Sigmund, isl . Sigmundr, el sigur, venko, kaj mundur, protekto .
Volsung, isl . Volsungr, nomo de praĝermana reĝo, prapatro de la prareĝa familio Volsungar (Volsungoj). La nomo probable rilatas al gota walisa, elektita, kaj isl . velja, elekti .
Hjordis, isl. Hjordís, el hjor, glavo, kaj dís, protektantino; dia (nobla, bela) virino
Eylimi, nomo de mitologia reĝo, signifo necerta, eble 'la ĉiam- foliara, kiu ĉiam portas foliojn kaj prosperajn branĉojn', el ey, ĉiam; feliĉo, prospero, kaj lim, foliaj branĉoj.
Gram, isl . Gramr, de gramr, kolera, malamika .
Grani, nomo de ĉevalo, de gron, supra lipo (de ĉevaloj kaj brutoj).
13
Gjukungoj, isl Gjúkungar, la familio de Gjuki, isl Gjúki, nomo de praĝermana reĝo, praĝermana Gibicho, parenca al isl . gefa, doni, donaci. La edzino de Gjúki estas Grimhild, isl . Grímhildr; la filoj Gunnar, Hogni, isl. Hogni kaj Gotorm, isl. Gotpormr; la filinoj Gudrun, isl . Guârún, kaj Gudny, isl . Guâny.
Brynhild, isl . Brynhildr, la unua elemento de la nomo devenas el brynja, kiraso, hildr, batalo
Atli Budlason, isl . Atli Buâlason, 'Atli, filo de Buõli'; nomo de unu el la reĝoj de la Hunoj, kp . gota Attila, patreto, de atta, patro, la nomo kunmiksiĝis kun alia nomo de norda orgino, de adjektivo atall, kruela, feroca; Buâla, gen. de Buâli, son, filo .
Hindafjall, 'monto de cervinoj', el Hinda, gen . plur. de hind, cer- vino, kaj fjall, monto
Niflungoj, isl Niflungar, pruntvorto el la germana, Nibelungen Goti, nomo de ĉevalo de gota origino.
ili intersanĝis siajn formojn, t. e . siajn aspektojn, Sigurd surprenis la aspekton de Gunnar, kaj Gunnar de Sigurd. Laŭ Võlsunga saga - Historio pri la Volsungoj - tion instruis al ili Grimhild, la patrino de la Gjukungoj, kiu estis sperta pri magio .
kielnuptan simbolon, la teksto diras at línfé, 'anstataŭ lina vestaĵo', kio montras al la kutimo nomita morgungjõf 'donaco en la mateno post la nupta nokto'.
Svanhild, isl. Svanhildr, el svanr, cigno, kaj hildr, batalo .
lavi siajn harojn, isl . bleikja hadda sína, la verbo uzata ĉi tie estas bleikja, kiu povus esti tradukita laŭvorte 'heligi, blankigi', sed ĉar iom poste Snorri uzas la verbonpvá, kiu signifas 'lavi', la esprimo bleikja hadda sendube indikas la agon 'lavi la hararojn por ilin he ligi, blankigi'. La substantivo por tiu ago estas hadd-blik, de haddr (poezia vorto), kapharoj (precipe de virinoj)
donaĵo de Andvari, isl . Andvaranautr, la ora ringo, kiun la gnomo Andvari donis devigite al Loki, -nautr, kiu donas .
la heredaĵo de Fafnir, isl . Fáfriisarfr, Fáfriis, gen . de Fáfnir, arfr, heredaĵo
Jonakr, isl . Jónakr, origino neklara, eble transformo de Odoacer.
Sorli, isl . Sõrli, origina signifo 'armita homo, batalisto'.
Hamdir, isl Hamôir, origina signifo 'la kirasita'.
Erp, isl . Erpr, 'kiu havas ruĝbrunajn harojn'.
Jormunrek la Potenca, isl . Jõrmunrekkr inn ríki, nomo pruntita el kontinentaj ĝermanaj lingvoj, kp . la nomon de la fama reĝo de la Ostrogotoj, Ermanaric, kiu fondis en la 4-a jarcento vastan regnon, kiu sin etendis de la bordoj de la rivero Dnepro ĝis la Nigra Maro.
Randver, 'ŝildportanta viro', el rond (rand-), ŝildo, kaj ver, viro .
Bikki, probable el praangla Becca (virnomo) .
Aslaug, isl. Aslaug, la unua elemento sama vorto kiel ás, Azo, - laug, necerta origino .
Heimir, 'kiu havas hejmon, sendependa bienulo', de heima, hejmo .
Hlymdalir, 'resonantaj valoj', el hlymja, laŭte resoni, kaj dalir, sing dalr, valo
Sinfjotli, isl . Sinjjotli, nomo de fama heroo en poemoj kaj rakontoj, praĝermana Sintarvizzilo, burgunda Sindrafitils, el sindr, ardantaj ferpecoj, kaj *fetila, parenca al fet, paŝo kaj fótr, piedo; la nomo probable signifas 'kiu havas piedojn ardbrilantajn aŭ blankajn', eble kaŝnomo de lupo .
16
Frodi, isl . Fródi, probable 'la multescia', de fródr, multescia. Skjold, isl . Skjoldr, 'ŝildo'.
Skjoldungoj, isl Skjoldungar, pradana reĝfamilio, devenintoj de Skjoldr.
Gotlando, probable temas pri Jutlando, sed ne pri la sveda insulo de tiu nomo, nek pri la sveda regiono Gotaland.
Fridleif, isl. Fridleifr, de fridr, paco .
la lingvo dana, isl . donsk tunga, ĉi tiu esprimo, kiu sendube trovis sian originon en la anglo-saksa mondo dum kontaktoj kun la vikin- goj, rilatas ĝenerale al la lingvo parolata dum la vikinga periodo (8a - 10a jarcentoj, proksimume) de ĉiuj skandinavaj popoloj: Da- noj, Svedoj, Norvegoj, poste de Islandanoj kaj aliaj loĝantoj en la norvegaj kolonioj sur la skotaj insuloj kaj en Irlando .