Dume la egiptaj ŝtonîetistoj sendis en ĉiu minuto po kelke da ŝtonoj, trankvile, orde, kvazaŭ dum la ekzercoj. La dekestroj montris al siaj malgrandaj taĉmentoj la malamikojn, kiujn ili devis trafi; la soldatoj dum kelke da minutoj superŝutis ilin per plumbaj kugloj kaj ŝtonoj. La princo vidis, ke post ĉiu tia pluvego la libia areto diskuris, kaj tre ofte unu homo restis kuŝanta.
Malgraŭ tio la libiaj vicoj formiĝis kaj iris post la linion, kie faladis la ŝtonoj. La libiaj ŝtonîetistoj iris antaŭen kaj same rapide kaj trankvile komencis respondi al la Egiptanoj. Iafoje inter iliaj vicoj eksplodis ridoj kaj krioj de ĝojo: falis egipta ŝtonîetisto.
Baldaŭ super la kapo de la princo kaj de lia sekvantaro komencis sibli kaj fajfi la ŝtonoj. Unu, lerte îetita, trafis adjutanton en ŝultron kaj rompis al li oston, dua deîetis kaskon de alia adjutanto, tria falis ĉe la piedoj de la princo, rompiĝis sur la ŝtonego kaj kovris lian vizaĝon per fragmentoj varmegaj, kiel bolanta akvo.
La Libianoj laŭte ridis, ion kriante: kredeble ili insultis la malamikan ĉefon.
La timo kaj, antaŭ ĉio la kompato tuj forkuris el la animo de Ramzes. Li ne vidis plu antaŭ si homojn, minacatajn de la sufero kaj morto, sed sovaĝajn bestojn, kiujn oni devas ekstermi aŭ ligi. Li aŭtomate etendis la manon al la glavo, por ekkonduki la lancistojn, kiuj atendis la ordonon, sed malestimo haltigis lin. Li devus sin makuli per la sango de tiu kanajlaro! … Por kio ekzistas la soldatoj?
Dume la batalo daŭris, kaj la bravaj libiaj ŝtonîetistoj kriante, eĉ kantante komencis iri antaŭen. De ambaŭ flankoj la ŝtonoj zumis kiel skaraboj aŭ abeloj, iafoje trafis en la aero unu alian kun krako. Ĉiumomente iu batalisto, libia aŭ egipta, posteniĝis ĝemante, aŭ falis teren senviva. Sed tio ne aliigis la bonan humoron de aliaj: ili batalis kun malica ĝojo, kiu iom post iom fariĝis furioza kolero kaj memforgeso.
Subite, malproksime, en la dekstra flanko eksonis trumpetoj kaj multfoje ripetataj aklamoj: La sentima Patroklo, ebria jam de la mateno, atakis la malamikan ariergardon.
—Batu! … — ekkriis la princo.
Tuj la ordonon ripetis trumpeto unu, dua … deka, kaj post momento el ĉiuj intermontoj komencis aperi la egiptaj centoj. La ŝtonîetistoj, dissemitaj sur la montetoj, duobligis la fervoron, kaj dume sen rapido, sed ankaŭ sen senordo, sin starigis kontraŭ la Libianoj la kvarvicaj kolonoj de la egiptaj lancistoj kaj hakilistoj.
—Plifortigu la centron — diris la kronprinco.
La trumpeto ripetis la ordonon. Post la du kolonoj de la unua linio stariĝis du novaj kolonoj. Antaŭ ol la Egiptanoj finis ĉi tiun manovron, jam la Libianoj, imitante ilin, formis ok vicojn kontraŭ la ĉefa korpuso.
—Antaŭen la rezervoj! — diris la princo. — Ekrigardu — diris li al unu el la adjutantoj — ĉu la maldekstra flanko jam estas preta.
La adjutanto, por pli bone vidi la valon, kuris inter la ŝtonîetistojn, kaj subite falis, sed faris signojn per la mano. Por anstataŭi lin, eliris alia oficiro kaj baldaŭ alkuris, anoncante, ke ambaŭ flankoj de la princa taĉmento jam staras pretaj.
De la flanko de la taĉmento de Patroklo la bruo plifortiĝis, kaj subite leviĝis super la montetojn nigraj, densaj polvaj nuboj. Al la princo alkuris oficiro de Pentuer kun sciigo, ke la grekaj regimentoj ekbruligis la libian tendaron.
—Rompu la centron — diris la princo.
Kelkdeko da trumpetoj, unu post alia, ludis la signalon al la atako, kaj kiam ili eksilentis, en la centra kolono eksonis la komando, ritma bruo de la tamburoj kaj la murmuro de la paŝoj de la infanterio, marŝanta takte:
—Unu … du! … Unu … du!.. Unu … du! …
Nun oni ripetis la komandon en la dekstra kaj maldekstra flanko; ree ektondris la tamburoj kaj la flankaj kolonoj ekiris antaŭen: unu … du! … unu … du! …
La libiaj ŝtonîetistoj komencis posteniĝi, superŝutante per ŝtonoj la marŝantajn Egiptanojn. Sed kvankam ĉe ĉiu paŝo falis iu soldato, la kolonoj iris senhalte, iris malrapide, orde: unu … du! … unu … du! …
La flava nebulo, senĉese densiĝanta, signis la marŝon de la egiptaj batalionoj. La ŝtonîetistoj ne vidis plu la malamikojn kaj fariĝis rilata silento, en kiu sonis nur la ĝemoj kaj ploroj de la vunditaj batalistoj.
—Malofte ili tiel bone marŝis dum la ekzercoj! — ekkriis la princo al la stabo.
—Ili ne timas hodiaŭ la bastonon — murmuris maljuna oficiro.
La interspaco inter la Libianoj kaj la polva nubo de la flanko de la Egiptanoj pli kaj pli malgrandiĝis; sed la barbaroj staris senmovaj, kaj post iliaj linioj aperis alia polva nubo. Sendube ia rezervo plifortigis la centran kolonon, kiun minacis la plej forta atako.
La kronprinco dekuris de la monteto kaj sidiĝis sur ĉevalon; el la intermontoj elfluis la lastaj egiptaj rezervoj, kaj forminte vicojn, atendis la ordonon. Post la infanterio okupis la lokon kelkcento da aziaj rajdistoj, sur malgrandaj, sed fortaj ĉevaloj.
La princo sekvis galope la marŝantajn al la atako kaj cent paŝojn de tie trovis alian monteton, ne altan, de kiu tamen oni povis vidi la tutan kampon de la batalo. La sekvantaro, aziaj kavaliroj kaj rezerva kolono rapidis post li.
La princo malpacience rigardis al la maldekstra flanko, de kie li vane atendis la alvenon de Mentezufis. La Libianoj staris senmove, la situacio ŝajnis pli kaj pli grava.
La korpuso de Ramzes estis la plej forta, sed ĝi havis antaŭ si preskaŭ ĉiujn libiajn fortojn. Nombre ambaŭ partioj estis egalaj, la princo ne dubis pri la venko, sed antaŭ tiel brava kontraŭulo li timis grandajn perdojn.
Cetere, la batalo havas siajn kapricojn. Tiuj, kiuj jam foriris al la atako, ne estas plu sub la influo de la ĉefa estro. Li ne posedas ilin plu; li havas nur la rezervan regimenton kaj plenmanon da kavaliroj. Se do unu el la egiptaj kolonoj estus rompita, aŭ se la malamiko ricevus neatendatajn helpajn batalionojn! …
La princo frotis la frunton: nun li eksentis la tutan respondecon de la ĉefa militestro. Li estis kiel ostludanto, kiu metinte ĉion en la ludon, jam îetis la ostojn kaj demandas, kiel ili falos?
La Egiptanoj estis kelkdekon da paŝoj de la libiaj kolonoj. Komando … trumpetoj … la tamburoj ekbruis pli rapide kaj la soldatoj ekkuris: unu … du … tri! … unu … du … tri! … Kuru! … Leviĝis novaj polvaj nubetoj kaj kuniĝis en unu grandegan nebulon … La homaj kriegoj, la krakado de la lancoj, la tintado de la falĉiloj, iafoje terura ĝemo, kiu tuj dronis en la ĝenerala tumulto …
Sur la tuta batala linio oni ne povis vidi plu la homojn, iliajn armilojn, eĉ kolonojn, sed flavan polvon, kiu sin sternis kvazaŭ grandega serpento. Pli densa nebulo montris la lokon, kie la kontraŭaj kolonoj renkontis unu la alian, malpli densa — breĉon.
Post kelke da minutoj de infera tumulto, la princo rimarkis, ke la polva nebulo super la maldekstra flanko fleksiĝas posten.
—Plifortigu la maldekstran flankon! — ekkriis li.
La duono de la rezervo ekkuris al la montrita direkto kaj malaperis en la nebuloj. La maldekstra flanko rektiĝis, la dekstra malrapide iris antaŭen, la centro, plej forta kaj grava, staris senmove.
—Plifortigu la centron! — diris la princo.
La dua duono de la rezervo ekmarŝis antaŭen kaj malaperis en la polvo. La krio pligrandiĝis dum unu momento, sed oni vidis neniun movon antaŭen.
—Terure batalas ĉi tiuj mizeruloj! … — diris al la kronprinco maljuna oficiro de la sekvantaro. — Estas jam tempo, ke venu Mentezufis.
La princo alvokis la ĉefon de la azia rajdistaro.
—Rigardu maldekstren — diris li — tie devas esti breĉo. Enrajdu tien singarde por ne piedpremi niajn soldatojn kaj falu de la flanko sur la centran kolonon de tiuj hundoj …