La faraono ridetis.
—Mi devas enkonduki la muzikon ankaŭ en miajn bienojn — diris li. — Sed se la pastroj konstatis tiel strangajn aferojn, pri kiuj vi rakontas al mi, kial ili ne agas tiamaniere kun la kamparanoj en siaj bienoj?…
Pentuer mallevis la kapon.
—Ĉar — respondis li sopirante — ne ĉiuj pastroj estas saĝuloj kaj havas noblajn korojn …
—Jes, jes — ekkriis la sinjoro. — Kaj nun diru al mi vi, kiu estas filo de kamparano kaj scias, ke inter la pastroj ekzistas friponoj kaj malsaĝuloj, diru, kial vi ne volas servi al mi en la batalo kontraŭ ili?… Vi ja komprenas, ke mi ne plibonigos la sorton de la kamparanoj, se antaŭe mi ne instruos al la pastroj la obeon al mia volo …
Pentuer tordis siajn manojn.
—Sinjoro — respondis li — sendia kaj danĝera estas la batalo kontraŭ la pastraro!… Pli ol unu faraono komencis ĝin, kaj … ne povis fini …
—Ĉar ne helpis lin saĝuloj, kiel vi … — eksplodis la sinjoro. — Kaj vere, neniam mi komprenos: kial saĝaj kaj honestaj pastroj kuniĝas kun la bando de friponoj, kiaj estas la plimulto de ĉi tiu klaso?…
Pentuer skuis la kapon kaj komencis paroli malrapide:
—De tridek mil jaroj la sankta pastraro zorgas pri Egipto kaj ĝi faris la landon tia, kia ĝi estas: mirindaîo de la tuta mondo. Kaj kial la pastroj, malgraŭ la mankoj, sukcesis tion fari?… Ĉar ili estas la lumingo, en kiu brulas la lumo de la saĝo. La lumingo povas esti malpura, eĉ malbonodora. Tamen ĝi konservas la dian fajron, sen kiu inter la homoj regus mallumo kaj sovaĝeco. Vi parolas, sinjoro, pri la batalo kontraŭ la pastraro — daŭrigis Pentuer. — Kia povas esti ĝia rezultato por mi?… Se vi malgajnos, mi estos malfeliĉa, ĉar vi ne plibonigos la sorton de la kamparanoj. Kaj se vi gajnos. … o, ne ĝisvivu mi tion!… Ĉar se vi rompus la lumingon, kiu scias, ĉu vi ne estingus la fajron de la saĝo, kiu de jarmiloj flamas super Egipto kaj super la mondo … Jen, mia sinjoro, la kaŭzoj, kial mi ne volas min miksi je la batalo kontraŭ pastraro … Mi sentas, ke ĝi proksimiĝas, kaj mi suferas, ke tia vermo, kiel mi, ne povas malhelpi ĝin. Sed mi ne partoprenos en ĝi, ĉar mi devus perfidi aŭ vin, aŭ Dion, kiu estas la kreinto de la saĝo …
Aŭskultante lin, la faraono promenis en la ĉambro, meditante.
—Faru — diris li sen kolero — kiel vi volas. Vi ne estas soldato, mi do ne povas riproĉi al vi la mankon de kuraĝo … Sed vi ne povas esti mia konsilanto … Tamen mi petas vin, aranĝi juĝejon por esplori la ribelojn, kaj kiam mi alvokos vin, parolu, kion ordonas al vi la saĝo …
Pentuer ekgenuis kaj adiaŭis la sinjoron.
—En ĉiu okazo — aldonis la faraono — sciu, ke mi ne volas estingi la dian lumon … Kulturu la pastroj la saĝon en siaj temploj, sed ili ne detruu mian armeon, ne faru malhonorajn traktatojn kaj … ne ŝtelu — diris li jam ekscitita — la reĝajn trezorojn … Eble ili pensas, ke mi, kvazaŭ almozulo, starados ĉe iliaj pordoj, por ke ili bonvolu liveri al mi rimedojn por relevi la staton, ruinigitan per ilia malsaĝa kaj malnobla regado?… Ha, ha!… Pentuer … eĉ la diojn mi ne petus pri tio, kio estas mia potenco kaj mia rajto. Vi povas foriri.
La pastro, ne turnante sin, eliris kaj ankoraŭ en la pordo falis sur la vizaĝon.
La sinjoro restis sola.
”La mortemaj homoj estas kvazaŭ infanoj — pensis li. — Herhor ja estas saĝa, scias, ke Egipto en okazo de milito bezonas duonmilionan armeon, ke ĉi tiun armeon oni devas ekzerci, kaj malgraŭ tio li malgrandigis la nombron de regimentoj kaj la nombron de soldatoj en ĉiu. La granda kasisto ankaŭ estas saĝa, tamen ŝajnas al li afero tute natura, ke ĉiuj trezoroj de la faraonoj transiris en Labirinton!… Fine Pentuer … Kia stranga homo!… Li volas donacadi al la kamparanoj manĝon, teron kaj senĉesajn festojn … Bone, sed ĉio ĉi malgrandigos miajn enspezojn, kiuj sen tio estas jam tro malgrandaj. Sed se mi dirus al li: helpu min repreni de la pastroj la reĝajn trezorojn, li nomus tion malpia kaj diris, ke mi volas estingi la lumon en Egipto!… Stranga homo … Li volonte konsentus renversi la tutan ŝtaton por la bono de la kamparanoj, sed li ne kuraĝus preni ĉefpastron ĉe nuko kaj konduki lin en malliberejon. Kun plej granda trankvilo li ordonas al mi rezigni duonon de miaj enspezoj, sed mi estas certa, ke li ne kuraĝus elporti kupran utelon el Labirinto …”
La faraono ekridetis kaj ree komencis mediti:
”Ĉiu deziras esti feliĉa; sed se vi volas fari, ke ĉiuj estu feliĉaj, iu kaptos vin je la manoj, kiel homo, al kiu oni volas elŝiri malsanan denton … Kaj tial la monarĥo devas esti decidema … Kaj tial mia sankta patro agis malbone, malzorgante la kamparanojn kaj senlime konfidante al la pastroj … Pezan heredaîon li lasis al mi, sed … ne fleksiĝos sub ĝi miaj ŝultroj … Apud Sodaj Lagoj ankaŭ estis malfacila afero … Pli malfacila, ol ĉi tie … Ĉi tie estas nur babiluloj kaj alarmantoj, tie estis homoj armitaj kaj deciditaj morti … Unu batalo pli larĝe malfermas niajn okulojn, ol dekoj da jaroj de trankvila regado … Kiu diros al si: mi rompos la baron! — rompos ĝin. Sed kiu ŝanceliĝos, devos cedi …”
Falis la krepusko. En la palaco oni ŝanĝis la gardistojn kaj en la pli malproksimaj ĉambroj oni ekbruligis torĉojn. Nur en la ĉambron de la faraono neniu kuraĝis eniri sen ordono.
La sinjoro, laca de la sendormo, de la hieraŭa vojaĝo kaj hodiaŭaj okupoj, falis sur la apogseĝon. Ŝajnis al li, ke jam centojn da jaroj li estas faraono, kaj li ne povis kredi, ke de la horo, kiam li estis apud la piramidoj, ne pasis ankoraŭ unu tago.
”Unu tago?… Ne eble!…”
Poste venis al li la penso, ke eble en la koro de la heredinto loĝas animoj de la antaŭaj faraonoj. Sendube estas tiel, ĉar alie de kie estus en li la sento de maljuneco aŭ antikveco?… Kaj kial la regado ŝajnus al li simpla afero, kvankam ankoraŭ antaŭ kelke da monatoj li tremis pensante, ke li ne scios regi.
”Unu tago?… — ripetis li en sia animo. — Sed mi estas jam mil jarojn en ĉi tiu loko!…”
Subite li ekaŭdis sufokitan voĉon:
—Mia filo!… filo!
La faraono salte leviĝis de la seĝo.
—Kiu estas ĉi tie? — ekkriis li.
—Mi estas, mi … Ĉu vi jam forgesis pri mi …
La estro ne povis sin orienti, de kie venas la voĉo. De supre, de malsupre, aŭ eble de la granda statuo de Oziriso, kiu staris en la angulo.
—Fila mia — ree parolis la voĉo — respektu la volon de la dioj, se vi volas ricevi ilian benitan helpon … Ho, respektu la diojn, ĉar sen ilia helpo la plej granda potenco estas kvazaŭ cindro kaj ombro … Ho, respektu la diojn, se vi volas, ke la maldolĉo de viaj eraroj ne venenu al mi la ĉeeston en la feliĉa lando de Okcidento …
La voĉo eksilentis. La sinjoro ordonis alporti torĉojn. Unu pordo de la ĉambro estis fermita, ĉe la alia staris gardistoj. Neniu fremda povis eniri.
Kolero kaj maltrankvilo ŝiris la koron de la faraono. Kio estis tio? Ĉu vere parolis al li la ombro de la patro, aŭ ĉu la voĉo estis nur nova trompo de la pastroj?
Sed se la pastroj povas paroli al li de malproksime, malgraŭ la dikaj muroj, ili povas ankaŭ sekrete aŭskulti. Kaj tiam li, la sinjoro de la mondo, estas kvazaŭ sovaĝa besto, persekutata de ĉiuj flankoj.