Выбрать главу

Post trimonata restado en la kvartalo de la mortintoj, la mumio de la faraono estis preta al la solena enterigo. Oni ree transportis ĝin en la reĝan palacon.

V

Dum sepdek tagoj, dum kiuj la respektindaj restaîoj malsekiĝis en la soda akvo, Egipto portis funebrajn vestojn.

La temploj estis fermitaj, oni ne faris procesiojn. Eksilentis ĉiu muziko, oni ne aranĝis festojn, la dancistinoj fariĝis ploristinoj, kaj anstataŭ danci, ŝiris siajn harojn, kio ankaŭ alportis al ili profiton.

Oni ne trinkis vinon, oni ne manĝis viandon. La plej grandaj altranguloj estis en dikaj vestoj, nudpiede. Neniu sin razis (ekster la pastroj), la plej fervoraj eĉ ne lavis sin, sed ŝmiris siajn vizaĝojn per koto, kaj ŝutis cindron sur la harojn.

De Mediteraneo ĝis la unua katarakto de Nilo, de la libia dezerto ĝis la duoninsulo Sinai, regis silento kaj malĝojo. Estingiĝis la lumo de Egipto, foriris al la okcidento kaj forlasis siajn servistojn la sinjoro, kiu donadis ĝojon kaj vivon.

En la alta societo plej modaj estis la interparoladoj pri la ĝenerala malĝojo, kiu ekregis eĉ la naturon.

—Ĉu vi ne rimarkis — parolis altrangulo al altrangulo — ke la tagoj estas pli mallongaj kaj pli mallumaj?

—Mi ne kuraĝis tion diri al vi — respondis la alia — sed efektive estas tiel. Mi eĉ rimarkis, ke malpli da steloj lumas nokte kaj ke la plena luno daŭras malpli longe, kaj ke la nova luno pli longe ol ordinare.

Paŝtistoj diras, ke la brutoj ne volas manĝi en la paŝtejoj, ili nur blekas …

—Mi aŭdis de ĉasistoj, ke la plorantaj leonoj ne atakas plu kapreolojn, ĉar ili ne manĝas viandon.

—Teruraj tempoj!… Venu al mi hodiaŭ vespere, kaj ni trinkos glason da funebra fluidaîo, kiun elpensis mia kelisto.

—Mi scias, sendube vi havas la nigran sidonan bieron?…

—La dioj gardu nin trinki en la nuna tempo gajigajn trinkaîojn! Tio, kion elpensis mia kelisto, ne estas biero … Pli ĝustadire mi komparus ĝin kun vino, saturita per muskato kaj bonodoraj herboj.

—Tre konvena trinkaîo en la tempo, kiam nia sinjoro restas en la kvartalo de mortintoj, kiu ĉiam spiras odoron de la muskato kaj bonodoraj herboj.

Tiel dum sepdek tagoj ĉargreniĝis la altranguloj.

Unua ektremo de ĝojo trakuris Egipton en la momento, kiam el la kvartalo de la mortintoj oni konigis, ke la korpon de la sinjoro oni elprenis el la soda bano kaj ke la enbalzamigistoj kaj pastroj jam komencis la ceremoniojn.

En tiu tago oni unuafoje tondis la harojn, forigis la koton de la vizaĝoj, kaj kiu sentis deziron, lavis sin. Efektive, ne ekzistis plu kaŭzo malĝoji: Horus trovis la restaîojn de Oziriso; la estro de Egipto, dank’al la arto de la enbalzamigistoj, retrovis la vivon, kaj dank’al la preĝoj de la pastroj kaj al ”La libro de la mortintoj” fariĝis egala al la dioj.

De tiu momento la mortinta faraono Mer-amen-Ramzes estis oficiale nomata Oziriso; neoficiale oni nomis lin tiel tuj post la morto.

Gajeco de la Egipta popolo komencis forigi la funebron, precipe inter la soldatoj, metiistoj kaj vilaĝanoj. Inter la simpla popolo la ĝojo eksplodis iafoje en nekonvena formo.

Famoj komencis rondiri, oni ne scias de kie, ke la nova faraono, kiun la popolo jam amis instinkte, volas plibonigi la sorton de la vilaĝanoj, laboristoj, eĉ sklavoj.

Kaj tial (kia skandalo!) okazis, ke la masonistoj, lignaîistoj kaj potistoj, anstataŭ trinki trankvile kaj paroli pri familiaj aferoj, kuraĝis en drinkejoj ne nur plendi pri la impostoj, sed eĉ indigni kontraŭ la povo de la pastroj. La vilaĝanoj, anstataŭ preĝi dum libera tempo kaj honori la antaŭulojn, parolis unuj al aliaj: kiel bone estus, se ĉiu el ili posedus kelke da bedoj da tero kiel propraîon kaj povus ripozi ĉiun sepan tagon!

Senutile estus paroli pri la soldatoj, precipe pri la fremdlandaj regimentoj. Ili imagis, ke ili estas la plej eminenta klaso de Egipto, aŭ se ili ne estas, ili baldaŭ estos, post sukcesa milito, kiu devis eksplodi.

Kontraŭe, la nomarĥoj, nobeloj, kaj precipe la ĉefpastroj solene portis la funebron je la mortinta sinjoro, kvankam oni jam povis ĝoji, kiam la faraono fariĝis Oziriso.

Ĝustadire la nova estro faris ankoraŭ malbonon al neniu, la kaŭzo do de la malĝojo de la altranguloj estis nur famoj, la samaj, kiuj ĝojigis la simplan popolon. La nomarĥoj kaj nobeloj sentis agacon ĉe la penso, ke ilia kamparano povus resti senokupa kvindek tagojn en la jaro, kaj kio estas pli malbona, posedi kiel propraîon teron, eĉ se ĝi sufiĉus nur por konstrui tombon. La pastroj paliĝis kaj kunpremis la dentojn, rigardante la administradon de Ramzes kaj manieron, kiel li agis kun ili.

Efektive, en la palaco de la reĝo farigis grandaj ŝanĝoj.

La faraono transportis sian loĝejon en flankan konstruaîon, en kiu preskaŭ ĉiujn ĉambrojn okupis generaloj. En la subtera etaĝo li loĝigis grekajn soldatojn, supre gvardiistojn, en la ĉambroj ĉe la muro Etiopianojn. Ĉirkaŭ la palaco staris garde Azianoj, kaj apud la ĉambroj de lia sankteco la skadrono, kiu kun Ramzes persekutis Teĥennan en la dezerto.

Pli malbone estis, ke lia sankteco, malgraŭ la lasta ribelo de Libianoj, redonis al ili sian favoron, punis neniun, kontraŭe, donacadis al ili sian konfidon.

Estas vere, ke la pastroj, kiuj estis en la ĉefa palaco, restis tie kaj plenumis la religiajn ceremoniojn, direktatajn de Sem. Sed ĉar la pastroj ne akompanis la faraonon ĉe la matena, taga kaj vespera manĝo, ilia nutraîo fariĝis tre simpla.

Vane la sanktaj viroj rememorigis, ke ili devas nutri reprezentantojn de deknaŭ dinastioj kaj multe da dioj. La trezoristo, divenante la intencojn de la faraono, respondis al la pastroj, ke al la dioj kaj antaŭuloj sufiĉos floroj kaj parfumoj, kaj ke la profetoj mem, kiel ordonas la moraleco, devas manĝi hordean panon kaj trinki akvon aŭ bieron. Kiel argumentoj por sia malĝentila teorio la trezoristo citis la ekzemplon de la ĉefpastro Sem, kiu vivis kiel pentofaranto; fine la trezoristo ripetis, ke lia sankteco kun la generaloj manĝas nur soldatan nutraîon.

La palacaj pastroj komencis silente konsideri, ĉu ne pli prudente ili agos, se ili forlasos la avaran reĝan domon, kaj transloĝiĝos en la proprajn domojn apud la temploj, kie iliaj devoj estos malpli ŝarĝaj kaj la malsato ne tordos iliajn internaîojn.

Kaj eble ili senprokraste farus tion, se la plej respektindaj Herhor kaj Mefres ne ordonus al ili resti sur la posteno.

La situacio de Herhor ĉe la nova sinjoro ankaŭ ne povis esti nomata tre feliĉa. La ministro, antaŭ nelonge ĉiopova, kiu iam preskaŭ ne forlasadis la reĝajn ĉambrojn, sidis nun sola en sia palaco kaj ofte dum tutaj dekadoj ne vidis la faraonon. Li estis ankoraŭ la milita ministro, sed li preskau ĉesis doni ordonojn. Ĉiujn militajn aferojn la faraono plenumis mem. Li mem legis la raportojn de la generaloj, mem solvis neklarajn demandojn, kaj liaj adjutantoj prenis el la milita ministrejo la necesajn dokumentojn.

Lia ekscelenco Herhor estis vokata al la monarĥo preskaŭ nur por ricevi riproĉojn.

Tamen ĉiuj altranguloj devis konfesi, ke la nova faraono multe laboras.

Ĉiutage Ramzes XIII vekiĝis antaŭ la leviĝo de la suno, sin banis kaj bruligis incenson antaŭ la statuo de Oziriso. Tuj poste li aŭskultis raportojn de la plej alta juĝisto, de la plej alta skribisto de la grenejoj kaj staloj de la tuta lando, fine de la intendanto de siaj palacoj. La lasta plej multe suferis; preskaŭ ne estis tago, en kiu la sinjoro ne diris al li, ke la kortego kostas tro multe kaj estas tro multenombra.

Efektive, en la reĝa palaco loĝis kelkcento da virinoj de la mortinta faraono kun konvena nombro da infanoj kaj servistoj. La intendanto, senĉese admonata, ĉiutage forpelis dekkelkon da personoj kaj limigis elspezojn al la ceteraj. Post unu monato, ĉiuj kortegaj sinjorinoj kun ploro kaj krio kuris en la loĝejon de la reĝino Nikotris, petegante helpon.

La respektinda reĝino tuj iris al la monarĥo; falinte sur la vizaĝon, ŝi petis, ke li ekkompatu la virinojn de sia patro kaj ne lasu ilin morti de mizero.

La faraono aŭskultis kun sulkigita frunto kaj ordonis al la intendanto ĉesigi la ŝparadon. Sed samtempe li diris al la plej respektinda sinjorino, ke post la enterigo de la patro la virinoj estos forigitaj el la palaco kaj dissenditaj en la bienojn.