—La tempo resanigas ĉion … La tempo kaj la preĝo — murmuretis la pastro.
La princo balancis la kapon kaj ree en la tendo ekregis tia silentoj, ke oni povis aŭdi la erojn, falantajn en la sablohorloĝo.
La princo rekonsciiĝis.
—Klarigu al mi — diris li — sankta patro — se tio ne apartenas al la grandaj misteroj, kia diferenco estas inter la bruligado de la mortinto kaj farado de mumio? Kvankam mi aŭdis ion pri tio en la lernejo, sed mi ne komprenas ĉi tiun problemon, kiun Grekoj opinias tiel grava.
—Ni opinias ĝin ankoraŭ pli grava, la plej grava — respondis la pastro. — Pri tio atestas niaj urboj de la mortintoj, kiuj okupas la tutan teron de la okcidenta dezerto. Pri tio atestas ankaŭ niaj piramidoj, tomboj de la faraonoj de la antikva ŝtato, kaj la mnemonioj, grandegaj tomboj, elhakitaj en la ŝtonegoj, por la reĝoj de la nuna epoko. La enterigo kaj la tombo estas grava afero, la plej grava homa afero. En la korpa formo ni vivas kvindek aŭ cent jarojn, niaj ombroj daŭras dekojn da jarmiloj, ĝis plena puriĝo. La asiriaj barbaroj ridas nin, ni oferas pli multe da tempo al la mortintoj ol al la vivantoj; sed ili plorus sian malzorgon pri la mortintoj, se ili konus kiel ni la misteron de la morto kaj tombo.
La princo ektremis.
—Vi timigas min — diris li. — Ĉu vi forgesis, ke inter la mortintoj mi posedas du karajn estaîojn, kiuj ne estas enterigitaj laŭ la egipta ceremoniaro? …
—Kontraŭe. Ĝuste nun oni faras iliajn mumiojn. Sara kaj via filo havos ĉion, kion ili bezonos en la longa migrado.
—Ĉu vere? … — demandis Ramzes preskaŭ kun ĝojo.
—Mi certigas vin, ke estas tiel — respondis la pastro — kaj ke estos farita ĉio, kio estas necesa, por ke vi trovu ilin feliĉaj, kiam ankaŭ vin tedos la surtera vivo.
La princo aŭskultis tre kortuŝita.
—Vi do pensas, sankta viro — demandis li — ke mi retrovos iam mian filon kaj povos diri al ĉi tiu virino: Sara, mi scias, ke mi estis por vi tro severa? …
—Mi estas tiel certa, kiel pri tio, ke mi vidas vin, nobla sinjoro.
—Parolu … parolu pri tio! … — ekkriis la princo. — La homo ne pensas pri la tomboj, ĝis kiam li ne metos tien parton de si mem … Kaj min, min frapis tia malfeliĉo, ĝuste en la momento, kiam mi pensis, ke ekster faraono ekzistas neniu pli potenca ol mi!
—Vi demandis min, sinjoro — komencis Mentezufis — kia diferenco ekzistas inter la bruligado de la mortintoj kaj farado de mumio? Sama, kiel inter la detruo de la vesto kaj konservado en la ŝranko. Se la vesto estas konservata, ĝi multfoje povas ankoraŭ esti utila, kaj se vi havas nur unu, estus frenezo bruligi ĝin.
—Tion mi ne komprenas — intermetis la princo. — Tion vi ne instruas eĉ en la supera lernejo …
—Sed ni povas diri tion al la kronprinco. Via ekscelenco scias — daŭrigis la pastro — ke la homa estaîo konsistas el tri partoj: korpo, dia fajrero kaj ombro aŭ Ka, kiu kunigas la korpon kun la dia fajrero. Kiam la homo mortas, lia ombro kaj la fajrero foriĝas de la korpo. Se la homo vivus sen peko, lia dia fajrero kun la ombro tuj irus inter la diojn ĝui la eternan vivon. Sed ĉiu homo pekas, malpurigas sin en la mondo, kaj tial lia ombro Ka devas sin purigi, iafoje milojn da jaroj. Ĝi purigas sin tiamaniere, ke nevidebla ĝi vagas sur nia tero, inter la homoj kaj plenumas bonajn farojn. La ombroj de la krimuloj, eĉ en la postmorta vivo krimas kaj definitive pereigas sin kaj sian dian fajreron. Ne estas sendube mistero por via ekscelenco, ke la ombro Ka tute similas la homon, sed ŝajnas teksita el tre delikata nebulo. La ombro havas kapon, manojn kaj korpon, ĝi povas paŝi, paroli, îeti aŭ levi objektojn, kaj eĉ, precipe dum kelkcento da unuaj jaroj post la morto devas de tempo al tempo iom manĝi. Poste sufiĉas al li la bildoj de la nutraîoj … Sed la ĉefan forton la ombro ĉerpas el la korpo, kiun ĝi lasis sur la tero. Se ni îetas la korpon en tombon, ĝi rapide putriĝas kaj la ombro devas sin nutri per la polvo kaj putraîo. Se ni bruligas la korpon, la ombro havas nur cindron kiel nutraîon. Sed se ni faras el la korpo mumion, t. e. se ni enbalzamigas la korpon por jarmiloj, la ombro Ka estas ĉiam sana kaj forta kaj pasigas la tempon de la puriĝo trankvile, eĉ agrable.
—Strangaj aferoj! … — murmuretis la kronprinco.
—Pri la postmorta vivo la pastroj dum jarmilaj esploroj eksciis multajn gravajn detalojn. Oni konvinkiĝis, ke se en la korpo de la mortinto restas la internaîoj, lia ombro Ka havas grandegan apetiton, bezonas tiom da nutraîo, kiom la homo; kaj kiam mankas la nutraîo, ĝi îetas sin sur la vivantajn kaj elsuĉas ilian sangon. Sed se oni forigas el la korpo la internaîojn, kiel ni faras, la ombro povas vivi preskaŭ sen nutraîo: ĝia propra korpo, enbalzamigita kaj plenigita per bonodoraj herboj, sufiĉas al ĝi por jarmiloj. Oni konstatis ankaŭ, ke kiam la tombo de la mortinto estas malplena, la ombro sopiras al la mondo kaj senbezone vagas sur la tero. Sed se en la postmorta kapelo ni metas vestojn, meblojn, armilojn, vazojn kaj instrumentojn, kiujn amis la mortinto; se ni kovras la murojn per pentraîoj, prezentantaj: festenojn, ĉasojn, diservojn, militojn kaj entute okazojn, en kiuj partoprenis la mortinto, se ni aldonas statuetojn de la personoj de lia familio, de servistoj, ĉevaloj, hundoj kaj brutoj; — tiam la ombro ne revenas senbezone en la mondon, ĉar ĝi trovas ĝin en sia postmorta domo. Fine oni eksciis, ke multaj ombroj, eĉ plenuminte la penton, ne povas eniri en la landon de la eterna feliĉo, ĉar ili ne konas la konvenajn preĝojn, îurojn kaj interparoladojn kun la dioj. Ni antaŭzorgas tion, envolvante la mumiojn en papirusojn, sur kiuj estas skribitaj la sentencoj, kaj metante en iliajn ĉerkojn ”La libron de la mortintoj”. Unuvorte nia funebra ceremoniaro certigas al la ombro fortojn, gardas ĝin de la maloportunaîoj kaj de la sopiro al la tero, faciligas al ĝi la eniron inter la diojn kaj antaŭgardas la vivantojn de la malutiloj, kiujn povus kaŭzi al ili la ombroj. Nia granda zorgemo pri la mortintoj havas ĝuste tian celon; jen kial ni konstruas por ili preskaŭ palacojn kaj aranĝas tie plej elegantajn loĝejojn.
La princo momenton konsideris, fine li diris:
—Mi komprenas, ke vi faras grandan favoron al la senfortaj ombroj, provizante ilin je ĉio necesa. Sed … kiu pruvos al mi, ke la ombroj ekzistas? … Pri tio, ke ekzistas senakva dezerto — daŭrigis la princo — mi scias, ĉar mi vidas ĝin, ĉar mi dronis en ĝiaj sabloj kaj spertis ĝian fajran sunon. Pri tio, ke ekzistas landoj, kie la akvo ŝtoniĝas kaj la vaporo fariĝas blanka lanugo — mi ankaŭ scias, ĉar parolis pri tio konfidindaj atestantoj … Sed kiel vi scias pri la ombroj, kiujn vidis neniu, kaj pri ilia postmorta vivo, se neniu homo revenis de tie?
—Vi eraras, sinjoro — respondis la pastro. — La ombroj multfoje sin montris al la homoj, eĉ rakontis al ili siajn sekretojn. Oni povas vivi en Teboj dek jarojn kaj ne vidi pluvon; oni povas vivi sur la tero cent jarojn kaj ne vidi ombron. Sed kiu vivus centojn da jaroj en Teboj, aŭ milojn da jaroj sur la tero, vidus pli ol unu pluvon kaj pli ol unu ombron! …
—Kiu vivis milojn da jaroj? … — demandis la princo.
—Vivis, vivas kaj vivos la sankta pastraro — respondis Mentezufis. — Ĝi antaŭ tridek mil jaroj ekloĝis sur la bordoj de Nilo, ĝi esploris dum ĉi tiu tempo la ĉielon kaj teron, ĝi kreis nian saĝon kaj desegnis la planojn de la kampoj, akvobaroj, kanaloj, piramidoj kaj temploj …
—Tio estas vera — respondis la princo. — La pastraro estas saĝa kaj potenca, sed kie … estas la ombroj? … Kiu vidis ilin kaj parolis kun ili? …
—Sciu pri tio, sinjoro — predikis Mentezufis — ke ombro estas en ĉiu vivanta homo. Kaj kiel ekzistas homoj, kiuj posedas grandegan forton aŭ penetreman rigardon, same ekzistas homoj, kiuj havas eksterordinaran kapablon, ke ili povas dum la vivo eligi sian propran ombron … Niaj sekretaj libroj estas plenaj de plej konfidindaj rakontoj pri ĉi tiu temo. Pli ol unu profeto sciis fali en dormon, similan al la morto. Tiam lia ombro, eliĝinte el la korpo, en la daŭro de unu momento sin transportis Tiron, Ninivon, Babilonon, rigardis kion ĝi bezonis, aŭskultis la diskutojn, kiuj nin interesas, kaj post la vekiĝo de la profeto, detale raportis pri ĉio. Pli ol unu malbonvola sorĉisto, same ekdorminte, sendis sian ombron en la domon de malamata homo, kaj tie renversis aŭ detruis la meblojn kaj timigis la familion. Iafoje okazis, ke la homo, atakata de la ombro de la sorĉisto, batis ĝin per lanco aŭ glavo. Tiam en la atakata domo aperis sangaj signoj, kaj la sorĉisto havis sur sia korpo la saman vundon, kiun ricevis la ombro. Multfoje ankaŭ la ombro de vivanta homo aperis kune kun li, kelke da paŝoj de li …