Reviviginte kaj vestinte la dion, lia sankteco lasis la pordon de la kapelo malfermita, por ke tra ĝi fluu benoj sur la tutan landon. Samtempe li destinis pastrojn, kiu dum la tuta tago devis gardi la sanktejon, ne tiom de malbona volo de homoj, kiom de ilia malseriozeco. Ofte okazis, ke senpripensa mortemulo, tro proksimiĝinte al la plej sankta loko, ricevis nevideblan baton, kiu senigis lin je la konscio, eĉ je la vivo.
Post la diservo, la sinjoro, ĉirkaŭita de kantantaj pastroj iris en la grandan manĝoĉambron, kie staris por li apogseĝo kaj malgranda tablo, kaj dek naŭ aliaj tabloj antaŭ dek naŭ statuoj, prezentantaj la dek naŭ antaŭajn dinastiojn. Kiam la monarĥo sidiĝis, enkuris junaj knaboj kaj knabinoj kun oraj teleroj, sur kiuj estis viando kaj kukoj, kaj kun kruĉoj da vino. La pastro, zorganta pri la manĝaîoj, gustumis de la unua telero kaj kruĉo, kiujn oni poste surgenue donis al la faraono; la aliajn telerojn kaj kruĉojn oni metis antaŭ la statuoj de la antaŭuloj. Kiam la monarĥo, kvietiginte la malsaton, forlasis la salonon, la manĝaîojn, destinitajn por la antaŭuloj, havis la rajton manĝi la princoj kaj pastroj.
El ta manĝoĉambro la sinjoro transiris en la aŭdiencan salonon, ne malpli grandan. Tie falis antaŭ li sur la vizaĝon la plej altaj ŝtataj oficistoj kaj la plej proksima familio; poste la ministro Herhor, la plej alta trezoristo, la plej alta juĝisto kaj la plej alta estro de la polico prezentis al li raportojn pri la ŝtataj aferoj. La legado estis interrompata per religia muziko kaj danco, dum kiuj oni superŝutis la tronon per kronoj kaj bukedoj.
Post la aŭdienco, lia sankteco transiris en flankan kabineton por iom dormeti. Poste li faris oferojn al la dioj, el vino kaj incenso, kaj rakontis al la pastroj siajn sonĝojn, laŭ kiuj la saĝuloj redaktis la plej altajn ordonojn en la aferoj, kiujn devis decidi lia sankteco.
Sed iafoje, kiam li ne havis sonĝojn, aŭ kiam la klarigoj ne ŝajnis al la faraono ĝustaj, lia sankteco ridetis bonkore kaj ordonis agi en la afero tiel aŭ alie. La ordono estis leĝo, kiun neniu povis ŝanĝi, eble nur en la plenumo de la detaloj.
En la posttagmezaj horoj lia sankteco, portata en portilo, sin montris en la korto al sia fidela gvardio, kaj poste suriris terason kaj rigardis al la kvar partoj de la tero, por sendi al ili sian benon. Tiam sur la supro de la pilonoj oni pendigis flagojn, kaj sonis potencaj trumpetoj. Kiu ajn aŭdis ilin, en la urbo aŭ sur la kampo, Egiptano aŭ barbaro, falis sur la vizaĝon, por ke ankaŭ sur lian kapon fluu parteto de la plej alta favoro.
En tia momento ne estis permesite bati homon, nek beston: la bastono levita super la dorso, mem malleviĝis. Se krimulo, kondamnita al la morto, sukcesis pruvi, ke oni legis al li la verdikton en la momento de la apero de la sinjoro de la ĉielo kaj tero, oni malgrandigis lian punon. Ĉar antaŭ la faraono paŝas la forto, kaj post li la pardono.
Feliĉiginte tiel sian popolon, la estro de ĉio, kio ajn estas sub la suno promenis en siaj ĝardenoj, inter palmoj kaj sovaĝaj figujoj; tie li restis plej longe, tie honoris lin liaj virinoj, kaj ludis antaŭ li la infanoj de lia domo. Se iu el ili per sia beleco aŭ lerteco altiris lian atenton, li vokis ĝin al si kaj demandis:
—Kiu vi estas, mia malgranda?
—Mi estas la princo Binotris, filo de lia sankteco — respondis la knabo.
—Kaj kiel oni nomas vian patrinon?
—Mia patrino estas la sinjorino Ameses, virino de lia sankteco.
—Kion vi scias?
—Mi jam scias kalkuli ĝis dek kaj skribi: ”Vivu eterne nia patro kaj dio, la sankta faraono Ramzes! …”
La sinjoro de la eterneco bonkore ridetis kaj per sia delikata, preskaŭ diafana mano tuŝetis la frizitan kapon de la brava knabo. Tiam la infano reale fariĝis princo, kvankam lia sankteco daŭrigis enigme rideti.
Sed tiu, kiun unu fojon tuŝis la dia mano, ne povis renkonti malsukceson en la vivo kaj devis esti levita super la aliajn.
Por tagmanĝi, lia sankteco iris en alian manĝoĉambron kaj dividis sian nutraîon kun la dioj de ĉiuj nomesoj de Egipto, kies statuoj staris apud la muroj. Kion ne manĝis la dioj, tion ricevis la pastroj kaj altranguloj de la kortego.
Antaŭ la vespero lia sankteco akceptis la viziton de la reĝino Nikotris, la patrino de la kronprinco, rigardis religiajn dancojn kaj aŭskultis koncerton. Poste li ree iris sin bani, kaj purigita penetris en la kapelon de Oziriso, por senvestigi kaj kuŝigi en la liton la miraklan dion. Farinte tion, li sigelis la pordon de la kapelo kaj ĉirkaŭita de pastra procesio, iris en sian dormoĉambron.
La pastroj ĝis la leviĝo de la suno en apuda ĉambro mallaŭte preĝis al la animo de la faraono, kiu dum la dormo estas inter la dioj. Tiam ili prezentis al ĝi petojn pri sukcesa plenumo de kurantaj ŝtataj aferoj, pri protekto de la limoj de Egipto kaj de la reĝaj tomboj, por ke neniu ŝtelisto kuraĝu eniri tien kaj interrompi la eternan ripozon de la glorplenaj potenculoj. Sed la pastraj preĝoj, verŝajne de la nokta laciĝo, ne ĉiam estis efikaj: la embarasoj de la ŝtato kreskis, kaj oni ŝtelis en la sanktaj tomboj ne nur multekostajn objektojn, sed eĉ mumiojn de la faraonoj.
Tio estis la rezultato de la gastado en la lando de diversaj fremduloj kaj idolistoj, de kiuj la popolo lernis malŝati la egiptajn diojn kaj plej sanktajn lokojn.
La ripozo de la sinjoro de la sinjoroj estis interrompata unu fojon, noktomeze. En ĉi tiu horo la astrologoj vekis lian sanktecon kaj konigis al li, en kiu fazo estas la luno, kiuj planedoj brilas super la horizonto, kiu stelaro trapasas la meridianon kaj entute ĉu ne okazis io eksterordinara. Ĉar iafoje aperis nuboj, la steloj falis pli multenombre ol ordinare, aŭ transflugis super la tero fajraj globoj.
La sinjoro aŭskultis la raporton de la astrologoj, en okazo de ia eksterordinara fenomeno trankviligis ilin pri la sendanĝereco de la mondo kaj ordonis noti ĉiujn observojn en specialaj tabeloj, kiujn oni ĉiumonate sendis al la pastroj de la templo de Sfinkso, la plej grandaj saĝuloj, kiujn posedis Egipto. Ili faris konkludojn el la tabeloj, sed la plej gravajn ili komunikis al neniu, eble nur al siaj ĥaldeaj kolegoj en Babilono.
Post noktomezo la faraono jam povis dormi ĝis la matena kanto de la kokoj, se li deziris.
Tiel pian kaj laboreman vivon, ankoraŭ antaŭ duono da jaro vivis la bona dio, disdonanto de la protekto, vivo kaj sano, tage kaj nokte gardanta la teron kaj ĉielon, la videblan kaj nevideblan mondon. Sed de duono da jaro, la eterne vivanta lia animo pli kaj pli ofte estis laca de la teraj aferoj kaj de sia korpa ŝelo. Estis tagoj, en kiuj li manĝis nenion, kaj noktoj, en kiuj li tute ne dormis. Iafoje dum la aŭdienco sur lia kvieta vizaĝo aperis signoj de profunda doloro, tre ofte, pli kaj pli ofte li svenis.
La reĝino Nikotris terurita, la nobla Herhor kaj pastroj multfoje demandis la estron, kio estas al li. Sed la sinjoro levis la ŝultrojn kaj silentis, ĉiam plenumante siajn lacigajn devojn.
Tiam la kortegaj kuracistoj komencis nerimarkeble doni al li la plej fortajn rimedojn por refortigi lin. Oni miksis al lia vino cindron de ĉevalo kaj bovo, poste de leono, rinocero kaj elefanto; sed la potencaj rimedoj havis nenian efikon. Lia sankteco tiel ofte svenis, ke oni ĉesis legi al li la raportojn.
Unu tagon Herhor kun la reĝino kaj pastroj petegis la sinjoron, ke li permesu esplori sian dian korpon. La sinjoro konsentis, la kuracistoj aŭskultis lin kaj palpis, sed ekster granda malgrasiĝo trovis neniun danĝeran simptomon.
—Kion sentas via sankteco? — demandis fine la plej saĝa kuracisto.
La faraono ekridetis.
—Mi sentas — respondis li — ke jam estas por mi tempo reveni al mia suna patro.
—Tion via sankteco ne povas fari, sen plej granda malutilo por viaj popoloj — rapide intermetis Herhor.