Выбрать главу

La princo ektremis de kolero.

—Kaj se ni falos en embuskon? — demandis Ramzes.

—Ankaŭ tie mi ne forlasos vin, sinjoro — respondis la pastro.

XIX

En la voĉo de Pentuer estis tiom da bonvoleco, ke la mi rigita princo eksilentis kaj permesis al li veturi kun si.

Ili estis en la dezerto, kelkcenton da paŝoj post ili estis la armeo, kelkcenton da paŝoj antaŭ ili la forkurantoj. Sed malgraŭ la batado kaj instigado de la ĉevaloj, la forkurantoj, same kiel la persekutantoj, iris antaŭen kun granda malfacilo.

De supre la ĉielo sendis al ili la teruran sunan fajron; en la buŝon, nazon kaj precipe en la okulojn penetris akra polvo; la piedoj de la ĉevaloj, sur ĉiu paŝo, dronis en la bruliganta sablo. En la aero regis mortiga silento.

—Tio ja ne daŭros senĉese — diris la kronprinco.

—Estos pli kaj pli malbone — respondis Pentuer. — Via ekscelenco vidas — li montris la forkurantojn — ke tiuj ĉevaloj vadas en la sablo ĝis la genuoj.

La princo ekridis, ĉar en tiu ĉi momento ili atingis iom pli malmolan teron kaj povis galopi centon da paŝoj. Sed baldaŭ sabla maro baris al ili la vojon, kaj ree ili devis iri antaŭen paŝon post paŝo.

Ŝvito kovris la homojn, ŝaŭmo la ĉevalojn.

—Kia varmego! — murmuretis la kronprinco.

—Aŭskultu, sinjoro — diris Pentuer — tio ne estas bona tago por persekuto en la dezerto. Hodiaŭ de la mateno la sanktaj insektoj montris grandan maltrankvilon, kaj poste falis en letargion. Mia pastra tranĉilo tre malprofunde eniĝis en la argilan ingon, kio signifas grandan varmegon. Ambaŭ ĉi tiuj fenomenoj, la varmego kaj la letargio de la insektoj antaŭdiras fulmotondron. Ni do revenu, ĉar ne nur ni ne vidas plu la tendaron, sed eĉ ne atingas al ni ĝiaj murmuroj.

Ramzes ekrigardis la pastron preskaŭ kun malestimo.

—Kaj vi pensas, profeto, ke mi, anoncinte la kapton de Musavasa, povas reveni sen la kaptito, timante la varmegon kaj fulmotondron?

Ili rajdis senhalte. En unu loko la tero ree malmoliĝis, kaj ili proksimiĝis al la forkurantoj je unu ŝtonîeto.

—Vi tie! … — kriis la princo — kapitulacu …

La barbaroj eĉ ne ekrigardis posten, malfacile vadante en la sablo. Dum unu momento oni povis pensi, ke ili estos kaptitaj. Sed baldaŭ la taĉmento de la kronprinco renkontis profundan sablon, kaj tiuj plirapidigis la paŝojn kaj malaperis post altaîo.

La kavaliroj malbenis, Ramzes kunpremis la dentojn.

Fine la ĉevaloj komencis enfali pli kaj pli profunden kaj halti; la rajdantoj devis desalti kaj piediri. Subite unu Aziano ruĝiĝis kaj falis sur la sablon. La princo ordonis kovri lin per tuko kaj diris:

—Ni prenos lin dum la reiro.

Kun granda malfacilo ili atingis la supron de la sabla altaîo kaj ekvidis la Libianojn. Sed ankaŭ por tiuj la vojo estis mortiga; du iliaj ĉevaloj haltis.

La egipta tendaro tute malaperis post la ondoj de la tero, kaj se Pentuer kaj la Azianoj ne scius sin direkti per la suno, jam nun ili ne povus retrovi la lokon.

En la sekvantaro de la princo falis unu rajdanto, eligante el la buŝo sangan ŝaŭmon. Ankaŭ tiun ĉi oni lasis kun la ĉevalo, Por plenigi la malfeliĉon, sur la fono de la sabloj aperis grupo de ŝtonegoj, inter kiuj malaperis la Libianoj.

—Sinjoro — diris Pentuer — tie povas esti embusko.

—Estu tie la morto kaj prenu min! … — diris la princo per aliigita voĉo.

La pastro ekrigardis lin kun mirego; li ne supozis en li tian obstinon.

Ĝis la ŝtonegoj ne estis malproksime, sed la vojo estis terure malfacila. Oni ne nur devis piediri, sed eĉ eltiradi la ĉevalojn el la sablo. Ĉiuj vadis, eniĝante ĝis la maleoloj, en kelkaj lokoj oni enfalis ĝis la genuoj.

Sur la ĉielo senhalte brulis la suno, la terura suno de la dezerto, kies ĉiu radio ne nur rostis kaj blindigis, sed ankaŭ pikis. La plej fortaj Azianoj faladis de laciĝo: al unu ŝvelis la lango kaj lipoj, alia havis tintadon en la oreloj kaj nigrajn makulojn antaŭ la okuloj, alian venkis la dormo, ĉiuj sentis doloron en la artikoj kaj tute perdis la senton de la varmego. Kaj se oni demandus iun: ĉu estas varmege? — li ne povus respondi.

Ree la tero malmoliĝis sub la piedoj, kaj la taĉmento de Ramzes eniris inter ŝtonegojn. La princo, la plej konscia el ĉiuj, ekaŭdis ronkadon de ĉevalo, sin turnis flanken kaj en la ombro de monteto rimarkis areton da homoj: ĉiu kuŝis, kie li falis.

Unu el ili, junulo dudekjara, havis purpuran broditan ĉemizon, oran ĉenon sur la kolo kaj glavon en riĉa ingo. Li ŝajnis kuŝi senkonscia; li havis iom da ŝaŭmo en la buŝo, liaj okuloj montris la blankon. Ramzes ekkonis en li la ĉefon. Li proksimiĝis, forŝiris la ĉenon de lia kolo kaj malligis la glavon.

Iu maljuna Libiano, kiu ŝajnis malpli laca ol la aliaj, vidante tion, diris:

—Kvankam vi estas venkinto, Egiptano, respektu princan filon, kiu estis militestro.

—Tio estas la filo de Musavasa? — demandis la princo.

—Vi diris la veron — respondis la Libiano — tio estas la filo de Musavasa, Teĥenna, nia ĉefo, kiu estus inda eĉ fariĝi egipta princo.

—Kaj kie estas Musavasa?

—Musavasa estas en Glaucus kaj kolektas grandan armeon, kiu venĝos nin.

Aliaj Libianoj diris nenion, ili eĉ ne bonvolis ekrigardi la venkintojn. Laŭ la ordono de la princo, la Azianoj senarmigis ilin sen kontraŭstaro kaj sidiĝis en la ombro de la ŝtonego.

En tiu ĉi momento ne ekzistis amikoj, nek malamikoj, sed morte lacaj homoj; la morto minacis ĉiujn, sed ili volis nur ripozi.

Pentuer, vidante, ke Teĥenna restas senkonscia, ekgenuis antaŭ li kaj kliniĝis super lia kapo tiamaniere, ke neniu povis rimarki, kion li faras. Tuj Teĥenna komencis ĝemi, moviĝi kaj malfermis la okulojn; poste li sidiĝis, frotis la frunton kvazaŭ vekita el profunda dormo, kiu ankoraŭ ne forlasis lin.

—Teĥenna, ĉefo de la Libianoj — diris Ramzes — vi kaj viaj homoj estas kaptitoj de lia sankteco, la faraono.

—Prefere tuj mortigu min — murmuris Teĥenna — se mi devas perdi la liberon.

—Kiam via patro humiliĝos kaj faros la pacon kun Egipto, vi estos ankoraŭ libera kaj feliĉa …

La Libiano turnis la kapon kaj kuŝiĝis, indiferenta por ĉio. Ramzes sidiĝis apud li kaj post momento kvazaŭ falis en letargion; kredeble li ekdormis.

Li vekiĝis post kvaronhoro, jam iom pli vigla. Li ekrigardis la dezerton kaj ekkriis de admiro: en la horizonto estis videbla verda lando, akvo, multenombraj palmoj, kaj iom pli alte urbetoj kaj temploj.

Ĉirkaŭ li ĉiuj dormis, Azianoj kaj Libianoj. Nur Pentuer, staranta sur la deklivo de la ŝtonego, ŝirmis la okulojn par la mano kaj ien rigardis.

—Pentuer! … Pentuer! … — kriis Ramzes. — Ĉu vi vidas la oazon? …

Li salte leviĝis kaj alkuris al la pastro, kies vizaĝo estis ĉagrenita.

—Ĉu vi vidas la oazon?

—Tio ne estas oazo — respondis Pentuer — tio estas vaganta en la dezerto spirito de iu lando, kiu ne ekzistas plu en la mondo. Sed tio … tie … estas reala! … — aldonis li, etendante la manon al la sudo.

—Montoj? … — demandis la princo.

—Rigardu pli bone.

La princo atente rigardis, subite li diris:

—Ŝajnas al mi, ke tiu nigra amaso leviĝas … Kredeble miaj okuloj estas lacaj.

—Tio estas Tifono — murmuretis la pastro — nur la dioj povas savi nin, se ili volos …

Subite Ramzes eksentis sur la vizaĝo blovon, kiu en la fajra dezerto ŝajnis al li varma. La blovo, komence tre delikata, fariĝis iom post iom pli forta, pli kaj pli varma, kaj samtempe la nigra strio leviĝis en la aero kun miriga rapideco.

—Kion ni faros? — demandis la princo.

—Ĉi tiuj ŝtonegoj — respondis la pastro — ŝirmos nin de la enterigo, sed ili ne forpelos la polvon kaj la varmegon, kiu senĉese kreskas. Kaj post unu aŭ du tagoj …

—Tifono do blovas tiel longe?

—Iafoje tri, kvar tagojn … Nur malofte ĝi leviĝas por kelke da horoj kaj subite falas, kiel vulturo, trapikita per sago. Sed tio okazas tre malofte …

La princo malĝojiĝis, kvankam li ne perdis la kuraĝon. La pastro, eltirinte el sub la vesto boteleton el verda vitro, daŭrigis: