Tiam diris Gangleri: "Plej imponaj ŝajnas al mi la Azoj, kaj ne es tas mirige, ke granda povo vin akompanas, kiam vi tiel scias tiajn detalojn pri la dioj kaj scias, kiujn alvoki koncerne apartajn petojn . Aŭ ĉu estas pli multaj la dioj?"
La Alta diris: "Estas ankaŭ tiu Azo, kiu nomiĝas Tyr*. Li estas la plej kuraĝa kaj la plej brava, kaj li havas grandan potencon pri venko en bataloj. Por bravaj homoj estas bone lin alvoki . Estas komuna diraĵo, ke tiu estas "brava kiel Tyr", kiu superas aliajn ho mojn kaj neniam evitas agi pro hezito. Li estas tiel saĝa, ke pri homo sagaca estas dirite, ke tiu estas «saĝa kiel Tyr» . Estas pruvo pri lia kuraĝo, ke kiam la Azoj provis logi la lupon Fenrir* akcepti sur sin la katenon Gleipnir*, tiam la lupo ne fidis, ke la Azoj ĝin poste malligos, ĝis kiam ili faris tiun garantiaĵon, ke Tyr metu sian manon en ĝian faŭkon. Kaj kiam la Azoj rifuzis liberigi ĝin de la kateno, ĝi formordis la manon je tiu loko, kiu nun estas nomita lupo-artiko* kaj estas Tyr de tiam unumana kaj konsiderata kiel repaciganto inter homoj
26. Pri Bragi kaj Idun
Estas unu nomita Bragi* . Li estas fama pro sia sagaceco kaj preci- pe pro elokventeco kaj vortesprima lerteco Li estas aparte scihava pri poezio, kaj laŭ lia nomo tiu arto estas nomita bragr, kaj same laŭ lia nomo estas tiu nomita «bragr», kiu posedas vortarton super aliaj, ĉu viro, ĉu virino. Lia edzino nomiĝas Idun*. Si konservas en sia kesto pomojn, kiujn la dioj devas gustumi, kiam ili maljuniĝas, kaj tiam ili ĉiuj rejuniĝas, kaj tiel estos tute ĝis la Ragnarok*."
Tiam diris Gangleri: "Sajnas, ke multon konfidas la dioj al la gardo kaj fidindo de Idun."
Tiam diris la Alta, ekride: "Ja proksimis tio al katastrofo iufoje. Mi povus rakonti al vi pri tio, sed antaŭe vi devas aŭdi la nomojn de la ceteraj Azoj.
27. Prí Heímdall
Unu nomiĝas Heimdall*. Li estas konata kiel la blanka Azo. Li es tas granda kaj sankta Lin naskis kiel filon naŭ virgulinoj kaj estis ĉiuj fratinoj. Li estas ankaŭ nomita Hallinskidi* kaj Gullintanni,* liaj dentoj estas el oro. Lia ĉevalo nomiĝas Gulltopp*. Li loĝas sur loko nomita Himinbjorg*, kiu situas apud Bifrost . Li estas la gar- disto de la dioj kaj rezidas tie ĉe la ekstremo de la ĉielo por gardi la ponton kontraŭ la monto-gigantoj. Li bezonas malpli multan dor- mon ol birdo . Li povas vidi same bone dum nokto kiel dum tago, distancon de cent trimejloj*. Li aŭdas ankaŭ la herbon kreski sur la tero kaj la lanon sur la ŝafoj kaj ĉion, kio sonas pli laŭte. Li havas trumpeton nomitan Gjallarhorn* kaj ĝia ekblovo aŭdeblas tra ĉiuj mondoj. Kapo estas nomebla kiel «glavo de Heimdall*». Estas ĉi tiel dirite:
Nomiĝas Himinbjorg kie Heimdall regas sanktajn lokojn laŭdire, en halo agrabla trinkas bonan medon gardisto de la dioj .
Kaj plie li diras mem en Magio de Heimdall*:
Ido de naŭ patrinoj mi estas, de naŭ fratinoj estas mi filo .
28. Prí Hod
Hod* estas la nomo de unu Azo, li estas blinda. Tre forta li estas. Sed la dioj preferus, ke ĉi tiun Azon ili ne devus nomi, ĉar la ago de liaj manoj* estos longe tenata en memoro inter dioj kaj homoj.
Prí Vídar
Vidar* estas la nomo de unu, la silenta Azo. Li havas ŝuon dikan. Lia forto preskaŭ egalas tiun de Toro . Al li havas la dioj grandan fidon en ĉiuj danĝeroj.
Prí Valí
Ali aŭ Vali* estas la nomo de unu, filo de Odino kaj Rind*. Li estas brava en bataloj kaj lerta pafisto
31. Prí Ull
Ull* estas la nomo de unu, filo de Sif * kaj vicfilo de Toro . Li estas tiel bona arkpafisto kaj skianto, ke neniu povas lin egali en konkur- so. Li estas bela laŭ aspekto kaj posedas ĉiujn artojn de militisto.
32. Prí Forsetí
Forseti* estas la nomo de la filo de Baldur kaj Nanna*, filino de Nep*. Li havas halon sur la ĉielo nomitan Glitnir*. Ciuj venintaj al li kun malfacilaj juraj disputoj, foriras ĉiuj interpacigitaj. Tiu estas juĝloko la plej bona inter dioj kaj homoj. Estas dirite ĉi tieclass="underline"
Nomiĝas Glitnir salo orumita, tegita per arĝento; tie Forseti loĝas ĉiun tagon pacigante disputojn.
33. Prí Lokí Laufeyjarson
Estas tiu enkalkulita inter la Azoj, kiun iuj nomas «kalumnianto de la Azoj» kaj «instiganto de trompoj» kaj «honto inter ĉiuj dioj kaj homoj» . Lia nomo estas Loki* aŭ Lopt*, filo de la giganto Farbauti*. Laufey* aŭ Nal* estas lia patrino, liaj fratoj estas Byleist* kaj Helblindi* Loki estas splenda laŭ aspekto, malica laŭ karaktero, kaprica laŭ konduto . Li posedis pli multe ol aliaj da tiu speco de sagaco, kiu nomiĝas ruzeco, kaj artifikojn por ĉiuj intencoj. Li estis ĉiam kaŭzanta gravajn embarasojn al la Azoj, sed ofte li elsavis ilin per siaj artifikoj. Lia edzino nomiĝas Sigyn*, ilia filo Nari aŭ Narfi*.
34. Prí la ídoj de Lokí kaj la katenígo de la Lupo
Ankaŭ pliajn idojn havis Loki Estis gigantino en Gigantolando, nomita Angurboda*. Kun ŝi Loki ekhavis tri infanojn. Unu estis la lupo Fenrir*, dua Jormungand*, tio estas la Serpento de Midgardo*, la tria estis Hel*. Sed kiam la dioj sciiĝis pri tio, ke la tri gefratoj es tis kreskantaj en Gigantolando, kaj eltrovis pri tio antaŭdiraĵojn, ke pro tiuj gefratoj granda malutilo sekvus kaj katastrofo, tiam ili opi- niis, ke malbono estas de ili atendebla, unuflanke pro la naturo de ilia patrino, aliflanke pro ilia patro. Tiam Cio-Patro sendis la diojn por preni la infanojn kaj porti ilin al li. Kaj kiam ili venis, li ĵetis la Serpenton en la profundan maron, kiu ĉirkaŭas ĉiujn landojn, kaj tiu serpento tiom kreskis, ke ĝi kuŝas en la mezo de la maro ĉirkaŭ ĉiuj landoj kaj mordas sian propran voston. Li ĵetis Hel malsupren en Niflheim kaj donis al ŝi potencon super naŭ mondoj, ke ŝi zorgu pri tiuj senditaj al ŝi, sed tiuj estas homoj mortintaj pro malsano aŭ maljunaĝo. Tie ŝi havas grandajn domojn kaj estas ties ĉirkaŭmuroj eksterordinare altaj kaj la pordegoj vastaj. Sia halo nomiĝas Elud- nir*, ŝia telero Hungur*, ŝia tranĉilo Sultur*, ŝia servisto Ganglati*, ŝia servistino Ganglot*, ŝia sojlo Fallandaforad,*kie oni eniras, ŝia lito Kor*, ŝiaj litkurtenoj Blikjanda bol*. Si estas duone nigra kaj duone nature haŭtkolora. Tial ŝi estas facile rekonebla kaj iom si nistre aspekta kaj kruelvizaĝa.
La Azoj nutris la lupon hejme, kaj estis Tyr la sola, kiu havis la kuraĝon iri al li por doni al li manĝon . Sed kiam la dioj vidis, kiom multe li kreskis en ĉiu tago, kaj ĉar prognozis ĉiuj antaŭdiroj, ke li estas destinita por fari al ili malutilon, tiam la Azoj elpensis tiun planon, ke ili faris tre fortan katenon kiun ili nomis L^ding* kaj portis ĝin al la lupo kaj petis lin elprovi siajn fortojn kontraŭ tiu ka- teno . La lupo decidis, ke tio ne estas super liaj fortoj kaj permesis, ke ili faru laŭ sia plaĉo. Je la unua piedbato kontraŭ tiun katenon la lupo ĝin rompis. Tiel li liberiĝis el L^ding. Tiam poste la Azoj faris duan katenon, duoble pli fortan, kiun ili nomis Dromi*, kaj petis la lupon elprovi tiun katenon kaj deklaris, ke li akiros multan famon pro siaj fortoj, se forĝitaĵo de tia graveco ne povos lin teni . La lupo pensis, ke tiu kateno estas ja tre forta, kaj ankaŭ tion, ke liaj fortoj pliiĝis post kiam li rompis L^ding, kaj plie, ke li devas ion riski por akiri famon, kaj permesis, ke ili metu sur lin la kate- non. Kaj kiam la Azoj konsideris tion finita, la lupo sin skuis kaj frapis la katenon kontraŭ la teron, streĉe sin penigis, puŝegis per la piedoj kaj rompis la katenon, tiel ke la fragmentoj flugis longe for Tiel li elfrapiĝis el Dromi. Post tiam ĉi tiuj estas komunaj diraĵoj: "liberiĝi el L^ding" kaj "elfrapiĝi el Dromi" pri agoj sukcesintaj post multaj penoj
Post tio la Azoj ektimis, ke ili ne sukcesos kateni la lupon. Tiam Cio-Patro sendis tiun nomitan Skirnir*, la mesaĝiston de Freyr, malsupren al Svartalfaheim* al iuj gnomoj, kaj igis ilin fari tiun katenon, kiu nomiĝas Gleipnir*. Gi estis farita el ses partoj: la paŝbruo de la katoj, la barbo de la virinoj, la radikoj de la montoj, la tendenoj de la ursoj, la spiro de la fiŝoj kaj la salivo de la birdoj. Kaj se vi ne sciis antaŭe tiujn faktojn, vi baldaŭ konstatos ĉi tiun veron, kaj ke ne temas pri mensogo: vi certe vidis, ke la virinoj ne havas barbon kaj ke nenia sono akompanas la piedpaŝojn de la katoj kaj ke ne estas radikoj sub la montoj. Kaj tio estas mia kon- vinko, ke same veraj estas ĉiuj aferoj, kiujn mi diras al vi, kvankam iuj estas tiaj, kiujn vi ne povos elprovi."