—Mi lasos al vi mian filon, Ramzeson, kiu estas leono kaj aglo en unu persono — respondis la sinjoro. — Kaj vere, se vi obeos lin, li preparos al Egipto tian sorton, pri kia oni neniam aŭdis de la komenco de la mondo.
La sankta Herhor kaj aliaj pastroj ektremis de tia promeso. Ili sciis, ke la kronprinco estas leono kaj aglo en unu persono, kaj ke ili devas lin obei. Sed ili preferus ankoraŭ longajn jarojn havi jen ĉi tiun favoran sinjoron, kies koro, plena de kompato, estis kvazaŭ la norda vento, kiu alportas la pluvon al la kampoj kaj refreŝigas la homojn.
Kaj tial ĉiuj, kvazaŭ unu homo, falis teren kaj ĝemante kuŝis sur la ventroj, ĝis la faraono konsentis sin submeti al kuracado.
Tiam la kuracistoj por tuta tago elportis lin en la ĝardenon, inter bonodorajn pinglajn arbojn, nutris lin per pecetigita viando, donis al li por trinki fortan buljonon, lakton kaj maljunan vinon. La nutraj rimedoj refortigis lian sanktecon proksimumie por unu semajno, sed baldaŭ venis nova malfortiĝo, kaj por venki ĝin oni devigis la sinjoron trinki freŝan sangon de bovidoj, devenantaj de Apiso.
Sed la sango ankaŭ ne por longe helpis, kaj oni devis peti konsilon de la ĉefpastro de la malbona dio Set.
Ĉe ĝenerala timo eniris la malgaja pastro, ekrigardis lian sanktecon kaj konsilis teruran rimedon.
—Oni devas — diris li — doni al la faraono sangon de senkulpaj infanoj, ĉiutage unu pokalon …
La pastroj kaj altranguloj, plenigantaj la ĉambron, mutiĝis post tia konsilo. Poste ili komencis murmureti, ke por tiu celo plej taŭgaj estos la infanoj de la kamparanoj, ĉar la infanoj de la pastroj kaj altranguloj perdas la senkulpecon jam en la lulilo.
—Indiferente estas, kies estos la infanoj — respondis la kruela pastro — se nur lia sankteco havos ĉiutage freŝan sangon.
La sinjoro, kuŝante kun fermitaj okuloj sur la lito, aŭskultis la sangan konsilon kaj murmuretojn de la korteganoj. Kaj kiam unu el la kuracistoj malkuraĝe demandis lierhoron, ĉu oni povas sin okupi pri la serĉado de taŭgaj infanoj, la faraono rekonsciiĝis. Li fiksis siajn saĝajn okulojn sur la ĉeestantoj kaj diris:
—La krokodilo ne manĝas siajn infanojn, la ŝakalo kaj hieno donas sian vivon, por savi siajn idojn, kaj mi trinkus la sangon de la egiptaj infanoj, kiuj estas miaj idoj? … Vere, neniam mi supozus, ke iu kuraĝos konsili al mi tiel malnoblan rimedon! …
La pastro de la malbona dio falis sur la vizaĝon, klarigante, ke la infanan sangon neniu ankoraŭ trinkis en Egipto, sed ke la inferaj potencoj povas tiamaniere redoni la sanon. Tia rimedo almenaŭ estas uzata en Fenicio kaj Asirio.
—Hontu — respondis la faraono — en la palaco de la egiptaj potenculoj paroli pri tiel abomenaj aferoj. Ĉu vi ne scias, ke Fenicianoj kaj Asirianoj estas malsaĝaj barbaroj? Sed ĉe ni eĉ plej malklera kamparano ne kredos, ke maljuste verŝita sango povas esti utila por iu.
Tiel parolis la egala al la senmortaj. La korteganoj kovris la vizaĝojn, ruĝajn de la honto, kaj la ĉefpastro de Set silente eliris el la ĉambro.
Tiam Herhor, por savi la estingiĝantan vivon de la monarĥo, uzis la lastan rimedon kaj diris al la faraono, ke en teba templo sin kaŝas Ĥaldeano, Beroes, la plej saĝa pastro de Babilono kaj potenca miraklisto.
—Por via sankteco — diris Herhor — li estas fremda homo kaj ne havas rajton doni tiel gravajn konsilojn al nia sinjoro. Sed permesu, reĝo, ke li ekrigardu vin, ĉar mi estas certa, ke li trovos rimedon kontraŭ via malsano, kaj en neniu okazo ofendos vian piecon per sendiaj vortoj.
Ankaŭ ĉi tiun fojon la faraono cedis al la deziro de sia fidela servisto. Kaj post du tagoj, alvokita per ia sekreta maniero, venis Memfison Beroes.
La saĝa Ĥaldeano, eĉ ne rigardante detale la faraonon, donis jenan konsilon:
—Oni devas trovi en Egipto homon, kies preĝoj atingas la tronon de la Plej Alta. Kaj kiam li sincere preĝos por la faraono, la monarĥo retrovos la sanon kaj vivos longajn jarojn.
Aŭdinte ĉi tiujn vortojn, la sinjoro ekrigardis la amase ĉirkaŭantajn lin pastrojn kaj diris:
—Mi vidas ĉi tie tiom da sanktaj viroj, ke se iu el ili zorgos pri mi, mi estos sana …
Kaj li ekridetis nerimarkeble.
—Ni ĉiuj estas nur homoj — diris la sankta Beroes — kaj niaj animoj ne ĉiam povas leviĝi ĝis la piedoj de la Eterna. Sed mi donos al via sankteco fidindan rimedon por trovi la homon, kiu preĝas plej sincere kaj plej efike.
—Bone, trovu lin, por ke li fariĝu mia amiko en la lasta horo de mia vivo.
Post la favora respondo de la sinjoro, la Ĥaldeano postulis ĉambron de neniu loĝatan kaj havantan nur unu pordon. Kaj en la sama tago, unu horon antaŭ la subiro de la suno, li ordonis transporti tien lian sanktecon.
En la destinita horo kvar plej altaj pastroj vestis la faraonon per nova lina robo, diris super li grandan preĝon, kiu tute certe forpeladis la malbonajn fortojn kaj sidiginte lin en simplan cedran portilon, transportis la sinjoron en la malplenan ĉambron, kie estis nur malgranda tablo.
Tie jam estis Beroes kaj turnita al la oriento preĝis.
Kiam la pastroj eliris, la Ĥaldeano fermis la pezan pordon de la ĉambro, surmetis sur la ŝultrojn purpuran skarpon, kaj sur la tablo antaŭ la faraono metis vitran nigran globon. En la maldekstran manon li prenis akran ponardon el babilona ŝtalo, en la dekstran — bastonon, kovritan per misteraj signoj, kaj per ĉi tiu bastono desegnis en la aero rondon ĉirkaŭ si kaj la faraono. Poste, turnante sin al unu post la alia al la kvar partoj de la mondo, li murmuretis:
”Amorul, Taneha, Latisten, Rabur, Adonai … Ekkompatu kaj purigu min, Patro ĉiela, favora kaj kompatema … Verŝu sur la neindan vian serviston la sanktan benon kaj etendu vian ĉiopovan brakon kontraŭ la spiritoj obstinaj kaj ribelaj, por ke mi povu trankvile konsideri viajn sanktajn verkojn …”
Li interrompis kaj sin turnis al la faraono:
—Mer-amen-Ramzes, ĉefpastro de Amon, ĉu en la nigra globo vi rimarkas fajreron?
—Mi vidas blankan fajreron, kiu ŝajnas moviĝi, kiel abelo super floro …
—Mer-amen-Ramzes, rigardu la fajreron kaj ne deturnu de ĝi viajn okulojn … Rigardu nek dekstren, nek maldekstren, nenien, kio ajn aperus de la flankoj …
Kaj ree li murmuretis:
”Baralanensis, Baldaĥiensis, per la potencaj princoj Genio, Laĥidæ, ministroj de la infera regno, mi alvokas vin per la forto de la plej alta majesto, kiu estas verŝita sur min, mi îure petas kaj ordonas …”
En tiu momento la faraono skuiĝis de abomeno.
—Mer-amen-Ramzes, kion vi vidas? — demandis la Ĥaldeano.
—El post la globo elrigardas ia terura kapo … ĝiaj flavruĝaj haroj stariĝas rekte, ĝia vizaĝo estas verda … la pupiloj estas turnitaj malsupren, oni vidas nur la blankon de la okuloj … la buŝo estas larĝe malfermita, kvazaŭ por krii.
—Tio estas la Teruro — diris Beroes kaj turnis super la globon la pinton de la ponardo.
Subite la faraono sin fleksis ĝis la tero.
—Sufiĉe! … — ekkriis li — kial vi tiel turmentas min? … La laca korpo volas ripozi, la animo — flugi en la landon de la eterna lumo … Kaj vi ne nur ne permesas al mi morti, sed eĉ elpensas novajn turmentojn … Ah! … mi ne volas …
—Kion vi vidas?
—De la plafono ĉiumomente malleviĝas kvazaŭ du araneaj piedoj, teruraj … Dikaj kiel palmoj, kovritaj de haroj, kun hokoj ĉe la fino … Mi sentas, ke super mia kapo flugpendas grandega araneo kaj teksas ĉirkaŭ mi retojn el ŝipaj ŝnuregoj …
Beroes turnis la ponardon supren.
—Mer-amen-Ramzes — diris li — senĉese rigardu la fajreron kaj ne turnu la okulojn flanken …
”Jen estas la signo, kiun mi levas en via ĉeesto — murmuretis li. — Jen mi estas potence armita per la dia helpo, mi antaŭvidanta kaj sentima, kiu îure elvokas vin … Aye, Saraye, Aye, Saraye … per la nomo de la potenca kaj eterne vivanta Dio …”
En ĉi tiu momento sur la vizaĝo de la faraono aperis kvieta rideto.
—Ŝajnas al mi — diris la sinjoro — ke mi vidas Egipton … la tutan Egipton … Jes, tio estas Nilo, la dezerto … Ĉi tie Memfiso, tie Teboj …