Выбрать главу

glavo de Heimdall, metafora uzo de la supre menciita signifo de Hallinskíôi, la kornoj pensigas pri glavo .

Magio de Heimdall, isl . Heimdallargaldur, Heimdallar, gen. de Heimdallr, galdur, magio; nomo de poemo, kiu ne estas konservita en la kolekto de la Edda-poemoj.

28

Hod, isl . Hodr, la blinda Azo; la nomo signifas 'batalisto', de hod, batalo

la ago de liaj manoj montras al la mortigo de Baldr (vd. ĉap. 49) .

Vidar, isl . Vídar, de vídr, vasta, la nomo povus signifi 'kiu regas vastan landon'. Lia ĉefa rolo estas mortigi la lupon Fenrir en la ba- talego dum Ragnarok (vd. ĉap. 51); tiam bone servas lia dika ŝuo .

Ali Vali, isl. AliVáli, etimologia signifo nekonata. Estas alu­ do en Voluspá pri li kiel venĝinto de Baldr, sed Snorri ne mencias tiun lian rolon

Rind, isl . Rindur, nomo de necerta origino; menciita en ĉap. 36 kun Jord, Tero, kiel unu la Azinoj. Laŭ la dana historiisto Saxo Gram- maticus (1150-1220) Rind estis homa reĝidino, kun kiu Odino ge- neris la filon Váli, laŭ profetaĵo destinitan por venĝi la morton de Baldur

Ull, isl . Ullr, la nomo probable estas parenca al gota wulpus, glo- ro

Sif, la nomo rilatas al ligoj pere de geedziĝo kaj probable signi- fas simple 'edzino (de Toro)'. Sif estas ofte nomita en la antikva poezio, sed ŝia rolo estas tamen neklara.

Forseti, 'kiu prezidas (ĉe konferenco)', el for-, antaŭ(e), kaj sitja, sidi

Nanna, origino neklara

Nep, isl . Nepr, origino neklara . Glitnir, 'la brilanta', el glit, brilo .

Loki Lopt, isl . LokiLoptr, la nomo ligebla al lúka, fini, kaj malnova angla to-lúcan, detrui . Loki ne havas aparte difinitan ro- lon en la antikva mitologio Li estas komplika persono, sed esence li estas ruzulo kaj intrigisto. Li estas la patro de la monstraj malami- koj de la Azoj: la lupo Fenrir, la marserpento Midgardsorm kaj Hel, la reĝino de la submondo. Li ofte kaŭzas gravajn ĝenojn al la dioj, sed okaze helpas ilin el embarasaj situacioj.

Farbauti, isl . Fárbauti, 'kiu damaĝe frapas', el fár, damaĝo, kaj bauta, frapi

Laufey Nal, la nomoj estas iom enigmaj, Laufey, el lauf, folio, kaj ey, insulo, Nal, isl . nál, pinglo (eble de konifera arbo) . La no­ moj ŝajnas indiki rilaton kun arboj, eble la patrino de Loki estis ia arbodiino, kvankam tio ne tre kongruas kun la ceteraj familianoj, kiuj estas aŭ gigantdevenaj aŭ monstraj

Byleist, isl . Byleistr, origino neklara, eble el bylr, neĝ-ŝtormo, kaj leiftr, ekbrilo, la nomo do povus signifi 'ŝtormfulmo'.

Helblindi, 'la blindulo de la mondo de mortintoj', el hel, morto, kaj blindr, blinda

Sigyn, etomologie parenca al sigr, venko, kaj vinr, amiko .

Nari Narfi, probable signifas 'la maldika', parenca al la angla narrow, malvasta.

Angurboda, isl. Angurboâa, 'kiu anoncas malĝojon', el angur, malĝojo, kaj boâa (verbo kaj substantivo), 'anonci' aŭ 'kiu anon- cas ion'

Fenrir, vd. klarigon ĉe ĉap. 25.

Jormungand, isl . Jormungandr, 'grandega bastono', el jormun-, signife plifortiga elemento de kelkaj vortoj, kaj gandr, bastono

La Serpento de Midgardo, isl . Miâgarâsormr, el Miâgarâr, Mid­ gardo (vd. klarigon ĉe ĉap. 8), kaj ormur, serpento .

Hel, morto, ĉi tie personigita kiel la reĝino de suba mondo de mor- tintoj

Niflheim, isl . Niflheimr, malluma mondo, el nifl, mallumo, kaj heimr, mondo

Eludnir, isl . Élúânir, 'aspergita de neĝskualo', el él, ekneĝo, kaj úâa, aspergi

Hungur, 'malsato por manko de manĝaĵo'. Sultur, 'malsatego'.

Ganglati, 'kiu malemas plu piediri', el ganga, piediri, kaj latr (adj. virgenra), malema, pigra

Ganglot, isl . Ganglot, malema piediri . , el ganga, piediri, kaj lot (adj viringenra), malema, pigra

Fallandaforad, isl . Fallandaforaâ, el falla, fali, kaj foraâ, koto, ŝlimo; la nomo indikas, ke tiuj transirantaj la sojlon de la enirejo ĉe Hel riskas fali en la koton, evidente abundan ĉirkaŭe.

Kor, isl . Kor, 'malsano-lito, kuŝloko de malsanulo aŭ kadukulo'.

Blikjanda bol, isl . Blíkjanda bol, 'pala malfeliĉo', el blíkja, lumi, brili, kaj bol, malfeliĉo, malbono.

Lwding, isl . Lxâingr, de necerta origino, eble la nomo rilatas al lxâa, letargio, apatio, kaj do povus signifi 'kiu malebligas moviĝon'.

Dromi, isl . Drómi, 'pezo, malviglo', praĝermana radiko *drem-, firme teni

Skirnir, isl . Skírnir, 'kiu lumas, brilas', de skír, lumanta, klara .