Выбрать главу

La pastroj, post interkonsiliĝo, sciigis al la princo, ke, se li promesos ne paroli kun profanoj pri tio, kion li vidos, li konvinkiĝos, ke oni povas vidi tre malproksimen.

Ramzes îuris. La pastroj starigis sur altaîo la altaron de Amon kaj komencis preĝi. Kaj kiam la princo, lavinte sin, demetis la sandalojn kaj oferis al la dio oran ĉenon kaj incenson, ili enkondukis lin en malvastan keston, tute malluman, kaj diris al li, ke li rigardu la muron.

Post momento komenciĝis piaj kantoj, dum kiuj sur la interna muro de la kesto aperis luma rondo. Baldaŭ la hela koloro malklariĝis: la princo ekvidis sablan ebenaîon, sur ĝi ŝtonegojn, kaj apud ili postenojn de la Azianoj! …

La pastroj komencis kanti pli laŭte kaj la bildo aliiĝis. Estis videbla alia loko en la dezerto, kaj sur ĝi homoj, ne pli grandaj ol formikoj. Iliaj movoj, vestoj, eĉ vizaĝoj estis tiel klare videblaj, ke la princo povus ilin priskribi! …

La mirego de la kronprinco estis senlima. Li frotis la okulojn, tuŝis la moviĝantan bildon … Subite li turnis la kapon, la bildo malaperis kaj restis nur mallumo.

Kiam Ramzes eliris el la kapelo, supera pastro demandis lin:

—Nun, erpatre, ĉu vi kredas la potencon de la egiptaj dioj?

—Vere — respondis la princo — vi estas tiel grandaj saĝuloj, ke la tuta mondo devus respektegi vin kaj fari al vi oferojn. Se vi same scias vidi la estontecon, nenio povas kontraŭstari al vi.

Post tiuj ĉi vortoj de la princo, unu el la pastroj eniris en la kapelon, komencis preĝi kaj baldaŭ eksonis de tie voĉo, parolanta:

—Ramzes! … pesitaj estas la sortoj de la ŝtato, kaj antaŭ ol venos la dua plena luno, vi estos ĝia estro …

—Dioj! … — ekkriis la terurita princo — ĉu mia patro estas tiel malsana? …

Li falis vizaĝe sur la sablon, kaj unu el la asistantaj pastroj demandis lin, ĉu li ne volas ankoraŭ ion ekscii.

—Diru, patro Amon — respondis li — ĉu realiĝos miaj planoj?

Post momento la voĉo el la kapelo diris:

—Se vi ne komencos militon kontraŭ la oriento, se vi faros oferojn al la dioj kaj respektos iliajn servistojn, atendas vin longa vivo kaj regado plena de gloro …

Post la mirakloj, kiuj okazis en hela tago, sub libera ĉielo, la princo ekscitita revenis en sian tendon.

”Nenio povas kontraŭstari al la pastroj! …” — pensis li kun timo.

En la tendo li trovis Pentueron.

—Diru al mi, mia konsilanto — demandis li — ĉu vi, pastroj, povas legi en la homaj koroj kaj malkovri iliajn sekretajn intencojn?

Pentuer skuis la kapon.

—Pli facile oni povas vidi, kio estas en la interno de ŝtonego, ol sondi la homan koron. Ĝi estas fermita eĉ por la dioj, kaj nur la morto malkovras ĝiajn pensojn.

La princo profunde ekspiris, sed li ne povis liberiĝi de la maltrankvilo. Kiam vespere oni devis kunvoki militan konsilan kunvenon, li invitis ankaŭ Mentezufison kaj Pentueron.

Neniu diris eĉ unu vorton pri la subite mortinta Patroklo; eble tial, ke estis pli urĝaj aferoj. Venis libiaj senditoj, petegante en la nomo de Musavasa kompaton por lia filo Teĥenna kaj proponante al Egipto eternan pacon kaj obeon.

—Malbonaj homoj — diris unu el la senditoj — trompis nian popolon, certigante, ke Egipto estas malforta, kaj ĝia faraono — ombro de monarĥo. Sed hieraŭ ni konvinkiĝis, kiel forta estas via brako, kaj ni decidis, ke pli prudente estos pagi al vi tributojn, ol konduki soldatojn al certa morto kaj nian landon al certa pereo.

Kiam la kunveno estis aŭskultinta ĉi tiun paroladon, oni ordonis al la Libianoj eliri el la tendo, kaj la princo Ramzes rekte demandis Mentezufison pri lia opinio, kio eĉ mirigis la generalojn.

—Ankoraŭ hieraŭ — respondis la profeto — mi konsilus forîeti la peton de Musavasa, transporti la militon en Libion kaj detrui la neston de la rabistoj. Sed hodiaŭ mi ricevis tiel gravajn novaîojn el Memfiso, ke mi voĉdonos por pardono al la venkitoj.

—Ĉu mia sankta patro estas malsana? … — demandis la princo.

—Li estas malsana. Sed antaŭ ol ni ne finos kun Libianoj, via ekscelenco ne devas pensi pri tio …

Kaj kiam la kronprinco malĝoje mallevis la kapon, Mentezufis aldonis:

—Mi devas plenumi ankoraŭ unu devon … Hieraŭ, nobla princo, mi kuraĝis riproĉi vin, ke pro tiel mizera akiro, kiel Teĥenna, la militestro ne devas forlasi la armeon. Hodiaŭ mi vidas, ke mi estis malprava: se vi ne kaptus Teĥennan, ni ne havus tiel rapide pacon kun Musavasa … Via saĝo, ĉefestro, montriĝis supera, ol la militaj leĝoj …

La pento de Mentezufis mirigis la princon.

”Kial li tiel parolas? — pensis li. — Kredeble ne sole Amon scias ke mia sankta patro estas malsana! …”

Kaj en la animo de la kronprinco revekiĝis la antaŭaj sentoj: malestimo al la pastroj kaj malkonfido al iliaj mirakloj.

”Do ne la dioj profetis al mi, ke mi baldaŭ estos faraono, sed venis sciigo el Memfiso, kaj la pastroj trompis min en la kapelo. Se ili mensogis en ĉi tiu okazo, kiu certigos min, ke la vidaîoj de la dezerto, montritaj al mi en la kesto, ankaŭ ne estis trompo? …”

Ĉar la princo senĉese silentis, de malĝojo, oni pensis, pro la malsano de la patro, kaj la generaloj ne kuraĝis ion diri post la kategoriaj vortoj de Mentezufis, oni fermis la kunsidon. Unuvoĉe oni decidis postuli de Libianoj kiel eble plej grandan tributon, sendi al ili egiptan garnizonon kaj ĉesigi la militon.

Nun jam ĉiuj atendis, ke la faraono baldaŭ mortos. Kaj Egipto, por fari al sia monarĥo konvenan enterigon, bezonis profundan trankvilon.

Forlasinte la kunvenon, la princo demandis Mentezufison:

—La brava Patroklo estingiĝis en la lasta nokto; ĉu vi intencas, sanktaj patroj, honori liajn restaîojn?

—Li estis barbaro kaj granda pekulo — respondis la pastro. — Sed li faris tiel grandajn servojn al Egipto, ke oni devas certigi al li eternan vivon ekster la tombo. Se do via ekscelenco permesos, ankoraŭ hodiaŭ ni sendos la korpon de la brava viro Memfison, por fari el ĝi mumion kaj transporti ĝin en ĝian eternan loĝejon, inter la reĝajn tombojn en Teboj.

La princo volonte konsentis, sed liaj suspektoj pligrandiĝis.

”Hieraŭ — pensis li — Mentezufis admonis min, kiel maldiligentan lernanton, kaj tio estis vera favoro de la dioj, ke li ne batis min per bastono. Hodiaŭ li parolas al mi, kiel obeema filo al sia patro kaj preskaŭ falas sur la ventron. Ĉu tio ne estas signo, ke al mia tendo proksimiĝas la povo kaj kun ĝi la horo de la reguligo de la kontoj? …”

Tiel meditante, la princo ŝvelis de la fiero kaj lian koron plenigis pli kaj pli forta kolero kontraŭ la pastroj, kolero silenta, kiel skorpiono, kiu kaŝinte sin en la sablo, vundas nesingardan piedon per sia venena pikilo.

XXI

Nokte la gardistoj sciigis, ke la amaso de la Libianoj, petegantaj pardonon, jam eniris en la intermonton. Super la dezerto estis videbla brilo de iliaj fajrujoj.

Ĉe la leviĝo de la suno eksonis trumpetoj kaj la tuta egipta armeo stariĝis kun la armiloj en la manoj, en la plej larĝa loko de la valo. Konforme al la ordono de la princo, kiu volis ankoraŭ pli forte timigi la Libianojn, inter la vicoj de la soldatoj oni starigis kvietajn portistojn, kaj inter la rajdistoj azenistojn sur azenoj. Kaj tiel en tiu tago la Egiptanoj estis multenombraj, kiel la sableroj en la dezerto, kaj la Libianoj estis teruritaj, kiel la kolomboj, super kiuj rondflugas akcipitro.

Je la naŭa horo matene antaŭ la tendo de la kronprinco haltis lia orita milita ĉaro. La ĉevaloj, ornamitaj per strutaj flugiloj, tiel saltis, ke ĉiun devis teni du ĉevalistoj.

Ramzes eliris el la tendo, sidiĝis en la ĉaron kaj mem prenis la kondukilojn; la lokon de la veturigisto okupis ĉe lia flanko lia konsilanto, la pastro Pentuer. Unu el la generaloj malfermis super la princo grandan verdan ombrelon; ĉe la flankoj kaj post la ĉaro iris la grekaj oficiroj en oritaj armaîoj. Iom malantaŭe sekvis malgranda gvardia taĉmento, kaj en ĝia mezo Teĥenna, la filo de la libia ĉefo Musavasa.

Kelkcenton da paŝoj de la Egiptanoj, ĉe la eliro el la glaŭka intermonto, staris la malĝoja amaso de la Libianoj, petegantaj ta pardonon de la venkinto.