Kaj li trapasis longan vicon de salonoj, kies muroj estis kovritaj per marmoro, alabastro kaj ligno, hele kolorigitaj, skulptitaj kaj oritaj, kaj post li lia grandega sekvantaro. Proksimiĝinte al la antaŭĉambro de la patrino, li faris signon, ke oni lasu lin sola.
Li trairis la antaŭĉambron, momenton haltis antaŭ la pordo, poste li ekfrapis kaj mallaŭte eniris.
En la ĉambro kun nudaj muroj, en kiu anstataŭ mebloj estis simpla lito kaj breĉita kruĉo kun akvo, ĉio kiel signo de la funebro, sidis sur ŝtono la patrino de la monarĥo, la reĝino Nikotris. Ŝi estis nudpieda, en dika ĉemizo; ŝia frunto estis malpurigita per nila koto, ŝi havis cindron en la implikitaj haroj.
Ekvidinte Ramzeson, la respektinda sinjorino kliniĝis, por fali al liaj piedoj. Sed la filo kaptis ŝin inter siajn brakojn kaj diris kun ploro:
—Se vi, patrino, vin klinas antaŭ mi ĝis la tero, mi antaŭ vi devos malleviĝi sub la teron …
La reĝino karese premis lian kapon al sia brusto, viŝis al li la larmojn per la maniko de sia dika ĉemizo, kaj levinte la manojn supren murmuretis:
—Ĉirkaŭu ĉiuj dioj … la spiritoj de via patro kaj avo ĉirkaŭu vin per siaj zorgoj kaj benoj … Ho Izido, neniam mi avaris al vi oferojn, sed hodiaŭ mi donas la plej grandan … Mi donas al vi mian amatan filon … Ĉi tiu mia reĝa filo fariĝu sendivida via filo, kaj lia gloro kaj potenco pligrandigu vian dian heredaîon …
La sinjoro multfoje ĉirkaŭprenis kaj kisis la reĝinon, fine li sidigis ŝin sur la lito, kaj li mem sidiĝis sur la ŝtono.
—Ĉu la patro lasis al mi ordonojn? — demandis li.
—Li nur petis, ke vi ne forgesu lin, kaj al la plej alta kolegio li diris la jenajn vortojn: ”Mi lasas al vi posteulon, kiu estas leono kaj aglo en unu persono; obeu lin, kaj li levos Egipton al potenca senlima.”
—Ĉu vi pensas, ke la pastroj obeos al mi?
—Memoru — diris la patrino — ke la emblemo de la faraono estas la serpento. Kaj la serpento estas saĝo, kiu silentas kaj mordas morte en neatendita momento … Se vi prenos la tempon kiel liganon, vi venkos ĉion.
—Herhor estas terure maltima … Hodiaŭ li kuraĝis surmeti la tiaron de la sankta Amenhotep … Kompreneble mi ordonis al li demeti ĝin, kaj mi forigos lin de la regado … Lin kaj kelkajn anojn de la plej alta kolegio …
La reĝino ekskuis la kapon.
—Egipto estas via, — diris ŝi, — kaj la dioj donis al vi grandan saĝon. Sen tio mi terure timus malkonsenton kun Herhor …
—Mi ne malkonsentas kun li, mi lin forpelas.
—Egipto estas via, — ripetis la patrino — sed mi timas la batalon kontraŭ la pastroj. Vere, via patro, tro malsevera, kuraĝigis ĉi tiujn homojn, sed oni ne devas alkonduki ilin al la malespero per la severeco. Cetere, pripensu: kiu anstataŭos al vi ilian konsilon?… Ili scias ĉion, kio estis, estas kaj estos sur la tero kaj ĉielo; ili vidas la plej kaŝitajn homajn pensojn kaj direktas la korojn, kiel la vento la foliojn. Sen ili vi ne nur ne scios, kio okazas en Tiro kaj Ninivo, sed eĉ en Memfiso kaj Teboj.
—Mi ne forpuŝas la saĝon, sed mi volas la obeon, — respondis la faraono. — Mi scias, ke ilia saĝo estas granda, sed ĝi devas esti kontrolata kaj direktata, por ke ĝi ne ruinigu la ŝtaton … Diru vi mem, patrino: kion dum tridek jaroj ili faris el Egipto?… La popolo suferas mizeron aŭ ribelas, ni havas malmulte da soldatoj, la trezorejo estas malplena, kaj dume, kelke da monatoj de ni, kvazaŭ ŝvelanta kuko kreskas Asirio kaj jam hodiaŭ trudas al ni traktatojn!…
—Faru, kiel vi volas. Sed memoru, ke la emblemo de la faraono estas la serpento, kaj la serpento estas la silento kaj saĝo.
—Vi diras la veron, patrino, sed kredu al mi, ke iafoje la kuraĝo valoras pli multe ol la prudento. Jam hodiaŭ mi scias, ke la pastroj intencis tutajn jarojn konduki la militon kontraŭ Libio. Mi finis ĝin en la daŭro de dekkelko da tagoj kaj nur tial, ke ĉiutage mi faris ian paŝon frenezan, sed decidan. Se mi ne estus kurinta renkonte al ili en la dezerton, kio ja estis granda malprudento, hodiaŭ ni havus Libianojn apud Memfiso …
—Mi scias, vi persekutis Tieĥennan, kaj Tifono surprizis vin — diris la reĝino. — Ho senkonsidera infano … vi ne pensis pri mi!
La sinjoro ekridetis.
—Estu trankvila via koro — respondis li. — Kiam la faraono batalas, ĉe lia dekstra kaj maldekstra mano stariĝas Amon. Kaj kiu egalas lin?…
Ankoraŭ unu fojon li ĉirkaŭprenis la patrinon kaj foriris.
II
La grandega sekvantaro de lia sankteco restis ankoraŭ en la atendejo, sed kvazaŭ fendita en du partojn. De unu flanko Herhor, Mefres kaj kelkaj pli maljunaj pastroj, de la alia ĉiuj generaloj, civilaj oficistoj, kaj plejmulto da junaj pastroj.
La agla okulo de la faraono tuj rimarkis la dividon de la altranguloj, kaj en la koro de la juna estro ekflamis ĝoja fiero.
”Kaj jen, ne eltirante la glavon, mi akiris venkon!…” pensis li.
La altranguloj pli kaj pli malkaŝe foriĝis de Herhor kaj Mefres. Neniu dubis, ke ambaŭ ĉefpastroj, ĝis hodiaŭ plej potencaj en la ŝtato, ne posedas la favoron de la faraono.
Nun la sinjoro transiris en la manĝoĉambron, kie antaŭ ĉio mirigis lin la nombro de la servantaj pastroj kaj de la pladoj.
—Mi devas manĝi ĉion ĉi? — demandis li, ne kaŝante sian miron.
La pastro, zorganta pri la kuirejo, klarigis al la faraono, ke la manĝoj, kiujn ne uzos lia sankteco, iros ofere al la dinastio.
Kaj dirante tion, li montris la vicon de statuoj, starantaj apud la muroj.
La sinjoro ekrigardis la statuojn, kiuj havis tian aspekton, kvazaŭ oni nenion donadus al ili, kaj poste la pastrojn, kies vizaĝoj estis freŝaj, kvazaŭ ili manĝus ĉion, kaj li postulis bieron kaj soldatan panon kun ajlo.
La supera pastro ŝtoniĝis de mirego, sed li ripetis la postulon al la malsupera. Ĉi tiu ŝanceliĝis, sed ripetis la postulon al servaj knaboj kaj knabinoj. La knaboj, ŝajnis, ne kredis al la propraj oreloj, sed tuj ili diskuris en la tuta palaco.
Post kvaronhoro ili revenis timigitaj, murmuretante al la pastroj, ke nenie estas soldata pano kaj ajlo.
La faraono ekridetis kaj ordonis, ke de nun neniam manku en la kuirejo simplaj manĝoj. Poste li manĝis kolombon, pecon da fiŝo, tritikan bulkon kaj trinkis iom da vino.
Li konfesis en la animo, ke la manĝo estis preparita bone kaj la vino estis bonega. Sed li ne povis forpeli la penson, ke la kortega kuirejo devas engluti eksterordinarajn sumojn.
Bruliginte incenson por la honoro de la antaŭuloj, la monarĥo iris en la reĝan kabineton por aŭskulti la raportojn.
Herhor venis la unua. Li sin klinis antaŭ la sinjoro multe pli profunde, ol li faris tion salutante la monarĥon, kaj kun granda emocio gratulis lin pri la venko super Libianoj.
—Via sankteco — diris li — sin îetis sur Libianojn, kiel Tifono sur la mizerajn tendojn de vagantoj en la dezerto. Vi gajnis grandan batalon kun tre malgrandaj perdoj kaj per unu svingo de via glavo vi finis la militon, kies finon ni, simplaj homoj, ne povis antaŭvidi.
La faraono sentis, ke lia malamikeco al Herhor komencas malfortiĝi.
—Kaj tial — daŭrigis la ĉefpastro — la plej alta kolegio petegas vian sanktecon, ke vi destinu por la bravaj regimentoj dek talentojn da rekompenco … Kaj vi mem, ĉefa militestro, permesu aldoni al via nomo la epiteton: ”Venka!…”
Kalkulante je la juneco de la faraono, Herhor iom troigis la flaton. La sinjoro baldaŭ trankviliĝis kaj subite demandis:
—Kian epiteton vi donus al mi, se mi neniigus la asirian armeon kaj plenigus niajn templojn per la trezoroj de Ninivo kaj Babilono?…
”Li do ĉiam pensas pri tio!…” — diris al si la ĉefpastro.
La faraono, kvazaŭ por konfirmi liajn dubojn, ŝanĝis la temon de la interparolado kaj demandis:
—Kiom da soldatoj ni havas?
—Ĉi tie, apud Memfiso?…
—Ne, en la tuta Egipto.
—Via sankteco havis dek regimentojn … — diris la ĉefpastro. — La respektinda Nitager ĉe la orienta limo havas dek kvin … Dek estas en la sudo, ĉar Nubio komencas boli … Kvin staras garnizone en la tuta lando.