Выбрать главу

Efektive, li vidis Egipton, la tutan Egipton, sed ne pli grandan, ol la aleo de lia palaca ĝardeno. La stranga bildo havis tamen la econ, ke se la faraono pli atente rigardis iun punkton, la punkto pligrandiĝis preskaŭ ĝis natura grandeco.

La suno estis subiranta, verŝante sur la teron ore-purpuran lumon. La tagaj birdoj prepariĝis al la dormo, la noktaj vekiĝis en la kaŝejoj. En la dezerto oscedis la hienoj kaj ŝakaloj, kaj la dormetanta leono streĉis siajn potencajn membrojn, sin preparante persekuti la akiron.

La nila fiŝisto rapide eltiris la retojn, la grandaj transportaj ŝipoj albordiĝis. La laca kamparano deprenis de la gruo la sitelon, per kiu la tutan tagon li ĉerpis la akvon. En la urboj oni ekbruligis la lumojn, en la temploj la pastroj kolektiĝis por la vesperaj preĝoj. Sur la vojoj malleviĝis la polvo, kaj eksilentis la grinco de la veturilaj radoj. De la supro de la pilonoj eksonis ĝemaj voĉoj, alvokantaj la popolon al preĝo.

Post momento la faraono rimarkis kun miro kvazaŭ aron da arĝentaj birdoj, flugpendantaj super la tero. Ili elflugis el la temploj, palacoj, fabrikoj, ŝipoj, kamparaj domoj, eĉ el la minejoj. Komence ĉiu el ili rapidis supren kiel sago; sed tuj ĝi renkontis sub la ĉielo alian arĝente-flugilan birdon, kiu baris al li la vojon, batis ĝin per ĉiuj fortoj, kaj ambaŭ senvivaj falis teren.

Tio estis la nekonsentaj homaj preĝoj, kiuj malhelpis unu alian leviĝi ĝis la trono de la Eterna …

La faraono atente aŭskultis … Komence atingis lin nur la murmuro de la flugiloj; sed baldaŭ li jam povis distingi la vortojn.

Kaj li aŭdis malsanulon, kiu preĝis pri la resaniĝo, kaj samtempe kuraciston, kiu petegis, ke la paciento plej longe estu malsana. Mastro petis Amonon, ke li gardu lian grenejon kaj stalon; ŝtelisto etendis la manojn al la ĉielo, por ke li povu sen malhelpo elkonduki malpropran bovinon kaj plenigi sakojn per malpropra greno. Iliaj preĝoj tuŝegis unuj aliajn, kiel ŝtonoj senditaj per îetilo.

Migranto en la dezerto falis sur la sablon, petegante la nordan venton, ke ĝi alportu al li akvan guton; maristo batis la ferdekon per la frunto, por ke la orientaj ventoj blovu ankoraŭ unu semajnon. Kamparano volis, ke plej rapide sekiĝu la kotujoj post la superakvo; malriĉa fiŝisto postulis, ke la kotujoj sekiĝu neniam.

Iliaj preĝoj rompis unu alian kaj ne atingis la diajn orelojn de Amon.

La plej granda bruo regis super la ŝtonminejoj, kie la krimuloj, ligitaj per ĉenoj, krevigis grandajn ŝtonegojn per kojnoj, trempitaj en akvo. Tie la taga grupo de la laboristoj petegis pri la nokto, por iri dormi; la laboristoj de la nokta grupo, vekataj de la gardistoj, batis siajn brustojn, petegante, ke neniam subiru la suno. Tie komercistoj aĉetantaj la tranĉitajn kaj kvadratigitajn ŝtonojn, preĝis, ke en la minejoj estu plej granda nombro da krimuloj, kaj la liveristoj de nutraîo kuŝis sur la ventroj, sopirante, ke epidemio pereigu laboristojn kaj ebligu al la liveristoj pli grandan profiton.

La preĝoj de tiuj, kiuj estis en la minejoj ankaŭ ne atingis la ĉielon.

Sur la okcidenta limo la faraono ekvidis du armeojn, sin preparantajn al la batalo. Ambaŭ kuŝis sur la sablo, petegante Amonon, ke li ekstermu la malamikon. Libianoj deziris honton kaj morton al Egiptanoj; Egiptanoj îetis malbenojn sur Libianojn.

La preĝoj de unuj kaj de aliaj, kvazaŭ du akcipitraj aroj, interbatalis super la tero kaj falis sur la dezerton. Amon eĉ ne rimarkis ilin.

Kaj kien ajn la faraono turnis sian lacan pupilon, ĉie li vidis la samon. La kamparanoj preĝis pri la ripozo kaj pri malgrandigo de la impostoj; la skribistoj — ke kresku la impostoj kaj neniam finiĝu la laboro. La pastroj petis Amonon pri longa vivo por Ramzes XII-a kaj pri ekstermo de Fenicianoj, kiuj malbonigis al ili la financajn operaciojn; la nomarĥoj alvokis la dion, por ke li konservu Fenicianojn kaj plej baldaŭ permesu suriri la tronon al Ramzes XIII-a, ĉar li metos bridon sur la absolutismon de la pastroj. La leonoj, ŝakaloj kaj hienoj spiregis de malsato kaj de dezirego de freŝa sango; la cervoj, kapreoloj kaj leporoj kun timo forlasis la kaŝejojn, sonĝante konservi sian mizeran vivon ankoraŭ unu tagon. La sperto tamen diris al ili, ke ankaŭ en ĉi tiu nokto devas perei dekkelko, por ke ne mortu la rabuloj.

Kaj tiel en la tuta mondo regis malpaco. Ĉiu deziris tion, kio plenigis aliajn per timo; ĉiu petis pri propra feliĉo, ne demandante sin, ĉu li ne malutilos al la proksimulo.

Tial iliaj preĝoj, kvankam ili similis arĝentajn birdojn, flugantajn al la ĉielo, ne atingis la celon. Kaj la dia Amon, al kiu leviĝis neniu voĉo de la tero, apoginte la manojn sur la genuoj, pli kaj pli profundiĝis en la konsiderado de la propra dieco, kaj sur la tero pli kaj pli ofte regis la blinda forto kaj hazardo.

Subite la faraono ekaŭdis virinan voĉon.

—Petolulo! … petolĉjo! … revenu hejmen, jam tempo estas preĝi.

—Tuj … tuj! … — respondis infana voĉo.

La monarĥo ekrigardis tien kaj ekvidis mizeran terdomon de skribisto, gardanta brutojn. La posedanto, ĉe la brilo de la subiranta suno, skribis sian registron, lia edzino pistis per ŝtono tritikon por plata kuko, kaj antaŭ la domo, kvazaŭ juna kaprido, kuris kaj saltis sesjara knabo, ridante oni ne scias de kio.

Sendube ebriigis lin la odorplena vespera aero.

—Petolulo! … — tuj venu preĝi! … — ripetis la virino.

—Tuj! … Tuj! …

Kaj ree li kuris kaj ĝojis kiel freneza.

Fine la patrino, vidante, ke la suno komencas droni en la sabloj de la dezerto, metis flanken la ŝtonon kaj elirinte en la korton, kaptis la kurantan knabon, kiel ĉevalidon. Li kontraŭstaris, sed fine cedis al la superforto. La patrino, entirinte lin en la terdomon, tuj sidigis lin sur la planko kaj tenis per la mano, por ke li ne forkuru.

—Ne moviĝu — diris ŝi — krucu la krurojn kaj sidu rekte, la manojn kunmetu kaj levu al la ĉielo … Ah, malbona infano! …

La knabo sciis, ke li ne evitos la preĝon; do por plej baldaŭ ree elkuri en la korton, li pie turnis la okulojn kaj la manojn al la ĉielo kaj per mallaŭta kaj kriema voĉo preĝis, senspire:

—Mi dankas vin, bona dio Amon, ke vi gardis hodiaŭ la paĉjon de malfeliĉaj okazoj, kaj al la panjo donis tritikon por la plataj kukoj … Kaj kio ankoraŭ? … Ke vi kreis la ĉielon kaj teron kaj sendis al ĝi Nilon, kiu alportas al ni la panon … Kaj kio ankoraŭ? … Ah, mi jam scias! … Mi dankas al vi, ke tiel bele estas ekstere, ke kreskas floroj, kantas birdoj kaj palmoj naskas dolĉajn daktilojn. Kaj pro ĉio bona, kion vi donacis al ni, ĉiuj amu vin kiel mi kaj laŭdu pli bone ol mi, ĉar mi estas ankoraŭ malgranda kaj oni ne instruis al mi la saĝon. Jam sufiĉe …

—Malbona infano! — murmuris la skribisto, klinita super sia registro. — Malbona infano, vi malzorge honoras Amonon …

Sed la faraono en la mirakla globo rimarkis ion tute alian. La preĝo de la petolanta knabo, kiel alaŭdo leviĝis al la ĉielo kaj flirtante per la flugiloj, rapidis pli kaj pli alten; ĝis la trono, kie la eterna Amon, kun la manoj sur la genuoj, dronis en la konsiderado de la propra ĉiopoveco.

Poste ĝi leviĝis ankoraŭ pli alten, ĝis la kapo de la dio kaj kantis al li ger infana voĉo:

—Kaj pro ĉio bona, kion vi donacis al ni, ĉiuj amu vin, kiel mi …

Ĉe ĉi tiuj vortoj, la dio dronanta en si mem malfermis la okulojn, kaj falis el ili sur la mondon radio de la feliĉo. De la tero ĝis la ĉielo ekregis senlima silento. Ĉiu doloro, ĉiu timo, ĉiu maljustaîo ĉesis. La siblanta sago ekpendis en la aero, la leono haltis en sia salto sur la cervinon, la levita bastono ne falis sur la dorson de la sklavo. La malsanulo forgesis pri la sufero, la erarvaganta en la dezerto — pri la malsato, la malliberulo pri la ĉenoj. Kvietiĝis la ventego kaj haltis la ondo, preta dronigi la ŝipon. Kaj sur la tuta tero ekregis tia trankvilo, ke la suno jam kaŝita trans la horizonto, ree levis sian radiantan kapon …

La faraono rekonsciiĝis. Li ekvidis antaŭ si la malgrandan tablon, sur ĝi la nigran globon, kaj apude la Ĥaldeanon Beroeson.