—Ili devas esti ĉenligitaj, ili tro longe staras sur la sama loko — respondis la Aziano ridante.
Li lasis apud la princo dudekon da kavaliroj, kaj fortrotis kun la ceteraj, kriante:
—Vivu eterne, nia ĉefo! …
La varmego estis terura. La princo streĉis la vidadon kaj aŭdadon, penante trapenetri la polvan muron. Li atendis … atendis … Subite li ekkriis de ĝojo: la centra nebulo ekŝanceliĝis kaj iom antaŭeniris …
Ree ĝi haltis, kaj ree komencis marŝi antaŭen, tre malrapide, sed antaŭen …
Bolis tiel terura tumulto, ke oni ne povis diveni, kion ĝi signifas: koleron, triumfon, aŭ malvenkon.
Subite la dekstra flanko komencis strange fleksiĝi kaj posteniĝi. Post ĝi aperis nova polva nebulo. Samtempe alrajdis Pentuer kaj ekkriis:
—Patroklo atakas la Libianojn de poste! …
La malordo en la dekstra flanko pligrandiĝis kaj proksimiĝis al la centro de la batala kampo. Estis videble, ke la Libianoj komencas cedi kaj ke la paniko kaptis eĉ la ĉefan kolonon.
La tuta stabo de la kronprinco, ekscitita, febra, observis la movojn de la flava polvo. Post kelke da minutoj la malordo ekregis ankaŭ en la maldekstra flanko. Tie la Libianoj jam komencis forkuri.
—Mi ne ekvidu morgaŭ la sunon, se tio ne estas venko! … — ekkriis la maljuna oficiro.
Alkuris kuriero de la pastroj, kiuj de la plej proksima monteto observis la batalon, kaj sciigis, ke ĉe la maldekstra flanko oni vidas la batalionojn de Mentezufis kaj ke la Libianoj estas ĉirkaŭitaj de tri flankoj.
—Ili jam forkurus, kiel cervinoj — diris la senspira kuriero — se la sabloj ne malhelpus ilin.
—Venko! … Vivu eterne, estro! … — kriis Pentuer.
Estis apenaŭ post la dua horo.
La aziaj kavaliroj komencis brue kanti kaj sendi supren sagojn por la honoro de la princo. La stabaj oficiroj desaltis de la ĉevaloj, sin îetis al la piedoj kaj manoj de la princo, fine demetis lin de la selo kaj levis supren, kriante:
—Jen potenca militestro! … Li piedpremis la malamikojn de Egipto! Amon estas ĉe lia dekstra kaj maldekstra mano, kiu do povus kontraŭstari al li? …
Dume la Libianoj, senĉese cedante, suriris la sudajn sablajn montetojn, kaj post ili la Egiptanoj. Nun ĉiomomente el la polvaj nebuloj aperis kavaliroj kaj alkuris al Ramzes.
—Mentezufis okupis iliajn postojn! … — kriis unu.
—Du centoj kapitulacis! … — kriis alia.
—Patroklo okupis iliajn postojn! …
—Oni prenis al la Libianoj tri standardojn: ŝafon, leonon kaj akcipitron …
Ĉirkaŭ la stabo la amaso fariĝis pli kaj pli densa: ĉirkaŭis ĝin homoj sangantaj kaj kovritaj de polvo.
—Vivu eterne! … Vivu eterne, estro! …
La princo estis tiel ekscitita, ke jen li ridis, jen ploris kaj diris al sia sekvantaro:
—La dioj ekkompatis … Mi jam pensis, ke ni perdos … Mizera estas la sorto de la militestro, kiu ne eltirante la glavon, eĉ nenion sciante, estas responda pri ĉio …
—Vivu eterne, venka estro! … — oni kriis.
—Bela venko! … — ridis la princo. — Mi eĉ ne scias, kiel oni ĝin gajnis …
—Li gajnas batalojn, kaj poste li miras! … — kriis iu el la sekvantaro.
—Mi diras, ke mi eĉ ne scias, kian aspekton havas la batalo … — klarigis la princo.
—Trankviliĝu, estro — respondis Pentuer. — Vi tiel saĝe dismetis la armeon, ke la malamikoj devis esti rompitaj. Kiamaniere? … tio ne estas plu via afero, sed de la regimentoj.
—Mi eĉ ne eltiris la glavon! … Eĉ unu Libianon mi ne vidis! … — plendis la princo.
Sur la sudaj montetoj ĉio ankoraŭ bolis kaj bruis, sed en la valo la polvo komencis malleviĝi; tie ĉi kaj tie, kvazaŭ tra nebulo, oni povis vidi aretojn da egiptaj soldatoj kun lancoj jam levitaj supren.
La princo turnis la ĉevalon tien kaj atingis la forlasitan batalan kampon, kie îus finiĝis la batalo de la centraj kolonoj. Tio estis placo kelkcenton da paŝoj larĝa, kun profundaj kavoj, kovrita de vunditoj kaj kadavroj. De la flanko, de kie proksimiĝis la princo, kuŝis en longa vico, ĉiun kelkon da paŝoj Egiptanoj kaj Libianoj intermiksitaj, kaj iom pli malproksime preskaŭ ekskluzive Libianoj.
En kelkaj lokoj la kadavroj kuŝis dense unu ĉe alia; iafoje en unu punkto tri aŭ kvar kadavroj. La sablo estis makulita de brunaj sangaj punktoj; la vundoj estis teruraj: unu batalisto havis du manojn fortranĉitajn, dua rompitan kapon ĝis la trunko; el tria eliĝis la intestoj. Iuj tordiĝis en konvulsioj, kaj el ilia buŝo, plena de sablo, ĝemis malbenoj aŭ petegoj, ke oni finmortigu ilin.
La kronprinco rapide pasis ilin, ne turnante sin, kvankam kelkaj vunditoj kriis mallaŭte por lia honoro.
Ne malproksime de tiu loko li renkontis unuan grupon de kaptitoj. Ili falis antaŭ li sur la vizaĝon, petegante kompaton.
—Proklamu pardonon por la venkitaj kaj humilaj — diris Ramzes al sia sekvantaro.
Kelke da rajdistoj diskuris en diversajn direktojn. Baldaŭ eksonis trumpeto kaj post ĝi forta voĉo:
—Laŭ la ordono de lia ekscelenco, la princo militestro, la vunditoj kaj kaptitoj ne estos mortigataj! …
Miksitaj krioj, kredeble de la kaptitoj, respondis la proklamon.
—Laŭ la ordono de la militestro — kriis per kantanta tono alia voĉo — la vunditoj kaj kaptitoj ne estos mortigataj! …
Dume sur la sudaj montetoj la batalo ĉesis kaj du plej grandaj libiaj taĉmentoj demetis la armilojn antaŭ la grekaj regimentoj.
La brava Patroklo, de la varmego, kiel li mem diris, aŭ de la varmigaj trinkaîoj, kiel opiniis aliaj, apenaŭ sidis sur la ĉevalo. Li frotis la larmajn okulojn kaj sin turnis al la kaptitoj:
—Favaj hundoj! — kriis li — kiuj levis pekajn manojn kontraŭ la armeo de lia sankteco (la vermoj vin manĝu!), vi pereos, kiel pedikoj sub la ungo de pia Egiptano, se vi ne respondos tuj: kie sin kaŝis via ĉefo, la lepro manĝu lian nazon kaj trinku liajn pusajn okulojn! …
En la sama momento proksimiĝis la kronprinco. La generalo salutis lin kun respekto, sed ne interrompis la esploron:
—Mi ordonos deŝiri de vi la haŭton! … mi palisumos vin, se mi ne ekscios tuj, kie estas ĉi tiu venena serpento, ĉi tiu bastardo de sovaĝa porkino, îetita en la sterkon …
—Jen kie estas nia ĉefo! … — ekkriis unu el Libianoj, montrante areton da rajdantoj, kiuj malrapide sin direktis en la internon de la dezerto.
—Kio estas tio? — demandis la princo.
—La mizera Musavasa forkuras! … — respondis Patroklo kaj preskaŭ falis teren.
—Do Musavasa estas tie kaj forkuras? … Ĉi tien! Kiuj havas bonajn ĉevalojn, sekvu min! …
—Bone — diris Patroklo ridante. — Nun la ŝtelisto de ŝafoj ekblekos mem! …
Pentuer baris al la princo la vojon.
—Via ekscelenco ne povas persekuti la forkurintojn! …
—Kio? … — ekkriis la kronprinco. — Dum la tuta batalo mi levis la manon kontraŭ neniu, kaj nun mi devas perdi la libian ĉefon? … Kion dirus la soldatoj, kiujn mi sendis sub la lancojn kaj hakilojn? …
—La armeo ne povas resti sen estro …
—Ĉu ili ne havas Patroklon, Tutmozison, fine Mentezufison? Por kio mi estas ĉefo, se estas malpermesite al mi ĉasi la malamikon? … Ili estas kelkcenton da paŝoj de ni kaj iliaj ĉevaloj estas lacaj …
—Post unu horo ni revenos kun ili … Oni bezonas nur etendi la manon … — murmuris la aziaj rajdistoj.
—Patroklo … Tutmozis … mi lasas al vi la armeon … — kriis la princo. — Ripozu, mi tuj revenos …
Li pikis la ĉevalon kaj ektrotis, vadante en la sablo, kaj post li dudeko da kavaliroj kaj Pentuer.
—Kion vi faras ĉi tie, profeto? — demandis la princo. — Prefere dormu iom … Vi faris al ni hodiaŭ grandajn servojn …
—Eble mi estos ankoraŭ utila — respondis Pentuer.
—Restu … mi ordonas al vi …
—La plej alta kolegio ordonis al mi eĉ unu paŝon ne forlasi vian ekscelencon.