Mjollnir, isl. Mjollnir, 'kiu frakasas', la martelo de Toro, de molva, frakasi . Mjollnir estis ne nur la plej grava armilo de la dioj, ĝi ankaŭ havis vivdonan povon (vd. ĉap. 44) .
zonrimeno de plipotencigo, isl . megingjardir, el megin, forto, po- tenco, kaj gjardir, zonrimeno.
Az-potenco, isl . ásmegin, el ás, Azo, kaj megin, potenco, forto . gantoj el fero, isl . járnglófar, el járn, fero, kaj glófar, gantoj.
22
Baldur, lia nomo ne estis plencerte klarigita; unu klarigo deve- nigas ĝin el hindeŭropa radiko *bhel- blanka, alia rilatigas ĝin al malnova angla bealdor, reĝo, tria klarigo estas, ke la nomo rilatas al malnova adjektivo baldr, brava.
La floro nomiĝas islandlingve baldursbrá, 'okulharoj de Baldr', baldurs, gen . , brá, okulharoj; lat . Matricaria inodora.
Breidablik, vd. klarigon ĉe ĉap. 17.
23
Njordo, isl . Njordr; la nomo devenas el la praĝermana *Nerpuz, diino, kiun la romia historiisto Tacitus mencias en sia verko Ger- mania, okazis ŝanĝiĝo de sekso de Nerpuz al la maskla Njordr. Plej probable Nerpuz estis duseksa diestaĵo, kiu fariĝis virseksa ĉe la nordaj popoloj.
Noatun, isl. Nóatún, 'ŝipŝirmejo', el nór (gen. plur. nóa), ŝipo, bo ato (parenca al lat. navis, ŝipo), kaj tún, enfermita spaco; kulturita kampo (parenca al angla town) .
Vanioj, isl . Vanir, estis alia gento de dioj. La plej multaj dioj aparte- nas al la Azoj, sed Njordo kaj liaj infanoj, Freyr kaj Freyja devenis el la Vanir Pri la Vanir malmulto estas sciata, sed ili probable estis dioj de fekundeco . La nomo kredeble parencas al isl . vinr, amiko . Snorri aludas ĉi tie al milito inter la Azoj kaj la Vanioj.
Hwnir [hajnir], eble parenca al isl . hxna, allogi. Lia rolo estas neklara
Skadi, isl . Skadi. La nomo eble rilatas al la gota skadus, ombro .
Tjassi, isl . Pjassi, origino de la nomo estas neklara. Pri tiu giganto estas aparta rakonto en Skaldskaparmal 2 - 3.
Trymheim, isl . Prymheimr,' mondo de bruo', el prymr, bruo, kaj heimr, mondo .
Ondurgud, isl . Ondurguâ, 'ski-diino', el ondur, skio, kaj guâ, dio
Ondurdis, isl . Ondurdís, 'ski-patrono', el ondur, skio, kaj dís, pa trono; nimfo
Freyr kaj Freyja estas ambaŭ parencaj al gota frauja, sinjoro, mas tro
Folkvang, isl . Fólkvangr, 'kampo de la popolo, aŭ de armeo; batal- kampo', el fólk, popolo, homoj; armeo, kaj vangr, kampo .
Sessrumnir, isl. Sessrúmnir, 'kiu havas multajn sidlokojn', el sess, sidloko, kaj rúmnir, kiu enhavas ion, el rúma, enhavi
frovor, isl. fróvur, sing . fróva, sinjorino, mastrino .
Tyr, isl . Tyr, la norda nomo de la ĝermana dio de ĉielo kaj mi- lito Tiwas. La nomo estas origine la sama kiel Zeus en la greka kaj parenca al lat. deus, dio . En la Edda de Snorri li estas ofte menciita kiel unu el la gravaj dioj, tamen nur dufoje kiel aganta persono: dum la katenado de la lupo Fenrir kaj en la lasta batalo dum Ragnarok La pluralo de lia nomo, tívar, estas ofte uzata pri la dioj komune, kio indikas, ke iam la rolo de Tyr estis pli granda ol montriĝas ĉe Snorri.
Fenrir, ankaŭ nomita Fenrisúlfr, - úlfr, lupo . Monstra lupo, ido de Loki (vd. ĉap. 34) . La nomo verŝajne devenas el fen, marĉo, kaj povus signifi 'la monstro kiu loĝas en la marĉoj'.
Gleipnir, 'la glitanta', pri tiu kateno vd. ĉap. 34 .
lupo-artiko, isl . úlfliôr, 'manartiko, pojno', el úlfr, lupo, kaj liôr, artiko La vorto estas malnova, sed probable misinterpreto de la formo úlnliôr, el oln, brako, kaj liôr, artiko .
26
Bragi, la nomo plej verŝajne devenas al bragr, poezio, sed ne in- verse, kiel diras Snorri
Idun, isl . Iôunn, 'kiu renovigas', el iô-, prefikso por signifi ripeton . La naturo de la rejunigaj pomoj, kiujn ŝi konservas, ankaŭ kredeble ligiĝas al ŝia nomo La ideo pri tiaj pomoj estas trovebla ankaŭ en la greka mitologio, la orpomoj, kiujn gardas la nimfoj Hesperidinoj.
Ragnarok, isl . Ragnarok, destino de la dioj, Ragna-, gen . de rogn, dioj, kaj rok, destino. Vd. ĉapitrojn 50-52 .
27
Heimdall, isl . Heimdallr, 'kiu prilumas la mondon', Heim- de heimr [hejmr], mondo, la dua parto signifas 'hela, brila', kp . anglo- saksa deall, hela
Hallinskidi, isl . Hallinskíôi, 'kun oblikvaj kornoj', el hallr, oblikva, klinita, kaj skíôi, skio, ĉi tie probable ski-forma korno. Hallinskíôi estas ankaŭ nomo de virŝafo
Gullintanni, 'kun oraj dentoj', el gull, oro, kaj tann (tonn), dento .
Gulltopp, isl . Gulltoppr, 'kun oraj kolharoj', el gull, oro, kaj toppr, pinto, supro
Himinbjorg, isl . Himinbjorg, vd. noton ĉe ĉap.17. trimejloj, isl . rastir, sing . rost, trimejla distanco . Gjallarhorn, vd. noton ĉe ĉap. 15.