probable el lof, laŭdo, do signifanta 'laŭdata, fama'
15
La Frakseno de Yggdrasil, isl. Askr Yggdrasils, aŭ simple Ygg- drasill, la mondarbo en la norda mitologio Askr estas frakseno, kaj laŭvorta signifo de la vorto Yggdrasill estas 'ĉevalo de Odino', el Yggr, 'kiu kaŭzas timon', unu el la nomoj de Odino, kaj drasill, ĉevalo. La nomo estas iom enigma, kaj diversaj klarigoj ekzistas. La plej probabla rilatas al priskribo en la Edda-poemo Hávamál, Vortoj de la Alta, kie Odino pendigas sin mem sur arbon por akiri mistikajn sciojn, surbaze de tiu ideo, ke tiaj scioj estis akireblaj per ŝajna memofero. Pendigilo estas foje nomita 'ĉevalo de la pendigi- to', pro tio la nomo Yggdrasill.
Nidhogg, isl . Nídhoggr, la drako kiu ronĝas la radikon de la Frak- seno en la fonto Hvergelmir. La nomo devenas el níd, malicaj di- roj, kaj hoggr, hakanto (el hoggva, haki) .
Mimisbrunn, isl . Mímisbrunnr, el Mímir, kaj brunnr, fonto; puto .
Mimir, isl . Mímir, la saĝa giganto, kiu gardas la fonton Mimis- brunnr. Mimir estas tiu estaĵo en la norda mitologio, kiu estas la plej saĝa, la nomo estas parenca al lat . memor, (mi) memoras .
Gjallarhorn, 'la korno kiu laŭte sonas', el gjalla, laŭte eksoni, kaj horn, korno. Ci tie la korno servas por trinkado, sed en ĉap. 27 . kaj 51. ĝi servas al la Azo Heimdall kiel laŭtsonigilo . Ne estas klare, ĉu temas pri la sama korno.
Urdarbrunn, isl . Urdarbrunnr, la fonto de Urdr, brunnr, fonto . (Vd. pri Urd (Urõr) malsupre) .
Asbru, isl . Asbrú, 'la ponto de la Azoj', t.e. Bifrõst, el As, Azo, kaj brú, ponto
La nomoj de la cevaloj de la Azoj: Sleipnir, kiu glite kuras, de sleipr, glita; Glad, isl . Gladr, la hela kaj vigla; Gyllir, ornamita per oro, de gull, oro; Glen, isl Glenr, la brila; Skeidbrimir, kiu kuras rapide kiel ondego al bordo, el skeid, kuro, kaj brim, frapanta ondo; Silfrintopp, isl . Silfrintoppr, kiu havas kolharojn blankajn kiel arĝento, de silfr, arĝento; Sinir, kun fortaj tendenoj, de sin, tendeno; Gils, radie rapida, parenca al geisli, radio; Falhofnir, isl . Falhófnir, kiu havas palajn hufojn, el folr, pala, kaj hófr, hufo; Gulltopp, isl . Gulltoppr, kiu havas orajn kolharojn, el gull, oro, kaj toppr, supro, pinto, ĉi tie pri kolharoj de ĉevalo; Lettfeti, isl. Létt- feti, kiu kuras malpeze, el léttr, malpeza, kaj fet, paŝo .
Kormt, isl . Kormt, signifo necerta, la nomo tamen ŝajnas deveni de karmr, kadro .
Ormt, isl . Ormt, la nomo ŝajnas deveni de isl. armr en la signifo 'river-branĉo'.
Kerlaugar, sing . Kerlaug, el ker, kuvo, kaj laug, bano; la nomo de la du Kerlaugar do indikas riverojn, kiuj proponas varman banon, probable al Toro, kiu devas ilin transvadi .
Nornoj. Laŭ la pranorda mitologio nornoj, isl . nornir (sing . norn), determinas la vivon kaj la sorton de la homoj. La plej gravaj nor noj estas tiuj, kiuj havas sian lokon ĉe Urdarbrunn: Urd, isl . Urâr, Skuld kaj Verdandi, isl . Verâandi. La nomo de Urâr estas ligita al la pasinteco, la nomo de Verâandi al la nuntempo, ambaŭ nomoj rilatas al la verbo verâa, estiĝi; la nomo de Skuld estas ligita al la estonteco, kaj rilatas al al verbo skulu, devi .
Dvalin, isl. Dvalinn, ĉi tie nomo de gnomo, probable rilata al dvali, inerto, letargio. (Ankaŭ nomo de cervo en ĉap. 16) .
16
Vedurfolnir, isl . Veârfolnir, 'kiun paligis la ventoj', el veâr, vetero, vento, kaj folr, pala .
Ratatosk, isl . Ratatoskr, Rata- probable estas parenca al lat . rado, (mi) gratas, kaj toskr al angla tusk, dentego, la nomo do signifas 'kiu gratas, ronĝas per dentego'.
La nomoj de la serpentoj en la strofo: Goin, isl . Góinn, 'besto en tero'; Moin, isl. Móinn, 'kiu loĝas en la torfo'; Grafvitnir, 'fosanta lupo', el grafa, fosi, kaj vitnir, lupo; Grabak, isl. Grábakr, 'kiu havas grizan dorson', el grár, griza, kaj bak, dorso; Grafvollud, isl . Grafvolluâr, 'kiu fosas sur ebena grundo', el grafa, fosi, kaj vollr, ebena grundo; Ofnir, isl . Ofiiir, signifo necerte, eble de vefa, teksi; Svafnir, isl . Sváfnir, 'kiu dormigas, mortigas', el svxfa, dormigi; mortigi
La nomoj de la cervoj: Dain, isl . Dáinn, parenca al malnova angla da, cervino; Dvalin, isl . Dvalinn, 'kiu flegme sin movas', de dvali, letargio; Duneyr, 'kiu movas sin tiom rapide, ke susuras en la ore- loj', el duna, laŭte susuri, kaj eyra, orelo; Duratror, isl . Duraprór, signifo necerta, Dura- eble de dyr, pordo, -prór aperas kiel nomo de apro, ankaŭ de Odino, kaj eble signifas 'granda, fortika'.