Patroklo maldelikate ekridis.
—Dum mi dormas inter la Grekoj, mi ne timas la venĝon de la noktaj dioj … Kaj kiam mi maldormas, la tagaj nenion faros al mi …
—Iru dormi, iru! … inter viajn Grekojn, drinkulo — diris Mentezufis — por ke pro via kulpo ne falu tondro sur niajn kapojn …
—Sur vian razitan kapon, monmanĝanto, ĝi ne falos, ĉar ĝi pensos, ke tio estas io alia! … — respondis la senkonscia Greko. Sed vidante, ke la princo ne subtenas lin, li reiris en la tendaron.
—Ĉu efektive … — demandis Ramzes la pastron — ĉu efektive vi ordonis, sankta viro, mortigi la kaptitojn, spite mia promeso, ke ili ricevos la pardonon? …
—Via ekscelenco ne estis en la tendaro — respondis Mentezufis — do la respondeco pri tiu ĉi ago ne falas sur vin. Mi devas obei niajn militajn leĝojn, kiuj ordonas ekstermi la perfidajn soldatojn. La militistoj, kiuj antaŭe servis lian sanktecon kaj poste kuniĝis kun la malamikoj, devas esti tuj mortigataj — jen la leĝo.
—Kaj se mi estus ĉi tie? …
—Kiel la ĉefa militestro kaj filo de la faraono, vi povas interrompi la plenumon de kelkaj leĝoj, kiujn mi devas obei — respondis Mentezufis.
—Ĉu vi ne povis atendi ĝis mia reveno?
—La leĝo ordonas mortigi senprokraste, mi do plenumis ĝiajn postulojn.
La princo estis tiel konfuzita, ke li interrompis la interparoladon kaj iris en sian tendon. Tie, falinte sur seĝon, li diris al Tutmozis:
—Jam hodiaŭ mi estas sklavo de la pastroj! … Ili mortigas la kaptitojn, ili minacas miajn oficirojn, ili eĉ ne respektas miajn promesojn. Vi nenion diris al Mentezufis, kiam li ordonis mortigi la malfeliĉulojn?
—Li citis la militan leĝon kaj novajn ordonojn de Herhor …
—Mi ja ne ĉesis esti ĉefo, kvankam mi forveturis por duono da tago.
—Vi klare transdonis la komandon en la manojn de Patroklo kaj en miajn — respondis Tutmozis — kaj kiam venis la sankta Mentezufis ni devis cedi, ĉar li havas pli altan rangon …
La princo ekpensis, ke la kapto de Teĥenna estis pagita per tro grandaj malfeliĉoj. Samtempe li klare komprenis, kiel grava estas la regulo, kiu ne permesas al la militestro forlasi la armeon. Li devis konfesi, ke li ne estis prava; sed tio tiom pli incitis lian fieron kaj plenigis lin per malamo al la pastroj.
”Jen — pensis li — mi estas sklavo, eĉ antaŭ ol mi fariĝis faraono (vivu eterne mia sankta patro!). Jam hodiaŭ mi devas komenci liberigi min kaj antaŭ ĉio silenti … Pentuer estas prava: silenti, ĉiam silenti, kaj siajn kolerojn, kiel multekostajn juvelojn, meti en la trezorejon de la memoro. Kaj kiam kolektiĝos … Ho profetoj, vi tiam pagos al mi! …”
—Via ekscelenco ne demandas pri la rezultato de la batalo? — diris Tutmozis.
—Ah, jes! … Kia do? …
—Pli ol du mil kaptitoj, pli ol tri mil mortigitoj, kaj apenaŭ kelkcento forkuris.
—Kiel granda do estis la libia armeo? — demandis la mirigita princo.
—Ses ĝis sep mil homoj.
—Ne eble … En tia bataleto pereis preskaŭ la tuta armeo? …
—Tamen tio estas vera; tio estis terura batalo — respondis Tutmozis. — Vi ĉirkaŭis ilin de ĉiuj flankoj, la reston faris la soldatoj, kaj la nobla Mentezufis … Pri tia malvenko de malamikoj de Egipto ne parolas la monumentoj eĉ de la plej gloraj faraonoj …
—Iru jam dormi, Tutmozis, vi estas laca — interrompis la princo, sentante, ke la fiero leviĝas al lia kapo.
”Mi, do mi gajnis tian venkon? … Ne eble! …” — pensis li.
Li îetis sin sur la felojn, sed malgraŭ la morta laciĝo ne povis ekdormi.
Apenaŭ dek kvar horoj pasis de la momento, kiam li donis la signalon komenci la batalon … Apenaŭ dek kvar horoj? … Ne eble! …
Li, li gajnis tian batalon? … Li ja eĉ ne vidis la batalon, li vidis nur flavan, densan nebulon, el kiu rivere fluis nehomaj kriegoj. Ankaŭ nun li vidas tiun nebulon, aŭdas la tumulton, sentas la varmegon, tamen estas nun neniu batalo …
Poste li ekvidis la senliman dezerton, tra kiu kun dolora peno li iris antaŭen sur la sablo. Li kaj liaj homoj havis la plej bonajn ĉevalojn de la tuta armeo, kaj tamen ili rampis kiel testudoj … Kaj kia bruliganta varmego … La homoj ne povas vivi en ĝi! …
Kaj jen leviĝas la tifono, kovras la tutan mondon, bruligas, sufokas … De la figuro de Pentuer saltas amase palaj fajreroj … Super iliaj kapoj eksplodas tondroj, fenomeno, kian li vidis ankoraŭ neniam … Poste la kvieta nokto en la dezerto … La kuranta grifo, la malluma silueto de la sfinkso sur la kalka monto …
”Mi tiom vidis, tiom travivis — pensis Ramzes — mi ĉeestis ĉe la konstruado de niaj temploj, eĉ ĉe la naskiĝo de la granda sfinkso, kiu ne havas plu aĝon, kaj … ĉio ĉi pasis en la daŭro de dek kvar horoj? …”
Lasta penso fulme trakuris la animon de la princo: ”Homo, kiu tiom travivis, ne povas vivi longe …”
Malvarmo trakuris lin de la piedoj ĝis la kapo, kaj li ekdormis.
En la sekvinta tago li leviĝis kelke da horoj post la leviĝo de la suno. Li sentis pikadon en la okuloj, doloron en ĉiuj ostoj, li iom tusis, sed liaj pensoj estis klaraj kaj la koro — plena de kuraĝo.
En la pordo de la tendo staris Tutmozis.
—Kio? … — demandis la princo.
—La spionoj alportas strangajn novaîojn de la libia limo — respondis la favorato. — Al nia intermonto proksimiĝas granda hom-amaso; tio ne estas soldatoj, sed senarmilaj, virinoj kaj infanoj, kaj en ilia fronto Musavasa kaj la plej eminentaj Libianoj.
—Kion tio signifas?
—Kredeble ili volas peti pacon.
—Post unu batalo? — miris la princo.
—Sed post kia batalo! … Krom tio la timo pligrandigas niajn armeojn antaŭ iliaj okuloj … Ili sentas sin malfortaj kaj timas la invadon kaj morton …
—Ni vidos, ĉu tio ne estas milita ruzo! … — respondis la princo post pripenso. — Kaj kiel fartas la niaj?
—Bone; ili sate manĝis, trinkis kaj ripozis, ĉiuj estas gajaj. Sed …
—Kio? …
—Patroklo mortis nokte — murmuretis Tutmozis.
—Kiel? … — ekkriis Ramzes, salte leviĝante de la seĝo.
—Unuj diras, ke de ebriiĝo … aliaj, ke tio estas puno de la dioj … Li havis bluan vizaĝon kaj buŝon, plenan de ŝaŭmo …
—Kiel tiu sklavo en Atribis, ĉu vi memoras lin? … Lia nomo estis Bakura, li enkuris en la festenan salonon kun plendoj kontraŭ la nomarĥo … Kompreneble, en la sama nokto li mortis de ebriiĝo! … Kio? …
Tutmozis mallevis la kapon.
—Ni devas esti tre singardaj, mia sinjoro … — murmuretis li.
—Ni provos — respondis trankvile la princo. — Mi eĉ ne miros pro la morto de Patroklo … Ĉu estas io stranga, ke mortis drinkulo, kiu ofendadis la diojn, eĉ … la pastrojn …
Sed Tutmozis sentis minacon en la mokaj vortoj.
La princo tre amis la fidelan, kiel hundo, Patroklon. Li povis forgesi maljustaîojn, faritajn al li mem, sed lian morton li pardonos neniam.
Antaŭ la tagmezo, en la princan tendaron venis el Egipto freŝa regimento, teba, kaj krom tio kelkmilo da homoj kaj kelkcento da azenoj alportis grandan provizon da nutraîo kaj tendojn. Samtempe de Libio ree alkuris spionoj, kun sciigo, ke la senarmila bando, proksimiĝanta al la intermonto, senĉese kreskas.
Laŭ la ordono de la kronprinco, multenombraj taĉmentoj de rajdistoj esploris la ĉirkaŭaîon en ĉiuj direktoj: ĉu ie ne kaŝas sin malamika armeo? Eĉ la pastroj, kunpreninte malgrandan kapelon de Amon, suriris la supron de la plej proksima altaîo kaj diservis tie. Reveninte en la tendaron, ili certigis la princon, ke, vere, proksimiĝas kelkmila bando de senarmilaj Libianoj, sed armeo estas nenie, en almenaŭ trimejla radio.
La princo komencis ridi la raporton.
—Mi havas bonajn okulojn, sed en tia interspaco mi ne povus ekvidi armeon.