—Tio estas grifo! … Mi klare vidis la flugilojn … — diris Aziano.
—En la dezerto svarmas monstroj! … — aldonis la maljuna Libiano.
Ramzes estis konfuzita; ankaŭ al li ŝajnis, ke la preterkuranta ombro havis kapon de serpento kaj kvazaŭ mallongajn flugilojn.
—Ĉu efektive — demandis li la pastron — en la dezerto aperas monstroj?
—Estas certe — diris Pentuer — ke en tiel neloĝata loko svarmas malbonaj spiritoj en plej strangaj formoj. Tamen ŝajnas al mi, ke tio, kio preterkuris, estas pli kredeble besto. Ĝi similas ĉevalon kun selo, sed estas pli granda kaj kuras pli rapide. La loĝantoj de la oazoj diras, ke ĉi tiu besto povas tute ne trinki akvon, aŭ almenaŭ trinki tre malofte. Se tio estus vera, la estontaj generacioj povus uzi, por trakuradi la dezerton, ĉi tiun beston, kiu nun nur timigas la homojn.
—Mi ne kuraĝus sidiĝi sur la dorson de tia monstro — respondis la princo, skuante la kapon.
—La samon niaj antaŭuloj parolis pri la ĉevalo, kiu helpis al Hiksosoj venki Egipton, kaj hodiaŭ fariĝis nepre necesa por nia armeo. La tempo tre ŝanĝas la homajn opiniojn! — diris Pentuer.
Sur la ĉielo malaperis la lastaj nuboj kaj komenciĝis klara nokto. Malgraŭ la foresto de la luno, estis tiel lume, ke sur la fono de la blanka sablo oni povis vidi la konturojn de objektoj, eĉ malĝrandaj, aŭ tre malproksimaj.
La trapenetranta malvarmo ankaŭ malgrandiĝis. Dum iom da tempo la taĉmento marŝis silente, vadante en la sablo ĝis la maleoloj. Subite inter la Azianoj ree naskiĝis tumulto kaj eksonis krioj:
—Sfinkso! … rigardu, sfinkso! … Ni ne eliros vivantaj el la dezerto, se senĉese aperas antaŭ ni fantomoj …
Efektive, sur blanka kalka monteto estis klare videbla silueto de sfinkso. Leona korpo, grandega kapo en egipta kufo kaj kvazaŭ homa profilo.
—Trankviliĝu, barbaroj — diris la maljuna Libiano. — Tio ja ne estas sfinkso, sed leono, kaj li faros al vi nenion, ĉar li estas okupita per la manĝado.
—Vere, tio estas leono! — jesis la princo haltante. — Sed kiel li similas sfinkson …
—Li estas la patro de niaj sfinksoj — intermetis duonvoĉe la pastro. Lia vizaĝo rememorigas la homajn trajtojn, kaj lia kolhararo perukon.
—Ĉu ankaŭ nia granda sfinkso, tiu proksime de la piramidoj? …
—Multe da jarcentoj antaŭ Menes — diris Pentuer — kiam ne ekzistis ankoraŭ la piramidoj, estis en ĉi tiu loko ŝtonego, simila al kuŝanta leono, kvazaŭ la dioj dezirus tiel montri, kie komenciĝas la dezerto. La tiamaj sanktaj pastroj ordonis al artistoj skulpti la ŝtonegon kaj ĝiajn mankojn plenigi per masonaîo. La artistoj, kiuj pli ofte vidis homojn ol leonojn, skulptis homan vizaĝon, kaj tiel naskiĝis la unua sfinkso.
—Kiun ni respektas kiel dion — ekridetis la princo.
—Kaj prave — respondis la pastro. — Ĉar la unuan skizon de ĉi tiu verko faris la dioj, kaj la homoj finis ĝin, inspirataj de la dioj. Nia sfinkso per sia grandego kaj mistereco rememorigas la dezerton, havas la figuron de la spiritoj, vagantaj en la dezerto, kaj teruras la homojn same kiel ĝi. Vere li estas filo de la dioj kaj patro de la teruro.
—Finfine ĉio havas teran komencon — respondis la princo. — Nilo ne fluas de la ĉielo, sed de iuj montoj, kuŝantaj post Etiopio. La piramidoj, pri kiuj parolis al mi Herhor, ke ili estas la bildo de nia ŝtato, estas konstruataj laŭ la modelo de ŝtonegaj suproj. Kaj niaj temploj, kun la pilonoj kaj obeliskoj, kun la mallumo kaj malvarmo, ĉu ili ne rememorigas al ni la kavernojn kaj montojn sur la bordoj de Nilo? … Kiom da fojoj ĉasante mi perdis la vojon inter la orientaj ŝtonegoj, ĉiam mi renkontis ian strangan kolekton de ŝtonoj, kiu rememorigis al mi templon. Eĉ ofte sur iliaj malglataj muroj mi vidis hieroglifojn, skribitajn per la mano de la ventegoj kaj pluvoj.
—En tio via ekscelenco havas pruvon, ke niaj temploj estis konstruataj laŭ plano, kiun desegnis la dioj mem — diris la pastro. — Kaj kiel malgranda kerno, îetita en la teron, naskas la palmon, kies kapo sin kaŝas en la nuboj, tiel la bildo de ŝtonego, leono, eĉ lotuso, semita en la koron de pia faraono, naskas aleojn de sfinksoj, templojn kaj iliajn potencajn kolonojn. Tio estas faroj diaj, ne homaj, kaj feliĉa estas la monarĥo, kiu rigardante ĉirkaŭ si, scias en la teraj objektoj malkovri la dian penson kaj kompreneble prezenti ĝin al la posteuloj.
—Sed tia monarĥo devas havi povon kaj grandan riĉaîon — intermetis ironie Ramzes — kaj ne dependi de la pastraj superstiĉoj …
Antaŭ ili leviĝis alia sabla monteto, sur kiu en ĉi tiu momento aperis kelke da rajdantoj.
—Niaj, aŭ Libianoj? … — diris la princo.
De la supro eksonis korno, al kiu tuj respondis la princa taĉmento. La rajdantoj proksimiĝis rapide, kiom permesis la profunda sablo. Unu el ili ekkriis:
—Ĉu la kronprinco estas ĉi tie? …
—Li estas kaj fartas bone! — respondis Ramzes.
Ili desaltis de la ĉevaloj kaj falis sur la vizaĝojn.
—Ho erpatre! — diris la ĉefo de la venintoj. — Viaj soldatoj disŝiras la vestojn kaj ŝutas cindron sur siajn kapojn, pensante, ke vi pereis … La tuta rajdistaro diskuris en la dezerto, por trovi viajn postesignojn, kaj fine al ni, neindaj, la dioj permesis saluti vin la unuaj …
La princo nomis lin centestro kaj ordonis, ke en la sekvonta tago li prezentu siajn subulojn por rekompenco.
XX
Post duono de horo aperis la densaj amasoj de la egipta armeo, kaj baldaŭ la princa taĉmento atingis la tendaron. De ĉiuj flankoj eksonis alarmaj trumpetoj, la soldatoj kaptis la armilojn kaj sin starigis en la vicoj. La oficiroj falis al la piedoj de la princo kaj same kiel hieraŭ post la venko, levis lin sur la ŝultrojn kaj komencis porti lin al ĉiuj taĉmentoj. La muroj de la intermonto tremis de la krioj: ”Vivu eterne, venkinto! … La dioj gardas vin! …”
Ĉirkaŭita de torĉoj, proksimiĝis la sankta Mentezufis. La kronprinco vidante lin, sin elŝiris el la manoj de la oficiroj kaj kuris renkonte al la pastro.
—Ĉu vi scias, sankta patro — ekkriis Ramzes — ni kaptis la libian ĉefon Teĥennan! …
—Mizera akiro — respondis severe la pastro — por kiu la militestro ne devis forlasi la armeon; precipe tiam, kiam ĉiumomente povis veni nova malamiko …
La princo sentis la plenan justecon de la riproĉo, sed ĝuste tial la kolero ekregis lin. Li kunpremis la pugnojn, liaj okuloj ekbrilis.
—En la nomo de via patrino, sinjoro, silentu! … — murmuretis Pentuer, staranta post li.
La kronprincon tiel mirigis la neatendataj vortoj de lia konsilanto, ke tuj li trankviliĝis kaj komprenis, ke plej bone estos konfesi sian kulpon.
—Via ekscelenco diras la veron — respondis li. — La armeo la estron kaj la estro la armeon neniam devas forlasi. Mi pensis tamen, ke vi, sankta viro, anstataŭos min kiel reprezentanto de la ministro de la milito …
La trankvila respondo de la princo kvietigis Mentezufison, kaj la pastro ne rememorigis al la princo la manovrojn de la pasinta jaro, dum kiuj la vic-reĝo same forlasis la armeon kaj suferis poste malfavoron de la faraono.
Subite kun granda bruo proksimiĝis al ili Patroklo. La greka ĉefo ree estis ebria kaj de malproksime kriis al la princo:
—Rigardu, kronprinco: kion faris la sankta Mentezufis. Vi proklamis pardonon al ĉiuj libiaj soldatoj, kiuj forlasos la invadulojn kaj revenos en la armeon de lia sankteco … Ili aliĝis al mia taĉmento, kaj dank’al tio mi rompis la maldekstran flankon de la malamiko … Kaj la nobla Mentezufis ordonis ĉiujn mortigi … Pereis preskaŭ mil kaptitoj, ĉiuj niaj ekssoldatoj, al kiuj oni promesis la pardonon.
La sango leviĝis al la kapo de la princo, sed la staranta post li Pentuer murmuretis:
—Silentu, pro la dioj silentu! …
Sed Patroklo ne havis konsilanton, li do daŭrigis:
—De tiu momento mi perdis por ĉiam la konfidon de la fremdaj kaj de la niaj … Fine ankaŭ nia armeo perdos la disciplinon, kiam ĝi komprenos, ke en ĝian fronton englitis perfiduloj …
—Mizera dungito — respondis malvarme Mentezufis — vi kuraĝas tiel paroli pri la armeo kaj pri la konfidatoj de lia sankteco? … De kiam ekzistas la mondo oni aŭdis neniam tian blasfemon! … Mi timas, ke la dioj venĝos la insulton, kiun oni îetis sur ilin …