—Klinu, sinjoro, vian orelon … De la tempo, kiam vi forlasis la urbon Pi-Bast, tie okazis strangaj aferoj … Via virino, la Fenicianino forkuris kun la Greko, Likono …
—Kun Likono? … — ripetis la princo.
—Ne moviĝu, sinjoro, kaj ne montru al viaj sklavoj, ke vi havas malĝojon en la tago de la triumfo …
En la sama momento preterpasis ĉe la piedoj de la princo longa vico de Libianoj, portantaj en korboj fruktojn kaj panon, kaj en grandegaj kruĉoj vinon kaj oleon por la armeo. Ĉe tia vido inter la disciplinitaj soldatoj eksonis ĝoja murmuro, sed Ramzes ne rimarkis tion, okupita per la rakonto de Pentuer.
—La dioj — murmuretis la profeto — punis la perfidan Fenicianinon …
—Ĉu ŝi estas kaptita? … — demandis la princo.
—Jes, sed oni devis sendi ŝin en la orientajn koloniojn … ĉar la pesto tuŝis ŝin …
—Ho dioj! … — murmuretis Ramzes. — Ĉu ĝi ne minacas min? …
—Estu trankvila, sinjoro: se vi estus infektita, vi jam estus malsana …
La princo eksentis malvarmon en ĉiuj membroj. Kiel facile estas por la dioj forpuŝi homon de la plej altaj suproj en la senfundaîon de plej granda mizero! …
—Kaj la krimulo Likon? …
—Jes, li estas granda krimulo — diris Pentuer — ne multaj tiaj ekzistas sur la tero …
—Mi konas lin. Li estas simila al mi, kiel bildo en la spegulo … respondis Ramzes.
Nun venis aro da Libianoj, kondukantaj strangajn bestojn. En la komenco paŝis unuĝiba kamelo kun blankaj haroj, unu el la unuaj kiujn oni kaptis en la dezerto. Post ĝi du rinoceroj, aro da ĉevaloj kaj malsovaĝa leono en kaĝo. Poste multe da kaĝoj kun diverskoloraj birdoj, simioj kaj malgrandaj hundoj, destinitaj por la kortegaj sinjorinoj. En la fino oni pelis grandajn arojn da bovoj kaj ŝafoj, por liveri viandon al la soldatoj.
La princo apenaŭ îetis rigardon sur ĉi tiun migrantan bestejon kaj demandis la pastron:
—Kaj Likon estas kaptita? …
—Nun mi diros al vi la plej malbonan novaîon, malfeliĉa sinjoro — murmuretis Pentuer. — Sed memoru, ke la malamikoj de Egipto ne devas rimarki en vi malĝojon …
La princo faris movon.
—Via dua virino, la Hebreino Sara …
—Ĉu ankaŭ ŝi forkuris? …
—Ŝi mortis en malliberejo …
—Ho dioj! … Kiu kuraĝis îeti ŝin tien? …
—Ŝi mem kulpigis sin pri la mortigo de via filo …
—Kio? …
Granda krio eksonis ĉe la piedoj de la princo: preterpasis la libiaj kaptitoj, kaj en ilia fronto la malgaja Teĥenna.
Ramzes havis nun la koron tiel plenigitan de doloro, ke li faris signon al Teĥenna kaj diris:
—Stariĝu apud via patro Musavasa, por ke li vidu vin kaj konvinkiĝu, ke vi vivas …
Ĉe ĉi tiuj vortoj ĉiuj Libianoj kaj la tuta armeo kriis potencan aklamon; sed la princo ne aŭskultis ĝin.
—Mia filo ne vivas? … — demandis li la pastron. — Sara kulpigis sin pri la mortigo de la infano? … Ĉu frenezo falis sur ŝian animon? …
—La infanon mortigis la mizera Likon …
—Ho dioj, donu al mi fortojn! … — ĝemis la princo.
—Ekregu vin, sinjoro, kiel konvenas al venka militestro …
—Ĉu eble estas imagi tian doloron! … Ho senkompataj dioj! …
—La infanon mortigis Likon, Sara sin kulpigis, por savi vin … Vidante la krimulon nokte, ŝi pensis, ke tio estis vi mem …
—Kaj mi elpelis ŝin el mia domo! … Kaj mi faris ŝin servistino de la Fenicianino! … — murmuretis la princo.
Nun aperis egiptaj soldatoj, portantaj korbojn, plenajn de brakoj, detranĉitaj al la mortigitaj Libianoj.
Vidante tion, Ramzes kovris sian vizaĝon kaj maldolĉe ekploris.
Tuj la generaloj ĉirkaŭis la ĉaron, konsolante la sinjoron. La sankta profeto Mentezufis faris proponon, kiun oni akceptis senprokraste, ke de tiu tempo la egipta armeo neniam plu detranĉu la brakojn al la malamikoj, falintaj sur la batalkampo.
Per ĉi tiu neatendata okazo estis finita la unua triumfo de la egipta kronprinco. Sed la larmoj, kiujn li verŝis sur la detranĉitajn brakojn, pli forte ol la venka batalo ligis la Libianojn al lia persono. Kaj tial neniu miris, ke ĉirkaŭ la fajrujoj pace sidiĝis la egiptaj kaj libiaj soldatoj, dividante la panon kaj trinkante el la samaj pokaloj. La militon kaj malamon, kiuj devis daŭri tutajn jarojn, anstataŭis profunda sento de trankvilo kaj konfido.
Ramzes ordonis, ke Musavasa kaj la plej eminentaj Libianoj tuj veturu Memfison kaj donis al ili eskorton, ne tiom por gardi ilin, kiom por la sendanĝereco de iliaj personoj kaj de la multekostaj donacoj. Li mem kaŝis sin en la tendon kaj ne montris sin dum kelke da horoj. Li ne akceptis eĉ Tutmozison, kiel homo, por kiu la doloro estas plej bona kunulo.
Vespere venis al la princo deligitaro de grekaj oficiroj, sub la komando de Kalipos. Kiam la kronprinco demandis, kion ili deziras, Kalipos respondis:
—Ni venis petegi vin, sinjoro, ke la kadavro de via servisto kaj nia ĉefo, Patroklo, ne estu transdonita al la egiptaj pastroj, sed bruligita, laŭ la greka moro.
La princo ekmiris.
—Vi sendube scias, mi pensas — diris li — ke el la korpo de Patroklo la pastroj volas fari mumion de la unua klaso kaj meti ĝin en la faraonaj tomboj. Ĉu ekzistas por homo pli granda honoro en ĉi tiu mondo?
La Grekoj ŝanceliĝis, fine Kalipos, kolektinte la tutan sian kuraĝon, respondis:
—Nia sinjoro, permesu al ni malkovri niajn korojn antaŭ vi. Ni bone scias, ke pli profita estas por homo fariĝi mumio, ol esti bruligita: la animo de la bruligita transiras tuj en la landojn de la eterneco, la animo de la mumio povas milojn da jaroj vivi sur la tero kaj ĝui ĝian belecon. Sed la egiptaj pastroj malamis Patroklon (tio ne ofendu viajn orelojn!). Kiu do garantios al ni, ke farinte lian mumion, ili ne haltigos lian animon sur la tero sole por turmenti ĝin? … Kaj kion ni valorus, se suspektante venĝon, ni ne gardus de ĝi nian samlandanon kaj ĉefon? …
La miro de Ramzes ankoraŭ pligrandiĝis.
—Faru — diris li — kion vi opinios necesa.
—Kaj se oni ne donos al ni la korpon? …
—Preparu la lignaron, mi mem zorgos pri la resto.
La Grekoj eliris, la princo alvokis Mentezufison.
XXII
La pastro kaŝe rigardis la kronprincon kaj trovis lin tre ŝanĝita. Ramzes estis pala, preskaŭ malgrasiĝis dum kelke da horoj, liaj okuloj perdis sian brilon kaj eniĝis en la kavojn.
Aŭdinte, kion volas la Grekoj, Mentezufis eĉ unu momenton ne ŝanceliĝis redoni al ili la korpon de Patroklo.
—La Grekoj estas pravaj — diris la sankta viro — ke ni povus turmenti la ombron de Patroklo post lia morto. Sed ili estas malsaĝuloj, supozante, ke iu egipta aŭ ĥaldea pastro farus tian krimon. Ili prenu la restaîojn de sia samlandano, se ili kredas, ke sub la ŝirmo de iliaj moroj li estos pli feliĉa post la morto! …
La princo senprokraste sendis oficiron kun ordono, sed li retenis Mentezufison. Videble, li volis ion diri al li, sed li ŝanceliĝis.
Post longa silento Ramzes subite demandis:
—Sendube vi scias, sankta profeto, ke unu el miaj virinoj, Sara, mortis, kaj ke ŝia filo estis mortigita? …
—Tio okazis en la sama nokto, en kiu ni forlasis Pi-Baston …
La princo salte leviĝis.
—Pro la eterna Amon! … — ekkriis li. — Tio okazis antaŭ tiel longe, kaj vi nenion diris al mi? … Eĉ pri tio, ke oni min suspektis pri la mortigo de la infano? …
—Sinjoro — diris la pastro — en la antaŭtago de batalo la ĉefa militestro havas nek patron, nek infanon, unuvorte li havas neniun, nur sian armeon kaj la malamikon. Ĉu en tiel gravaj cirkonstancoj ni povis maltrankviligi vin per tiaj sciigoj?
—Tio estas vera — respondis la princo post pripenso. — Se oni neatendite atakus nin hodiaŭ, mi ne scias, ĉu mi povus bone komandi la armeon … Kaj entute mi ne scias, ĉu iam ajn mi reakiros la trankvilon … Tiel malgranda … tiel bela infano! … Kaj la virino, kiu sin oferis por savi min, min kiu estis tiel maljusta por ŝi! … Neniam mi supozis, ke povas okazi tiaj malfeliĉoj kaj ke homa koro povas porti tian ŝarĝon …