Estas vere, ke en la palaco estis ordinara afero aŭskulti ĉe la pordoj. Sed la faraono pensis, ke almenaŭ lia kabineto estas libera, kaj ke la trokuraĝo de la pastroj haltas ĉe la pordo de la plej alta povo.
Sed se tio estis spirito?…
La sinjoro ne volis vespermanĝi kaj iris dormi. Ŝajnis al li, ke li ne ekdormos; sed la laciĝo superis la eksciton.
Post kelke da horoj vekis lin sonoriloj kaj lumo. Estis jam noktomezo, kaj la astrologo venis prezenti al la sinjoro raporton pri la situacio de la steloj. La faraono aŭskultis ĝis la fino kaj diris:
—Ĉu vi ne povus, respektinda profeto, en la estonteco prezenti la raportojn al la nobla Sem?… Li ja anstataŭas min en la aferoj, kiuj koncernas la religion …
La pastron astrologon forte mirigis la indiferenteco de la faraono al la ĉielaj aferoj.
—Via sankteco bonvolas forpuŝi la konsilojn, kiujn la steloj donas al la monarĥoj?…
—Donas? ripetis la faraono. — Diru do, kiaj estaj iliaj promesoj por mi?
La astrologo sendube atendis tian demandon, ĉar li respondis sen pripenso:
—La horizonto estas por momento vualita … La sinjoro de la mondo ne trovis ankoraŭ la vojon de la vero, kiu instruas ekkoni la volon de la dioj. Sed pli aŭ malpli baldaŭ trovos ĝin, kaj sur ĝi longan kaj feliĉan vivon, plenan de gloro, regadon …
—Bone!… Mi dankas vin, sankta viro. Nun kiam mi scias, kion mi devas serĉi, mi obeos la konsilojn, kaj vin mi ree petas, ke de nun vi komunikiĝu kun la respektinda Sem. Li estas mia anstataŭanto, kaj se vi legos ion interesan en la steloj, li komunikos al mi matene …
La pastro forlasis la dormoĉambron, balancante la kapon.
—Oni interrompis mian dormon!… — diris la sinjoro kun malkontenta mieno.
—La plej respektinda reĝino Nikotris — diris subite la adjutanto — antaŭ unu horo ordonis al mi peti aŭdiencon de via sankteco …
—Nun?… Noktomeze? — demandis la sinjoro.
—Jes. Ŝi diris, ke noktomeze via sankteco vekiĝos …
La faraono pensis momenton kaj diris al la adjutanto, ke li atendos la reĝinon en la ora salono. Li pensis, ke tie neniu povos aŭskulti ilin.
La sinjoro îetis mantelon sur siajn ŝultrojn, surmetis nelaĉitajn sandalojn kaj ordonis bone lumigi la oran salonon. Poste li eliris, ordonante, ke la servistoj ne akompanu lin.
La patrinon li jam trovis en la salono, en funebraj vestoj el dika tolo. Ekvidinte la faraonon, la respektinda sinjorino volis ree fali sur la genuojn, sed la filo levis ŝin kaj ĉirkaŭprenis.
—Ĉu okazis io grava, patrino, ke vi interrompas vian ripozon en tiel malfrua horo? — demandis li.
—Mi ne dormis … mi preĝis … — respondis ŝi. — Ho mia filo, vi bone divenis, ke la afero estas grava!… Mi aŭdis la dian voĉon de via patro …
—Vere? — diris la faraono, sentante, ke la kolero plenigas lin.
—Via senmorta patro — daŭrigis la reĝino — diris al mi plena de malĝojo, ke vi suriras eraran vojon … Vi malrespekte forpuŝas la ĉefpastran rangon kaj malestime agas kun la diaj servistoj.
”Kiu restos ĉe Ramzes — diris via dia patro — se li malkontentigos la diojn kaj se forlasos lin la sankta pastraro?… Diru al li … diru al li — ripetis la respektinda ombro — ke tiamaniere li pereigos Egipton, sin mem kaj la dinastion …”
—Oh, oh!… — ekkriis la faraono — jen kiel ili minacas min tuj en la unua tago de mia regado!… Mia patrino, la hundo plej laŭte bojas, kiam ĝi timas, do la minacoj estas malbona antaŭdiro, sed nur por la pastroj!…
—Sed tion diris via patro … — ripetis la ĉagrenita reĝino.
—La senmorta patro kaj sankta Amenhotep — respondis la faraono — konas mian koron kaj vidas la plorindan staton de Egipto. Kaj ĉar mia koro volas relevi la ŝtaton, forigante la trouzon, ili do ne povus min malhelpi plenumi miajn intencojn …
—Vi do ne kredas, ke la spirito de via patro donas al vi konsilojn? — demandis la reĝino pli kaj pli terurita.
—Mi ne scias. Sed mi havas la rajton supozi, ke la voĉoj de la spiritoj, sonantaj en diversaj anguloj de nia palaco, estas ia artifiko de la pastroj. Nur la pastroj povas min timi; neniam la dioj kaj spiritoj … Do ne la spiritoj timigas nin, patrino …
La reĝino ekmeditis kaj oni povis vidi, ke la vortoj de la filo forte ŝin impresas. Ŝi vidis multajn miraklojn dum sia vivo, kaj kelkaj ankaŭ al ŝi ŝajnis suspektindaj.
—En tia okazo — respondis ŝi, sopirante — vi ne estas singarda, mia filo!… Posttagmeze estis ĉe mi Herhor, tre nekontenta de la aŭdienco ĉe vi … Li diris, ke vi volas forigi la pastrojn de la korto …
—Por kio mi bezonas ilin?… Por ke mia kuirejo kaj kelo havu grandajn elspezojn?… Aŭ eble por ke ili aŭskultu, kion mi parolas, kaj rigardu, kion mi faras?…
—La tuta lando indignos, kiam la pastroj konigos, ke vi estas malpia … — intermetis la reĝino.
—La lando jam indignas, sed la pastroj estas kulpaj pri tio — respondis la faraono. — Kaj pri la pieco de la Egipta popolo mi komencas havi tute novan opinion … Se vi, patrino, konus la nombron de procesoj pri malpiaîoj al la dioj en Malsupra Egipto, kaj pri ŝteloj en la Supra, vi konvinkiĝus, ke por nia popolo la pastraj aferoj jam ĉesis esti sanktaj.
—Tio estas la influo de la fremduloj, kiuj plenigas Egipton — ekkriis la reĝino. — Precipe de Fenicianoj …
—Indiferente estas, kies; Egipto ne rigardas plu la statuojn kaj pastrojn, kiel superhomajn estaîojn … Kaj se vi aŭskultus, patrino, kion diras la nobeloj, oficiroj kaj soldatoj, vi komprenus, ke venis la tempo meti la reĝan povon en la loko de la pastra, se oni ne volas, ke ĉiu povo falu en la lando.
—Egipto estas via — sopiris la reĝino. — Via saĝo estas eksterordinara, faru do, kion vi volas … Sed agu singarde, ho singarde!… La skorpiono, eĉ mortigita, povas vundi la nesingardan venkinton …
Ŝi ĉirkaŭprenis lin, kaj la sinjoro revenis en sian ĉambron.
Li vidis jam klare, ke inter li kaj la pastroj komenĉiĝis batalo, aŭ ĝustadire io abomena, kio ne meritis eĉ la nomon de batalo kaj kontraŭ kio li, militestro, ne povis trovi en la unua momento efikan rimedon.
Ĉar kie estas la malamiko? Kontraŭ kiu devas marŝi lia fidela armeo?… Ĉu kontraŭ la pastroj, kiuj falas antaŭ li sur la vizaĝon? Ĉu kontraŭ la steloj, kiuj diras, ke la faraono ne suriris ankoraŭ la vojon de la vero? Kontraŭ kio kaj kontraŭ kiu batali?…
Eble la voĉojn de la spiritoj, sonantaj en la mallumo? Ĉu la propran patrinon, kiu terurigita petegas lin, ke li ne dispelu la pastrojn?…
La faraono tordiĝis sur la lito, sentante sian senfortecon. Subite venis al li jena penso: ”Mi ne atentu la malamikon, kiu disfluas, kiel koto en la mano!… Oni babilu en la malplenaj salonoj … oni koleru kontraŭ mia senpieco … Mi donados la ordonojn, kaj kiu kuraĝos ne plenumi ilin, estos mia malamiko, kaj kontraŭ li mi uzos la policon, tribunalon kaj armeon …”
IV
Tiel da en la monato Hator, post tridek kvar jaroj de regado, mortis la faraono Mer-amen-Ramzes XII, la sinjoro de la du mondoj, la estro de la eterneco, la disdonanto de la vivo kaj de ĉia ĝojo.
Li mortis, ĉar li sentis, ke lia korpo fariĝas malforta kaj senutila. Li mortis, ĉar li sopiris al la eterna patrujo, kaj la regadon de la tera ŝtato li deziris konfidi al pli junaj manoj. Fine, li mortis, ĉar li tiel deziris, ĉar tia estis lia volo. La dia spirito forflugis, kvazaŭ akcipitro, kiu longe rondflugante super la tero, perdiĝas fine en la blua spaco.
Kiel lia vivo estis ĉeesto de senmorta estaîo en la lando de la vanteco, same lia morto estis nur unu el la momentoj de superhoma estado.
La sinjoro vekiĝis ĉe la leviĝo de la suno kaj apogita sur du profetoj, ĉirkaŭita de pastroj, iris en la kapelon de Oziriso. Kiel ĉiutage, li revivigis la dion, lavis kaj vestis lin, faris oferon kaj levis la manojn por la preĝo.