—Nia kortego — diris li — kostas ĉirkaŭ tridek mil talentojn jare, tio estas duonon pli multe, ol la tuta armeo. Tian sumon mi ne povas elspezi, ne ruinigante min kaj la ŝtaton.
—Faru, kiel vi volas — respondis la reĝino. — Egipto estas via. Sed mi timas, ke la dispelitaj korteganoj fariĝos viaj malamikoj.
Aŭdante tion, la sinjoro prenis la patrinon je la mano, kondukis ŝin al la fenestro kaj montris arbaron de lancoj de la soldatoj, kiuj ekzerciĝis en la korto.
Ĉi tiu ago de la faraono havis neatenditan rezultaton. En la okuloj de la reĝino, kiuj antaŭ unu momento estis plenaj de larmoj, ekbrilis fiero. Subite ŝi klinis sin kaj kisis la manon de la filo, parolante per kortuŝita voĉo:
—Vere, vi estas la filo de Izido, kaj mi faris bone, cedante vin al la diino … Egipto fine havas estron!…
De tiu tempo la respektinda sinjorino neniam kaj en neniu afero protektis iun al la filo. Kaj kiam oni petis pri tio, ĉiam ŝi respondis:
—Mi estas servistino de lia sankteco kaj mi konsilas al vi plenumi sen kontraŭstaro la ordonojn de lia sankteco. Ĉio, kion li faras, venas de la inspiro de la dioj. Kaj kiu povus kontraŭstari al la dioj?…
Post la matenmanĝo la faraono sin okupis pri la militaj kaj financaj aferoj, kaj je la tria horo posttagmeze, akompanata de granda sekvantaro, li veturis al la armeo, kies tendaro estis apud Memfiso, kaj rigardis la ekzercojn.
Efektive, la plej grandaj ŝanĝoj fariĝis en la militaj aferoj de la ŝtato.
En la daŭro de kvin monatoj lia sankteco formis du novajn regimentojn, aŭ pli ĝuste revivigis tiujn, kiuj estis nuligitaj dum la antaŭa regado. Li forigis la oficirojn drinkemajn kaj ludemajn, kaj tiujn, kiuj turmentis la soldatojn.
En la oficejojn de la milita ministrejo, kie antaŭe laboris nur pastroj, li enkondukis siajn plej kapablajn adjutantojn, kiuj baldaŭ prenis en siajn manojn gravajn dokumentojn pri la armeo. Li ordonis fari liston de ĉiuj viroj en la regno, kiuj iam apartenis al la milita klaso, sed de dekkelko da jaroj plenumis neniujn oficojn kaj mastrumis en siaj bienoj. Li fondis du novajn oficirajn lernejojn por infanoj, komencante de dek jaroj, kaj renovigis la antaŭan moron, ke la milita junularo ricevadu la matenmanĝon nur post trihora marŝo, en vicoj kaj kolonoj.
Fine, neniu taĉmento havis la rajton loĝi en kamparoj; ĉiu devis esti en la kazernoj aŭ en la tendaro. Ĉiu regimento havis sian placon por la ekzercoj, kie tutan tagon oni uzis ŝtonîetilojn, aŭ arkpafis al ŝildoj, starigitaj en interspaco de cent ĝis ducent paŝoj.
Estis ankaŭ proklamita ordono al la familioj de la milita klaso, ke la viroj ekzerciĝu en la îetado de ŝtonoj, sub direkto de la oficiroj kaj dekestroj de la regula armeo. Senprokraste oni plenumis la ordonon, kaj Egipto, jam du monatojn post la morto de Ramzes XII, havis aspekton de tendaro.
Eĉ la kamparaj kaj urbaj infanoj, kiuj ĝis nun ludis je skribistoj kaj pastroj, imitante la plenaĝulojn, komencis ludi je soldatoj. Sur ĉiu placo kaj en ĉiu ĝardeno, de la mateno ĝis la vespero, fajfis ŝtonoj kaj sagoj, kaj la tribunaloj estis superŝutitaj per plendoj pri korpaj vundoj.
Aliformita estis Egipto kaj malgraŭ la funebro, regis en ĝi granda movado, kaj ĉio sub la influo de la nova estro.
Kreskis la fiero de la faraono kaj li estis kontenta, vidante, kiel la tuta ŝtato konformiĝas al lia reĝa volo.
Sed venis momento, kiam eĉ li fariĝis malĝoja.
En la sama tago, kiam la enbalzamigistoj elprenis la korpon de Ramzes XII el la soda bano, la granda trezoristo, prezentante la kutiman raporton, diris al la faraono:
—Mi ne scias, kion fari … Ni havas en la trezorejo du mil talentojn, kaj por la enterigo de la mortinta sinjoro oni bezonas almenaŭ unu mil …
—Kiel, du mil?… — ekmiris la estro. — Kiam mi prenis en la manojn la regadon, vi diris, ke ni havas dudek mil …
—Ni elspezis dekok …
—En du monatoj?…
—Ni havis grandegajn elspezojn …
—Tio estas vera — respondis la faraono — sed ĉiu tage alfluas novaj impostoj …
—La impostoj — respondis la trezoristo — mi ne scias kial, ree malgrandiĝis kaj ne alfluas en tia kvanto, kiel mi kalkulis. Sed ili ankaŭ estas elspezitaj … Via sankteco bonvolu ne forgesi, ke ni havas kvin novajn regimentojn; do ĉirkaŭ ok mil homoj forlasis siajn okupojn kaj vivas je la konto de la ŝtato …
La faraono ekmeditis.
—Ni devas — diris li — fari novan prunton. Interkonsentu kun Herhor kaj Mefres, por ke la temploj donu al ni monon.
—Mi parolis pri tio. La temploj donos al ni nenion.
—La profetoj ofendiĝis!… — ekridetis la faraono. —En tia okazo ni devas alvoki la idolanojn … Sendu al mi Dagonon.
Antaŭ la subiro de la suno venis la fenicia bankiero. Li falis sur la vizaĝon antaŭ la sinjoro kaj donacis al li oran pokalon, inkrustitan per juveloj.
—Nun mi jam povas morti!… — ekkriis Dagon — kiam mia plej favora estro sidiĝis sur la tronon …
—Sed antaŭ ol vi mortos — diris la faraono al la genuanta Feniciano — penu trovi por mi kelke da miloj da talentoj.
La Feniciano rigidiĝis aŭ eble ŝajnigis grandan konfuzon.
—Via sankteco prefere ordonu al mi serĉi perlojn en Nilo — respondis li — ĉar mi tuj pereos kaj mia sinjoro ne suspektos min pri malbonaj intencoj … Sed trovi tian sumon hodiaŭ!…
Ramzes XIII ekmiris.
—Kiel? — demandis li — do Fenicianoj ne havas plu monon?…
—Sangon kaj vivon nian kaj de niaj infanoj ni donos al via sankteco — respondis Dagon. — Sed monon … Kie ni prenos monon?… Iam la temploj pruntis al ni por dekkvin aŭ dudek procentoj jare. Sed de la tempo, kiam via sankteco, ankoraŭ kiel kronprinco, estis en la templo de Hator, tie apud Pi-Bast, la pastroj tute rifuzis al ni krediton … Se ili povus, ili hodiaŭ elpelus nin el Egipto, kaj ankoraŭ pli volonte ekstermus … Ah, kion ni suferas dank’al ili … La kamparanoj laboras, kiel ili volas kaj kiam ili volas, kaj kiel imposton ili donas, kio falas de ilia buŝo … Se oni batas iun, li ribelas, kaj kiam malfeliĉa Feniciano sin turnas al la tribunalo, aŭ li perdas, aŭ devas terure pagi … Niaj horoj sur ĉi tiu tero estas kalkulitaj!… — konkludis Dagon kun larmoj.
La faraono malĝojiĝis.
—Mi esploros la aferon — respondis li — kaj la tribunaloj estos justaj. Sed dume mi bezonas kvin mil talentojn …
—Kie ni prenos ilin, sinjoro? — ĝemis Dagon. — Montru al ni via sankteco aĉetantojn, kaj ni vendos la tutan nian havon, por plenumi viajn ordonojn … Sed kie estas la aĉetantoj?… Eble nur la pastroj, kiuj taksos niajn riĉaîojn je ridinda prezo kaj ne pagos kontante …
—Serĉu en Tiro, Sidono — intermetis la sinjoro. — Ĉiu el ĉi tiuj urboj ja povus prunti al ni ne nur kvin, sed eĉ cent mil talentojn …
—Tiro, Sidono!… — ripetis Dagon. — Hodiaŭ la tuta Fenicio kolektas la oron kaj juvelojn, por page liberigi sin de Asirianoj … En nia lando jam vagas senditoj de la reĝo Assar kaj diras, ke se nur ĉiujare ni pagos malavare, la reĝo kaj satrapoj ne nur ne premegos nin, sed eĉ liveros al ni pli grandajn gajnojn, ol tiuj, kiujn ni havas nun dank’al la favoro de via sankteco kaj Egipto …
La monarĥo paliĝis kaj kunpremis la dentojn. La Feniciano rimarkis tion kaj rapide aldonis:
—Fine, por kio mi konsumas la tempon de via sankteco per mia malsaĝa babilado?… Estas ĉi tie, en Memfiso, princo Hiram … Li povas pli bone klarigi ĉion al mia sinjoro, ĉar li estas saĝulo kaj membro de la plej alta konsilantaro de niaj urboj …
Ramzes viviĝis.
—Donu ĉi tien plej rapide Hiramon, — respondis li. — Ĉar vi, Dagon, parolas kun mi ne kiel bankiero, sed kiel funebra ploristino.
La Feniciano ankoraŭ unu fojon ekfrapis la plankon per la frunto kaj demandis:
—Ĉu la respektinda Hiram ne povus tuj veni ĉi tien?… Vere, estas jam malfrue … Sed li tiel timas la pastrojn, ke li preferus nokte prezenti sian respektegon al via sankteco …