—Certe ne — vive respondis la pastro. — Por mi kaj por la tuta popolo ĉiu piramido estas granda krimo, kaj la plej granda — tiu de Ĥeops …
—Vi troas — penis trankviligi lin la princo.
—Tute ne. Sian grandan tombon la faraono konstruis tridek jarojn, dum kiuj cent mil homoj laboris ĉiujare po tri monatoj. Kaj kia estas la utilo de tia laboro? … Kiun ĝi nutris, resanigis, vestis? … Kontraŭe, ĉiujare dum la laboro pereis dek ĝis dudek mil homoj … Alivorte la tombo de Ĥeops postulis kvincent mil kadavrojn … Kaj kiom da sango, larmoj, suferoj, kiu povus ilin kalkuli? Jen kial, sinjoro, oni ne devas miri, ke la egipta kamparano ankoraŭ hodiaŭ kun timo rigardas al la okcidento, kie la horizonton superstaras la sangaj aŭ nigraj siluetoj de la piramidoj. Ili ja estas atestantoj de liaj turmentoj kaj vana laboro … Kaj kiam oni pensas, ke ĉiam estos same, ĝis kiam ĉi tiuj pruvoj de la homa malhumileco disfalos kaj fariĝos polvo … Sed kiam tio okazos! Jam tri mil jarojn ili timigas nin per sia aspekto, kaj iliaj muroj estas ankoraŭ glataj kaj la grandegaj surskriboj — legeblaj.
—En tiu nokto, en la dezerto vi alie parolis — intermetis la princo.
—Ĉar tiam mi ne rigardis ilin. Sed kiam mi havas ilin antaŭ la okuloj, kiel nun, ĉirkaŭas min la ploregantaj spiritoj de la turmentitaj kamparanoj kaj murmuretas: ”Rigardu, kion oni faris kun ni! … Tamen ankaŭ niaj ostoj sentis la doloron kaj sopiris al la ripozo …”
Ramzeson malagrable impresis ĉi tiu eksplodo.
—Mia sankta patro — diris li post momento — alie prezentis al mi ĉi tiujn aferojn. Kiam ni estis ĉi tie antaŭ kvin jaroj, la dia sinjoro rakontis al mi la jenan historion:
”Dum la regado de la faraono Tutmozis, venis etiopiaj senditoj por difini la sumon de la pagotaj tributoj. Tio estis malhumila popolo! Ili diris, ke unu perdita milito signifas nenion, ĉar en la dua la sorto povas esti favora por ili, kaj kelke da monatoj ili marĉandis pri la tributo. Vane la saĝa reĝo, volante delikate klarigi al ili, montris al ili niajn ŝoseojn kaj kanalojn. Ili respondis, ke en sia lando ili havas la akvon senpage, kie ili volas. Vane oni malkovris al ili la trezorejojn de la temploj, ili diris, ke ilia tero kaŝas pli multe da oro kaj multekostaj ŝtonoj, ol la tuta Egipto. Vane la sinjoro ekzercis antaŭ ili siajn armeojn, ili respondis, ke Etiopianoj estas pli multenombraj, ol la soldatoj de lia sankteco. Tiam la faraono alkondukis ilin en ĉi tiun lokon, kie ni staras kaj montris al ili la piramidojn. La etiopiaj senditoj ĉirkaŭiris ilin, legis la surskribojn kaj … en la sekvinta tago subskribis la traktaton, kian oni postulis de ili.” — Ĉar mi ne komprenis la historion, — daŭrigis Ramzes — mia sankta patro klarigis ĝin al mi. ”Filo — diris li — ĉi tiuj piramidoj estas la eterna pruvo de la superhoma potenco de Egipto. Se iu homo dezirus konstrui al si piramidon, li kunmetus malgrandan amaseton da ŝtonoj kaj post kelke da horoj li forlasus la laboron, demandinte sin mem: por kio ĝi servos al mi? Dek, cent aŭ mil homoj amasigus iom pli multe da ŝtonoj, kunŝutus ilin senorde kaj forlasus la laboron post kelke da tagoj. Ĉar por kio servus la laboro? Sed kiam egipta faraono, kiam la egipta ŝtato decidas amasigi ŝtonojn, ĝi kunpelas milojn da homoj kaj konstruas eĉ kelkdekon da jaroj, ĝis kiam estos finita la laboro. Ne grave estas, ĉu la piramidoj estis necesaj. Estas grave, ke la volo de la faraono, unufoje esprimita, estu plenumita.” Jes Pentuer, la piramido ne estas la tombo de Ĥeops, sed la volo de Ĥeops. Volo, kiu posedas pli da plenumantoj, ol iu ajn reĝo en la mondo, kaj tian ordon kaj persiston en la agado, kiel la dioj. Ankoraŭ en la lernejo oni instruis al mi, ke la volo estas granda forto, la plej granda forto en la mondo. Kaj tamen la homa volo povas levi apenaŭ unu ŝtonon. Kiel granda estas do la volo de la faraono, kiu amasigis monton da ŝtonoj nur tial, ke tiel plaĉis al li, eĉ sen iu ajn celo.
—Ĉu ankaŭ vi, sinjoro, volus same pruvi vian potencon? … — demandis subite Pentuer.
—Ne — respondis la princo sen ŝanceliĝo. — Kiam la faraonoj jam unu fojon montris sian potencon, ili povas esti kompatemaj. Se nur oni ne provus kontraŭstari iliajn ordonojn …
—Kaj ĉi tiu junulo havas apenaŭ dudek tri jarojn! — diris al si la timigita pastro.
Ili sin turnis al la rivero kaj iom da tempo iris silente.
—Kuŝiĝu, sinjoro — diris la pastro — ekdormu. Ni faris ne malgrandan vojaĝon.
—Ĉu mi povas ekdormi? … — respondis la princo. — Jen ĉirkaŭas . min miloj da kamparanoj, kiuj, laŭ via diro, pereis dum la konstruado de la piramidoj (kvazaŭ sen la piramidoj ili povus vivi eterne!). Jen mi pensas pri mia sankta patro, kiu eble agonias en ĉi tiu momento … La kamparanoj suferas, la kamparanoj verŝas la sangon! … Sed kiu pruvos al mi, ke mia patro ne pli suferas sur sia multekosta lito, ol viaj kamparanoj, portantaj varmegajn ŝtonojn? … La kamparanoj, ĉiam la kamparanoj! … Por vi, pastro, nur tiu indas la kompaton, kiun manĝas la pedikoj. Tuta aro da faraonoj malsupreniris en la tombojn; kelkaj agoniis en doloro, kelkajn oni mortigis. Sed vi ne memoras pri ili, vi pensas nur pri la kamparanoj, kies tuta merito estas, ke ili naskis aliajn kamparanojn, ĉerpis la nilan koton aŭ puŝis en la buŝegojn de siaj bovinoj hordeajn globetojn. Kaj mia patro … kaj mi? … Ĉu oni ne mortigis mian filon kaj virinon de mia domo? Ĉu estis por mi kompatema Tifono en la dezerto? Ĉu ne doloris miaj ostoj post la longa vojaĝo? … Ĉu la libiaj sagoj ne fajfis super mia kapo? Ĉu mi havas traktaton kun la malsano, doloro, morto, por ke ili estu por mi pli kompatemaj, ol por la kamparano? … Rigardu tien … La Azianoj dormas kaj trankvilo loĝas en ilia brusto; kaj mi, ilia sinjoro, ĉagreniĝas pri la hieraŭa tago kaj maltrankviliĝas pri la morgaŭa. Demandu centjaran kamparanon, ĉu dum tuta sia vivo li suferis tiom da maldolĉo, kiom mi dum la kelke da monatoj, kiam mi estis vic-reĝo kaj militestro? …
Antaŭ ili malrapide, de la fundo de la nokto eliĝis stranga ombro. Tio estis konstruaîo kvindek paŝojn longa, tri etaĝojn alta, havanta ĉe la flanko kvinetaĝan turon de neordinara formo.
—Kaj Sfinkso — diris la incitita princo — pure pastra verko! … Ĉiufoje, kiam mi vidis ĝin, tage aŭ nokte, ĉiam turmentis min la demando: kio tio estas kaj por kio? … La piramidojn mi komprenas. La potenca faraono volis montri sian forton, aŭ eble, kio estas pli prudenta, li volis garantii al si eternan vivon en trankvilo, kiun neniu ŝtelisto aŭ malamiko povus rompi. Sed ĉi tiu Sfinkso! … Sendube tio estas nia sankta pastraro, kiu havas tre grandan kaj saĝan kapon, kaj sube leonajn ungegojn … Abomena statuo, enigma, kiu ŝajnas esti fiera, ke apud ĝi ni havas aspekton de akridoj. Ĝi estas nek homo, nek besto, nek ŝtonego … Kio do ĝi estas? kian signifon ĝi havas? Kaj ĝia rideto … Vi admiras la eternan vivon de la piramidoj — ĝi ridetas; vi iras paroli kun la tomboj — ĝi ankaŭ ridetas. Ĉu verdiĝas la kampoj de Egipto, ĉu Tifono pelas siajn fajrajn ĉevalojn, ĉu sklavo serĉas liberecon en la dezerto, ĉu Ramzes Granda revenas kun la venkitaj popoloj — ĝi havas por ĉiuj la saman senvivan rideton. Dek naŭ reĝaj dinastioj pasis, kiel ombroj, ĝi ridetis kaj ridetus, se Nilo sekiĝus kaj Egipto pereus sub la sabloj. Ĉu tio ne estas monstro, tiom pli terura, ke ĝi havas dolĉan homan vizaĝon? Ĝi mem eterna, neniam ĝi sentis malĝojon pri la vanteco de la mondo, plena de mizeroj.
—Ĉu vi ne memoras, sinjoro, la vizaĝojn de la dioj — intermetis Pentuer — aŭ ĉu vi ne vidis mumion? Ĉiuj senmortaj same trankvile rigardas la aferojn, kiuj pasas. Eĉ la homo, se li mem jam pasis.
—La dioj iafoje favore aŭskultas niajn petojn — diris la princo kvazaŭ al si mem. — Sed ĝin kortuŝas nenio. Ĝi ne estas kompato, sed grandega sarkasmo kaj timo. Se mi scius, ke en ĝia buŝo sin kaŝas antaŭdiro por mi, aŭ rimedo relevi la ŝtaton, eĉ tiam mi ne kuraĝus ĝin demandi. Jen kia ĝi estas ĉi tiu verko kaj bildo de la pastroj. Ĝi estas pli malbona ol la homo, ĉar ĝi havas leonan korpon; pli malbona ol la besto, ĉar ĝi havas homan kapon; pli malbona ol la ŝtonego, ĉar en ĝi sin kaŝas nekomprenebla vivo.