Выбрать главу

—Vi havas ĉi tie eliksiron … Ĝi devas sufiĉi al vi por kelke da tagoj … Ĉiufoje kiam vi eksentos dormemon aŭ timon, trinku unu guton. Tiamaniere vi plifortiĝos por iom da tempo …

—Kaj vi? Kaj la aliaj? …

—Mia sorto estas en la manoj de la Sola … Kaj la aliaj? … Ili ne estas kronprincoj!

—Mi ne volas ĉi tiun eliksiron — diris la princo, forpuŝante la boteleton.

—Vi devas ĝin preni! … — ekkriis Pentuer. — Memoru, ke en vi la egipta popolo vidas sian esperon … Memoru, ke vin gardas ĝia beno …

La nigra nubo leviĝis ĝis la mezo de la ĉielo, kaj la varmega vento blovis tiel potence, ke la princo kaj pastro devis sin kaŝi sub la ŝtonegon.

—La egipta popolo? … La beno? … — ripetis la princo.

Subite li ekkriis:

—Tio estis vi, kiu antaŭ unu jaro parolis al mi nokte, en la ĝardeno? … Tio estis tuj post la manovroj …

—En la tago, kiam vi ekkompatis la kamparanon, kiu sin pendigis de malespero, ke oni detruis lian kanalon — respondis la pastro.

—Vi savis mian bienon kaj la Hebreinon Saran, de la popolamaso, kiu volis mortigi ŝin per ŝtonoj? …

—Mi — respondis Pentuer. — Kaj vi baldaŭ post tio liberigis el la malliberejo la senkulpajn kamparanojn kaj ne permesis al Dagon turmenti vian popolon per novaj impostoj. Pro tiu ĉi popolo — daŭrigis la pastro per laŭta voĉo — pro la kompato, kiun vi ĉiam havis por ĝi, hodiaŭ ankoraŭ mi benas vin … Eble nur vi sola estos savita ĉi tie, sed memoru … memoru, ke savas vin la premegata egipta popolo, kiu sian savon atendas de vi! …

Subite ĉio mallumiĝis, de la sudo ekpluvis varmega sablo kaj ekblovis tiel potenca vento, ke ĝi renversis ĉevalon, kiu staris en neŝirmita loko. La libiaj kaptitoj kaj Azianoj, ĉiuj vekiĝis; sed ĉiu pli profunden enŝovis sin sub la ŝtonegon kaj silentis de timo.

En la naturo fariĝis io terura. Sur la teron falis la nokto, kaj sur la ĉielo furioze persekutis unuj aliajn flavruĝaj kaj nigraj sablaj nuboj. Ŝajnis, ke la sablo de la tuta dezerto viviĝis, leviĝis supren kaj flugis ien rapide kiel sago.

Estis varmege, kvazaŭ en vaporbanejo: la haŭto de la manoj kaj vizaĝo fendiĝis, la lango sekiĝis, la spirado pikis la bruston. La malgrandaj sableroj brulvundis kvazaŭ fajreroj.

Pentuer superforte proksimigis la boteleton al la buŝo de la kronprinco. Ramzes trinkis kelke da gutoj kaj eksentis strangan ŝanĝon: la doloro kaj varmego ĉesis lin turmenti, la pensoj ree fariĝis liberaj.

—Kaj tio povas daŭri kelke da tagoj? …

—Kvar — respondis la pastro.

—Kaj vi, saĝuloj, konfidatoj de la dioj, ne posedas rimedon por savi la homojn de tia turmento? …

Pentuer ekmeditis kaj diris:

—En la mondo ekzistas nur unu saĝulo, kiu povus batali kontraŭ la malbonaj spiritoj … Sed li ne estas ĉi tie! …

Tifono blovis jam duonon da horo kun nekomprenebla forto. Fariĝis preskaŭ nokto. Dum momentoj la vento malfortiĝis, la nigraj nuboj disiĝis kaj oni vidis sur la ĉielo la sangan sunon, kaj sur la tero la teruran lumon de flavruĝa koloro.

Sed tuj la vento potenciĝis, varmega, sufoka; densiĝis la polva nebulo, la kadavra lumo estingiĝis, kaj en la aero sonis murmuroj kaj tintoj, kiajn ne kutimis aŭdi la homa orelo.

Proksima jam estis la subiro de la suno, kaj la atakemo de la ventego kaj la terura varmego kreskis senhalte. De tempo al tempo super la horizonto aperis grandega sanga makulo, kvazaŭ komenciĝus brulo de la tuta mondo.

Subite la princo rimarkis, ke Pentuer ne estas plu ĉe lia flanko. Li streĉis la orelon kaj ekaŭdis voĉon kriantan:

—Beroes! … Beroes! … se ne vi, kiu helpos nin? … Beroes! … en la nomo de la Sola, Ĉiopova, kiu havas nek komencon, nek finon, mi alvokas vin! …

En la norda parto de la dezerto eksonis tondro. La princo ŝtoniĝis; por Egiptano la tondroj estis fenomeno same malofta, kiel apero de kometo.

—Beroes! … Beroes! … — ripetis la pastro per granda voĉo.

La kronprinco fikse rigardis tien kaj ekvidis malluman homan figuron kun manoj, levitaj al la ĉielo. De la kapo, fingroj, eĉ de la vestoj de la figuro ĉiumomente saltis pale bluaj fajreroj.

—Beroes! … Beroes! …

Longa tondro eksonis pli proksime, kaj en la polvaj nebuloj ekbrilis fulmo, superverŝante la dezerton per ruĝa lumo.

Nova tondro kaj nova fulmo.

La princo eksentis, ke la forto de la ventego malgrandiĝas kaj ke la varmego ĉesas. La sablo fluganta en la aero komencis fali teren, la ĉielo fariĝis cindrokolora, poste flavruĝa, fine lakta. Ĉio eksilentis, kaj post momento ree ektondris kaj de la nordo ekblovis malvarma vento.

La Azianoj kaj Libianoj, elĉerpitaj de la varmego, rekonsciiĝis.

—La batalistoj de la faraono — diris subite la maljuna Libiano — ĉu vi aŭdas la murmuron en la dezerto?

—Ree fulmotondro? …

—Ne, tio estas pluvo …

Efektive, de la ĉielo falis kelke da malvarmaj gutoj, poste pli kaj pli multe, fine ekfalis pluvego, akompanata de tondroj.

Inter la soldatoj de Ramzes kaj iliaj kaptitoj ekregis freneza ĝojo. Ne atentante la fulmojn kaj tondrojn, la homoj, antaŭ unu momento bruligataj de la varmego kaj soifantaj, nun kuris sub la pluvaj riveroj kvazaŭ infanoj. En la mallumo ili lavis sin kaj la ĉevalojn, kolektis akvon en la ĉapojn kaj ledajn sakojn, kaj, antaŭ ĉio, trinkis, trinkis! …

—Ĉu tio ne estas miraklo? … — ekkriis la princo Ramzes. — Se ne falus la benita vento, ni pereus en la dezerto, en la bruligaj ĉirkaŭprenoj de Tifono.

—Okazas, — respondis la maljuna Libiano — ke la suda sabla vento incitas la ventojn, promenantajn super la maro, kaj alpelas pluvegon.

Ramzeson malagrable tuŝis ĉi tiuj vortoj: li kredis, ke la pluvegon altiris la preĝoj de Pentuer. Sin turninte al la Libiano, li demandis:

—Ĉu okazas ankaŭ, ke de homa figuro ŝprucas fajreroj?

—Ĉiam estas tiel, kiam blovas la vento de la dezerto — respondis la Libiano. — Ankaŭ hodiaŭ ni ja vidis fajrerojn, saltantajn ne nur de la homoj, sed eĉ de la ĉevaloj.

Li parolis kun tia certeco, ke la princo, proksimiĝinte al la oficiro de sia rajdistaro, murmuretis:

—Atentu la Libianojn! … Apenaŭ li diris tion, en la mallumo io ekbolis, kaj post momento eksonis ĉevala galopo. Kiam fulmo eklumigis la dezerton, oni vidis homon, forkurantan sur ĉevalo. —

—Ligu la kanajlojn! … — kriis la princo — kaj mortigu, se iu kontraŭstaros … Ve al vi, Teĥenna, se la fripono alkondukos kontraŭ ni viajn fratojn! … Vi pereos en teruraj turmentoj, vi kaj la viaj …

Malgraŭ la pluvo, tondroj kaj mallumo, la soldatoj de Ramzes rapide ligis la Libianojn, kiuj cetere tute ne kontraŭstaris.

Eble ili atendis la ordonon de Teĥenna, sed li estis tiel rompita, ke li eĉ ne pensis pri la forkuro.

Iom post iom la ventego kvietiĝis, kaj la tagan varmegon anstataŭis en la dezerto nokta penetranta malvarmo. La homoj kaj ĉevaloj sattrinkis kaj plenigis per akvo la sakojn; ili havis sufiĉe da daktiloj kaj biskvitoj, ĉiuj do estis bonhumoraj. La tondroj malfortiĝis, la silentaj fulmoj ekbrilis pli kaj pli malofte; sur la norda ĉielo la nuboj komencis disŝiriĝi, tie ĉi kaj tie ekbrilis steloj.

Pentuer proksimiĝis al Ramzes.

—Ni revenu en la tendaron — diris li. — Ni povas atingi ĝin post kelke da horoj, antaŭ ol la forkurinto alkondukos kontraŭ ni malamikojn.

—Kiel ni trovos la vojon en tia mallumo? — demandis la princo.

—Ĉu vi havas torĉojn? — sin turnis la pastro al la Azianoj.

Torĉojn, aŭ pli ĝuste longajn ŝnurojn, saturitajn per flamigeblaj materioj, ili posedis; sed ili ne havis fajron, la lignaj pecetoj, servantaj por ekbruligado, malsekiĝis.

—Ni devas atendi ĝis la mateno — diris la malpacienca princo.

Pentuer ne respondis. Li eltiris el sia sako malgrandan vazon, prenis de soldato torĉon kaj iris flanken. Post momento eksonis mallaŭta siblado kaj la torĉo … ekflamis! …